SEBa kandelo / Talgkerze / łojowa swěčka
N-ro 2  (1/2002) Januaro 2002
informa kultura folio por orienta Saksio de la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)

El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig
El la juna generacio
En la tramo mi ankoraŭ lernis
Es war dann auch wirklich so
La Elba silueto en Dresden



El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
De post septembro 2001, la Saksa Esperanto-Biblioteko ricevis sume 14 librojn, nome
- 1 de Rolf Beau el Schweringen: libro-listo 2002 de la Literatura Servo "ESPERO",
- 3 de Ino Kolbe el Lepsiko: temas pri tri ekzempleroj de ŝia nova interesa libro "Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen)". Legu la resumon de la libro ĉi-sube.
- 10 de D-ro Wolfgang Schwanzer el Majenco/Mainz; interalie "Mesaĝo al la moderna mondo" de Chief Seattle (1856) en la angla kaj en Esperanto, "Kion travivis aŭstria familio en la brazila praarbaro" de Erika Linz, "Esperanto en dialogoj" de Andrzej Pettyn.
AI la donacintoj mi esprimas elkoran dankon! Vizithoroj de la biblioteko okazas laŭ telefona interkonsento.

Resumo de la libro
"Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen)"

"Ino Kolbe kolektis multege da materialo pri la historio de Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA) en Leipzig kaj la regiono okcidenta Saksio. GLEA estis fondita 1911 en Leipzig de ŝia patro Reinhold Voigt. Detlev Blanke ordigis, prilaboris, provizis per notoj, (mem aldonis kelkajn ĉapitrojn) kaj eldonis la materialon.
La unua parto (1906-1924), kiu en la jaro 1991 aperis kiel memstara broŝuro, enhavas jenon: ĝisnuna historiografio pri GLEA, skizo de la historio de la internacia kaj germana laboristaj esperanto-movadoj, komencoj en okcidenta Saksio, biografio de Reinhold Voigt, GLEA sub polica observo, perdoj dum la unua mondmilito, reaktiviĝo post la milito, agado por Sovetunio, utiligo de Esperanto en sportistaj kaj radiofoniaj medioj, la SAT-kongresoj 1922 kaj 1924 en la socialdemokrata ĵurnalo "Leipziger Volkszeitung", rilatoj de GLEA al KPD, proleta esperanta gazetara servo, la peresperanta germanlingva gazeto "Völkerspiegel".
La dua parto (1925-1933) enhavas jenon: pluaj historiografiaj rezultoj pri GLEA post 1991, evoluo de la GLEA-grupoj en Leipzig kaj okcidenta Saksio, politika spektro, gvidaktivecoj distriktnivele (inkluzive distriktaj konferencoj) kaj ligo-nivele, GLEA-kongresoj 1926, 1927 kaj 1928, rilatoj al proletaj neesperantistaj organizaĵoj, radiofonio, internaciaj korespondaj rilatoj, gazetara laboro, germanaj-sovetiaj peresperantaj rilatoj, GLEA-membroj el Leipzig aktivantaj en SAT, polemike pri SAT-kongresoj 1925, 1926, 1928 kaj 1929 en la ĵurnaloj socialdemokrata ("Leipziger Volkszeitung") kaj komunista ("Sächsische Arbeiter-Zeitung"), skismo en GLEA, la eldonejo EKRELO kaj ties titoloj (bibliografio), biografioj de Otto Bäßler kaj Walter Kampfrad, el policaj aktoj, listo de iamaj SAT-membroj de Leipzig kaj ĉirkaŭo, esperantistoj arestitaj aŭ pereintaj dum la hitlera tempo kaj la dua mondmilito, kompleta listo de esperanto-artikoloj en "Leipziger Volkszeitung" kaj "Sächsische Arbeiter-Zeitung" 1918-1933, indeksoj (personoj, lokoj), mallongigoj, notoj, dokumenta anekso. La libro estas la ĝis nun plej ampleksa materialo pri la historio de Germana Laborista Esperanto-Asocio kaj utiligas la ĉirilate ĉefan fakan literaturon." Detlev Blanke


El la juna generacio
La Esperanto-JUnularo de Saksio (EJUS) organizis novembre 2001 Esperanto-kultursemajnfinon en la dresdena Bertolt-Brecht-gimnazio. La semajnfino estis sukcesa pro jenaj motivoj:
- la uzo de la kompleta gimnazio kaj de la gimnastika halo kun granda varma duŝejo estis absolute senpaga,
- 40 personoj kunvenis (interalie 18 el Pollando),
- 10 personoj komencis lerni Esperanton en la semajnfina kurso,
- tuj post la evento, ok lernantoj de la gimnazio spontane fondis Esperanto-lerngrupon, kiu regule kunvenas kaj entuziasme lernas per la tre taŭga metodo de Josef Schiffer el Villingen-Schwenningen,
- la direktorino de la gimnazio, sinjorino D-ro Kühnel, petis la instruiston sinjoron Philippe fari ekspozicion de fotoj kaj raportoj pri la Esperanto-kultursemajnfino; ekspozicio estas nun preparita danke al bona solidara kunlaboro de kelkaj lernantoj, kiuj partoprenis en la evento; la ekspozicio okazos dum januaro en la gimnazia aŭlo,
- pro la surpriza fondo de Esperanto-lerngrupo en la gimnazio, la urba biblioteko, kiu estas en la sama domo kiel la gimnazio kaj kiu absolute ne havas literaturon pri Esperanto, ricevos en januaro 8 novajn vortarojn kaj lernolibrojn de la Saksa Esperanto-Biblioteko (interalie la "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de Erich-Dieter Krause),
- en junio 2002 aperos la nova jarlibro de la gimnazio kun du kompletaj paĝoj pri la Esperanto-kultursemajnfino,
- pluraj lernantoj spontane esprimis la esperon, ke baldaŭ okazos nova Esperanto-evento en la gimnazio.
Sekvas du raportoj pri la Esperanto-kultursemajnfino, kiu okazis en la Bertolt-Brecht-gimnazio.


En la tramo mi ankoraŭ lernis
Vendredon vespere, je la 19.45 horo, mi ekiris al la lernejo, ĉar en tiu posttagmezo alvenis la Esperanto-grupo. Ĉirkaŭe je la naŭa kaj duono mi estis ja en la lernejo; en la tramo mi ankoraŭ lernis kelke da vortoj, kiuj eventuale povus helpi al mi. En la biotopo sidis nun ĉiuj ĉe longa tablo kaj manĝis. Monsieur Philippe akceptis min dirante "Saluton!", sed sendis min tuj en la ĉambron de "Esperanto sur papero", kie mi unue iomete ĉirkaŭrigardis, foliumis diversajn librojn, por dume testi, ĉu mi jam ion komprenas, post unu sola semajno da lernado. Poste mi interbabilis kun studento el Lepsiko, kiu jam flue povis paroli en Esperanto, (en la germana!) pri liaj spertoj pri Esperanto. Pli malfrue okazis diversaj interkonaj ludoj en totale miksita interkomunikilo el la pola, Esperanto, la angla kaj la germana. Je la 22.00 horo ni sidis en rondo kun multa nigra teo, por konservi la enhavon je teino aŭ kafeino en la sango de ĉiu. Poste mi ankoraŭ interbabilis dum minimume du horoj en hakita germana-Esperanta-angla piĝino kun multaj gastoj. Ĉirkaŭe je la 01.30 horo mi estis hejme.
En la sekvanta mateno, ĉirkaŭe je la naŭa kaj duono, mi renkontiĝis kun kelkaj amikoj en la lernejo kaj Monsieur Philippe akceptis nin post kvar aŭ kvin horoj da dormo, vigia kiel koboldo, dirante "Saluton" kaj ia leciono startis. Tagmeze estis turkaj sandviĉoj kaj azia manĝo, por sin remburi per lardo por la Esperanto-urborigardado. Strange estas, ke ni preskaŭ ĉion komprenis pri "Aŭgusto la Forta" kaj aliaj. Ĉiukaze estis poste tro malvarma kaj ni retramis al la lernejo. Post unu nova Esperanto-leciono kaj pluraj tasoj da teo mi jam devis adiaŭi. Alexander Genauck, 9-a klaso (Esperanto-traduko de la redaktanto)


Es war dann auch wirklich so
Neugierig betraten wir an einem Samstagmorgen die Schule. Man könnte jetzt vielleicht denken, dass wir verrückt sind. Wer geht auch schon am Wochenende freiwillig in die Schule? Wir aber hatten allen Grund dazu, denn es war (ein) Esperanto-Wochenende. Da wir schon einiges über Esperanto gehört hatten, wollten wir dort bei einem Anfängerkurs ausprobieren, ob die Sprache wirklich so leicht erlernbar ist, wie man sagt. Und zu unserer Überraschung war es dann auch wirklich so. Ganz schnell beherrschten wir die Aussprache, und nicht nur die Vokabeln haben sich rasch eingeprägt, sondern auch die Grammatik, in der es keine Ausnahmen gibt! Wenig später kamen dann auch schon die "richtigen Esperantisten" ins Zimmer, die Esperanto schon länger lernten und für dieses Wochenende extra von weit hergekommen sind. Ja, es waren tatsächlich nicht nur Deutsche dabei, sondern auch einige Polen. Als wir uns danach alle auf den Weg zu einer Stadtführung auf Esperanto machten, konnten wir mit unseren ersten Esperanto-Kenntnissen schon kleine Gespräche mit den anderen führen. Sogar von der Führung konnten wir schon manches verstehen. Am nächsten Tag waren wir wieder frühmorgens vor Ort, um auch bei dem Esperanto-Gottesdienst dabei zu sein, indem wir unter anderem ein paar Lieder auf Esperanto gesungen haben. Danach hörten wir uns noch einen interessanten Vortrag an, bei dem es um den Unterschied zwischen Sprechen und Denken ging. Nach dem Mittagessen jedoch mussten wir uns leider von unseren liebgewonnenen neuen Freunden verabschieden. Deshalb freuen wir uns umso mehr auf das nächste Mal.
Resultat: es hat sich auf jeden Fall gelohnt und darf nicht das letzte Mal gewesen sein! Romy Eitner, 9. Klasse
Internet http://www.esperanto.de


La Elba silueto en Dresden
Dresden havas la bonan famon de kultura metropolo. Post sia detruo la urbo releviĝis el la cindro, kiel la legenda birdo fenikso. Al la vizitanto de la transa Elba bordo la plej bona eblo ekkapti la gracion de la urbo jam ĉe la unua ekvido prezentiĝas proksime al la Aŭgusta Ponto. De ĉi tie montriĝas la Elba panoramo tiel tipa por Dresden. De post jarcentoj tiu panoramo, nomata ankaŭ "vidajo de Canaletto" (kanaleto), estas laŭdata kaj allogas pentristojn el la tuta Eŭropo. En la antaŭo kuŝas la Elbo-herbejoj kaj la rivero kun ia ĉarma ponto, en la tono la prestiĝaj konstruaĵoj kun la Georgentor de la Rezidokastelo en la centro, maldekstre la kompakta, malhela Domo de la Korporacioj, la gracia "Sekundogenitur" kun la plaĉa firsto-tureto, la longa fasado de la Akademie de Artoj kun la kupolo kronita de statuo kaj la kolosa "Albertinum", antaŭe la longa teraso de Brühl, la "balkono de Eŭropo". Dekstre apud la pontokapo limas tiun ensemblon la katolika kortega preĝejo kaj la fama operdomo Semperoper, inter kiuj staras la gracia konstruaĵo de la "Itala Vilaĝeto" antaŭ la mondfama Zwinger. Dekstre apud la operejo konstruiĝis en 1994 la nova Provinca Parlamento de Peter Kulka kun sia vitra fasado. Apude vidiĝas la provizejo de Erlwein. Ĝi estis konstruita de H. Erlwein en 1913 kaj estis la plej grava vartenejo de la urbo. Ĉe la pontokapo de Marienbürcke la panoramo finiĝas per la arkitekture interesa Yenidze. M. Hammitzsch donis al tiu eksa tabakfabriko formon de moskeo.
Jam en la 13-jarcento ŝtona ponto trais la riveron inter la du setlejoj. Dum la jaroj 1727-1731, tempe de la regado de Aŭgusto la Forta, la ponto estis transtormata de Pöppelmann. Ĝi devis enpanoramigi la riveron kiel interligilon. Ĉe la necesa rekonstruado dum la jaroj 1907-1910 la arkitektoj Kreis kaj Klette gardis la originalan aspekton de la ponto laŭ la modelo de Pöppelmann, sed akomodis ĝin al la modernaj postuloj de la trafiko.


Redaktejo: Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstraße 25, 01326 Dresden; tel. kaj faks. (0351) 2682735
Informoj kaj artikoloj en Esperanto, la germana aŭ soraba (kun Esperanta aŭ germana traduko) estas bonvenaj. Artikoloj sen nomo estas de la redaktanto: Benoît Philippe.
Redakta limdato: 27a de marto 2002

Aa Bb Cc Ĉĉ Dd Ee Ff Gg Ĝĝ Hh Ĥĥ Ii Jj Ĵĵ Kk Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Ŝŝ Tt Uu Ŭŭ Vv Zz