VERDA SAKSOFONO - informa folio por Esperantoamikoj en Saksio kaj organo de Saksa Esperanto-Asocio
N-ro 13  (3/2005) Novembro 2005

25-a ĈESAT en Dürrröhrsdorf-Dittersbach kaj Pirna (09.10.2005)
La binoklo
Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
Aus der Vorstandssitzung des Sächsischen Esperanto-Verbandes am 15. Oktober 2005 in Pirna
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
El leteroj al la redakcio
39-a Internacia Esperanto-Feriado en Kudowa Zdrój (16-26.08.2005)
Koncize
Germanoj en Ukrainio
In eigener Sache



25-a ĈESAT en Dürrröhrsdorf-Dittersbach kaj Pirna (09.10.2005)
La aranĝo ĈESAT (Ĉeĥa-Saksa Tago) jam havas multjaran tradicion. Ĝi ligas amikajn rilatojn inter geesperantistoj en norda Ĉeĥio kaj Saksio. Tiaj kontaktoj origine komenciĝis jam dum la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento. Iniciatintoj de novaj regulaj renkontiĝoj estis post longa paŭzo antaŭ 25 jaroj gesamideanoj el Ústí n. L. kaj el Pirna. Ĉelima situo kaj proksimeco de ambaŭ urboj (42 km) prezentis ĉefan rolon por tio.
Ĉijara aranĝo okazis la 9-an de oktobro kaj komenciĝis je la 11-a horo en la vilaĝo Dürrröhrsdorf-Dittersbach, norde de Pirna, sur la tiea belvedero „Schöne Höhe“ (bela altaĵo). Ĝin organizis Esperanto-asocio de „Saksa Svisio“. Tie ni aŭskultis tre interesajn informojn pri la agado de bienestro Johann Gottlieb Quandt (1787-1859), en kies familio laboris kiel instruisto la fame konata poeto Johann Wolfgang von Goethe. J. G. Quandt, konata ŝatanto de arto kaj artaĵoj, ĉirkaŭis sin per homoj de tiu fako. Ĝuinte iliajn oftajn kontaktojn, inkluzive tiujn kun Goethe, li esprimis sian dankemon per konstruo de malgranda somera sidejo sur la menciita altaĵo. Ĝi aspektas kiel malgranda kasteleto kaj servis kiel somera renkontiĝejo por multflankaj diskutoj de Quandt kaj liaj geamikoj. La konstruaĵo estas bone zorgata kaj oni uzas ĝin nun kiel koncertejon, geedzigejon kaj klerigejon. La interna salono estas belege ornamita, la suprajn partojn de ĝiaj muroj ornamas plejparte citaĵoj de Goethe.
Post la tagmanĝo ni veturis al Pirna-Copitz, kie okazis ekde la 14-a horo en restoracio “Gartenfreude” (ĝardena ĝojo) Esperanto-lingva prelego pri la psikiatria hospitalo “Sonnenstein” (en la samnoma kastelo en la samnoma urbokvartalo de Pirna). Prelegis prof. d-ro Hans Eichhorn (origina Pirna-ano nun vivanta proksime de Potsdamo), kiu preferas senmedikamentajn kuracmetodojn por mense malsanaj pacientoj. En tiu hospitalo oni amase mortigis psikiatriajn pacientojn dum la Tria Regno kaj tiam ĉiuj Pirna-anoj sciis tion sed neniel ekzistis rezisto kontraŭ tiu amasa ekstermo fare de nazioj. Post 1945 la psikiatrojmurdistoj restis ĉe siaj postenoj. En Munkeno ankaŭ post la nazia reĝimo oni plu mortigis psikiatriajn pacientojn. “La homoj prave timas psikiatrion, ties instituciojn kaj reprezentantojn, ĉar ili ĝis nun ne povis pruvi sian humanecon” diris d-ro Eichhorn. Dum paŭzoj inter unuopaj programeroj kaj post la prelego de d-ro Eichhorn havis ĉiuj 27 partoprenantoj el Saksio, Turingio kaj Ĉeĥio sufiĉe da tempo por babili kaj praktiki la lingvon. La adiaŭo estis kortuŝa, kiel ĉiam. Josef Kríz (Ústí nad Labem, Ĉeĥio)


La binoklo
Estis antaŭ pli malpli kvin jaroj: juna turisto, Hindo-Nederlanda, ĵurnalisto, bona knabo, iomete nervoze predispoziciita, tre mildsenca malgraŭ sia tropika sango, en Dresden, en la Operejo, matene, aĉetis bileton por loko je la unua vico de la kvara rango, por aŭskulti la Walküre(1). Tiutempe la kvara rango estis la rango, kie sidis ĉiuj eksterlandanoj, kiuj ne pagis la lukson de loĝio; ja eĉ, kiuj kapablis tion pagi, preferis ofte la kvaran rangon, kaj tion super la tria kaj la dua rangoj, ĉar de tie oni tiel eminente povis aŭskulti kaj spekti, eĉ se la abismo de la vasta salono faŭkis inter tiu rango kaj la scenejo. Estis bela tago; la parkoj montris oran foliaron; tra la aero ŝvebis amindeco por vivi kaj la juna turisto, en iom melankolia soleco, vagadis feliĉa tra la bela urbo, vizitis muzeon, lunĉis ie sub Laube, ĉe la sune-plaŭdetanta akvo de Elbo. Kaj estis en li la bela iluzio tiun vesperon aŭskulti la Walküre, operon, kiun li ne konis, kion li riproĉis al si mem ĉar pri Wagner li estis fanatika.
La horoj pasis sen ke li parolis kun iu ajn krom la kelnerino kaj la tramkonduktoro. Li trinkis sian teon, iom krommanĝetis, ĉar pro la frua komenciĝo de l’ opero, li sciis ke li ne havos tempon por vespermanĝi. Kaj tiam, kontenta kaj kviete, silente gajmiena, kiel li estis denature, malgraŭ nervoza predispozicio kaj periodaj atakoj de melankolio, li piediris senhaste – ja li havis tempon – al la Operejo. Jam ekfermiĝis kelkaj butikoj en la Praga strato kaj pretis la negocado, kaj li vidis ke optikisto gestas al la komizo starigi la ŝutrojn antaŭ la fenestrojn, kiam li ekpensis, ke li ne havas binoklon. Rapide lin trairis la ideo, ke la kvara rango – kie jam pli frue, malantaŭe, li estis sidinta – ja estas tamen longe dista de la scenejo kaj ke porsceneja binoklo vere estus utila… Samtempe li pripensis, ke li havis ĉipan tagon kaj ke lia sidloko kostas nur tri markojn, kaj ĉar lia okulo hazarde renkontis la akran rigardon de l’ optikisto, li mansignis al li, kvazaŭ pro inspiraĵo, rapidigis siajn paŝojn kaj, ankaŭ sur la trotuaro alvokis lin:
«Ĉu la butiko jam fermiĝis? Aŭ ĉu mi ankoraŭ povas aĉeti binoklon?»
Bonhumore ridetante la alta, magra optikisto kapjesis kaj invitis la turiston internen en la duone malhelan butikon.
Kaj apenaŭ la turisto estis interne, kaj jam trafulmis lin, ke li agas malĝuste kaj prefere la butikon li forlasu ĉar la vizaĝo de tiu butikisto similas je malagrabla birdovizaĝaĉo. Sed tiu ekpenso estis tiel rapida, senmotiva kaj svaga, ke ĝi ne fariĝis logike konscia. Tial restis la juna viro kaj reparolis:
«Tiam mi ŝatus havi binoklon, simplan kaj ne tro kostan.»
La optikisto montris kelkajn kaj indikis laŭde la fabriknomon de la lensoj.
«Tiu ĉi estas tre malgranda», heziteme opiniis la junulo, kiu, mem malalta kaj nelarĝa, amis la grandajn mezurojn por siaj uzobjektoj, senkonscie supozante imponi per granda poŝtuko aŭ per gantoj, kiuj estis por li tro grandaj.
«Prenu do ĉi tiun», rekomendis la butikisto.
«Tio estas binoklo prefere por vetkuroj», ridis la turisto. «Ĝi ankaŭ estas iom peza… »
Li ekrigardis tra ĝi, turnante ĝis la lensoj estas alĝustigitaj. Li vidis tra ĝi ege klare, en la strato.
«Ĝi ja plaĉas min», diris la turisto. «Kiom kostas ĉi binoklo?»
La prezo ne estis pli bona ol atendite. Se la binoklon li aĉetis, li havis multekostan tagon. Sed kiel klara la stratperspektivon ĝi metis al li antaŭ la okulojn!
«Nu, bone do», diris la turisto. «Mi prenas ĉi binoklon».
Li pagis. Kaj iris, kun la binoklo en ujo. Nun li devis rapidi. Subite li ekpensis, ke tiun birdovizaĝon de tiu optikisto li trovis vere malagrabla. Sed tiun malsaĝan abomenon li for skuis; pli of te tiajn fremdajn malsimpatiojn li havis, ankaŭ simpatiojn foje, kaj ili plikomplikigis la normalan vivon.
Nun li rapidis. Jen tie la Operejo, tien jam kunfluis la nigre-siluetiĝanta publiko trans la vespera placo, tra la vastajn lumitajn enirejojn. Nervoze, kvankam li sciis, ke li ne estas tro malfrue, li rapidis. Saltetis leĝere supren laŭ la multaj ŝtuparoj, inter la pena supreniĝado de la ceteraj. Kaj trovis baldaŭ sian lokon, je la unua vico. Kaj sidiĝis, gaje antaŭĝuante la muzikon.
Li elprenis la binoklon el la ujo kaj metis ambaŭ antaŭ si, sur la larĝa kornico. Apud li, maldekstre kaj dekstre, malantaŭ li oni rapide ekprenis siajn seĝojn: fariĝis plene, kiel ĉiam; ankaŭ sube pleniĝis la rangoj de la loĝioj, la salono.
Subite la juna viro pensis, ke la binoklo povas fali… en la nun malluman krepuskan salonon, kaj li ekprenis la binoklon sur la genuojn.
Komenciĝis la spektaklo, en pia atento kaj soleneco pro Wagner. En la granda, plena salono krom la senmezura ondiĝo de l’ muziko apenaŭ estis sono aŭ ekmovo, apenaŭ tuseto, aŭ mano levanta binoklon.
Ankaŭ la juna turisto direktis sian binoklon por alproksimigi al sia rigardo Siegmund-on(2), kies voĉo beate travibris lin.
Subite, tra ĉi ĝuo, trafulmis lin, ke desupre rigardate, la salono estas kvazaŭ abismo kaj la binoklo peza. Sammomente, iom pli fore, programkajereto bloviĝis suben. Ĝi fortiris lian atenton: li vidis la programon flirtiĝi kaj fali sur la grizan, frizitan kapon de iu damo, kies mano nun kaptis la programon kvazaŭ birdon. Apud tiu damo sidis sinjoro, kun brile kalva kranio.
Sed ree ĉarmis la atenton de l’ juna turisto Sieglinde. La blanka, blonda Ĝermanidino lin fascinis, kaptis tutan lian kapitulacantan animon en sorĉo de kanto; kortuŝe poezia li trovis ŝin, kune kun Siegmund, en la kabano de Hunding.
Pezis al li la binoklo sur la genuo. Ree li metis la binoklon sur la kornicon, super kiu, kvazaŭ duobla tureto, la nigra binoklo nun elstaris. Kaj staris tie ja sufiĉe sendanĝere.
Tiam, en preskaŭ humura supozo, la juna viro kurbiĝis antaŭen por vidi kiu sidas ĝuste sub li en la salono. Kaj sur kiun la binoklo falus… se ĝi falus.
Estis preskaŭ petola scivolo, leviĝanta ĉirkaŭ la rapida prikonsidero de preskaŭ neebla ebleco. Ĉar nun li pensis pri tio, ke povas fali la binoklo, la binoklo ja certe ne falos.
Li ne vidis klare, kiuj sidas tie, rekte sub li. La salono estis tie tre mallumigita. Sed ĝuste pro tiu mallumo, en kiu svage konturiĝis la aŭskultantoj, li vidis denove pli klare, jen tie, la jam rimarkitan kolombogrizan damon, kiu kaptis la flirtantan programon. Kaj la kalvakranian sinjoron apud ŝi…
Ties kranio brilis. Inter la plurmil, dense sidantaj, atentaj siluetoj kaj la frizitaj virin-kapoj kaj ankaŭ foje kalvaj virkapoj, brilis tie tiu distanca kranio... Ĝi brilis je pli malpli tri kvaronoj de la dekliva distanco inter la kvara rango kaj la malpli alta scenejo… Ĝi brilis ĉirkaŭ si, kvazaŭ obseda plena luno, mergiĝinta inter ĉiuj ĉi mallumigitaj figuroj: piaj post kapoj kaj senmovaj dorsoj de atentego: ĝi brilis kvazaŭ celpunkto, kvazaŭ celo; ĝi brilis blanke; ĝi brilis…
La juna turisto indignis pro la stranga, al li mem ĝena distriteco, kaj devigis sin atenti pri Hunding. Post tio li tre ĝuis pri Liebeslied(3), pro la bela tenorvoĉo, kiu kantis pri amo kaj enfluanta printempo. Sed la brilantan kapon tie li ne plu povis forgesi kaj ne plu malvidebligi al si. Ĉiam denove deflankiĝis lia fortirita rigardo al tiu kranio, kiu en la duonlumo de la salono ŝajnis radii, nun kvazaŭ giganta bilardpilko!
Ekmovo de senpacienco kaj ĝeniteco pro si mem skuis la junan viron. Samtempe li ekkaptis la binoklon, en hasta timo, ke la aĵo falos. Kaj la binoklo ne falis, kaj la manoj de la junulo ĉirkaŭpremis la binoklon, pli for te ol necesis… Kaj direktis ĝin al Siegmund kaj Sieglinde…
Tiam estis kvazaŭ li ne povus reteni sin… Kvazaŭ io forte ordone devigus lin ĵeti la binoklon, alte super la abismo de l’ salono, celante tiun logan kapon, tiun gigantan bilardpilkon, la brilan celon, tie for, en la profundo, je tri kvaronoj de l’ deklivo inter li kaj la scenejo…
En fortega reago de kontraŭstaro li sin ĵetis malantaŭen… Kaj, tremante, ankoraŭ sciis restarigi la binoklon… Preskaŭ estis ekster lia kapablo tion fari. Tiam la brakojn li premis al si kontraŭ la korpon. Por ne ekkapti la binoklon kaj ne ĵeti ĝin al la ronda celo. Kiu jen tie brilis.
Lia najbarino rapide deflanke alrigardis lin. Ŝia movo al li ŝajnis patrina savo.
«Mi pardonpetas», li murmuris, pala kaj duonfreneza. «Mi ne sentas min bone. Mi sentas min tre malsana. Se mi rajtas ĝeni vin, mi ŝatus foriri.»
Estis ĉe la fino de la unua akto. Li stariĝis; tremetante sed sensone li ŝoviĝis laŭ la genuoj de la kvin, ses personoj, kiuj disigis lin disde la angulo de l’ vico.
«VI forgesas la binoklon!», flustris ankoraŭ la najbarino.
«Lasu do, sinjorino; mi baldaŭ revenos; mi tuj revenos, esperas mi… »
Li subenstumblis kelkajn ŝtupetojn; koleravoĉe oni siblis ĉt! Tiam ferm-ŝoviĝis la kurteno, eklumis la salono, eksonis aplaŭdo. Intence li lasis la binoklon tie, timante la objekton. Nun, en la paŭzo, li regajnis sinregadon. Kiel stulta li estintis! En la nun lumplena salono la ĵusa obsedo ŝajnis al li stultaĵo, senspriteco, al kies senkiala instigo li ja neniam povus cedi! Li ja ne estis freneza! Por ĵeti la binoklon en la salonon?! Nu, tiun frenezan ekideon li nun venkos kaj eĉ kun nur iomete da volforto kaj racio. Kaj li malsatis kaj ĉe la bufedo li iris manĝi paneton, kun glaso da biero. Tio kvietigos lin post ĉi ĵusa frenezeco.
Kiam komenciĝis la dua akto, kiam ekobskuris la salono, li tamen opiniis: kio traskuis lin, estis estinta ia abismovertiĝo, kion la Francoj nomas vertige de l’abîme… kvankam li ne sentis la instigon ĵeti sin mem abismen. Eble prefere li ne plu sidu tiel antaŭe je la unua rango, tiel alte super la abismo de la salono… Ne, prefere li restu stara, ĉi tie malantaŭe, en la trairejo. Ĉar se tiu obsedo eĉ estis stultaĵo, tie, tiuloke, ĝi povus denove ataki lin kaj tiel lia plezuro je la muziko ne estus senkompensa.
Li restis stara. Tie, lia loko restis neokupita kaj la du turetoj de lia nigra binoklo leviĝis sarkasme sed sendanĝere sur la larĝa kornico antaŭ lia malplena seĝo. Sed kiam li sin elstreĉis piedpinte, li povis, en la salono, ĝuste ankoraŭ vidi la blankan kranion, kiu brilis, kvazaŭ celo…
Ĉagrenite li ŝultrotiris, for-ŝmacis lange sian indignon, post tio atente aŭskultis la jubilon de Brünhilde, alte sur la roko, kie ŝi estis aperinta. Kaj fariĝis pli kvieta. Kaj ĝuis.
La Feuerzauber(4) superfortis lin majeste kaj lia pura ĝuo ree ekvilibrigis lin komplete.
Tamen, kiam fi niĝis la opero, li decidis, ke neniam plu li sidu je la unua vico de la kvara rango. Ĉiel ajn neniam plu kun tiel granda binoklo antaŭ si. Kaj krome, la binoklon, kiu en liaj manoj pezis tiel strange peza kaj kiu eble, kune kun la profundeco, kaj pro tiu stulta celo tie fore, donis al li en la kapon tiun frenezan obsedon… ne plu kunporti ĝin… lasu ĝin tie stari… kun ĝiaj du nigraj turetoj… sur la larĝa kornico… kontraŭ la vakuo de la sube kaj ĉie malpleniĝanta salono.
Kaj li fuĝis suben laŭŝtupare, timante, ke iu vokos post li, ke li forgesas la binoklon.
Estis kvin jarojn poste. Li ja estis sukcesa en la kariero. Li edziĝis. Li faris etajn vojaĝojn somere, vintre, por la laboro, kaj por feriado. Li ne plu estis estinta en Dresden, sed ĉijare hazarde tien li trafis. En frua aŭtuno kiam la parkoj tie staras en orfoliara ornamo. La afiŝoj de l’ Operejo anoncis serion da prezentadoj de la Ring des Nibelungen. Tiuvespere oni donos la Walküre. Li memoris la belan prezentadon de antaŭ kvin jaroj. La memoro pri la obsedo malfortiĝis en li ĝis ne pli ol plej svaga memoraĵo pri kapturniĝo pro la profundo. Sed pri ĝi depost tiam foje li estis ridetinta aŭ ŝultrotirinta. Certe, la Walküre tiuvespere li ree aŭskultos. Sed ĉe la kaso oni sciigis lin, ke la salono estas plene elĉerpita.
Li bedaŭris. Li for turnis sin. Ĝuste tiam iu alvenis kaj informis la giĉetiston, ke sian lokon, rezervitan je la unua vico, kvara rango, tiuvespere li disponigas. Li estis malhelpata ĉeesti.
Avide la juna viro transprenis la sidlokon kaj demandis sin kie ĉi malagrablan birdovizaĝon antaŭe li vidis… Nu, estis ja denove je la unua vico de tiu alta kvara rango, sed nun li ne havos kapturniĝon kaj li ne lasos sin konsterniĝi de kiu ajn stulta ekideo. Krome, li eĉ ne kunportos binoklon. Li ne ĉehavis, kaj aĉeti – ne tion li ne faros.
Tiuvespere li iris iom malfrue. La salono jam estis duonluma kaj plena; la muziko jam komenciĝis. Li hezitis ĝeni la publikon je lia vico, sed la servistino opiniis, ke sian seĝon li atingos tre facile pasante nur kvar personojn. Li do ŝoviĝis laŭ iliaj genuoj, murmure pardonpetante kaj eksidis.
Tiam la servistino flustrante sin kurbigis al li kaj prezentante grandan binoklon, demandis:
«Ĉu eble binoklon vi volas lui? Por unu marko?»
Li kredis percepti sarkasmon en ŝia voĉo, ektimetis kaj rigardis la binoklon, kiun ŝi prezentis. Estis lia binoklo, de antaŭ kvin jaroj, ĉi lasita, neniam plu petita, nek por tita al policoficejo sed ĉiam denove luigata de la servistino, se prosperis al ŝi. Estis lia binoklo. Antaŭ ol li povis rifuzi, nerezisteble li ekkaptis la aĵon. Koleraj voĉoj kriis ĉt!! Kaj jam retiriĝis la servistino, indikante, ke poste li pagu…
Tiam okazis, ke meze de l’ dueto de Siegmund kaj Sieglinde, supre, je la unua vico de la kvara rango, iu kriegante tordiĝis kvazaŭ epilepsio atakus lin, kvazaŭ li batalus kontraŭ forto pli forta ol li, kaj tra la, el sia pia atento vekita, salono iu mano ĵetegis traspace pezan objekton, kiu kiel ŝtono per ronda kurbiĝo falegis en la abismon.
Kaj sube, kie apud kolombogriza damo sidis kalvakrania sinjoro, iu alia, kvankam neniam celita nek eĉ rimarkita, forblekis sian vivon, dum lia cerbo disŝpruciĝis.
Louis Couperus (1863-1923), nederlanda romanverkisto tradukita de Gerrit Berveling (Zwolle, Nederlando)
(Piednotoj) _1 Fama opero de Richard Wagner, la dua el la kvaropo konsistiganta Der Ring des Nibelungen. _2 Siegmund, Sieglinde, Hunding kaj (pli poste) Brünhilde – figuroj en la opero. _3 Germane: Amkanto. _4 Opersceno “fajrosorĉo”.


Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
08.01.06, Pirna:
in der Gaststätte “Gartenfreude” (13 Uhr). Inf.: 03501-773232
27.01.06, Dresden:
14. Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Café aha, Kreuzstraße 7. Inf.: esperanto-dresden.de
19.02.06, Pirna:
jarkunveno: raporto de la prezidanto, de la kasisto kaj de la prezidantino de la revizia komisiono, in der Gaststätte “Gartenfreude” (13 Uhr). Inf.: 03501-773232
19.03.06, Pirna:
in der Gaststätte “Gartenfreude” (13 Uhr). Inf.: 03501-773232
31.03.06, Dresden:
15. Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Café aha, Kreuzstraße 7. Inf.: esperanto-dresden.de
01.04.06, Pirna:
Vorstandssitzung des Sächsischen Esperanto-Verbandes. Inf.: 0351-2682735
09.04.06, Pirna:
in der Gaststätte “Gartenfreude” (13 Uhr). Inf.: 03501-773232
28.04.06, Dresden:
16. Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Café aha, Kreuzstraße 7. Inf.: esperanto-dresden.de
29.04.06, Bernburg:
Vorstandssitzung der Esperanto-Liga Sachsen-Anhalt. eMail: joerg.gersonde@esperanto.de
19.05.06, Dresden:
17. Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Café aha, Kreuzstraße 7. Inf.: esperanto-dresden.de
20.05.06, Schkeuditz:
Wanderung im Domholz. eMail: http://www.esperanto-halle.de
11.06.06, Großbothen:
vizito de la Wilhelm-Ostwald-memorloko. Inf.: 03501-773232
11.06.06, Halle:
Esperanto-Treffen in der Händelstadt Halle. eMail: joerg.gersonde@esperanto.de
30.06.06, Dresden:
18. Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Café aha, Kreuzstraße 7. Inf.: esperanto-dresden.de
26.08.06, Wörlitz:
REVO (Renkontiĝo Esperantista en VorlicO) in Wörlitz. eMail: http://www.esperanto-halle.de
17.09.06, Pirna:
in der Gaststätte “Gartenfreude” (13 Uhr). Inf.: 03501-773232
06.-08.10.06, Sörnewitz inter Meißen kaj Dresden:
Esperanto-renkontiĝo ĈESAT/JAZAF kun lingvokursoj, prelegoj, turisma programo. Inf.: 03501-773232
28.10.06, Halle:
ANABEL (Aŭtuna Najbara Aranĝo kun Borso de Esperanto-Literaturo). eMail: http://www.esperanto-halle.de
12.11.06, Pirna:
in der Gaststätte “Gartenfreude” (13 Uhr). Inf.: 03501-773232
17.12.06, Pirna:
festo okaze de la 146-a naskiĝtago de Zamenhof kaj adventa posttagmezo , in der Gaststätte „Gartenfreude“ (13 Uhr). Inf.: 03501-773232
Weitere Esperanto-Veranstaltungen: www.eventoj.hu
Pri „Feierabendtreff mit Esperanto-Schnupperstunde“ kaj pri Saksa Esperanto-Arkivo en Dresdeno donas informojn d-ro W.M. Schwarz (tel./faks. 0351-2030815). Pri „Esperanto-Gruppe Leipzig“ donas informojn Werner Geidel (tel. 0341-4118577). Pri „Esperanto-Gruppe Chemnitz“ donas informojn d-ro Frank Nitzsche (tel. 0371-3363652).


Aus der Vorstandssitzung des Sächsischen Esperanto-Verbandes am 15. Oktober 2005 in Pirna
Michael Wolf (Neustadt) wurde in seiner Funktion als stellvertretender Vorsitzender des Sächsischen Esperanto-Verbandes
einvernehmlich durch Frank Nitzsche (Chemnitz) ersetzt. Der Absatz 1 des Paragraphen 6 vom Statut des Sächsischen Esperanto-Verbandes vom 17.04.1993, nach dem alle sächsischen Einzelmitglieder und Mitgliedsvereinigungen des Deutschen Esperanto-Bundes e.V. auch Mitglied des Sächsischen Esperanto-Verbandes sind, bleibt gültig. Sächsische Mitglieder und Nichtmitglieder des Deutschen Esperanto-Bundes – sofern sie sich als Esperantofreund erkennen lassen – werden allerdings vom Sächsischen Esperanto-Verband gleich behandelt, so dass auch Nichtmitglieder des Deutschen Esperanto-Bundes in den Vorstand des Sächsischen Esperanto-Verbandes gewählt werden können.
Die tatkräftige Unterstützung des Vorhabens der Hotelfachschule „Sonnenstein“ in Pirna, ein Esperanto-Projekt in ihr Programm aufzunehmen, wurde in Aussicht gestellt. Für die geplante Gründung eines Esperanto-Cafés in Dresden wird weiter nach einem passenden und bezahlbaren Standort gesucht. Das Esperanto-Projekt von Steffen Eitner, das bei der „Dresdner Agenda 21 – Wettbewerb 2005“ nicht prämiert wurde, wird indes am Tag der Preisverleihung, am 8.11.2005, im Kulturrathaus Dresden (Königstr. 15) in der Wandausstellung zu sehen sein.
Die sächsischen Esperanto-Verantaltungen ĈESAT und JAZAF werden ab 2006 zusammengelegt. Über einen Namen für die neue Veranstaltung konnte noch kein Beschluss gefasst werden. Vorschläge sind willkommen! Die erste neue Veranstaltung findet vom 6. bis zum 8. Oktober 2006 in Sörnewitz bei Meißen statt. Die fruchtbare Zusammenarbeit des Sächsischen Esperanto-Verbandes mit der „Fédération Espéranto Bretagne“ (FEB) soll weiter fortgesetzt werden. Eine ähnliche Zusammenarbeit mit „Silezia Esperanto-Asocio“ und „Ukrainia Esperanto-Asocio“ wird angestrebt. Die nächste Vorstandssitzung des Sächsischen Esperanto-Verbandes findet am 1. April 2006 (Beginn: 10 Uhr) in Pirna statt.


El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
De post julio 2005, la Saksa Esperanto-Biblioteko ricevis sume 61 librojn, nome donace
- 60 de Heinz Heimann el Marbach
- 1 de Gerrit Berveling el Zwolle (Nederlando)
Al la donacintoj mi esprimas elkoran dankon!
La Saksa Esperanto-Biblioteko nun ampleksas 3704 librojn. Vizithoroj de la biblioteko okazas laŭ telefona aŭ reta interkonsento: 0351-2682735 aŭ glizje@aol.com


El leteroj al la redakcio
Ni dankas pro la alsendita VERDA SAKSOFONO. Ni ambaŭ (sed ne kune) legis ĝin kun granda intereso (ni eĉ iomete komprenis la germanan parton). Teresa Pomorska kaj Bogdan Dembiec (Vroclavo. Pollando)
Karaj Verdaj Saksofonistoj, mi dankas pro via informa folio kaj mi kun mia klubeto legante ĝin salutas vin. Jindriska Drahotova (Mlada Boleslav, Ĉeĥio)


39-a Internacia Esperanto-Feriado en Kudowa Zdrój (16-26.08.2005)
Ĝis Vroclavo mi nun preferas aŭtobusi. De kiam Pollando estas membro de Eŭropa Unio, ne plu eblas trajni de Dresdeno al Vroclavo sen multfoje ŝanĝi la trajnon. De Vroclavo al Kudowa Zdrój mi ankaŭ preferas buson. Ĝi veturas pli ofte ol trajno. La polaj organizantoj antaŭe sendis al mi veturplanon. En Vroclavo ĉe bushaltejo mi ekvidas konatan vizaĝon. Jadviga B. ekvidis la Esperanto-signon sur mia dorsosako. Do ni veturas kune. Poste en la hotelo “Agat” ni estos ĉambronajbarinoj.
Jam lastjare mi estis ĉi tie. Multo ripetiĝas nun: komuna matenmanĝo je la 9-a; kurso por komencantoj je la 10-a kaj duono; kurso por progresintoj je la 12-a; ekskursoj; vesperaj programoj. Ĉifoje ni estas ĉirkaŭ 40 partoprenantoj, la plej multaj el ili el Pollando; kelkaj el Germanio (4), Francio (3), Belgio (2), Italio (1), Belorusio (1). La plej juna estas okjara Guillaume el Francio. Li jam hejme en kurso lernis kaj bone parolas Esperanton. Bedaŭrinde la tutan laboron de preparado kaj gvidado de la aranĝo prizorgas nur du personoj: Teresa Pomorska kaj Bogdan Dembiec – tre agrablaj, diligentaj homoj. Varmegan dankon al ili!
Dimanĉon ne okazas instruado. Kiu volas, partoprenas la popolfeston en Czermna, iam vilaĝo, nun parto de Kudowa Zdrój. Mi volas ekskursi por konatiĝi kun parto de Pollando. Jam busveturado estas aventuro. Je la 10-a kaj 20 mi enbusiĝas en la alvenintan aŭtobuson. Ĝusta prononco de la pola lingvo ne volas prosperi al mi. Tial la ŝoforo ne komprenas, kien mi volas. Li opinias, ke mi volas al Bledne Skaly. Mi klopodas paroli malrapide kaj ekzakte: Biale Skaly, Fort Karola, Lisia Przelecz – nenion li volas rekoni. Mi montras mian celon sur la mapo. Sed ho ve! Busŝoforoj kaj migrada mapo! Tio estus temo por longaj rakontoj! Unu el la kunveturantoj parolas kun la ŝoforo. Mi scivolas, kie li haltos. Haltejo “Bledne Skaly” estas klare videble surskribita. Ĉiuj homoj elbusiĝas. Nur mi restas kaj veturas plu. Mi rigardadas al la vojbordo. Ĉe la venonta haltejo mi devos eliri. Sed kie ĝi estas? Subite ie en la arbaro la ŝoforo haltas kaj diras al mi pole, ke estas mia haltejo. Mi obeas. Elbusiĝinte mi ĉirkaŭrigardas: ligna dometo, benko el arbotrunko, vojmontriloj. Sufiĉe por mi. Estas la 10-a kaj 45. Mi sidiĝas. Sur la mapo mi trovas mian situon. La signoj sur la mapo kaj la signoj ĉe la vojo estas la samaj. La verda signo estas. Ek! Super bastonoj kaj ŝtonoj, super radikoj, fl akoj, branĉoj. Tiam sen signoj dekstren al Fort Karola – belega vido al Szczeliniec (Szczeliniec Wielki 919 m) kaj pluen. Mi admiras kun malfermita buŝo la belan ĉirkaŭaĵon. Finfine vojopecon reen! Tiam sur la ruĝe markita vojo okcidente, ĉiam tra la arbaro. Pinoj, iam kaj iam piceoj, betuloj. La suno brilegas sed la arbaro proponas ombron. Mi marŝas kaj marŝas, ĝuas la silenton. La birdoj ne kantas dum tagmezo en aŭgusto. Nur muŝoj zumas ĉirkaŭ mi. Ili ne ĝenus min, se mi ne devus timi, ke ili surteriĝos sur min. Mi vane provas ilin forpeli. Se mi estus for, ili plu vivus sen mi.
La vojo gvidas min laŭlonge de kresto. Bedaŭrinde mi havas malmulte da eblecoj por rigardi ĉirkaŭen. La arbaro estas jen densa, jen maldensa. Eriko floras en la helaj lokoj. Mirteloj! Jam la unuaj vakcinioj. Aŭtuniĝos baldaŭ, mi pensas. Kaj mi rimarkas, ke mia kapo pensas „aŭtuno“, ne „Herbst“. Dekstre de mi nun rokoj; la pejzaĝo altiĝas. En la arbaro troviĝas la montopinto Skalniak (915 m). La vojo supreniras de tempo al tempo krutan pecon. Mi estu atenta. Mi estas sola tie ĉi. Se mi gambon rompus, estus neniu, kiu helpus. Nur ses homojn mi renkontas sur la tuta vojo ĝis Bledne Skaly.
Mi ja antaŭe volis reiri. Sed ĉi tiu vojo troveblas nur sur la mapo, ne en la realo. Kie estas la bicikla vojo sur la montopinto? Ĝi nenie estas videbla. Nun estas nur unu vojo – la ruĝa – ĝis Bledne Skaly. Je la 12-a kaj duono mi estas tie. Do mi havas sufiĉe da tempo por la reiro. Nun sur la verde signita vojo malsupren! Belega pado kun elrigardo al Szczeliniec. Estas la 13-a horo. Du horojn mi ankoraŭ havas por ĉirkaŭ tri kilometroj kaj Karlów. Do nun mi paŭzas, manĝas, trinkas. Mi ĝuas la freŝan aeron kaj la miraklan silenton. La larĝa vojo nun estas agrabla, malpli ŝtonplena. Mi ne plu ĉiam devas atenti ĝin. Ĉe la vojbordo – papilioj, plantoj, kiujn oni hejme ne atentas. La unua filiko flaviĝas. Aŭtuno antaŭ la pordo! Sed nun la suno ankoraŭ brilegas. Mia vojo estas ombrata de arboj. Kelkaj homoj renkonte venas kun hundo. Do Karlów proksimas. Baldaŭ malfermiĝas la arbaro. Du infanoj ludas antaŭ la unua domo. Mi salutas ilin kaj ridetas. La knabinetoj alparolas min. Kiamaniere mi diru, ke mi ne komprenas ilin? “Jestem Niemka” mi respondas. La pli granda el ili prudente kapjesas.
En Karlów mi volas unue serĉi bushaltejon. Junulon mi demandas. Ankaŭ li estas fremda ĉi tie. Blankharajn geedzojn mi alparolas. Ili estas ĉeĥoj, sed ili komprenas kaj montras la direkton. Legante la vetur planon mi rigardas denove la paron apud mi. Ili demandas min, kien mi volas. „Al Kudowa Zdrój“ mi respondas. Kaj nun ili demandas, ĉu mi volas kunveturi kun ili, ĉar ili hejmen volas al Náchod. Kompreneble, volonte! Post malbona, kurboriĉa vojo mi alvenas je la 15-a horo en Kudowa Zdrój. Belega tago estis! Nun ripozado por la piedoj!
Kafumado kaj interparolado kun Jadviga kaj Sabina – miaj polaj ĉambronajbarinoj. La vortaro ardiĝas. Sed ne ĉio estas ene. Kaj la gramatiko! “La luno pasintnokte brilis sur mia vizaĝo aŭ sur mian vizaĝon? ”Kie aŭ kien? Ĉu la lunlumo havas direkton? Morgaŭ dum la kurso mi demandos.
Okazis aliaj ekskursoj al Szczeliniec Wielki, al la Blankaj Rokoj, al la fama labirinto Bledne Skaly kaj al Pardubice en Ĉeĥio. Sed la plej grav dum la feriado estis la konversacioj. Helga Lorenz (Dresden)


Koncize
+++ Dresdeno. La 7-an de septembro d-ro Ulrich Lins, aŭtoro de la libro “La danĝera lingvo – Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto”, vizitis la Esperanto-Centron “Marie Hankel” kaj skribis en ties gastlibrojenon: “Zum ersten Mal konnte ich das Esperanto-Zentrum “Marie Hankel” besuchen. Ich bin sehr beeindruckt von der großartigen Sammlung von Dokumenten und dem Engagement von Dr. Wolfgang Schwarz – ein sehr gutes Beispiel dafür, welche kulturhistorische Bedeutung in lokalem Rahmen Esperanto hat. Möge dieses Erbe auch in die Gegenwart und Zukunft wirken!”
+++ Dresdeno. La 15-an de septembro startis nova Esperanto-kurso en la Bertolt-Brecht-gimnazio. Partoprenas ĝin 11 gimnazianoj.
+++ Dresdeno. La 19-an de septembro la junulara asocio “Roter Baum” (ruĝa arbo) komencis 7-monatan projekton “Esperanto – Weltsprache für Bequeme?” (Esperanto – ĉu mondlingvo por komfortemuloj?) por 14-jaruloj, kiuj festos la tipe orientgermanan junularsolenaĵon (Jugendweihe). 11 gejunuloj partoprenas la projekton, kiun gvidas Benoît Philippe. Iniciatinto de la projekto estas Rica Gottwald.
+++ Dresdeno / Saint-Brieuc. La temo por la dua numero de kultura bulteno komuna al Esperantoamikoj en Saksio kaj Bretonio VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO aperonta en majo 2006 estas “Vivo en kamparo”. Antaŭ februaro 2006 saksoj bonvolu sendi siajn kontribuaĵojn pri tiu temo al la retadreso glizje@aol.com aŭ al jena poŝtadreso: Benoît Philippe, Pillnitzer Landstr. 25, 01326 Dresden.
+++ Lepsiko. Popolaltlerneja Esperanto-kurso porkomencantoj ĉiu - semajne lunde inter la 18-a kaj 19-a kaj duono en la Immanuel-Kant-gimnazio (Scharnhorststr. 13/15). Oni antaŭe aliĝu ĉe la popolaltlernejo de Lepsiko. La kurso okazos la 7-an, 14-an kaj 21-an de novembro 2005. Se suf iĉe da homoj subtenos ĝin kaj interesiĝos pri plua lernado, la kurso plu daŭros. La tri unuaj lecionoj sume kostas 18 eŭrojn, rabatoj haveblas por studentoj kaj senlaboruloj. Kursgvidantino estos Alida Kaplick (kaplida@hotmail.com aŭ 0341-2315645). Bonvolu disvastigi la informon al eventualaj interesuloj en Lepsiko!
+++ Mosto (Ĉeĥio). En la oficiala interreta prezento de la nord-ĉeĥa urbo Mosto estas ankaŭ Esperanta versio. Estus bone, se Esperantoamikoj kontaktu la paĝojn, por ke la magistrato de Mosto sentu la gravecon kaj la utilecon de la lingvo Esperanto. Jen la elektronika adreso: www.mumost.cz
+++ Vilno (Litovio). La unua premio por la branĉo Poezio proklamita en Vilno kadre de Belartaj Konkursoj de UEA iris al Benoît Philippe el Dresdeno por poema taglibro „Ekvadoro“. Premiitaj verkoj de Belartaj Konkursoj 2005 jam aperis en FONTO. Fragmento „Guayaquil“ el la ciklo „Ekvadoro“ aperis ankaŭ en la gazeto de Kroata Esperanto-Ligo TEMPO.
+++ Vroclavo (Pollando). De post la 16-a de ok tobro okazas ankaŭ en la pola ĝemelurbo de Dresdeno regula Esperanto-konversacia tablo. Iniciatinto de la nova aranĝo estas Felix Zesch el Großpösna, kiu nuntempe studas en Vroclavo.


Germanoj en Ukrainio
VERDA SAKSOFONO proponas al siaj legantoj serion da artikoloj sub la titolo „Germanoj en Ukrainio“, preparitan de ukraina esperantisto-veterano Volodimir Pacjurko el Pustomiti apud Lvivo. Dank’ al ĉi publikaĵoj vi havos eblecon koncize konatiĝi kun la historio de germanaj kolonioj en Ukrainio, kontribuo de germanoj al evoluo de la ukraina ekonomio, politiko, kulturo. Hodiaŭ ni proponas la unuan artikolon.
1. Germanaj kolonioj en Ukrainio: apero kaj geografio
Ukrainio estas granda lando. Laŭ sia areo (603,7 mil km2) ĝi estas la plej granda en Eŭropo (ni komparu kun Francio – 551 mil km2, Germanio – 357 mil km2 kaj Pollando – 322 mil km2). Laŭ la kvanto de loĝantoj Ukrainio okupas la kvinan rangon post Germanio, Francio, Britio (kun Nord-Irlando) kaj Italio. Loĝatigas ĝin diversaj nacioj: ukrainoj (72,7%), rusoj (22,1%), judoj, belorusoj, bulgaroj, poloj, hungaroj, rumanoj, grekoj (ĉiuj malpli ol 1%). La germana minoritato, kiu ĝis 1940 estis en Ukrainio la kvara laŭ sia nombro, hodiaŭ nombras nur 33 mil (laŭ la popolnombrado en 2000).
La unuaj informoj pri germanoj en Ukrainio datiĝas de la kristanismenkondukaj tempoj (fino de la 10-a jarcento). Germanoj venadis Ukrainion provizore kiel negocistoj, diplomatmisianoj, ekleziuloj, vojaĝantoj kaj similaj. Tion influis ankaŭ la geedzaj ligoj de la ukraina dinastio kun germanaj princoj en la 11-a kaj 12-a jarcentoj. La germanoj el Regensburgo, Majenco, Vieno, Lubeko loĝiĝis per apartaj malgrandaj komunumoj kaj okupiĝis pri komerco sur ukrainia tero, ĉefe en Kievo, Volodimir-Volinskij, Lucko.
Pli grava alfluo de germanoj sur la okcidentaj ukrainiaj teroj okazis nur post la tatar-mongola invado en 1240-1241 kaj detruo de ukrainaj urboj. Tiam la galici-voliniaj princoj, imitante polajn kaj hungarajn regantojn, invitis germanojn por rekonstruo de urboj kaj disvolvo de komerco kaj metioj. Por entuziasmigi germanojn pri koloniado oni donis diversajn privilegiojn (ekzemple liberigon de impostpago), vastan memregadon kaj propran juĝsistemon konforme la Magdeburga rajto. Pli nombre la alvenintoj loĝiĝis en urboj, malpli – en kamparo. En la 14-a kaj 15-a jarcentoj germanoj en Lvivo (Lemberg) havis tiel altan aŭtoritaton, ke el inter ili oni elektis voktojn kaj magistratanojn kaj ĉiuj urbaj libroj kaj dokumentoj estis skribataj germane.
Germana migrado al Ukrainio malpliiĝis ekde duono de la 15-a jarcento. Poste venis unuopaj fakuloj kaj metiistoj: arkitektoj de urboj kaj fortresoj, origistoj, armilistoj, presistoj, bierfaristoj.
En la 17-a kaj 18-a jarcentoj germanoj aperis ĉefe en la bienoj de hetmanoj kaj kozakestroj. Ili estis diversaj metiistoj, bienadministrantoj, manufakturmajstroj kaj specialistoj pri apartaj agrikulturaj fakoj: hortikulturo, legomkulturo, tabakkultivo, ŝafbredado. En la dua duono de la 18-a jarcento kaj la unua duono de la 19-a jarcento germana migrado al Ukrainio pliintensiĝis, plejparte en kamparo de la apud-Dnepraj regionoj.
Tion favoris la ukazoj de Katerino Dua (22.7.1763) kaj Aleksandro la Unua (20.2.1804), kiuj celis loĝigi sudan Ukrainion, uzurpitan de Rusio post ruinigo de la zaporoga ĉefurbo Siĉo (ĉefa kozaka fortikaĵo) en 1775 kaj venko super turkoj. Laŭ tiuj ukazoj germanaj kolonianoj senpage ricevis parcelojn kaj diversajn privilegiojn kaj liberecojn.
En 1914 la nombro de germanaj kolonioj en la rusa parto de Ukrainio estis 966. En suda Ukrainio germanoj posedis 3,8 mln desjatinoj da grundo (1 desjatino 1,09 hektaro). En Galicio en 1900 estis 249 germanaj kolonioj. La kvanto de germanoj en Ukrainio antaŭ la unua mondmilito nombris 797 000 personojn.
Du mondmilitoj kaj aliaj eventoj, ekzemple la Oktobra revolucio (1917), interna milito, malsatego de 1921-22, stalinaj persekutoj serioze malpliigis la kvanton de germanoj en Ukrainio. Unuj sukcesis elmigri mem. Aliajn oni sendis al Siberio kaj Kazaĥio, kie multaj pereis. En 1943 la germana registaro transloĝigis 350 000 ukrainiajn germanojn komence en okcidentan Pollandon kaj poste en Germanion.
La kolonianoj havis siajn diversgradajn lernejojn, gazetojn, eldonejojn, preĝejojn (evangeliajn kaj menonitajn). Malgraŭ manko de kontaktoj kun Germanio la parollingvo inter ili estis ekskluzive la germana. Pro grandaj etnaj kaj kulturaj diferencoj (lingva, religia kaj aliaj) rilatoj inter kolonianoj kaj ukrainoj estis limigitaj. Tio estis plejparte najbaraj kontaktoj. La pli alta agrikultura nivelo de germanoj igis ukrainojn imiti ĝin. Ĉe germanoj laboris multaj sezonaj ukrainaj laboristoj. Pluraj germanaj entreprenistoj partoprenis plivastigon de la ukraina industrio. Sub influo de germanaj kolonianoj en Ukrainio disvastiĝis protestantismo.
En la 19-a kaj 20-a jarcentoj (ankaŭ en la sovetiaj tempoj) en altaj lernejoj de Ukrainio laboris multaj germanaj profesoroj. Menciindaj el inter ili estas fizikisto N. Ŝiller, matematikisto G. Pfejfer, astronomo R. Fogel, kemiisto N. Bunge, botanikistoj V. Besser, E.-R. Trautfetter, J. Ŝmalhausen, fiziologo A. Valter, arkeologo E. Ŝtern. Germandevena estis ankaŭ la fama ukraina poeto Jurij Klen (vera nomo: Oswald Burghardt, 1891-1947). Volodimir Pacjurko (Pustomiti apud Lvivo, Ukrainio)


In eigener Sache
Sie erhalten das Informationsblatt des Sächsischen Esperanto-Verbands für alle Esperanto-Freunde in Sachsen, VERDA SAKSOFONO. Es erscheint vier Mal jährlich und orientiert umfassend über das aufregende Esperanto-Geschehen in Sachsen. Druckreife Beiträge auf Esperanto,
Deutsch oder Sorbisch sind an die Redaktion zu schicken: Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstr. 25, 01326 Dresden; Tel. und Fax: 0351-2682735; eMail: glizje@aol.com. Das Jahresabo VERDA SAKSOFONO (für 4 Nummern à 12 Seiten) kostet 5 Euro. Für das Jahr 2005
hat seit VERDA SAKSOFONO-12 des weiteren abonniert: Langer. Nur wer abonniert, wird informiert und unterstützt die Esperanto-Kultur in Sachsen. Für Nicht-Deutsche und Jugendliche ist das Abo (allerdings ohne die sächsisch-bretonische Nummer VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO) kostenlos. Spenden helfen uns zum Weitermachen. Beiträge sind auf das folgende Konto zu überweisen: Benoît Philippe, Kto.: 4120780231, BLZ 850 503 00, Ostsächsische Sparkasse Dresden. Mit freundlichen Grüßen, Benoît Philippe und Steffen Eitner.
Redakta limdato: 22-a de decembro 2005
 

Aa Bb Cc Ĉĉ Dd Ee Ff Gg Ĝĝ Hh Ĥĥ Ii Jj Ĵĵ Kk Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Ŝŝ Tt Uu Ŭŭ Vv Zz