N-ro 15 (2/2006) Septembro 2006
Zur Briefmarkenausgabe Bertha von Suttner (Prag 1843 - Wien 1914)
Kiel mi esperantistigis? Respondas Heinz Hoffmann
Vizitu
Prelegoj antaŭ junuloj
Suplementaj Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
Mia interesa travivaĵo en somero 2001
Germanoj en Ukrainio
Esperanto en privata hotelfaklernejo "Jacobäer" en Pirna
Koncize
El leteroj al la redakcio
Vizitu
Anoncetoj
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
In eigener Sache
Zur Briefmarkenausgabe Bertha von Suttner (Prag 1843 - Wien 1914)
Als Kind lernte Bertha mehrere Sprachen und erhielt Musikunterricht, hielt sich mit den Eltern in verschiedenen Ländern auf. 1876 heiratete sie den Ingenieur und Schriftsteller Arthur Gundaccar von Suttner. Sie war damals als Privatsekretärin von Alfred Nobel tätig. Seit 1877 Journalistin für österreichische Zeitungen tätig. Sie fokussierte sich besonders auf soziale Missstände, verschrieb sich dem
Pazifismus - der weltweiten Bewegung gegen jegliche Art von Krieg in der Welt. 1889 wurde die erste Ausgabe ihres Buches - "Die Waffen nieder!" - veröffentlicht, welches in 19
Sprachen, darunter auch 1914 in Esperanto ("For la Batalilojn!"), übersetzt wurde. Unterstützt wurde die Esperanto-Übersetzung besonders durch den Bankier und Esperantisten Heinrich Arnhold (1885-1935), in Dresden auch bekannt durch das Bankhaus Arnhold und das Arnholdbad. Die Unterstützung erfolgte besonders durch Finanzierungshilfen. Der Dresdner Verlag Adler & Borel GmbH (Struvestrasse 40) zeichnete
für die Herausgabe der Esperanto-Übersetzung von Armand Caumont verantwortlich.
1892 erfolgte durch die Aktivitäten von Bertha von Suttner die Gründung der Deutschen Friedensgesellschaft mit über 2000 Mitgliedern. Als erste Frau nahm Bertha von Suttner u.a. mit Vorträgen gegen Krieg an Friedenskongressen und Tagungen der Friedensgesellschaft teil. Dafür wurde sie 1905 mit dem Friedensnobelpreis ausgezeichnet. Für die friedliche Regelung der staatlichen Beziehungen untereinander favorisierte sie die Einrichtung von internationalen Schiedsgerichten. Bis 1912 erschienen 8 weitere literarische Werke und eine grosse Reihe von Artikeln zu diesen Themen ("Der Kampf um die Vermeidung des Weltkriegs"). Am 21. Juni 1914, wenige Wochen vor Ausbruch des Ersten Weltkriegs, verstarb sie in Wien. Sie wurde in Gotha (Thüringen) beigesetzt.
Österreich hat Bertha von Suttner mit einer Sondermarke zu 1,50 Schilling (Michel-Nr. 1199) bereits 1965 geehrt. Deutschland gab erst 2005 - anlässlich des 100. Jahrestages der Nobelpreisehrung - die Sondermarke zu 55 Cent an die Sammler.
Klaus Dietze-Lehmann (Dresden)
Kiel mi esperantistiĝis? Respondas Heinz Hoffmann
Pri la komenco
Kiel komenci la raporton? - Eble per mia simpatio por movadoj, kiuj volas kontribui al prudenta "plibonigo de la mondo", sed tamen havas nur relative malmultajn disĉiplojn? Tiumotive mi mencias la nekapitalisman "verdan" kaj Esperanto-movadojn.
Mi naskiĝis en 1939. Post preskaŭ tuta forgeso de la rusa lingvo parte lernita dum kelkaj elementinstruaj jaroj, mi decidis eklerni Esperanton fininte mian inĝenierstudadon. Lastan impulson donis en 1970 ferihejmaj konversacioj kun la dresdena esperantisto Curt Kessler. Unu jaron poste okazis prelego de Detlev Blanke sub la titolo "Kio estas, kion volas Esperanto?", aranĝita de "Urania"- societo por disvastigi sciencajn konojn. En tiu aranĝo mi kun mia edzino aliĝis al kurso organizita por la semestro 1971/1972 de la dresdena Esperanto-grupo en Kulturligo de GDR. Tiun kurson gviditan de Jürgen Berndt partoprenis ankaŭ Paul String. Pro sia morto Curt Kessler jam ne eksciis pri nia lernado.
Nian unuan impreson pri internacia Esperanto-feriado donis naturamika renkonto en Abaliget (Hungario) somere de 1972. Ĉeestis lingvorenkonto somere de 1972. Ĉeestis lingvorenkonto geamikoj el 14 landoj. Gvidajn kaj aliajn elstarajn esperantistojn de GDR
mi ekkonis dum plurtaga januara seminario en 1973 en Bad Saarow.
Mi rememoras pri Rudi Graetz, Detlev Blanke, Erich-Dieter Krause, Ludwig Schödl, Hans Heinel. Tiam mi ankaŭ konatiĝis kun Marita Dörner, la filino de Marianne. Ĉar Kulturligon tre subtenis la ŝtato, la seminario validis kiel "socia laboro". Mi pagis
nur simbolan monon kaj ricevis eĉ pagitan profesian forpermeson.
Dum mia altlerneja denova "tele"-studado de 1973 ĝis 1977 necesis limigi mian Esperanto-agadon, sed okazis kelkaj feriadoj ĉe esperantistoj en Pollando, Ĉehoslovakio kaj Bulgario.
Pri la kombino fervojo / Esperanto
Mia ĝisfina profesio kiel fervojisto estis kaj restas por mi ankaŭ pasio. Sekve mi ĝojis, kiam en 1978 oni fondis fakgrupon de fervojistaj esperantistoj en Kulturligo de GDR.
Dekomence mi volis aktivi en ĝi, kaj kaptis min ideo pri konkreta projekto: Sur la fervoja itinero GDR - Ĉeĥoslovakio - Hungario - Rumanio - Bulgario okazis vigla turismo en ambaŭ direktoj. La lingvoj en tiuj landoj apartenas al tre diversaj lingvofamilioj. Nek la angla
nek la rusa lingvo estis sufiĉe vaste regata tie. Sekve mia ideo koncernis oficialan aplikon de Esperanto en informado al pasaĝeroj. Mi vortigis tri simplajn informtekstojn pri anoncoj de trajn-enveturo, trajn-malfruiĝo kaj kajo-ŝanĝo. Tiuj tekstoj kaj necesaj
numeraloj kun nacilingvaj tradukoj povus aperi en horarolibroj kaj sur afiŝoj apud biletvendejoj. Anoncistoj post trejnado povus ripeti siajn laŭtparolilajn nacilingvajn anoncojn en Esperanto.
En 1979 mi komencis labori ĉe Altlernejo por Trafiko en Dresden. Tie unu el miaj taskoj estis evoluigi instrufakon pri transportpreparado por pasaĝeroj kaj varoj. Mi kaptis la bonŝancon enigi la Esperantoinformprojekton en mian instrufakon, kaj faris multajn kompreno-provojn kun bona rezulto. Tamen, spite al plurfoja oficiala peto (en jaraj distancoj) flanke de la altlernejo al Germana Regnofervojo DR, ne sukcesis jeso. Dum oficialaj konversacioj, dresdenaj responsuloj de DR subtenis la ideon, sed neniu el ili kuraĝis mem decidi. Ĉiuj volis havi jesan diron "de supre", nome de la trafikministerio. Sed tie ĉiam la samaj responsuloj kontraŭis. Post la politika turnigo la kontraŭaj fortoj
ŝanĝiĝis: Estigis aliaj turismodirektoj kaj superpotenco de la angla lingvo ankaŭ en orientaj landoj.
Inter 1979 kaj 1992 mi aktivis en ĉiujaraj fakaj-turismaj renkontoj de la fervojista fakgrupo. En tiuj aranĝoj ĉiam regis agrabla, preskaŭ familia etoso. Kun Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) mi unuan fojon kontaktis ĉe ties kongreso en
1984 en Slancev Brjag (Bulgario). Nur en majo de 1988 nia fakrupo estiĝis landa asocio de IFEF. Tie mi aliĝis kiel kunlaboranto en Terminara Komisiono. Samtempe kun la unuiĝo de ambaŭ germanaj fervojaj entreprenoj DB kaj DR, ankaŭ nia fakgrupo enfluis en Germanan
Esperantan Fervojistan Asocion (GEFA).
Mia terminara laboro - precipe mia posteno kiel sekretario de IFEF-Terminara Sekcio ekde 1993 - instigas min al seninterrompa partopreno en IFEF-kongresoj. Tiu ĉiujara aktiva ĉeesto ekde 1990 aliflanke vekis en mi rezignon pri partopreno en Universalaj Kongresoj. Por mi mem vere mi ne tre ŝatas grandegajn aranĝojn, sed preferas etoson en malgrandaj grupoj. Intertempe mia terminara laboro vastiĝis al kvazaŭ parta daŭrigo de mia profesio. Esperanto estas unu el 19 lingvoj en terminologia datenbanko de Internacia Fervojunio
UIC (sidejo: Parizo). Do IFEF oficiale - samrajte kaj samdeve kiel nacia fervoja entrepreno - kunlaboras kun Terminara Grupo de UIC, por daŭre evoluigi la datenbankan enhavon. Ĉe mi kuniras ĉiuj "fadenoj" de fervoja Esperanto-faklingvo. Kiel pensiulo mi ankoraŭ ne volas rezigni pri tiu interesa taskaro.
Pri promocia lingva ekzameno
Mia profesia laboro ĉe altlernejo inkludis promocion. Laŭlege por tio necesis ankaŭ lingva ekzameno - ce pli ol 40-jaraj promociotoj en nur unu fremda lingvo. Kvankam tiu lingvo laŭ volo de la tiama legdonanto estu la rusa, la koncerna vortigo en la lego estis iom malklara. Lau rekomendo de sperta kolego mi oficiale petis pri ekzameno en Esperanto. Pro la malklara legoteksto alvenis nek jeso nek neo. Ĝis la planita promocio restis kvin jaroj. Mi decidis senresponde ekzameniĝi ĉe GDR-Esperanto-Asocio, kies gvidantaro subtenis min. Komence la lernolibro-autoro Till Dahlenburg ellaboris regularon laŭ ŝtata kadro
por promocia ekzameno en nia lingvo. En junio 1983 li kaj Detlev Blanke ekzamenis min plurajn horojn, skribe kaj parole sub sufiĉe severaj kondicoj. La atestilon mi prezentis en
1986 kune kun mia disertajo. Feliĉe la altlernejaj responsuloj akceptis ĝin post redemando pri la afero iom nebula por ili. Verŝajne mi estas la unusola promociito kun lingva ekzameno sole en Esperanto.
Pri gviditaj kursoj
Komence de la 80-aj jaroj, kelkaj artikoloj pri Esperanto en saksaj gazetoj kaŭzis neatenditan sukceson: Ĉe dresdena publika kursejo (germane: Volkshochschule) aliĝis por unu semestro 51 personoj al Esperanto-kurso. Sekve okazis du samtempaj kursoj gvidataj de Hans-Joachim Rudolph kaj de mi. Ankaŭ por sekva semestro la nombro de aliĝintoj sufiĉis. El tiuj kursoj venis inter aliaj Rita Wirges, Wolfgang Schwarz, Sabine Herda, Margit Möbius. Neniam denove en Dresdeno oni sukcesis atingi la limnombron de 15 aliĝintoj. La estro de publika kursejo en Radebeul unufoje toleris escepton: Li okazigis kurson sub
mia gvido kun nur manpleno da lernantoj. Tiun kurson partoprenis ankaŭ Friedemann Gehrt.
Pli ol jardekon poste mi gvidis progresigan kurson por nia Esperanto-Asocio "Saksa Svisio", komence en la Schiller-gimnazio en Pirna, poste en la dresdena restoracio "Lilith" ĝis ties
likvido. Ankaŭ menciindas, ke kadre de asocia lingva-turistika seminario en Jetrichovice (Ĉeĥio) en 2001 mi gvidis semajnfinan kurson komune por ĉeĥoj kaj germanoj. Sekve
necesis rekta instrumetodo - sole en Esperanto. Mia koncepto baziĝis sur spertoj el Esperanto-kursejo en Pisanica (Bulgario), somere de 1989.
Pri miaj regulaj prelegoj antaŭ junuloj en la dresdena urbodomo, vi jam povis legi aliloke en VERDA SAKSOFONO.
Heinz Hoffmann (Radebeul)
Vizitu
www.lernu.net
www.edukado.net
www.eventoj.hu
www.esperanto.koszalin.pl
www.esperanto-dresden.de
www.esperanto.net
www.esperanto.de
www.internacia.tv
www.bebe-dresden.de (unter der Rubrik: "AGs" auf der linken Leiste)
Prelegoj antaŭ junuloj
Sub la titolo "Prelegoj pri Esperanto al adoleskantoj" en "SEBa kandelo" numero 5 (1/2003) mi informis pri mia sesfoja prelegado antaŭ 14-jaraj junuloj en Dresdeno. Ili preparis sin per frekvento de minimume 5 diverstemaj arangĝoj por junularsolenaĵo kun la germana nomo "Jugendweihe". Al la organizantino Rica Gottwald plaĉas tiaj unuhoraj prelegoj pri Esperanto tiel ke siĝis nun (aprilo 2006) ĉiujare enprogramigis ilin. La oferton elektis ĉiujare 50-60 gejunuloj.
Plej profunde mi traktis printitan tekston abunde enhavantan jam konatajn vortradikojn, por ekspliki la simplajn, senesceptajn vortigojn kaj gramatikon. Ankaŭ detala prezento de PASPORTA SERVO apartenas al la ĉefaj programeroj.
Du geamikoj el la organizanta junulara klubo eĉ iĝis gastigantoj de PASPORTA SERVO. Sinjorino Gottwald kun kelkaj interesatoj vizitis la Esperanto-muzeon en Vieno. Junulino
partopreninta mian prelegon antaŭ kelkaj jaroj, nunjare petis min prelegi antaŭ pli ol 30 junulinoj en kadro de "libervola sociala jaro" regule organizata de "Egalrajta Asocio por Sociala Prizorgo". Tiu prelego en Pirna-Liebethal trafis viglan intereson.
Heinz Hoffmann (Radebeul)
Nova libro pri interlingvistiko de Detlev Blanke
Ĵus aperis de Detlev Blanke la libro "Interlinguistische Beiträge". Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen" (2006, Interlingvistikaj kontribuoj. Pri la karaktero kaj funkcio de internaciaj planlingvoj), redaktita de Sabine Fiedler, ĉe Europäischer Verlag der Wissenschaften Peter Lang (405 p., ISBN 3-631-55024-3, prezo: 56,50 EUR).
La libro aperas okaze de la 65-jariĝo de Detlev Blanke kaj kunigas 14 studojn de li, kiuj antaŭe aperis en profesiaj lingvistikaj revuoj aŭ libroj (manlibroj, antologioj). La tekstojn la aŭtoro prilaboris kaj aktualigis. Ĉiuj tekstoj estas en la germana. En
aparta enkonduko la editoro Sabine Fiedler resumas la sciencajn meritojn de Detlev Blanke. Sekvas kelkaj informoj de la aŭtoro pri la deveno kaj prilaboro de la ĉapitroj.
La unuopajn ĉapitrojn enkondukas preciza enhavtabelo, kiu faciligas la orientiĝon. La suba enhavtabelo nur donas la ĉefajn titolojn. La unuopaj ĉapitroj estas riĉe fundamentitaj per literaturindikoj, citaĵoj kaj abundaj notoj. La literaturlisto sur entute
51 paĝoj (ĉ. 800 titoloj) estas rigardebla moderna bibliografio de interlingvistiko kaj esperantologio (kun aparta subĉapitro pri Esperantovortaroj por germanlingvuloj). En la libro krome troveblas listo de la publicaĵoj de Blanke 2001-2005 kaj detalaj nomindekso kaj temindekso.
Enhavtabelo
Enkonduko de la editoro (Sabine Fiedler)
Antaŭrimarkoj de la aŭtoro
1 Sekcio Interlingvistiko kaj planlingvoj
1.1 Pri la objekto de interlingvistiko
1.2 Pri la antikvaj lingvoj kaj la problemo de monda helplingvo
1.3 De projekto al lingvo
1.4 Interlingvistiko kaj Esperantologio: Vojoj al la faka literaturo
2 Sekcio Scienchistoriaj aspektoj de interlingvistiko
2.1 Wilhelm Ostwald, Ido kaj interlingvistiko
2.2 Pri la planlingvo Esperanto kaj esperantologio en la verkaro de Eugen Wüster
2.3 Ernst Beermann - liaj interlingvistikaj konceptoj kaj novlatinaj planlingvaj projektoj
3 Sekcio Leksikologio kaj leksikografio de planlingvoj
3.1 Pri la morfologio de Volapuko, Esperanto kaj Interlingua - komparo
3.2 Leksikaj specifaĵoj en planlingvoj - kun aparta konsidero de Esperanto
3.3 Planlingvoj kiel faklingvoj - kun aparta konsidero de Esperanto
3.4 Dulingva leksikografio kun Esperanto - kun aparta konsidero de la germana lingvo
4 Sekcio Traduksciencaj aspektoj de planlingvoj
4.1 Tradukado kaj interpretado ĉe planlingvoj - ĉe la ekzemplo de Esperanto
4.2 Pri kelkaj funkcioj de tradukoj en Esperanto
4.3 Zamenhof kiel tradukisto
Publicaĵoj de Detlev Blanke 2001-2005
Bibliografio de la uzita literaturo
Temindekso
Personindekso
La libro mendeblas ĉe ĉiu profesia libro-vendejo, krome rekte ĉe la Eldonejo Peter Lang (zentrale.frankfurt@peterlang.com).
Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
23.09.06, Finsterwalde:
Ekskurso kaj estrarkunsido de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio, komenco en restoracio "Jever-Stübchen" (11-19 h). Bv. anonci vian ĉeeston: vindobona@freenet.de aŭ 03531-702671
28.09.06, Dresden:
"Tradukvespero" (H. Gropp), Seniorenzentrum "Amadeus", Striesener Str. 2 (17 Uhr)
29.09.06, Dresden:
Vorstandssitzung des Sächsischen Esperanto-Verbandes (16-18 Uhr). Inf.: 0351-2682735
19. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Café aha, Kreuzstr. 7. Inf.: esperanto-dresden.de
29.09./01.10.06, Poznan (Polen):
Artaj Konfrontoj En Esperanto (ARKONES). Inf.: www.arkones.republika.pl
02.-08.10.06, Dobrichovice (Tschechien):
Internacia Paroliga Semajno kun S. Marcek, A. Kronenberger, P. Chrdle kaj M. Blahuš apud Prago (kun ekskursoj). Inf.: chrdle@kava/pech.cz aŭ www.kava-pech.cz/inpasem
21.10.06, Halle:
ANABEL (Aŭtuna Najbara Aranĝo kun Borso de Esperanto-Literaturo). Inf.: joerg.gersonde@esperanto.de aŭ http://www.esperanto-halle.de
26.10.06, Dresden:
"Famaj Esperantaj poetoj kaj verkistoj" (K. Urban), Seniorenzentrum "Amadeus", Striesener Str. 2 (17 Uhr)
10.-12.11.06, Dobrichovice (Tschechien):
Konferenco Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST-2006).
Temoj: Lingvo kaj interreto - studoj el diversaj fakoj.
Inf.: chrdle@kava/pech.cz aŭ http://www.kava-pech.cz/kaest/
12.11.06, Pirna:
in der Gaststätte"Gartenfreude" (13 Uhr). Inf.: 03501-773232
17.11.06, Dresden:
Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 20. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Café aha, Kreuzstr. 7. Inf.: esperanto-dresden.de
30.11.06, Dresden:
"Tradukvespero" (D. Otto), Seniorenzentrum "Amadeus", Striesener Str. 2 (17 Uhr)
1.-3.12.06, Berlin:
16. Konferenz der Gesellschaft für Interlinguistik e.V. (GIL), nicht nur für
Mitglieder. Vorläufiges Programm:
Vera Barandovská-Frank: Praesperanto - der plansprachliche Ossian
Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
Sabine Fiedler: Zur Leistungsfähigkeit der Esperanto-Übersetzung
Gunnar Fischer: Musik - Teil der Kultur der Esperanto-Sprachgemeinschaft
Wim Jansen: Wortstellungsmodelle im ursprünglichen und im heutigen
Esperanto
Andreas Künzli: Die Schweizer Plansprachen-Enzyklopädie
Cornelia Mannewitz: Sprachpurismus in slawischen Ländern
Bernhard Pabst: Esperanto als Muttersprache
Toon Witkam: Automatische Morphemanalyse in Esperanto
Inf.: dblanke.gil@snafu.de au www.interlinguistik-gil.de
08.-10.12.06, Ustí nad Labem (Tschechien):
18-a Kultura Festivalo, honore al la 100-a naskiĝdatreveno de J. Korínek kaj T. Pumpr. Inf.: m.smycka@seznam.cz au kriz@kr-ustecky.cz aŭ www.esperanto.cz
09.-12.12.06, ?:
27-a Ĉeĥa-Saksa Tago. Inf.: m.smycka@seznam.cz
15.12.06, Dresden:
Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 21. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Cafe aha, Kreuzstr. 7. Inf.: esperanto-dresden.de
17.12.06, Pirna:
festo okaze de la 146-a naskiĝtago de Zamenhof kaj adventa posttagmezo, in der Gaststätte "Gartenfreude" (13 Uhr). Inf.: 03501-773232
21.12.06, Dresden:
"Jarfinfesto", Seniorenzentrum "Amadeus", Striesener Str. 2 (17 Uhr)
Weitere Esperanto-Veranstaltungen: www.eventoj.hu
Pri Saksa Esperanto-Arkivo kaj "Esperanto-Zentrum M. Hankel" en Dresdeno
donas informojn d-ro W.M. Schwarz (tel./faks. 0351-2030815).
Pri "Esperanto-Gruppe Leipzig" donas informojn Werner Geidel (tel. 0341-
4118577).
Mia interesa travivaĵo en somero 2001
Tio okazis jam antau kvin jaroj. Post la fino de la 86-a Universala Kongreso (U.K.) de Esperanto Zagrebe, mi parolis kun la homo, kiu donis sian voĉon al la salut-paroloj, kiujn sendas la Tero al la Universo. Li parolis la Teran mesaĝon eĉ dulingve: unue en Esperanto kaj due en la angla. Tion portas du Usonaj kosmoŝipoj Voyager I+II (Vojaĝanto I+II), senditaj en la jaro 1977 de la spackompanio NASA (= Nacia Aeronautika Spaca Administracio).
Tiu homo estas Ralph Harry - nia fama Aŭstralia diplomato. Li estis ambasadoro de sia lando sinsekve en diversaj landoj, laste ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en la urbo Novjorko. Li multe engaĝis sin pri internaciaj juro kaj ordo. Li fieris pro sia helpo ĉe verkado de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj, kaj de la U.N.-ĉarto.
Ralph Harry estis dumviva fervora esperantisto - agema, helpema. Li tre subtenis nian movadon finance. En la jaro 1967 li membriĝis en la Honora Patrona Komitato de Universala
Esperanto-Asocio (U.E.A).
Post la Zagreba U.K. - kiun ni ambaŭ partoprenis - mi sidis kun li en parketo sur benko iom babilante, antaŭ lia longa revojaĝo hejmen - al la malproksima Aŭstralio.
Bedaŭrinde tiu valora homo en la sekva jaro mortis. La kosmoŝipoj kun lia voĉo - kaj kun nia lingvo - tamen plu ekzistas, veturante ĉiam pli kaj pli for de nia planedo. Antaŭ unu jaro mi audis, ke ili jam forlasis nian sunsistemon.
Jiří Rada (Most, Ĉeĥio)
Germanoj en Ukrainio
VERDA SAKSOFONO proponas al siaj legantoj serion da artikoloj sub la titolo "Germanoj en Ukrainio", preparitan de ukraina esperantistoveterano Volodimir Pacjurko el Pustomiti apud Lvivo. Dank' al ĉi publikaĵoj vi havos eblecon koncize konatiĝi kun la historio de germanaj kolonioj en Ukrainio, kontribuo de germanoj al evoluo de la ukraina ekonomio, politiko, kulturo. Hodiaŭ ni proponas la duan artikolon.
2. Fondon de unika naturrezervejo Ukrainio ŝuldas al germano
En 1783 Ruslando aneksis Krimeon, aliginte ĝin al Taŭrida gubernio. Rezulte de tio komenciĝis loĝigo de la stepo, kiu okupis grandan sudan parton de Ukrainio. Ĝin stimulis la carino Katarina la Dua kaj ŝia favorato - la taŭrida guberniestro princo Georgo Potjomkin. Ili malavare disdonadis parcelojn kiel al rusaj, tiel ankaŭ al fremdlandaj bienuloj. Similan politikon praktikis posteuloj de Katarina, aparte Nikolao la Unua. En 1828 al la duko Friedrich Anhalt-Köthen, devenanta el Prusio, li donacis por heredposedo 43000 desjatinojn da tero (=ĉ. 47000 hektaroj).
Post 13 jaroj (do en 1841) en la stepo aperis farmbieno, kiun la duko nomis "Askania Nova", memore al sia naskiĝloko. Tamen idoj de la duko vendis la bienon al alia koloniisto - F. Fein. Tiu boparenciĝis kun najbara koloniisto - J.-H. Falz. Falz-Feinoj fariĝis grandaj terposedantoj. Ili fondis en la stepo modelan
eŭropan mastrumaĵon. La areo de iliaj terposedaĵoj nombris 200000 desjatinojn (= pli ol 218000 hektaroj). Ĉefa okupo de koloniistoj estis la ŝafbredado. Falz-Fein-oj havis
de 200 000 ĝis 400 000 ŝafojn.
Farinte Askanion Novan centro de siaj havaĵoj, Falz-Fein-oj penis komfortigi ĝin. La lasta ido de la Falz-Fein-dinastio - Friedrich von Falz-Fein (1863-1920), kiu interesiĝis
pri sovaĝaj bestoj, fondis en 1898 naturrezervejon. Ĝi konsistis el pli frue fonditaj botanika ĝardeno, zoologia parko kaj parcelo da virga stepo. Post la Oktobra renverso en
Ruslando (1917) Askanio Nova en 1919 estis naciigita, kaj ĝiaj mastroj elmigris Germanion.
La naturrezervejo fondita de Friedrich von Falz-Fein fariĝis bazo por la nuntempa mondfama biosfera naturrezervejo. Hodiaŭ ĝia areo egalas al 12 000 hektaroj, el kiuj 11000 estas virga stepo. La dendrologia parko, kiu devenas de la malnova botanika ĝardeno, fondita en 1885 (70 hektaroj), pligrandiĝis je diversaj eksperiment-parceloj (42 hektaroj)
kaj nova dendrologia parko (100 hektaroj). Ĝi estas la ununura en Eŭropo akvumata dendrologia parko, kiu poiome transiras al arbarstepo kaj virgostepo. Askanio Nova, kiu portas ekde 1994 la nomon de sia fondinto F. Falz-Fein, eniris la Unesko-liston de biosferaj naturrezervejoj de la mondo.
La virga parto de la rezervejo estas destinita por konservi naturajn stepajn flaŭron kaj faunon. Ĝi estas loĝigita de multaj raraj malaperantaj bestoj kaj birdoj. La specifa trajto de la Askania zoo estas granda nombro de par- kaj neparhufuloj (pli ol 1000 individuoj). Ĉie tie unuafoje en la mondo estis enveturigita ĉevalo de Prĵevalski (Equus caballis przewalskii), selektitaj la unuaj hibridoj de bizonoj, zebroj kaj stepaj cervoj. El la birdaro menciindas 4 specoj de strutoj (100 individuoj), el kiuj la plej granda estas afrika struto, kies pezo estas 150-170 kg, alto - 2,5 m, ovoj - 1,5-1,7 kg, kaj reĝofazano, kies varioj estas la plej grandaj el ĉiuj fazanoj (ilia vosto longas ĝis 1,5 m). Pri konservado de ties flaŭro kaj faŭno zorgas la scienc-eksperimenta instituto pri brutbredado en stepregionoj je la nomo Mikaelo Ivanov, sciencisto, kiu de 1910 komencis tie siajn
eksperimentojn pri bestkrucigo.
Krome, en Askanio Nova (tiun nomon portas ankaŭ urbeto, kie situas la naturrezervejo)
funkcias komuna ukraina-germana entreprenejo pri bruta rasplibonigo "Askania Genetik".
Finante ĉi-vican artikoleton, mi ŝatus substreki, ke iam Nikolao Gogolo (1809-1852), ukraino, kiu verkis ruslingve, por emfazi grandecon de la rivero Dnepro skribis: "Nur nemultaj birdoj kapablas ĝisflugi al la larĝomezo de Dnepro". Ie mi legis, ke en la ukraina stepo ĉevalrajdanto estis preskaŭ nerimarkebla en la maro da herboj. Parton de tiu beleco ni povas admiri danke al Friedrich von Falz-Fein.
La urbeto kaj la naturrezervejo Askanio Nova distancas 180 km de la provinco-centro Ĥersono. Ĝi situas sur la autovojo Odeso-Simferopolo.
Volodimir Pacjurko (Pustomiti apud Lvivo, Ukrainio)
Esperanto en privata hotelfaklernejo "Jacobäer" en Pirna
La privata hotelfaklernejo "Jacobäer" en Pirna-Sonnenstein ekestis nur post la politikaj ŝanĝoj de la jaro 1989. La nomo "Jacobäer" devenas de tiu de fama apotekisto, kiu vivis en Pirna dum la 30-jara milito (1618-48) kaj kiu savis la urbon per sia kuraĝo de la svedaj okupantoj. Michael Wolf kaj mi vizitis proksimume antau 10 jaroj
la posedanton de tiu lernejo, ĉar mi rimarkis la internaciecon de la lernantoj, kaj atentigis lin pri la internacia lingvo Esperanto.
Oktobre de 2005 instruistino de la angla telefonis al mi, ke ŝi trovis mian adreson en interreto, kaj demandis, ĉu mi pretus prelegi pri Esperanto dum projektotagoj decembre. Mi nature jesis kaj informis dum 90 minutoj ĉirkau 18 gejunulojn pri la planlingvo Esperanto. Poste la gejunuloj ankaŭ uzis la reton por prepari interesan prezenton antaŭ aliaj gejunuloj, kiuj ne apartenis al la klaso de la instruistino pri la angla, sinjorino K.
Klemm.
Komence de 2006 ŝi denove telefonis dirante: "Sinjoro Karbe, mi nun havas novajn gelernantojn kaj denove okazos projektotagoj. Ĉu vi povus denove veni?" Mia 2-a
prelego pri Esperanto okazis la 9-an de februaro en simila atmosfero kiel lastjare. Sed ĉi-foje mi povis viziti je la sekvanta tago la prezenton ellaboritan de la gejunuloj. Per elektronika projekciilo 18 gejunuloj montris iom el la historio de la lingvo. Paralele
knabo rakontis historiajn faktojn. Do Bjalistoko, la persekutoj kontraŭ Esperanto, kaj GDREA ne mankis. Poste kabino rakontis pri la relative facila gramatiko. En la prezentejo la
klaso antaŭe pendigis la unuopajn literojn de la Esperanta alfabeto. Fine de la prezento la gejunuloj aŭdigis kanton de la muzikbando "Freundeskreis Esperanto".
Konklude mi devas diri, ke malgraŭ la informoj pri Esperanto ne ekestis kurso pri la lingvo, sed mi tre pozitive taksas la intereson kaj la eĥon pri la internacia lingvo.
Norbert Karbe (Pirna)
Koncize
+++ Dresdeno.
La Esperanto-Literatursalono, kiu ĉiumonate okazas en Cafe aha, plu instigas ekkoni parton de la Esperanta kulturo kaj samtempe altigi efektivan lingvokapablon.
+++ Dresdeno.
Sorabino el Kulow/Wittichenau, Sara Rötschke, kiu nuntempe studas en Dresdena lernejo
"Berufliches Schulzentrum für Ernährung" (Profesia Lernejo pri Nutro; Canalettostrasse 8) verkis en februaro kadre de la angla fako 14-paĝan anglalingvan raporton pri la temo "Esperanto - a language for everyone" (Esperanto - lingvo por ĉiuj). Ŝi mem elektis la temon kaj prunteprenis plurajn librojn el la Saksa Esperanto-Biblioteko, kie ŝia raporto nun kuŝas. La konkludo de ŝia studaĵo tekstas jene: "After reading this paper people may ask why Esperanto has not become a higher popularity, yet. Personally I think there are just two reasons: lethargy and prejudice". (Post legado de tiu referaĵo oni povas demandi kial Esperanto ĝis nun ne ricevis pli grandan popularecon. Persone mi opinias, ke estas nur du kauzoj: letargio kaj antaujuĝo.)
+++ Dresdeno.
La 1-an kaj 2-an de aprilo esperantistoj partoprenis en la 3-a Dresdena Histori-foiro (3. Dresdner Geschichtsmarkt), kiu okazis en la Sankt-Benno-gimnazio. Inf.: www.dresdner-geschichte.de
+++ Dresdeno.
La 14-an de julio aperis en la ĵurnalo "Sächsische Zeitung" artikolo de Anke Urbansky pri la Esperantolernogrupo en la Bertolt-Brechtgimnazio (kun respondoj de la lernanto Raphael Hustig), sub la titolo " Leicht zu begreifende Weltsprache" (facile komprenebla mondlingvo). Inf.: www.sz-online.de
+++ Dresdeno.
La 27-an de julio, 48 ruslandaj esperantistoj el la moskva regiono survoje al la Universala Kongreso en Florenco leporis tra Dresdeno. Sur la vizitprogramo: la Rezido-kastelo, la Kortego-preĝejo, la Teatro-placo, la Semper-operejo, la baroka ensemblo
Zwinger, la Virino-preĝejo kaj la Brühl-teraso.
+++ Großbothen.
La 11-an de junio, 16 esperantistoj partoprenis en gvidata vizito tra la domo "Energio" de la Nobel-premiito pri kemio kaj amiko de planlingvoj Wilhelm Ostwald (1853-1932). La ekskurso estis majstre organizita de la du matadoroj de la Esperanto-Asocio "Saksa Svisio": Norbert Karbe kaj Karl Nimmrichter. Detala artikolo pri Wilhelm Ostwald aperos en VERDA SAKSOFONO-16.
+++ Hago (Nederlando).
En la internacia Esperanto-revuo de ILEI por lernejanoj kaj komencantoj JUNA AMIKO aperis en aprilo 2006 (n-ro 115) 2-paĝa artikolo de Dieter Berndt pri la "Paska Rajdado" en
Luzacio.
+++ Razgrado (Bulgario).
En junio en la Internacia Literatura Konkurso EKRA-2006 organizita de Esperantista Domo de Kulturo "Dro Ivan Kirĉev", sub la aŭspicio de revuo LITERATURA FOIRO, Benoît Philippe el Dresdeno ricevis duan premion por tri poemoj.
El leteroj al la redakcio
Se la redakcio tenu la VERDAn SAKSOFONOn sur tiu nivelo, estas tre bona afero. La gazeto plaĉas al mi. Artikoloj estas interesaj, freŝaj kaj originalaj, forestas eternaj babilaĉoj pri lokaj grupetoj kaj pri "kokinaj" renkontiĝoj en kluboj. Tre saĝa ankaŭ ĝia grandeco.
Jaroslav Matviichine (Perpignan/Perpinya, Francio)
Reago trovita en dissendolisto
Esperanto-EMAS@yahoogroups.de: Inter la paperoj kaj broŝuroj, kiujn mi hejmen portis de la Germana Esperanto-Kongreso en Braunschweig, troviĝis unu, kiu speciale interesis min: la 16-paĝa eldono n-ro 2, junio 2006, de VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO. Temas pri la ĉiujara komuna aldono al VERDA SAKSOFONO, la informilo de la Esperanto-parolantoj de Saksio, kaj al LA VERDA TRISKELO, la informilo de la Esperanto-parolantoj en Bretonio. Ĝi estas kultura bulteno, celanta intensigi la interrilatojn inter Esperanto-parolantoj en Bretonio kaj Saksio. La temo de la nuna kajero estas "Vivo en kamparo", tiu de la venontjara (majo 2007) estas "Kulinara arto", kaj kontribuoj venis resp. estas atendataj de Esperantoamikoj el la grupoj en tiuj du regionoj. Bonega ideo! Mi supozas, ke Bretonio kaj Saksio havas ian oficialan statuson de ĝemeleco, same kiel nia regiono de Malsupra Saksio havas ĝemelecan statuson kun Normandio. Ĉu ne estus bona ideo, se ankaŭ ni kolektus rakontojn kaj raportojn el nia regiono por komuna publikigo kun nia partnera regiono Normandio?
Klaus Schlüter (Laatzen, Malsupra Saksio)
Vizitu
kafejo.de - Aktuelle Informationen zur Präsentation
des Projekts kafejo.de beim Zukunftsfest (10.09.06) in Dresden.
zukunft-fuer-dresden.de - Veranstalter ist die Lokale Agenda.
Anoncetoj (anoncetoj kaj anoncoj en VERDA SAKSOFONO estas senpagaj)
Francino Jacqueline Lépeix regas la germanan, ĉar ŝi studis en Rostoko kaj loĝis en Strasburgo, kie ŝi havis eblecon uzi kaj praktiki la germanan. Nun ŝi transloĝiĝis pro sia patrino al Klermonto (Clermont-Ferrand) en centra Francio kaj povas nur televidi germanlingve. Ŝi naskiĝis en 1951 kaj serĉas korespondanton aŭ korespondantinon el iama GDR por germanlingva korespondado.
Jen ŝia adreso:
s-ino Jacqueline Lépeix - Résidence du Parc, Bât. C - 84 Bd François Mitterand - FR - 63000 Clermont-Ferrand
La venonta numero de VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO aperos en majo 2007, pri la temo "kulinara arto". Do ek al verkado aŭ tradukado! La temo estas vasta kaj facila. Estas okazo
paroli pri "Griene Gliese", "Leipziger Lerchen" aŭ "Eierschecken"! Bonvolu
sendi viajn kontribuojn en Esperanto al la redakcio de VERDA SAKSOFONO, prefere per interreto
(glizje@aol.com).
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
De post februaro 2006, la Saksa Esperanto-Biblioteko ricevis sume 61 librojn,
nome donace
- 40 de nekonato el Saksio
- 10 de Benoît Philippe el Dresdeno/Dresden
- 4 de Marianne Dörner el Kosvigo/Coswig
- 2 de Elio Bonomolo el Romo/Rom
- 1 de Norbert Karbe el Pirno/Pirna
- 1 de Elke Schönfelder el Kotevico/Köttewitz
- 1 de Svetlana Smetanina el Moskvo/Moskau
- 1 de Rosa Werner el Salgasto/Sallgast
- 1 de la Roma Esperantista Grupo
La Saksa Esperanto-Biblioteko nun ampleksas 3776 librojn. La dua volumo de la
alfabeta katalogo aperos post kelkaj monatoj. La biblioteko pruntedonas ankaŭ
aktualajn numerojn de jenaj 14 gazetoj: Esperanto, Esperanto aktuell, Foiro,
Forumo, Heroldo, INA, Juna Amiko, Kontakto, La verda Triskelo, Literatura
Foiro, Magdeburga folio, Medicina Internacia Revuo, Monato, Panoramo-Info.
La biblioteko pleje rekomendas legadon de Kontakto. Vizithoroj de la biblioteko
okazas laŭ telefona aŭ reta interkonsento: 0351-2682735 au glizje@aol.com
In eigener Sache
Sie erhalten das Informationsblatt für alle Esperanto-Freunde und Esperanto-Interessierte in Sachsen, VERDA SAKSOFONO. Es erscheint vier Mal jährlich und informiert umfassend über das Leben und die Kultur der internationalen Sprache Esperanto in Sachsen, soweit die Redaktion selber schriftlich informiert wurde. Druckreife Beiträge auf Esperanto, Deutsch, Denglisch und Sorbisch sind an die Redaktion zu schicken: Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstr. 25, 01326 Dresden oder glizje@aol.com. Wir würden uns sehr freuen, mehr Informationen aus den Regierungsbezirken Chemnitz und Leipzig zu bekommen und weiterzugeben. Das Jahresabo für 4 Nummern à 12 Seiten kostet 5 Euro. Für das Jahr 2006 haben seit VERDA SAKSOFONO-14 des weiteren abonniert (Spender und Aboschenker werden fett gedruckt und hiermit von der Redaktion besonders bedankt): Geidel, Schulz, Karbe, Matviichine, Huthmann,
Lorenz, Gropp, Hauge, Haumer, Knapp, Riedel, Schwarz, Circolo Esperantista Milanese, Rudolf, Langer, Wirges, Schmidtbauer. Nur wer abonniert, wird informiert und nur wer informiert wird, kann informieren und glaubwürdig die Esperanto-Kultur in Sachsen unterstützen. Für Nicht-Deutsche und Jugendliche ist das Abo (allerdings ohne die einsprachige sächsisch-bretonische Nummer VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO) kostenlos. Spenden helfen uns zum Weitermachen. Beiträge sind auf das folgende Konto zu überweisen: Benoît Philippe, Kto.: 4120780231, BLZ 850 503 00, Ostsächsische Sparkasse Dresden.
Seit einigen Monaten finden Sie nun auch ältere Nummern von VERDA SAKSOFONO im Internet unter esperanto-dresden.de. Über Ihre Reaktionen, Anregungen, Verbesserungsvorschläge, Informationen und Mitarbeit würden wir uns sehr freuen!
Mit freundlichen Grüßen, Benoît Philippe und Steffen Eitner.
Nächster Redaktionsschluss: 01.11.2006
Aa Bb Cc Ĉĉ
Dd Ee Ff Gg Ĝĝ Hh
Ĥĥ
Ii Jj Ĵĵ Kk
Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Ŝŝ
Tt Uu Ŭŭ Vv
Zz