N-ro 14 (1/2006) Februaro 2006
Sprachenpolitische Aspekte der Erweiterung der Europäischen
Union
Pegazoflugo
Kiel mi esperantistiĝis? Respondas Marianne Dörner
Vizitu
Suplementaj Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
Dek gimnazianoj lernas la soraban en la Lessinggimnazio
en Hojersverdo (Hoyerswerda/Wojerecy)
Vidindaĵoj de Dresdeno (unua parto)
Koncize
Miaj travivaĵoj en la Universala Kongreso de Esperanto
en Vilno (Litovio)
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
El leteroj al la redakcio
In eigener Sache
Sprachenpolitische Aspekte der Erweiterung
der Europäischen Union
Der Kontext
Zu den zahlreichen Fragen, die sich im Zusammenhang mit der Erweiterung
der Europäischen Union ergeben haben, gehört die Sprachenfrage.
Obgleich die Römischen Verträge einen gleichen Status für die Nationalsprachen
in den Institutionen der EU vorsahen, sind die Hindernisse zur Verwirklichung
dieses Prinzips gewachsen. Die EU hat mit ihren 25 Mitgliedsstaaten gegenwärtig
21 offizielle Sprachen, über 25 Regional- und Minderheitensprachen sowie zahlreiche größere Sprachgemeinschaften
von Einwanderern, alle mit sehr verschiedenen Sprecherzahlen.
Widmet man dem multilingualen Charakter der EU nicht genügende und
systematische Aufmerksamkeit, sichert man ihn nicht durch eine gute Finanzierung, so könnte sich eine Bedrohung der Sprachen und kulturellen
Werte einiger der kleinen Staaten und nichtstaatlichen Sprachengruppen
ergeben. Das hätte eine Kompromittierung des Gleichheitsprinzips der EU-Mitgliedsländer
zur Folge und böte die Möglichkeit für neuartige Konflikte und Auseinandersetzungen
innerhalb und zwischen den Nationen.
Diese Situation stand im Mittelpunkt des IV. Nitobe-Symposiums, das
vom Center of Research and Documentation on World Language Problems in
Zusammenarbeit mit dem Komitee für Europäische Angelegenheiten des Litauischen
Parlaments, der Akademie der Wissenschaften Litauens und der Universität
Vilnius organisiert wurde. Über 70 Teilnehmer aus mehr als 20 Ländern,
darunter aus neun neuen Mitgliedsstaaten der EU, kamen zusammen, um verschiedene
politische Alternativen zu prüfen und Übereinstimmung für einige grundlegende
Empfehlungen zur Sprachenpolitik der EU unter den neuen Bedingungen zu
suchen.
Besorgniserregende Entwicklungen
Die Teilnehmer des Symposiums brachten gemeinsam ihre starke Unterstützung
für den europäischen Integrationsprozess zum Ausdruck, insbesondere für die Bemühungen um eine gerechte, demokratische und
qualitätvolle Kommunikation unter allen Europäern.
Sie waren auch der gemeinsamen Auffassung, dass die aktuelle Sprachenpolitik
der EU, sowohl in den EU-Institutionen selbst als auch auf der Ebene der nationalen Regierungen, nicht geeignet ist, diese Ziele zu
erreichen.
Folgende problematischen Entwicklungen scheinen in der EU weit verbreitet
zu sein:
• Die Vernachlässigung von Sprachenfragen im politischen Entscheidungsprozess
in Bereichen wie z.B. Hochschulwesen, Wissenschaften und Massenmedien, mit negativen Folgen für Werte und Bedürfnisse
kleiner nationaler und nichtnationaler Sprachgemeinschaften.
• Die Hinnahme oder Förderung einer Sprachpraxis, die den
Prinzipien des Multilinguismus und der sprachlichen Gleichberechtigung
entgegensteht, indem sie Situationen schafft, in denen Menschen mit begrenzten
oder fehlenden Englischkenntnissen nicht in der Lage sind, am politischen
Entscheidungsprozess in der EU gleichberechtigt teilzunehmen.
• Eine zu starke Abhängigkeit von vorhandenen Sprachinstitutionen
und Sprachauffassungen, die nicht dazu entwickelt wurden, um Probleme
im europäischen oder globalen Kontext zu bewältigen. Das ist eine Tendenz,
die das dauerhafte Fehlen von Sprachbewusstsein und Sprachfachwissen in
Regierungen auf allen Ebenen verstärkt.
• Eine bemerkenswerte Einschränkung des Unterrichts von Fremdsprachen
außer Englisch, die die Chancen verringert, dass Europäer die Kulturen
ihrer Nachbarländer besser verstehen und achten, und die überproportionale
Präsenz von britischen und US-amerikanischen Kulturprodukten in der EU
befördert.
• Die Vermeidung einer offenen und öffentlichen Diskussion
von Sprachenpolitik, insbesondere von realistischen Alternativen zum gegenwärtigen
offiziellen, aber halbherzigen Multilinguismus, der verbunden ist mit einer
ungeregelten und ungleichen Verbreitung der englischen Sprache.
Hinsichtlich einer Europäischen Union, die 25 Mitgliedsstaaten umfasst,
waren die Teilnehmer des Symposiums der Auffassung, dass die erwähnten
sprachpolitischen Mängel dazu tendieren, die Sprachen der kleineren Staaten
zu untergraben.
Referenten des Symposiums wiesen auf die Existenz beträchtlicher ökonomischer
und politischer Belastungen hin, die das gegenwärtige System für die
Sprecher dieser Sprachen bedeutet; und sie brachten ihre Befürchtung zum
Ausdruck, dass diese Situation auf die Dauer zum Verlust der Vitalität
sämtlicher Sprachen, mit Ausnahme der größten Nationalsprachen, führen
wird.
Erster Teil vom Schlussdokument des IV. Nitobe-Symposiums, das vom
30. Juli bis 1. August 2005 im Parlamentsgebäude von Vilnius/Litauen stattfand.
Der Name des Symposiums geht auf den Japaner Nitobe Inazo (1862-1933) zurück,
Stellv. Generalsekretär des Völkerbundes, der sich für sprachliche Gleichberechtigung und für alternative Lösungen
in dieser Organisation einsetzte.
(aus: „Interlinguistische Informationen“, Mitteilungsblatt der
Gesellschaft für Interlinguistik e.V., Nr. 57, S.11-13)
Pegazoflugo
Mi ŝatus rimi poemeton,
sed mankas la kreiva fort’.
Ne perdi fine mian kredon,
se sin ne trovas ĝusta vort’ –
la memo restu
en rezisto,
pli bone – estu
optimisto!
Malgraŭe ke ja la Pegazo
ĉielen svingas sin sen pen’,
necesas firma starta bazo
por la rajdista entrepren’.
Alie finas
sin
sen
dubo
kaj halucinas
nin
en
nubo,
aŭ eĉ minacas la poeton
la flugo, la flugilĉeval’
post skuo faras la deĵeton.
Afable sternu sin vual’... –
Se vi ne firme
povas starti,
atendu ŝirme
por bonfarti!
Alfred Knapp (Bad Berka)
Kiel mi esperantistiĝis? Respondas
Marianne Dörner
Mi naskiĝis en 1925 en la vilaĝo Scharfenberg proksima de Meissen
(Majseno) kaj vivis tie ĝis mi devis frekventi la lernejon. Do en 1931,
kiam mi estis 6-jara, ni translokiĝis al Meissen kaj mi iris en la Pestalozzi-lernejon.
Jam dum 1940 mi aŭdis iomete pri la internacia lingvo Esperanto, sed
tiam ne estis ebleco lerni ĝin, ĉar tio ne estis permesita en nazia Germanio.
Mi fariĝis infanĝardena edukistino, edziniĝis, naskis kaj edukis
du infanojn, gvidis dum pli ol 30 jaroj infanĝardenojn, sed nenion plu
mi aŭdis pri Esperanto ĝis 1972. Tiam en nia gazeto mi legis pri komenco
de Esperanto-kurso en oktobro en la domo de Kulturligo en Meissen. Al mia
filino mi diris, ke bedaŭrinde mi ne povis lerni Esperanton, kiam mi estis
juna, kaj nun ne havas sufiĉe da libertempo. Komencis nun mia fi lino
lerni Esperanton, tre diligente kaj sukcese!
Tri jarojn poste, en septembro 1975, denove komenciĝis Esperanto-kurso.
Mi estis jam 50-jara kaj pensis, ke se mi ne komencas lerni nun, tiam certe
neniam mi povos paroli tiun internacian lingvon. Do mi komencis lerni,
kune kun 11 interesatoj. Nia instruistino por komencantoj estis s-ino Elli
Rühle. Post kelkaj semajnoj restis el la tuta kurso nur 3 lernantoj, tamen
s-ino Rühle tre klopodis kaj havis multe da pacienco kun ni jam ne junuloj.
Pro tio mi estas tre danka al ŝi.
Prezidantino de la Esperanto-grupo estis s-ino Gretel Zschunke. Ŝi
fondis kaj instruis en 1975 infangrupon kaj mia filino instruis kelkajn
junulojn.
En februaro 1976 la Esperanto-klubo de Freiberg (Frajbergo) invitis
la Esperanto-grupon de Meissen. Ankaŭ ni tri komencantoj kunveturis. La
unua renkontiĝo kun esperantistoj el Freiberg, Leipzig (Lepsiko), Riesa
(Rizo), Pirna (Pirno), Karl-Marx-Stadt (hodiaŭ Chemnitz/Kemnico) kaj aliaj
lokoj, eĉ el Jablonec nad Nisou en Ĉeĥoslovakio, estis por ni komencantoj
absolute fantasta. Dum la tuta tago ni aŭdis kaj mem provis paroli Esperanton
kaj estis entuziasmigitaj de la lingvo. Plenaj de ĝojo ni decidis plu
lerni tre diligente.
Du monatojn poste, la 23-an de aprilo, el nia Esperanto-grupo ni veturis
8-ope per trajno al Jablonec nad Nisou okaze de tiam tradicia Pacmarŝo.
Por ni komencantoj la unua vojaĝo al eksterlanda renkontiĝo. Sabaton
matene ni ĉiuj marŝis “25 kilometrojn por Paco kaj Amikeco” kune
kun esperantistoj el diversaj lokoj kaj landoj. Vespere okazis en Esperanto-klubejo
internacia kunveno kun paroladoj, lumbildoj pri la Izer-montaro kaj pri
diversaj renkontiĝoj. Dimanĉon matene kelkaj amikoj el Jablonec gvidis
nin tra la urbo, al valbaraĵo kaj en vitro-muzeo. Ĉio estis tre interesa
kaj belega kaj plaĉis al mi. Tre feliĉa kaj kontenta mi estis. Dum nia
revojaĝo ĉiuj amikoj el nia lando multfoje kantis "Esperanto estas la
lingvo por ni!"
Tiuj du travivaĵoj stimulis min konstante pli bone lerni la internacian
lingvon.
Unuan leteron en Esperanto mi ricevis en aprilo 1976 el Bulgario kaj
ankoraŭ hodiaŭ la bulgara amiko kaj mi interŝanĝas leterojn, eĉ per
retpoŝto. En 1981 dum vojaĝo al Bulgario mi konatiĝis kun li kaj lia
familio. Sekvis pluaj renkontoj en 1983 kaj en 1986 en Varna . Multe da
Esperanto-renkontiĝoj kun eksterlandanoj en nia klubejo kaj en Ĉeĥio
sekvis, kaj dum du intensivkursoj en 1977 en la vilaĝo Mellenbach (Turingio)
kaj en 1978 en Halle mi povis profundigi miajn konojn pri Esperanto.
En 1979 organizis Walter Röhner, estro de la distrikto Dresden, vojaĝon
por grupo da esperantistoj per “Amikectrajno” al Minsko, Moskvo kaj Leningrado. Mia edzo kaj mi havis la feliĉon kunveturi de 29.10.-07.11.1979.
En ĉiu urbo salutis nin esperantistoj en la stacidomo per floroj kaj
en Moskvo eĉ per orkestro. Ni pasigis en ĉiu urbo tri tagojn kune kun
esperantistoj, vizitis Esperantoklubejojn kaj multe da belegaj, interesaj vidindaĵoj.
Kiam nia prezidantino Gretel Zschunke en 1982 translokiĝis al la okcidentgermana
urbo Nürnberg (Nurenbergo) kaj tie edziniĝis, mi transprenis la gvidadon
de la Esperanto-grupo de Meissen kun infangrupo. Nian grupon da junuloj
kaj junulojn el la tuta distrikto Dresden gvidis mia filino.
Dank’ al Gretel Fichtner mi vizitis kun ŝi la 70-an Universalan
Kongreson de Esperanto (UK) en Augsburg (Aŭgsburgo) en 1985. Tiu UK estis
por ni ambaŭ la unua kaj ni tie multe parolis kun esperantistoj el diversaj
landoj. Mi serĉis kontaktojn kun ĝemelurboj de Meissen en Francio (Vitry-sur-Seine)
kaj en Japanio (Arita) kaj tiel konatiĝis kun Hisako SANO. Mi skribis
al ŝi la historion pri la tombo de japana Esperantisto en la vilaĝo Marbach kaj ŝi serĉis informojn pri la tie entombigita
juna japano. Antaŭ sia partopreno en la UK en Varsovio en 1987 ŝi vizitis
min en Meissen kaj kune kun 42 esperantistoj el Saksio ni vizitis la tombon
de Eiichi Doi Tsuchii (1909-1933) en Marbach, kiun japanoj nomas “la
tombo de internacia amikeco”. Dufoje vizitis min Hisako ankaŭ en Coswig
(Kosvigo), kie mi nun loĝas. Ŝi tre ŝatas la malnovan urbon Meissen
kaj belegajn vidindaĵojn en Dresden.
Post la UK en Varsovio en 1987 venis la prezidantino de la Japana Esperanto-Instituto
en Tokio kun ses amikoj. Esperantistoj el Meissen, Leipzig, Karl-Marx-Stadt
kaj aliaj lokoj renkontiĝis kun ili en Marbach. Kune ni vizitis lernejon
kaj la tombon de Eiichi Doi Tsuchii. Dum la sekvanta tago la japanoj vizitis
la urbon Meissen kaj ni gvidis ilin tra la malnova urboparto kaj montris ĝiajn famajn vidindaĵojn.
Tri semajnojn poste ankaŭ la plej intima amiko de Eiichi kun filo
vizitis min en Meissen kaj ankaŭ la tombon en Marbach.
En la jubilea jaro de Esperanto trifoje do ni povis bonvenigi japanajn
amikojn! Dum la Ukoj en Prago (1996) kaj en Berlino (1999) Hisako kaj mi
renkontiĝis kaj dum la 90-a UK en Vilno (2005) ni povis festi nian 20-jaran
bonan amikecon.
Interrilatojn al la japana urbo Arita mi komencis en 1986 helpe de
amiko HAŜIGUĈI Ŝigejuki el najbara urbo. Multe ni skribis pri porcelano
en niaj urboj kaj okaze de la unua jarcento de Esperanto li sendis al mi
Arita-porcelanon, grandajn afiŝojn pri porcelano kaj multe da grandaj,
belaj fotoj pri la ĉiujare okazanta granda festo “Ceramika Foiro”
en Arita. Nia Esperanto-grupo organizis kun tio en la porcelanmanufakturo
du ekspoziciojn pri niaj interrilatoj al Japanio kaj Arita. En 1996 vizitis
min amiko Ŝigejuki dum tri tagoj kaj mi montris al li vidindaĵojn en
Meissen kaj Dresden kaj ni interparolis multe pri niaj landoj. Poste ni
veturis al Prago kaj partoprenis en la UK.
Ekde 1986 mi korespondas ankaŭ kun la Esperanto-grupo “La Verda
Stelo” en Choisy-le-Roi (Francio), ĉar en proksima ĝemelurbo de Meissen,
en Vitry-sur-Seine, ne ekzistas Esperanto-grupo. S-ro Bertin, mia korespondanto
de la Esperanto-grupo “La Verda Stelo”, sendas al mi ĉiumonatan informilon
de la Esperanto-grupo. Dum vojaĝo tra Germanio, li vizitis la urbon Meissen
en oktobro 1988 kun ses amikoj el la Esperanto-grupo. Niaj grupanoj montris al ili famajn vivindaĵojn de
nia urbo kaj kune ni pasigis belegan tagon.
En 1996 restis el la iama tre aktiva Esperanto-grupo de Meissen nur
5 maljunuloj, ĉar post la ŝanĝo de regadsistemo bedaŭrinde junuloj
ne plu trovis laboron en la regiono kaj devis translokiĝi al aliaj regionoj
– tiel ke de post 1989 Meissen perdis kvaronon de sia loĝantaro. Post
forpaso de karaj amikoj, restis nur Gerda Wald kaj mi el nia Esperanto-grupo.
Pro tio ni renkontiĝis la 24-an de aprilo 1998 kun amikoj el Pirna kaj
aliaj lokoj kaj fondis kun ili en la urbo Pirna la Esperantoasocion “Saksa
Svisio”.
Dank’ al Esperanto mi havas bonajn amikojn en diversaj landoj de
Eŭropo kaj Azio, ekde 1999 ankaŭ en Brazilo. Dro Izao Carneiro Soares,
direktoro de la Instituto por Homeopatio kaj de la Muzeo pri Homeopatio
“Abrahao Brickmann” en Ribeirao Preto, faris esplorojn pri dro Samuel Hahnemann, fondinto de la homeopatio, naskita en 1755 en Meissen.
En la jaro 2000 li venis kun tri kunlaborantinoj el la muzeo al Coswig
kaj komune ni serĉis dum kvar tagoj lokojn en Meissen kaj Dresden, kie
iam vivis Hahnemann. Tri libretojn li verkis pri la vivo de Hahnemann,
portugale kaj Esperante, kaj organizis teatran prezentadon per video kaj
DVD en ambaŭ lingvoj.
La 250-an datrevenon de la naskiĝo de Hahnemann oni festis en Meissen
de 5.-10.04. 2005 kun multe da eminentaj gastoj el diversaj landoj. En
la urba muzeo estis bona ekspozicio pri Hahnemann kaj homeopatio. En unu
vitrino mi prezentis diversajn librojn el Brazilo pri Hahnemann kaj la
Muzeo pri Homeopatio “Abrahao Brickmann” en Ribeirao Preto.
Antaŭ 30 jaroj mi komencis lerni Esperanton kaj en aprilo 2006 jam
estos pasintaj tridek jaroj da bonega amikeco kun amikino Maŝa en Jablonec
nad Nisou (Ĉeĥio) kaj kun amiko Lazar en Varna (Bulgario). Mi esperas,
ke tio daŭros ankoraŭ longe kaj ke ni plu restos sanaj. Marianne Dörner
(Coswig)
Vizitu
Iru al www.lernu.net, eniru la bibliotekon kaj klaku la ligon al Juna
amiko. Iru al www.edukado.net kaj klaku la ligon al Koresponda Servo por trovi korespondanton.
Ĉu vi volas scii kio okazas en Esperantujo sed ne volas viziti multajn retpaĝojn? www.startu.net povas esti via startpaĝaro
kun multaj rektaj ligoj al multaj Esperanto-retpaĝoj. Esperanto-Radio-Arkivo
estas listo de radioj, elsendantaj en aŭ pri Esperanto, kaj kolekto de
son-dosieroj en MP3-formato. La retadreso estas http://radioarkivo.org
Aperis la unua numero de la infana revuo
La Luno Rakontas ĉe: http://ateliero.net/la-luno-rakontas/
Suplementaj Esperanto-eventoj en
Saksio aŭ proksime
19.02.06, Pirna:
in der Gaststätte “Gartenfreude” (13 Uhr). Inf.: 03501-773232:
luda posttagmezo
22.02.06 Dresden:
Übersetzungsabend (D.Otto), im Seniorenzentrum “Amadeus”, Striesener
Str. 2 (17 Uhr c.t.)
19.03.06, Pirna:
in der Gaststätte „Gartenfreude“ (Siehe oben!): jara ĉefkunveno
22.03.06 Dresden:
„Filatelio kaj Esperanto“ (K.Lehmann), im Seniorenzentrum „Amadeus“,
Striesener Str. 2 (17 Uhr c.t.)
23.03.06, Dresden:
Esperanto-Feierabendtreff im Café am Münchner Platz 1 (17 Uhr c.t.).
Inf.: Tel./Fax: 0351-2030815
09.04.06, Pirna:
in der Gaststätte „Gartenfreude“ (Siehe oben!): printempaj faŭno
kaj flaŭro
26.04.06,Dresden
„Esperanto-Poemoj“ (ĉiuj), im Seniorenzentrum „Amadeus“, Striesener
Str. 2 (17 Uhr c.t.)
14.05.06, Pirna:
in der Gaststätte „Gartenfreude“ (Siehe oben!): kontribuo de kato-amantoj
18.05.06, Dresden:
Esperanto-Feierabendtreff im Café am Münchner Platz 1 (Siehe oben!)
31.05.06 Dresden:
„Esperanto kaj Muziko“ (K.Urban), im Seniorenzentrum „Amadeus“,
Striesener Str. 2 (17 Uhr c.t.)
11.06.06, Großbothen:
vizito de Ostwald-memorejo en Großbothen. Inf.: 03501-773232
28.06.06 Dresden:
„Germana Esperanto-Kongreso“ (Dr.W.M.Schwarz), im Seniorenzentrum
„Amadeus“, Striesener Str. 2 (19 Uhr c.t.)
09.07.06, Pirna:
in der Gaststätte „Gartenfreude“ (Siehe oben!): vortludoj kaj
raporto pri IFEF-kongreso en Ŝanhajo (Ĉinio)
20.07.06, Dresden:
Esperanto-Feierabendtreff im Café am Münchner Platz 1 (Siehe oben!)
13.08.06, Pirna:
in der Gaststätte „Gartenfreude“ (Siehe oben!): prezentado de
loglokoj (!) kaj raporto pri jubilea GEA-kongreso en Brunsvigo
17.09.06, Pirna:
in der Gaststätte „Gartenfreude“ (Siehe oben!): raporto pri UEA-kongreso
en Florenco (Italio)
06.-08.10.06, Sörnewitz inter Meißen kaj Dresden:
Esperanto-renkontiĝo ĈESAT/JAZAF kun lingvokursoj, prelegoj, turisma
programo. Aliĝu ĉe Norbert Karbe: 03501-773232 aŭ nokosaksio@tiscali.de
12.11.06, Pirna:
in der Gaststätte “Gartenfreude” (Siehe oben!): trarigardo de
Esperanto-gazetaro
1.-3.12.06, Berlin:
16. Jahrestagung der „Gesellschaft für Interlinguistik e.V.“ im
„Karl Renner Haus der NaturFreunde Deutschlands LV Berlin e.V.“, 12205
Berlin, Ringstr. 76. Die Teilnahme an der Veranstaltung steht auch
interessierten Nichtmitgliedern offen. Schwerpunktthema: „Esperanto heute
– wie aus einem Projekt eine Sprache wurde“. Inf.: +49-30-5412633 oder
dblanke.gil@snafu.de
17.12.06, Pirna:
in der Gaststätte “Gartenfreude” (Siehe oben!): adventa posttagmezo
kun Zamenhof-festo
Weitere Esperanto-Veranstaltungen: www.eventoj.hu
Pri „Esperanto-Gruppe Dresden“ donas informojn Klaus Urban (tel.
0351_2663820).
Pri „Feierabendtreff mit Esperanto-Schnupperstunde“ kaj pri Saksa
Esperanto-Arkivo en Dresdeno donas informojn d-ro W.M. Schwarz (tel./faks.
0351-2030815).
Pri „Esperanto-Gruppe Leipzig“ donas informojn Werner Geidel (tel.
0341-4118577).
Pri „Esperanto-Gruppe Chemnitz“ donas informojn d-ro Frank Nitzsche
(tel. 0371-3363652).
Dek gimnazianoj lernas la soraban
en la Lessinggimnazio en Hojersverdo (Hoyerswerda/Wojerecy)
„Nuntempe dek lernantinoj kaj lernantoj de la 5-a kaj 6-a klasoj
lernas ĉe ni la soraban kiel duan lingvon“, deklaras la lernejestrino
Ortrun Böhme. Laŭ bezono oni proponus instruadon pri la soraba ankaŭ
en pli altaj klasoj, sed ŝi devas konfesi, ke la intereso de gelernantoj
por tio nun ne sufiĉas. „Niaj gelernantoj de la soraba havas la eblecon
post la 6-a klaso transiri al la Soraba Gimnazio en Budiso (Bautzen/Budyšin) por pliprofundigi siajn lingvokonojn“, tiel Ortrun Böhme. „Tamen
mi devas rekoni, ke oni nur tre malofte uzas tiun eblecon.“ Tial minacas
la danĝero, ke la diligentege akiritaj konoj iom kaj iom perdiĝos. Sed
estas ankaŭ ekzemploj, kiuj montras, ke tio ne nepre devas okazi: „Ekzemple
je Johannes Polk ni havas lernanton de la 8-a klaso, kiu el propra iniciativo
intensive plu ok upiĝas pri la soraba lingvo“, raportas la lernejestrino.
La instruado pri la soraba okazas en la Lessing-gimnazio po tri lecionoj
dumsemajne, el kiuj unu estas rezervita por perado de la sorabaj tradicioj
kaj popolkantoj. La instruado pri la soraba estas tiel organizita, ke el
ĝi rezultas por la infanoj preskaŭ neniu aldona tempoŝarĝo. Diference
de la samurba kristana Johanneum-gimnazio, kie nuntempe ok infanoj de la
5-a klaso lernas la soraban ne nur en lingvoinstruado sed ankaŭ en instruado
pri geografio, ne ekzistas en la Lessing-gimnazio sorablingva fakinstruado.
„Tial ni ne rigardas nin en konkurado de unu kontraŭ alia“, akcentas
la Lessing-lernejestrino. Male ambaŭ lernejoj realigas komunajn projektojn,
kiel lastatempe kristnaskan feston. (el „Serbske Nowiny“ (www.serbskenowiny.de)
germana eldono 2/2006
Vidindaĵoj de Dresdeno (unua parto)
1. La Rezido-kastelo
De la Augustus-ponto oni alvenas tra la Kastelo-placo rekte al la Georgkonstruaĵo,
la pordego de la Rezidokastelo. Ĝi konstruiĝis ekde 1530 kiel loĝokastelo
por la duko Georgo la Barba. Malgraŭ la renovigo 1964-66 la konstruaĵo
aspektas preskaŭ nigra, kio estas kaŭzata de la alta fer-enhavo de la
saksa sabloŝtono. La Georgkonstruaĵo interligas la maldekstre situantan
stalaron kun la kastelo, kiu estis konstruata ekde 1500 loke de la burgo
sur la altaĵo Taschenberg. Oni devas atendi ankoraŭ kelkajn jarojn, ke
la palacoj ĉirkaŭ la Hausmannturo denove brilu per pompo de grandsinjora
potenco kaj rememorigu al la vizitanto la malnovan tempon, kiam la centro
de la potenca lando kuŝis ĉi tie en la kastelo, kie estis fonditaj la
famaj kolektoj por arto kaj scienco. Tiam ankaŭ la fama trezoreja muzeo
de Aŭgusto la Forta revenos en siajn originajn salonojn, nome en la „Verdan
Volbaron“. La rekonstruita Georg-konstruaĵo kun siaj sennombraj ornamoj
kaj la multnombraj atributoj de la frua Renesanco jam donas antaŭguston
de la kompleta artoverko. Laŭ la plano de la ŝtata konstru-oficejo ĝi
estu finita en la jaro 2006. Pri la stalkonstruaĵo kaj la „Princo-procesio“
ni poste parolos detale.
2. La Kortego-preĝejo
La okcidentan randon de la Kasteloplaco formas la Katolika Kortego-preĝejo.
Pro sia ovala horizontala projekcio la aĵura 83 m alta turo ŝajnas depende
de la vidpunkto foje larĝa, foje mallarĝa, sed ĉiam ĝi dominas la centron
de la Elba silueto. Ĝin apogas la alta navotegmento, borderita de 3 m
altaj statuoj – 78 estas entute. La preĝejo konstruiĝis meze de la
18-a jarcento laŭ ordono de Aŭgusto la Tria gvide de la itala arkitekto Chiaveri, kiu por tiu konstruo dungis ekskluzive samlandanojn.
Pro urboplanadaj motivoj la preĝejo ne estas kiel kutime orientita de
okcidento al oriento, sed direktas sian turon al la pontokapo.
Post sia konvertiĝo al la katolika kredo – por povi fariĝi reĝo
en Pollando – Aŭgusto la Forta, apenaŭ interesita pri religiaj aferoj,
celebrigis la Di-servon en la modesta kapelo en la Rezido-kastelo, ekde
1707 en la neuzata operdomo apud la kastelo. Kiam la evange lia urbanaro
estis konstruonta, je la Virinopreĝejo (ekde 1726), la plej eminentan
protestantan sakralan domon de Eŭropo, Aŭgusto la Tria eksentis la neceson de katolika kontraŭpoluso. Tiutempe ankaŭ por reĝo ne estis simple
sukcesi la realigadon de katolika preĝejo en protestanta urbo. Tial planado
kaj preparado por la malfrubaroka konstruaĵo en Roma stilo okazis absolute
sekrete. La religia kompromiso, kiun Aŭgusto la Forta faris en la jaro
1697, postulis ankaŭ ĉe tio konsideremon al la protestantaj loĝantoj
de la rezideja urbo. Tiuj rifuzis al la preĝejo la agnoskon kaj la permeson,
aŭdigi la sonorilojn. Nur en la jaro 1806, kiam Napoleono faris Saksion
reĝolando, la sonorilado aŭdiĝis unuafoje.
La kompromiso estas okulfrapa ankaŭ en la interno de la preĝejo,
kie estas konstruita procesia ambulatorio. En la protestanta Dresden katolika procesio estus tiutempe neimagebla. La altvalora interna dekoracio
– orgeno de Silbermann, rokoka predikejo (Balth. Permoser) kaj la pentraĵoj
de la eminenta artisto Anton R. Mengs, kiu laboris ankaŭ en Romo kaj Madrido
– donis dignan kadron al la nova princa sepultejo. La Wettin-anoj ekde Henriko la Pia havis siajn tombojn en la katedralo
de urbo Freiberg, kiu restis fermita al la katolikaj suverenoj. Aŭgusto
la Forta ripozas en la kripto de la katedralo de Krakovo, sed lia koro
estis sepultita ĉi tie en la Dresdena kripto post la finkonstruo de la
preĝejo. Laŭlegende ĝi ankoraŭ nuntempe reekbatas, kiam bela junulino
preterpasas. La koro troviĝas en modesta kupra vazo apud la pompaj ĉerkoj
de la postaj Wettin-anoj.
La preĝejo detruita en 1945 estas rekonstruita de post 1962, tamen
la ĝis funda restaŭrado ankoraŭ ne estas finita. Aparte ĝojiga estas
la fidela restaŭrado de la orgeno, la plej granda kaj lasta produkto de
la fama orgenfaristo Silbermann. Pieto el porcelano de Meißen (1973) troviĝas
en la flanka kapelo kaj estas dediĉita “al la viktimoj de la 13-a de
februaro 1945 kaj al ĉia maljusta perforto”. De post 1980 la preĝejo
estas pro papa dekreto katedralo de la diocezo de Dresden-Meißen.
3. La Teatro-placo
La Kortego-preĝejo formas kune kun la Rezido-kastelo la orientan randon
de la Teatro-placo, kiu estas enkadrigita ekskluzive de sabloŝtonaj konstruaĵoj. Flanke de Elbo ĝin limas la malalta portalkonstruaĵo
de la gastejo «Italienisches Dörfchen» (itala vilaĝeto), kiu ŝajnas
modeste humiliĝi antaŭ la gravaj konstruaĵoj de sia ĉirkaŭo. La nomo
devenas de la aro da malgrandaj kabanoj kaj budoj, kie dum la konstruado
de la Kortego-preĝejo la italaj ŝtontajlistoj multjare loĝis. La nunan
konstruaĵon kreis Erlwein en la jaro 1912 stile de la Dresdena novbaroko,
ĝia figur-dekoracio estas farita de Georg Wrba. Kroma malgranda konstruaĵo,
la Altstadt-gardejo, staras ene de la placa kvarangulo. Ĝi originas el projekto de K.F. Schinkel kaj estis konstruata de la arkitekto J.
Thürmer de 1830 ĝis 1832. La liniaro estas simpla, la frontonoj estas
dece akcentitaj per plastika ornamo. La mezon de la placo dominas la alta
rajdistastatuo, kiu kreiĝis en la jaro 1889 kaj figuras la saksan reĝon
Johanon, kiu famiĝis ankaŭ kiel tradukinto de la «Dia Komedio» de Danto.
Koncize
+++ Budiso (Bautzen/Budysin). Kontraste kun la lastjare mortinta papo,
la nova papo, Benedikto la 16-a, donacis sian kristnaskan benon nek en
la soraba lingvo nek en la internacia lingvo. La katolika eklezio nun konstateble
malpli respektas malfortajn grupojn.
+++ Dresdeno. La 19-an de januaro, la fama Esperanto-bardo Mikaelo
Bronŝtejn (Bruna Ŝtono) el Tiĥvin (Ruslando, Leningradskaja oblast’)
dum pli ol du horoj rakontis en la franca, en la rusa kaj en Esperanto
kaj kantis en diversaj lingvoj antaŭ proksimume 150 lernantoj en la Bertolt-Brecht-gimnazio.
Lia kompleta originala kaj traduka verkaro nun estas en la Saksa Esperanto-Biblioteko.
+++ Dresdeno. Esperanto-Zentrum „Marie Hankel“ eldonis en decembro
2005 sian 11-an poŝtkarton. La poŝtkarto enhavas informojn pri la lepsikano
Albert Steche (1862-1943), granda industriisto, deputito de la saksa parlamento
(1909-1918) kaj prezidanto de Germana Esperanto-Asocio post la unua mondmilito.
+++ Kaliningrado (Ruslando). Alfred Knapp el Bad Berka (Turingio) estas
laŭreato pri poezio de la literatura konkurso LIRO 2005 pro sia poemo
„En la vespera horo“. Lia poemo „Pegazoflugo“ ricevis en la sama
konkurso laŭdajn menciojn.
Miaj travivaĵoj en la Universala
Kongreso de Esperanto en Vilno (Litovio)
Ĉi-jare mi partoprenis la Universalan Kongreson de Esperanto (U.K.).
Ĝi okazis en la litovia ĉefurbo Vilno – nacilingve Vilnius. La „kongresa
temo“ estis: Cent jaroj de Universalaj Kongresoj. Do, tiusence la kongreso
estis jubilea. Ja pasis precize cent jaroj de la unua U.K. en Bulonjo-ĉe-Maro.
Omaĝe al tio, unu salono en Vilno nomiĝis Bulonjo.
La U.K. okazadis ĉefe en la hotelo Reval. Tie troviĝis multaj ĉambroj
kaj giĉetoj, tiom karakterizaj por niaj kongresoj. Konstante svarmis tie
nia Esperanta popolo, en la koridoroj. Kelkaj amasaj programeroj okazis
en alia loko, nome en la Siemens-Areno, ekzemple Inaŭguro, Internacia
Vespero, Fermo.
Ĝojigis min, ke dum la U.K. estis multaj programeroj dediĉitaj al
mia amata afero – esperantologio. Ne nur la esperantologia konferenco,
sed ankaŭ ekzemple publika kunsido de Akademio de Esperanto kaj aliaj.
Omaĝe al la U.K. estis lanĉita nova Esperanta poŝtmarko, kun la temo
de la kongreso. Estis ankaŭ speciala porokaza poŝta stampo, sed bedaŭrinde
mi ne sukcesis akiri ĝin. Oni devis atendi longan vicon por poŝtmarkoj
kaj bildokartoj, sed poste montriĝis, ke la poŝtmarkoj estis provizore
jam disvenditaj.
Krom la ĝeneralaj Esperanto-aferoj, la kongreso ampleksis ankaŭ diversajn
kunvenojn de apartaj grupoj laŭ fakoj, interesoj, ideologioj. Mi tie ĉeestis
i.a. la kunvenojn de ateistoj (ATEO) kaj de nefumantoj (TADEN). En la
U.K. estis ankaŭ multaj religiaj aranĝoj. Min interesis ekzemple la
kunvenoj de Oomoto, de budhismo, de ŭonbulismo kaj de bahaismo. Tiuj religioj
estas iom simpatiaj al mi pro tio, ke ili tute ne estas tiranaj: ekzemple
ili neniam murdas siajn kontraŭulojn aŭ kritikantojn, ne bruligas ilin
ktp.
Jam kutima kaj tre amuza programero estas la Aŭkcio, kiu helpas finance
al nia afero. Ĝi estis denove gvidata sprite de Humphrey Tonkin. Ĉi-rilate
mi ĝoje konstatis, ke nia Esperantujo havas kelkajn inteligente eminentajn
parolantojn kaj oratorojn. Krom la menciita Tonkin ekzemple temas pri István
Ertl – eksa redaktoro de la oficiala organo de UEA. Jirí Rada (Most,
Ĉeĥio)
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
De post novembro 2005, la Saksa Esperanto-Biblioteko ricevis sume 11
librojn, nome donace
- 7 de Benoît Philippe el Dresdeno/Dresden
- 2 de Rolf Köhler el Dresdeno/Dresden
- 1 de Rolf Deke el Dresdeno/Dresden
- 1 de d-roWolfgang Schwarz Dresdeno/Dresden
La Saksa Esperanto-Biblioteko nun ampleksas 3715 librojn. Vizithoroj
de la biblioteko okazas laŭ telefona aŭ reta interkonsento: 0351-2682735
aŭ glizje@aol.com
El leteroj al la redakcio
Mi ĉiam kun interesiĝo atente legas „VERDAn SAKSOFONOn“ – almenaŭ
ties Esperantan parton. (La ceteron mi ofte ankaŭ provas diveni).
Jirí Rada (Most, Ĉeĥio)
Mi tre dankas pro ricevitaj VERDAj SAKSOFONOj. Ili estas tre interesaj
kaj donas al mi informojn pri viaj agadoj en la regiono kaj ĉirkaŭe.
Andrzej Kiszkiel (Lubsko, Pollando)
Elkoran dankon pro la VERDA SAKSOFONO, ĉiam kun interesaj artikoloj
el kaj pri diversaj regionoj. Dr. Irmgard Bärenz (Senftenberg)
Herzlichen Dank für Ihre stete Zusendung der Esperanto-Briefe. Ich
werde in “einem späteren Leben” mich dieser interessanten Sprache
widmen – momentan wissen Sie ja, wie schwierig alles in der Schule geworden
ist (...) Die Hoffnung auf ein kontinuierliches Reifen unserer pädagogischen
Saat ist merklich geschrumpft und ohne Enthusiasmus sind wir keine Lehrer
– da hat so ein kleines Lebenszeichen von Ihnen wieder einmal gut getan
und zeigt, dass es auch noch ein Leben nach der Schule gibt. Anbei eine
kleine Kostenerstattung – im Moment kann ich keine Kollegin für Esperanto
gewinnen – ich hatte ja fast eine gehabt. Mitglied möchte ich nicht
werden – aber für die Zusendung weiterer Esperanto-Briefe freue ich mich. Schulleiterin eines sächsischen Gymnasiums
In eigener Sache
Sie erhalten das Informationsblatt des Sächsischen Esperanto-Verbands
für alle Esperanto-Freunde in Sachsen, VERDA SAKSOFONO. Es erscheint vier
Mal jährlich und orientiert umfassend über das Esperanto-Geschehen in
Sachsen. Druckreife Beiträge auf Esperanto, Deutsch oder Sorbisch sind
an die Redaktion zu schicken: Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstr.
25, 01326 Dresden; Tel. und Fax: 0351-2682735; eMail: glizje@aol.com. Das
Jahresabo VERDA SAKSOFONO (für 4 Nummern à 12 Seiten) kostet 5 Euro.
Für das Jahr 2006 haben abonniert: Schiffer, Grimm, Dietmar, Deke, Rohloff,
Schulz, Hesse, Dietze-Lehmann, String, Gersonde, Werner, Blanke, Böhme,
Nimmrichter, Bengsch, Bärenz, Hoffmann, Dörr, Schweizer, Gränitz, Dörner,
Nitzsche, Kolbe. Nur wer abonniert, wird informiert und unterstützt die
Esperanto-Kultur in Sachsen. Für Nicht-Deutsche und Jugendliche ist das
Abo (allerdings ohne die sächsisch-bretonische Nummer VERDAJ SAKSOFONO
KAJ TRISKELO) kostenlos. Spenden helfen uns zum Weitermachen. Beiträge
sind auf das folgende Konto zu überweisen: Benoît Philippe, Kto.: 4120780231,
BLZ 850 503 00, Ostsächsische Sparkasse Dresden. Mit freundlichen Grüßen,
Benoît Philippe und Steffen Eitner.
Redakta limdato:12-a de aprilo 2006
Aa Bb Cc Ĉĉ
Dd Ee Ff Gg Ĝĝ Hh
Ĥĥ
Ii Jj Ĵĵ Kk
Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Ŝŝ
Tt Uu Ŭŭ Vv
Zz