N-ro 11 (1/2005) Januaro 2005
1905-2005 : 100 Jahre organisierte Esperanto-Kultur in
Dresden - 100 jaroj da organizita Esperanto-kulturo en Dresdeno
Koncize
Letero al hispana amikino
Biogramm Marie Hankel (geb. Dippe)
Kvizo
La potenco de amo!
Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
El leteroj al la redakcio
Avo biciklas ĉirkaŭ la mondo
Aus der Vorstandssitzung des Sächsischen Esperanto-Verbandes
am 25. September 2004 in Leipzig
Propagandaj floroj Propaganda-Blüten Propagandaj
flo...
Memore al Horst Scholz (27.04.1931-14.11.2001)
In eigener Sache
1905-2005 : 100 Jahre organisierte
Esperanto-Kultur in Dresden
100 jaroj da organizita Esperanto-kulturo en Dresdeno
En la jaro 1904 juna komercisto sinjoro Goethel anoncis en la esperantista
BERLINA INFORMILO kaj en dresdenaj gazetoj, ke li serĉas interesulojn,
kiuj volas lerni Esperanton. En aprilo 1905 fondis kelkaj Esperantistoj
kaj interesuloj sub gvido de Goethel en Dresdeno malgrandan Esperanto-grupon,
kiu nomiĝis “Libera unuiĝo esperanta”. Ĝi renkontiĝis en la restoracio
“Sanitas”, Amalienstraße 22, ĉefe por lerni Esperanton laŭ la lernolibro
de J. Borel. En junio ĝi transprenis la revuon GERMANA ESPERANTISTO kiel
oficialan organon kaj nomis sin ekde tiu tempo “Esperantista Grupo Dresden”.
Al tiu grupo aliĝis ankaŭ Marie Hankel post sia translokiĝo de Ŝverino
al Dresdeno. Ĉirkaŭ unu jaron poste la grupo disiĝis pro tro malgranda
sukceso.
Im Jahre 1904 annoncierte der junge Händler Goethel im Esperanto-Blatt
BERLINA INFORMILO und in Dresdner Zeitungen, dass er Interessenten suche,
die Esperanto lernen wollten. Im April 1905 gründeten daraufhin einige
Esperantisten und Interessenten unter Leitung Goethels in Dresden eine
kleine Esperanto-Gruppe, die sich „Libera unuiĝo esperanta“ nannte,
Freie Vereinigung Esperanto. Sie traf sich im Restaurant „Sanitas“,
Amalienstraße 22, hauptsächlich um Esperanto zu lernen, nach dem Lehrbuch
von J. Borel. Im Juni übernahm sie die Zeitschrift GERMANA ESPERANTISTO
als offizielles Organ und nannte sich ab diesem Zeitraum „Esperantista
Grupo Dresden“. Dieser Gruppe trat Marie Hankel nach ihrem Umzug von
Schwerin nach Dresden bei. Die Gruppe löste sich jedoch nach ca. einem
Jahr wegen zu geringem Erfolg auf. Klaus Urban (Dresden)
Koncize
+++ Budiso (Bautzen/Budysin). Nuntempe en Supra kaj Malsupra Luzacioj
360 infanoj en sep infanvartejoj lude lernas la soraban. (el „Serbske
Nowiny“ germana eldono 9/2004)
+++ Dresdeno. De post septembro 2004, 14 lernejanoj lernas Esperanton
en fakultativa kurso de la Bertolt-Brecht-gimnazio.
+++ Dresdeno. De la 15-a de oktobro ĝis la 5-a de novembro 2004 okazis
impresa ekspozicio pri la Esperanto-poetino Marie Hankel (1844-1929) en
la urbodomo de la dresdena kvartalo Leuben. La ekspozicio realiĝis danke
al „Esperanto-Freundeskreis Dresden“, al la kvartalestro Manfred Liebers
kaj al la dresdena urbomuzeo (Dresdner Stadtmuseum).
+++ Dresdeno. De post oktobro 2004 ekzistas Dresdena ESperanto-Kutimtablo
(DESK): homoj, kiuj volas paroli aŭ nur aŭskulti Esperanton, renkontiĝas
ĉiun lastan vendredon de monato inter la 18-a kaj 20-a horoj en la urbocentra
lokalo „Laden Café aha“ (Kreuzstraße 7). La devizo de tiu konversacia
rondo estas „Esperanto plejas parolata“ (germana versio: „Esperanto
ist am geilsten, wenn man es spricht“). En decembro 2004 partoprenis
la babiladon 8 personoj. Antaŭ ol veni, nepre kontrolu la okazdaton: http://esperanto-dresden.de
+++ Dresdeno. Kiel jam en pasintaj jaroj, d-ro Heinz Hoffmann prelegis
pri Esperanto antaŭ junuloj preparantaj sin por junulara solenaĵo („Jugendweihe“).
La aranĝoj okazis trifoje en la dresdena urbodomo, nome la 28-an de oktobro,
la 16-an de novembro kaj la 9-an de decembro 2004. Anoncis sin entute 60
junuloj. Ĉiuj ricevis aktualan faldfolion pri Germana Esperanto-Junularo
(GEJ).
+++ Lepsiko. La 27-an de novembro 2004 la JArfina ZAmenhofa Festo (JAZAF),
la ĉiujara Esperanto-kultura aranĝo en Saksio, estis vizitata de 35 personoj,
kiujn bonvenigis sinjorino Ino Kolbe, honora membro de Saksa Esperanto-Asocio
(SEA), en la gastejo „Waldbaur-Klause“, Fr.-Nansen-Straße 5. Prelegis
d-ino Sabine Fiedler el Lepsiko pri „Komiksoj“, prof. Erich-Dieter
Krause el Lepsiko pri „La torento de la novaj vortoj“, d-ro Detlev
Blanke el Berlino pri „Kiel savi nian memoron? Pri historiografio, bibliotekoj
kaj arkivoj“, d-ro Pawel Pres el Vroclavo pri „Sol omnis regat –
Suno ĉion regas“ kaj d-ro Benoît Philippe el Dresdeno pri „Ekvadoro
– unua parto de poema taglibro“.
+++ Majseno (Meißen). En la elita gimnazio Sankt Afra deko da lernejanoj
fondis Esperanto-memlerngrupon.
+++ Stokholmo. En Nordio (Norvegio, Svedio, Danlando, Suomio, Islando
kaj Feroaj Insuloj) la hispana lingvo devancis la germanan kaj la francan
kaj pli kaj pli alprenas privilegian pozicion post la gepatra lingvo kaj
la angla.
+++ Vaŝingtono. En 2004 la nombro de la hispan-lingvanoj en Usono
atingis 40 milionojn, tio estas 13 procentoj de la tutlanda loĝantaro,
kiu sumiĝas je 294 milionoj. Temas pri la grupo, kiu plejmulte kreskas
kaj riĉiĝas kaj kiun usonaj politikistoj pleje komplezas.
Letero al hispana amikino
Elradiante amon, okuloj viaj brulis.
Kun la impet’ pasia, rideto delikata
vi volis ion diri, sed trajno jam forrulis.
Vi diris nur la frazon. Mi aŭdis ĝin, amata!
Al okcidento reloj kondukis trajnon vian,
kaj mia iom poste ekiris orienten...
Kun akompan’ radbrua, revante ion plian,
mi ĝuas rememorojn. Naive. Sentimente.
Naive, sentimente. Ĉar jam ne juna viro:
Kvar dekoj kaj duono. Ĉu l’ aĝo por ekami?
Ĉar la edzin’, infanoj – pro kio do sopiro?
Ĉar nin disigas limoj – ĉu indas tiom flami?
Naive, sentimente, banale kaj flibustre
mi revas ion plian... Radfrapoj monotonas.
Sed kial tiel klare – dirita preskaŭ flustre –
la ununura frazo en mia koro sonas?
Mi revas donkiĥote, sed ne pri Dulcinea.
Mi re- kaj resopiras bruligan korpobrunon.
La korbatad’ oftiĝas en ritmo trajn-panea,
ĉar eĥas via frazo: “Mi sonĝos nian kunon!”
Volodimir Pacjurko (Pustomiti apud Lvivo, Ukrainio)
Biogramm Marie Hankel (geb. Dippe)
Esperanto-Dichterin (02.02.1844 Schwerin – 15.12.1929 Dresden)
Der Tag, der Marie Hankels historischen Ruhm als erste Esperanto-Dichterin
begründete, war der 8. September 1909, als sie als 65-Jährige auf dem
5. Esperanto-Weltkongress in Barcelona für ihr Gedicht „La simbolo de
l’ amo“ (Das Symbol der Liebe) zur ersten "Blumenkönigin" gewählt
wurde. Fortan galt sie als die „Grande Dame“ der deutschen Esperanto-Bewegung.
Sie brachte die richtigen Leute zusammen und festigte durch ihre organisatorischen
Aktivitäten auf lokaler, nationaler und internationaler Ebene die junge
esperantistische Bewegung: „Hier gab es Arbeit, die ich leisten konnte,
hier war meine Tätigkeit nützlich, ja notwendig. (...) Es war eine Lust
zu leben!“
In der Beschäftigung mit der internationalen Sprache Esperanto hatte
sich Marie Hankel im schon fortgeschrittenen Alter eine neue Lebensaufgabe,
persönlichen Freiraum und Anerkennung geschaffen, die sich von ihrer reinen
Witwenrolle „emanzipierte“.
• 1868 Heirat mit dem Mathematiker Hermann Hankel (1844-1873).
• 1869-1873 Geburt der drei Kinder, Martin, Margarete und Minna.
• 1905 Erlernen der Welthilfssprache Esperanto in Schwerin mit dem
Gymnasialprofessor Gotthilf Sellin.
• 1906 Aufbau der „Esperanto-Gesellschaft Dresden” mit Dr. Albert
Schramm; Marie Hankel erteilte Unterricht in Esperanto, u.a. an Dr. Heinrich
Arnhold.
• 1907-1908 Mitorganisation des 2. Deutschen Esperanto-Kongresses
in Dresden.
• ab 1908 Redaktion der Kulturzeitschrift „La Bela Mondo”. Mitorganisation
des 4. Esperanto-Weltkongresses in Dresden. Vorstandsmitglied im „Sächsischen
Esperanto-Institut”.
• 1909 Verleihung eines Literaturpreises für ihr Gedicht „La simbolo
de l’ amo“ zum 5. Esperanto-Weltkongress in Barcelona.
• 1910 Rede auf dem 6. Esperanto-Weltkongress in Washington über
Frauen-Wahlrecht.
• 1911 Wahl zur ersten Präsidentin von „Esperantista Literatura
Asocio” (ELA) anlässlich des 7. Esperanto-Weltkongresses in Antwerpen.
In der Reihe „Internacia Librotrezoro” erschien ihre Sammlung „Sableroj.
Gedichte und Kurzgeschichten”.
• 1914 Anlässlich ihres 70. Geburtstages – Ernennung zum Ehrenmitglied
der Dresdner Esperanto-Gesellschaft.
• 1924 Fertigstellung ihrer zweiteiligen Autobiografie „Mein Leben”.
• 1929 Verstorben in Dresden – Beisetzung im Urnenhain Dresden-Tolkewitz.
Wohnungen in Dresden: Österreicher Straße 50, Nicolaistraße 18
Aus der Broschüre „Straßennamen in Dresden – Reine Männersache?“
(Teil II) der Landeshauptstadt Dresden (November 2004), Redaktion: Frauenstadtarchiv
Dresden, Nicole Schönherr
Kvizo
„Ĉu vi konas historion de Esperanto kaj Esperanto-movado?”
1. Kiam aperis la unua lernolibro de Esperanto? En kiu lingvo?
2. Kiam kaj kie aperis la unua gazeto Esperanta? Kiel ĝi nomiĝis?
3. Kiu proponis nomi la internacian lingvon de L. Zamenhof laŭ la
pseŭdonimo de la iniciatinto?
4. Kiam estis rekomendita kiel Esperanta insigno la verda kvinpinta
stelo?
5. Kiam kaj kie okazis la unua mondkongreso de Esperanto?
6. El kiu poemo de L. Zamenhof estas prenitaj jenaj linioj?: “La
verdan standardon tre alte ni tenos; Ĝi signas la bonon kaj belon.”
7. Kompletigu la onidiron “... estas armeo sen ĉefoj. Kaj ... estas
ĉefoj sen armeo.” Pri kio ĝi temas?
8. Dum la 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo estis unuafoje
prezentita opero Esperante. Pri kiu verko temas? Kiu ĝin prezentis?
9. En kiu jaro kaj fare de kiu estis fondita la Universala Esperanto-Asocio?
10. En “Enciklopedio de Esperanto” kaj en “Esperanta Antologio”
li figuras kiel ruso, kvankam nenion komunan kun tio li havis (naskiĝis
en ukrain-pola familio en Ukrainio, ĉi tie pasigis preskaŭ la tutan tragedian
vivon, estiĝinte granda Esperanto-poeto). En unu poemo li skribis:
“Jam superfluas vortoj, - transiru ni al agoj,
Posedu kuraĝecon, obstinon, paciencon.
Sufiĉas jam revado kaj belaj dolĉimagoj –
Ni devas esti bravaj kaj havi volpotencon.”
Pri kiu poeto temas?
11. “Mi parolas kun rapido:‘
Bonan tagon! Ĝis revido!’
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
Estas mi esperantisto.”
La poeto, verkinta tiujn versojn, eniris ĉiujn Esperanto-krestomatiojn.
Pri kiu temas?
12. Kiel oni alinomas Esperanton, se temas pri la internaciaj geedziĝoj?
Volodimir Pacjurko (Pustomiti apud Lvivo, Ukrainio)
La solvojn sendu poŝte, fakse aŭ rete al la redakcio (kun indiko
de via adreso) antaŭ la 17-a de marto 2005. Premioj estos lotumataj!!!
Saĝaj diroj de Laocio, ĉina filozofo (6-a jarcento
antaŭ Kristo), fondinto de taoismo
La potenco de amo!
Honoro sen amo igas orgojla.
Potenco sen amo igas kruela.
Devo sen amo igas ĉagrena.
Posedo sen amo igas avara.
Kredo sen amo igas fanatika.
Prudenteco sen amo igas fraŭda.
Vero sen amo igas kritikavida.
Ordo sen amo igas pedanta.
Justeco sen amo igas rigora.
Kompetenteco sen amo igas pravema.
Afableco sen amo igas hipokrita.
Respondeco sen amo igas senrespekta.
Esperanto-eventoj en Saksio aŭ
proksime
20.01.05, Dresden: Feierabendtreff mit Esperanto-Schnupperstunde im
Café am Münchner Platz 1 (17 Uhr c.t.). Inf.: Tel./Fax: 0351-2030815;
eMail: EZ_MH@web.de
28.01.05, Dresden: Dresdner Esperanto-Stammtisch “Esperanto ist am
geilsten, wenn man es spricht” im Laden Café aha, Kreuzstraße 7 (18-20
Uhr). Inf.: esperanto-dresden.de
04.-06.02.05, Herzberg am Harz: 23. Herzberger Esperanto-Seminar mit
Alois Eder und Reinhard Pflüger. Inf.: Tel.: 05521-5983; eMail: zilvar@t-online.de
oder esperanto-zentrum@web.de
13.02.05, Pirna: Jahreshauptversammlung und Wahl des Vorstandes und
der Revisionskommission des Esperanto-Vereins “Sächsische Schweiz”
e.V., in der Gaststätte “Gartenfreude” (13 Uhr). Inf.: Tel.: 03501-773232
17.02.05, Dresden: Feierabendtreff mit Esperanto-Schnupperstunde im
Café am Münchner Platz 1 (17 Uhr c.t.)
25.02.05, Dresden: Dresdner Esperanto-Stammtisch “Esperanto ist am
geilsten, wenn man es spricht” im Laden Café aha, Kreuzstraße 7 (18-20
Uhr)
13.03.05, Pirna: Vortrag über Samuel Hahnemann, den Begründer der
Homöopathie, mit DVD aus Brasilien, durch Marianne Dörner, in der Gaststätte
“Gartenfreude” (13 Uhr)
17.03.05, Dresden: Feierabendtreff mit Esperanto-Schnupperstunde im
Café am Münchner Platz 1 (17 Uhr c.t.)
18.03.05, Dresden: Dresdner Esperanto-Stammtisch “Esperanto ist am geilsten, wenn man es spricht” im Laden Café aha, Kreuzstraße 7 (18-20)
18.-20.03.05, Herzberg am Harz: 24. Herzberger Esperanto-Seminar mit
Prof. Erich-Dieter Krause
21.-28.03.05, Mücke (Hessen): 21. Internacia Printempa Semajno (PSI).
Inf.: Tel.: 492641-4885; eMail: psi@esperanto.de
10.04.05, Pirna: Sprachübungen und Vorträge über Teilnahme an Esperanto-Veranstaltungen,
in der Gaststätte “Gartenfreude” (13 Uhr)
21.04.05, Dresden: Feierabendtreff mit Esperanto-Schnupperstunde im
Café am Münchner Platz 1 (17 Uhr c.t.)
29.04.05, Dresden: Dresdner Esperanto-Stammtisch “Esperanto ist am
geilsten, wenn man es spricht” im Laden Café aha, Kreuzstraße 7 (18-20
Uhr)
05.-08.05.05, Bad König (Odenwald): 82. Deutscher Esperanto-Kongress.
Inf.: Tel.: 0431-737788; eMail: Esperanto-Kiel@web.de
13.-16.05.05, Herzberg am Harz: 25. Herzberger Esperanto-Seminar mit
Dr. Detlev Blanke
19.05.05, Dresden: Feierabendtreff mit Esperanto-Schnupperstunde im
Café am Münchner Platz 1 (17 Uhr c.t.)
21.05.05, Schkeuditz: Wanderung im Domholz. Inf.: Tel.: 0345-5500348;
eMail: halle-saale@esperanto.de
22.05.05, Klosterbuch östlich von Leisnig: Wanderversammlung ins „Sächsische
Burgenland“ mit Besuch des "tombo de la internacia amikeco" in Marbach
westlich von Nossen. Inf.: Tel.: 03501-773232
27.05.05, Dresden: Dresdner Esperanto-Stammtisch „Esperanto ist am
geilsten, wenn man es spricht“ im Laden Café aha, Kreuzstraße 7 (18-20
Uhr)
12.06.05, Pirna: Vortrag über Estland durch eine Esperantistin aus
Estland. Inf.: Tel.: 03501-773232
15.-23.06.05, Mielno (Nordwestpolen): 27-a Ĉebalta Esperantista Printempo.
Inf.: Tel.: +4894-3404563 oder +48503-417825 (in Polen)
18.06.05, Dresden: Ausflug der Esperanto-Gruppe Halle in Dresden. Inf.:
Tel.: 0351-2682735; eMail: glizje@aol.com
23.06.05, Dresden: Feierabendtreff mit Esperanto-Schnupperstunde im
Café am Münchner Platz 1 (17 Uhr c.t.)
24.06.05, Dresden: Dresdner Esperanto-Stammtisch „Esperanto ist am
geilsten, wenn man es spricht“ im Laden Café aha, Kreuzstraße 7 (18-20
Uhr)
Weitere Veranstaltungen: www.eventoj.hu
Besuch/Nutzung des Sächsischen Esperanto-Archivs im Esperanto-Zentrum
“Marie Hankel”, Münchner Platz 3, Dresden, nach telefonischer Vereinbarung
über Dr. W.M. Schwarz (Tel./Fax 0351-2030815)
Pri “Esperanto-Gruppe Leipzig” donas informojn Werner Geidel, tel.:
0341-4118577
Pri “Esperanto-Gruppe Chemnitz” donas informojn Dr. Frank Nitzsche,
tel.: 0371-3363652
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
De post septembro 2004, la Saksa Esperanto-Biblioteko ricevis sume
169 librojn, nome donace
- 98 de la vidvino de Horst Scholz el Elsterverdo/Elsterwerda
- 22 de Volodimir Pacjurko el Pustomiti apud Lvivo/Lemberg (Ukrainio)
- 19 de Ursula Schmidt el Lepsiko/ Leipzig
- 17 de d-ro Jörg Gersonde el Koeteno/Köthen
- 6 de prof. Erich-Dieter Krause el Lepsiko/Leipzig
- 3 de Trixini el Rieden am Forggensee
- 2 de d-ro Detlev Blanke el Berlino/Berlin
- 1 de Helga Lorenz el Dresdeno/ Dresden
- 1 de d-ro Wolfgang Schwarz el Dresdeno/Dresden
Al la donacintoj mi esprimas elkoran dankon! La Saksa Esperanto-Biblioteko
nun ampleksas 3505 librojn. Vizithoroj de la biblioteko okazas laŭ telefona
aŭ reta interkonsento: (0351)2682735 aŭ glizje@aol.com
El leteroj al la redakcio
„Dankon pro la numero 10 de VERDA SAKSOFONO, kiu denove estas farita
profesi-nivele. Bonega montrofenestro por la saksa Esperanto-agado.“
Prof. Erich-Dieter Krause (Leipzig)
„Mi danke ricevis n-ron 10 de via simpatia bulteno VERDA SAKSOFONO.
Prosperon al via (nia) VERDA SAKSOFONO! Domaĝe, ke lastatempe ekstremistoj
fortiĝas en Saksio. Espereble ili ne povos likvidi demokration en Saksio
kaj Germanio.“ Jiři Rada (Most, Ĉeĥio)
Noto de la redakcio: La 19.09.2004 la dekstrega partio NPD (Nacidemokrata
Partio de Germanio) gajnis en Saksio 9,2 procentojn (1,4 % en 1999). Multaj
saksoj opinias, ke la sukceso de NPD en Saksio estis kaŭzata de diletanteco,
profitavido, senlaboruligemo (karakterizaj por la nuna germana politiko)
kaj de la fakto, ke la registaro en Berlino kaj la opoziciaj partioj ne
havas klarajn liniojn, kiel solvi problemojn, sed reagas panike, konfuze
kaj ĥaose al ili. Pri la timo de multaj homoj antaŭ dekono de la popola
voĉo, Stefan Maul respondis jene: „Estas tiu historia balasto, pro kiu
oni estas aparte sentema pri germanaj novnazioj, precipe en eksterlando.
Sed ni restu realismaj: dekstregaj partioj ekzistas ne nur en Germanio,
sed ankaŭ en aliaj demokrataj ŝtatoj. En Francio, ekzemple, la dekstruloj
ĉirkaŭ la naciisto Le Pen dum elektoj kutime akiras ĉirkaŭ 15 procentojn
de voĉdonoj – do multe pli, ol en Germanio. Timo pri dua Hitler do estas
tute senbaza, feliĉe!” (el MONATO, novembro 2004, p. 7)
“Mi dankas por la SAKSOFONO, sed ne necesas sendi ĝin al mi, mi
ja ne pagas ĝin (kaj tiom multe ne interesiĝas).” Erik Sinde (Dresden)
“Karaj interkulturagistoj! Mi dankas pro via interesanta folio, precipe
se temas pri soraba nacieto.
Ankaŭ bretona influo gravas, en mia urbo, en centro staras “Maison
de la Bretagne”. Do pere de Esperanto ni ligas Eŭropon.” Marek Krainski
(Poznań, Pollando)
“Mi ricevas kaj legas regule vian bultenon la VERDA SAKSOFONO kaj
gratulas vin pro tiu tre interesa bulteno.” Jean-Pierre Ducloyer (Iffendic,
Bretonio/Francio)
“Der Esperanto-Stammtisch war heute sehr interessant für mich in
dem ‚Laden Café aha’. Sonst spreche ich nur in einem Zeitraum von
2 Urlaubswochen in Esperanto. Da möchte ich gerne regelmäßig zum Stammtisch
kommen. Wenn möglich, dann setzt mich bitte auf die Liste der Empfänger
für die Esperanto-Stammtisch-Ankündigung.“ Axel Sawitzki (Dresden)
Avo biciklas ĉirkaŭ la mondo
Fine de novembro ĵus aperis ĉe la “Eldono de la Liber-rado” la
libro „Avo biciklas ĉirkaŭ la mondo” de Zef Jegard, esperantigita
de Jean-Pierre Ducloyer. La originala versio titoliĝas en la franca: “Papy
fait le tour du monde». En tiu libro Zef, bretona pensiulo, travivigas
al ni, kun ĉiutagaj detaloj, la duan etapon – en 2001 – de sia perbicikla
vojaĝo laŭ la 50-a paralelo. Li foriris al Islamabado en Pakistano por
atingi Vladivostokon ĉe la Japana Maro tra Himalajo, la dezertoj Taklamakan
kaj Gobio, la mongola stepo, la siberia tajgo, ktp... Li ankaŭ priskribas
siajn renkontojn laŭ la tuta vojo kun la surlokaj loĝantaro kaj ... esperantistaro.
La libro estas mendebla ĉe la aŭtoro Zef Jegard, 13, rue du Val Josselin,
FR-22120 Yffiniac – re-tadreso: jzefj@wanadoo.fr - tel.: +33 296 63 85
88 aŭ ĉe Jean-Pierre Ducloyer, retadreso: jeanpierre-ducloyer@club-internet.fr
Prezo: 21 eŭroj; 40 eŭroj por 2 ekzempleroj; por pli granda kvanto,
kontaktu la aŭtoron.
P.S.: Por pli scii pri la bicikladoj de Zef, vizitu la TTT-ejon: www.zefj.com
Jen eta eltiraĵo, por montri al vi la stilon de tiu libro:
„Senkompata suno brule disradias al fantoma pejzaĝo, kie nur kelkaj
dornarbustoj sukcesas transvivi. Jen kaj jen torentoj trafluas tiun mornan
spacon. Sur la mapo iliaj bluaj strekoj finiĝas punktolinie en la dezerto,
antaŭ ol malaperi meze de nenie. Kelkaj torentoj pli grandaj estigas iom
da vivo laŭ sia fluado; irigacirojoj, konstruitaj antaŭ pli ol du mil
jaroj, naskas oazojn, kies abunda vegetaĵaro kontrastas kun la ĉirkaŭa
arideco. Varmego devigas nin rifuĝi en ombron de poploj apud senakva kanalo.
La termometro indikas 40 gradojn. Ĉirkaŭ la kvara posttagmeze, malforta
venteto malaltigas la temperaturon ĝis 35 gradoj. Ni profitas tiun relativan
spirmomenton por bicikli ĝis la urbo Jengisar, fama pro siaj tranĉiloj,
same kiel la urbo Thiers en Francio aŭ Solingen en Germanio.“ Jean-Pierre
Ducloyer (Iffendic, Bretonio/Francio)
Aus der Vorstandssitzung des Sächsischen
Esperanto-Verbandes am 25. September 2004 in Leipzig
Der Vorsitzende, Herr Prof. Krause, plädierte dafür, dass auch ohne
Teilnahme von Ausländern sich die Esperanto-Gruppen viel mehr anstrengen
sollten, Esperanto zu sprechen. Außerdem sei es wünschenswert, dass auch
Jugendliche an Esperanto-Veranstaltungen teilnehmen und da u.a. von den
reich ausgestatteten Esperanto-Bücherdiensten profitieren, die Nicht-mehr-Jugendliche
organisieren. Weil immer mehr ostdeutsche Esperantisten dem Deutschen Esperanto-Bund
(DEB) nicht (mehr) beitreten, u.a. weil der Mitgliedsbeitrag ihnen zu hoch
ist, rief Herr Prof. Krause auch dazu auf, nicht mehr nur DEB-Mitglieder,
sondern alle Esperantisten zu erfassen. Die Esperanto-Gruppen in Sachsen
sollten deshalb Herrn Dr. Gersonde (gea.ma@esperanto.de) die Namen (und
soweit möglich die E-Mail-Adressen) aller Esperanto-Freunde mitteilen,
die in die Gruppen oder auf die Esperanto-Veranstaltungen kommen.
Außerdem warnte der Vorsitzende vor einer leichtfertigen Teilnahme
in grassierenden dilettantischen und unseriösen TV-Sendungen mit ironischem
Touch.
Die Vorsitzende der Esperanto-Jugend Sachsen e.V. (EJUS), Frau Schmidtbauer,
versicherte, dass der Kontakt mit der Esperanto-Gruppe in Zielona Gora
(Südwestpolen) erhalten bleibt und dass die Esperanto-Jugend in Sachsen
wieder zu einem Treffen in Slawa im Frühjahr 2005 eingeladen wird.
Es wurde durch Herrn Dr. Philippe, gleichzeitig Redakteur von VERDA
SAKSOFONO und Beauftragter für Jugendarbeit, angeboten, dass die 100 Euro
Einnahmen von JAZAF 2004 nicht, wie ursprünglich vom Vorstand geplant,
der Redaktion von VERDA SAKSOFONO, sondern dem Verein EJUS zugute kommen
sollen (Der Transfer erfolgte in Dresden am 17.12.2004).
Der Geschäftsführer des Sächsischen Esperanto-Verbandes und Vorsitzender
des Esperanto-Vereins “Sächsische Schweiz” e.V., Norbert Karbe, berichtete,
dass der Verein sich aktiv am Tag der Sachsen in Pirna in der ersten Septemberwoche
2008 beteiligen wird. In diesem Jahr feiert der Verein sein 10jähriges
Bestehen.
Die nächste Vorstandssitzung des Sächsischen Esperanto-Verbandes
findet am 16. April 2005 (Beginn: 10 Uhr) im Lokal "Zigeunerbaron" (ehemals
„Szeged“) - Salon Sarrasani -, Wilsdruffer Str. 4-6 (Nähe Pirnaischer
Platz) in Dresden statt. Um 11 Uhr folgt die Wahlversammlung.
Propagandaj floroj Propaganda-Blüten
Propagandaj flo...
„Vierzig Prozent der Deutschen und beinahe die Hälfte aller Europäer
sprechen Englisch.“ (aus "Frankfurter Allgemeine Sonntagszeitung" 03.10.2004,
S. 69)
„Auch wer Französisch als zweite Fremdsprache lernt, kann sich nach
drei oder vier Jahren im Nachbarland gut verständigen.“
„Heute hat sich die Pädagogik längst erneuert. Französisch wird
heute als Sprache zum Sprechen gelehrt.“ (aus einer Broschüre der „instituts
francais“ in Deutschland)
Memore al Horst Scholz (27.04.1931-14.11.2001)
Kiel mi esperantistiĝis?
Grandan parton de mia lerneja tempo mi travivis dum la Dua Mondmilito
(1939-45) en mia naskiĝurbo Finsterwalde. Ĉiu povas imagi ke mi (14-jara)
estis tre ĝoja, ke post la faŝismo nun komenciĝis nova tempo, sed bedaŭrinde
en la soveta zono de Germanio. Regiona gazeto ne ekzistis ĉar la soveta
armeo malmuntigis la presmaŝinojn el la presejo en nia urbo, envagonigis
kaj fortransportis ilin orienten...
Informojn por la loĝantaro oni afiŝis sur lignaj tabuloj en la ĉefaj
kaj centraj stratoj de Finsterwalde. Tie iutage somere de la jaro 1947
mi unuafoje legis la sciigon ke ekzistas internacia lingvo, facile lernebla,
nomita Esperanto ktp. kaj ke eblos partopreni vesperkurson por lerni Esperanton.
En mia klaso ni estis kvar lernantoj kiuj intencis aŭskulti pri kio temas
kaj ekde tiam ni eklernis Esperanton. Dum la kurso baldaŭ ni vidis nian
avantaĝon ĉar ni jam lernis la anglan, francan, latinan kaj rusan lingvojn
en la lernejo. Ni lernis Esperanton kun granda entuziasmo ĉar multaj vortoj
devenas el tiuj lingvoj. Kursgvidanto estis sinjoro Kunzke, fervojisto,
verŝajne delegito de UEA en la 30-aj aŭ 20-aj jaroj.
Tiam Stalin aperigis broŝuron pri la lingvosciencoj kaj la situacio
de Esperanto-lernado rapide pli-malboniĝis ĉar oni malpermesis la kurson
kaj varbadon por Esperanto. Ankaŭ sinjoro Kunzke kun peza koro devis fini
nian vesperkurson.
Sed ekde tiam kun kelkaj malmultaj kursmembroj li organizis Esperanto-vesperojn
en sia malgranda loĝoĉambro. Mi tiutempe tre ĝojis plulerni Esperanton.
Sed kiam sia filino intencis edziniĝi, li denove trovis novan eblecon
daŭrigi niajn renkontiĝojn. Li ricevis permeson utiligi sian oficejon
en la varstacio de Finsterwalde kaj nun ni renkontiĝis ĉiun dimanĉon
antaŭtagmeze. Sed bedaŭrinde iom post iom pro manko de partoprenantoj
niaj renkontiĝoj finiĝis. Ankau mi ne plu povis partopreni pro mia preparado
je la abiturienta ekzameno en la jaro 1950.
Horst Scholz
Tiun priskribon pri la komenco de sia esperantisteco Horst Scholz verkis
la 04.12.1999 kaj sendis al la tiama ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo
de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Osmo Buller, kun la peto, ke li aŭ
iu alia helpu kaj serĉu sinjoron Kunzke en „antikvaj“ jarlibroj de
UEA. La 29.12.1999, Osmo Buller respondis al Horst Scholz jenon:
„Estas vere grave, ke veteranoj tiamaniere konservas por estontaj
historiistoj kaj esploristoj siajn rememorojn. Vi demandis, ĉu ni havas
informojn pri s-ro Kunzke. Mi serĉis en malnovaj Jarlibroj kaj trovis
en tiu de 1934 Walter Kunzke, fervojoficisto, delegito en Finsterwalde
(Malsupra Luzacio), adreso Forststraße 32. En aliaj Jarlibroj mi ne trovis
lin. En la Jarlibro 1935 estis io stranga. En ĝi jam estas multe malpli
da delegitoj en Germanio ol en 1934. Fine de la adresaro estas listo de
urboj, kie ne plu estis delegito. La strangaĵo estas, ke Finsterwalde
mankas en tiu listo, kvankam Kunzke ne plu estis delegito. Lia nomo ankaŭ
ne troviĝas sub iu alia urbo. Eble temas pri ia preteratento de la redaktoro.
En postmilitaj Jarlibroj mi ne plu trovis s-ron Kunzke nek en la sliparo
de la individuaj membroj post la milito. Antaŭ la milito li certe membris
en UEA jam pli frue ol en 1934, ĉar nova membro ne povis tuj fariĝi delegito.“
En letero de la 15.12.1989 al Jean Paul Pierson el Montataire (suda
Pikardio, norde de Parizo) Horst Scholz plu prezentas sin:
Mi naskiĝis en la urbo Finsterwalde. Mia profesio estas ekonomiisto
kaj organizisto en la komputera centro de nia entrepreno. Mia edzino ne
estas esperantistino kaj laboras en la poŝtoficejo. Ni havas du filinojn
(Marion, Silke). Mi tre ŝatas muzikon, simfonian muzikon, operojn kaj
operetojn. Mi lernis ludi pianon, en junularaj jaroj mi estis ĥorestro
kaj en Finsterwalde kaj kiel studanto je mia faklernejo. Kaj ankaŭ ludis
dancmuzikon. En la supera lernejo mi bonvole lernis fremdajn lingvojn:
anglan, francan, rusan kaj latinan. Esperanton mi lernis ekde 1947, sed
dum multaj jaroj mi ne okupiĝis pri Esperanto kaj ne korespondis. En 70-aj
kaj 80-aj jaroj mi gvidis Esperanto-kursojn kun lernantoj de la supera
lernejo en Elsterwerda. Plue mi ŝatas vojaĝi, sed ĝis nun tiu emo suferis
limojn. Feliĉe la nova politiko ĉe ni finfine permesas pli facile vojaĝi.
In eigener Sache
Sie erhalten das Informations-blatt des Sächsischen Esperanto-Verbands,
VERDA SAKSOFONO. Es erscheint vier Mal jährlich und orientiert umfassend
über das Esperanto-Geschehen in Sachsen. Druckreife Beiträge auf Esperanto,
Deutsch (in allen Rechtschreibungen) oder Sorbisch sind an die Redaktion
zu schicken: Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstr. 25, 01326
Dres-den; Tel. und Fax: (0351)2682735; e-mail: glizje@aol.com. Das Jahresabo
VERDA SAKSOFONO (für 4 Nummern à mindestens 8 Seiten) kostet 5 Euro.
Für das Jahr 2004 hat seit VERDA SAKSOFONO-10 (s.b. Namen dort) des weiteren
abonniert: Haumer. Für das Jahr 2005 haben abonniert: Blanke, Dietze-Lehmann,
Haumer, Schiffer, Schulz, Schweizer. Nur wer für 2005 abonniert, bekommt
die nächste Nummer. Für Nicht-Deutsche und Jugendliche ist das Abo (allerdings
ohne vierte Nummer) kostenlos. Spenden helfen uns zum Weitermachen. Beiträge
sind auf das folgende Konto zu überweisen: Benoît Philippe, Kto.: 4120780231,
BLZ 850 503 00, Ostsächsische Sparkasse Dresden. Im voraus vielen Dank
dafür. Mit freundlichen Grüßen, Benoît Philippe und Steffen Eitner.
Redakta limdato: 17-a de marto 2005
Aa Bb Cc Ĉĉ
Dd Ee Ff Gg Ĝĝ Hh
Ĥĥ
Ii Jj Ĵĵ Kk
Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Ŝŝ
Tt Uu Ŭŭ Vv
Zz