Nur antaŭ du monatoj inaŭguriĝis nia biblioteko en Dresdeno. Intertempe 26 el la 70 eldonitaj ekzempleroj de la katalogo de la biblioteko forvendiĝis. Do bonŝance la katalogo ankoraŭ estas aĉetebla kontraŭ 12 GM (+ 3 GM por afranko). D-ro Nitzsche el Kemnico kaj s-ro Eitner el Dresdeno montris sian intereson kaj pretecon eninterretigi la katalogon.
S-ro Nimmrichter el Biŝofsverdo pretigis aparte plaĉajn uzokartojn por tiuj, kiuj volas pruntepreni librojn aŭ gazetojn - konforme al la regularo pri uzo de la biblioteko: "Surloka uzo de la biblioteko estas principe senpaga. Perprunta uzo de la biblioteko estas pagenda. La jara kotizo por pruntepreno estas 5 eŭroj (....) Post registrigo ĉiu pruntovolanto ricevas uzokarton."
La rubriko de nia biblioteko ricevis la nomon "SEBa kandelo": SEB estas akronimo de Saksa Esperanto-Biblioteko, sed ankaŭ Fundamenta substantiva radiko, kiun PIV difinas jene: "Substanco, ricevita per fando de la plej malmola k malplej fandebia parto de besta graso, uzata ne por kuirado, sed por fari kandelojn, sapon, ŝmiraĵojn ktp". Kandelo estas ilo utila por legi, do utila ankaŭ por biblioteko. En la Zamenhofa esprimo "gardu kandelon por la nokto", la vorto "kandelo" ricevas la kromsignifon de io ŝparinda, ĉar eble oni bezonos ĝin pli poste: simile Esperanta biblioteko estas io konservinda, ĉar espereble aliaj postaj generacioj bezonos ĝin. Plie, en la Zamenhofa idiomaĵo "perdi la kandelon el la kapo", la vorto ricevas la signifon de saĝo, kion ja povas alporti uzado de nia biblioteko, kvankam mi ne garantias pri tio. Subtitole estas aldonita la traduko de "Seba kandelo" en la du indiĝenaj lingvoj de Saksio, la germana kaj la suprasoraba, ĉar la rubriko "SEBa kandelo" principe akceptas kontribuaĵojn ankaŭ en tiuj du lingvoj, kondiĉe ke oni aldonas Esperantan tradukon. La rubriko temu ne nur pri nia biblioteko, sed ankaŭ pri aliaj bibliotekoj, pri libroj, pri literaturo kaj pri lingvoj.
De post sia inaŭguro, nia biblioteko donace ricevis, krom la " katalogo, entute 18 librojn, nome
- 1 de D-ro Schwarz el Dresdeno ("Lasta reveno - Letzte Wiederkehr" de Rose Ausländer),
- 7 de Andreas Tamme, filo de la Esperantisto Alwin Tamme (1910- 1955) loginta en Langebrück-Dresden (interalie tradukoj de L. Tolstoj, Ĉeĥov kaj Gorkij),
- 1 de s-ro Malovec el Brno kaj
- 9 de s-ro Nimmrichter (interalie "Vivo de Zamenhof" de Edmond Privat).
AI la donacintoj mi esprimas elkoran dankon!
La telefonnumero de nia biblioteko estas 0351/2682735. Vizithoro.j okazas laŭ interkonsento.
Dr. Benoît Philippe, la 7-an de septembro 2001
Aa Bb Cc Ĉĉ
Dd Ee Ff Gg Ĝĝ Hh
Ĥĥ
Ii Jj Ĵĵ Kk
Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Ŝŝ
Tt Uu Ŭŭ Vv
Zz