VERDA SAKSOFONO - informa folio por Esperantoamikoj en Saksio kaj organo de Saksa Esperanto-Asocio
N-ro 16  (3/2006) Decembro 2006

Sind wir bei internationalen Begegnungen kompromissbereit?
Wilhelm Ostwald (1853-1932)
Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
Ni funebras pri Erich Seidemann (1908-2006)
Atentu kaj apogu!
Vizitu
Omaĝe al la Esperanta poeto William Auld (1924-2006)
Pri la 28-a Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno (Pollando)
Koncize
Anoncetoj (anoncetoj kaj anoncoj en VERDA SAKSOFONO estas senpagaj)
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
El leteroj al la redakcio
In eigener Sache



Sind wir bei internationalen Begegnungen kompromissbereit?
In der November-Nummer des in Wien erscheinenden christlich-ökumenischen Nachrichtenmagazins KIRCHE IN schrieb (S. 35) der Reporter Tobias Raschke etwas, was man in den Medien sonst nur selten erfährt: "Begegnungen und Gespräche unter den Jugendlichen bei internationalen Begegnungen gestalten sich recht unterschiedlich. Einige Jugendliche haben keine gemeinsame Sprache und sind daher auf Übersetzungen angewiesen. Das verlangsamt oder verhindert den Dialog, gerade wenn es interessant wird."
Aus der Sprachbarriere bei internationalen Begegnungen versuchen von jeher Weltmächte Profit zu schlagen, indem sie ihre Sprache (und folglich auch ihren Sprachgeist und ihre Kultur) "schwächeren" Völkern als beste Lösung für die internationale Verständigung verkaufen. Der derzeitige Verkaufserfolg der englischen Sprache ist beeindruckend:
Die internationale Vorzugsposition des Englischen führt der britischen Wirtschaft jährlich mindestens 17 Milliarden Euro zu. Und jene 5,6 % der Weltbevölkerung, 10 % der EUBürger, die das Privileg haben, Englisch als Muttersprache zu sprechen, werden ab ihrem 14. Lebensjahr nicht mehr gezwungen, Tausende von Stunden und Euro für Fremdsprachen zu opfern.
Die Sache hat aber einen Pferdefuß: Die Macht einer Kultur macht deren Sprache in Wirklichkeit nicht geeigneter für die internationale Kommunikation. Deshalb träumen Idealisten schon immer von einer idealen Lösung und basteln Ruhmsüchtige an (ihrer Meinung nach) "perfekten" Sprachen, die aber keiner sprechen will - wie gestern Volapük oder heute Globish oder morgen... Dazu folgende nach wie vor aktuelle Zeilen, die der Vorstand der Esperanto-Gesellschaft-Berlin 1909 veröffentlichte: "Ein fundamentaler Irrtum ist die utopische Anschauung, es gäbe einen absoluten, vollkommenen Typus einer internationalen Sprache, oder wenigstens einen so vollkommenen, dass er jedermann zufriedenstellte. Welcher denkende Mensch kann sich nur einen Augenblick einbilden, dass je in der Welt irgendeine Sache existieren wird, welche die ganze Menschheit zufriedenstellt! Naive Illusion! Selbst die schönsten Theorien, die wissenschaftlichsten Erklärungen genügen nicht, um die Verschiedenheit der Gesichtspunkte zu beseitigen. Eine internationale Sprache, was für eine es auch sei, kann nur ein Kompromiss sein (...). Es ist unvermeidlich, dass ein gewaltiges Unternehmen, wie eine Weltsprache, kritisiert wird. Esperanto kann der Kritik standhalten. Es wird immer Menschen geben, welche eine schöne Theorie einem praktischen Resultat vorziehen. Gut! Diese Menschen mögen ihren Weg gehen".
Der Plansprachen-Freund und Nobelpreisträger Wilhelm Ostwald gibt den Esperanto-Freunden Recht:
"Gute Theorie muß alsbald zur Praxis führen; man kann ihren Wert geradezu daran ermessen". (17.1.1911)
Benoît Philippe (Dresden)

Wilhelm Ostwald (1853-1932)
Jen traduko de prelego de Günter Anton kun la titolo: La agado de profesoro Wilhelm Ostwald por la LINGUO INTERNACIONA IDO. La prelego estis prezentita en la internacia Ido-konferenco 2003 en Großbothen (Saksio).
La internacia Ido-konferenco 2003 ne hazarde okazas en la germana urbeto Großbothen. Ĝi estas dediĉata al la 150-a datreveno de la naskiĝo de prof. Wilhelm Ostwald, unu el la plej eminentaj membroj de la Delegacio por alpreno de lingvo internacia (1901-1910) kaj do en certa grado unu el la patroj de Ido kaj pioniro de la disvolviĝo kaj disvastiĝo de tiu planlingvo.
Ostwald, kiu naskiĝis la 2-an de septembro 1853 en Riga (Latvio), fariĝis eminenta kemiisto kaj sukcese esploris sur la kampo de fizika kemio, li precipe okupiĝis pri la teorio de jonoj. Pro siaj laboroj pri katalizo li ricevis la Nobel-premion en 1909. Li estis karakterizita kiel multflanka sciencisto. En la granda kaj moderna urbo Leipzig Ostwald esploris kaj instruis en la universitato kaj tie li havis sian plej sukcesan kaj fruktodonan labor-periodon. Li mortis la 4-an de aprilo 1932 en Leipzig.
Valoras okupiĝi pli multe pri Wilhelm Ostwald en la memorejo (en Großbothen) aŭ hejme. Aparte valora estas lia devizo: "Ne disipu energion, utiligu ĝin!". Tio devus esti ankaŭ nia devizo en nia agado por Ido.
Ĉi tie mi volas aparte pritrakti la agadon de prof. Ostwald por la mondlingvo, ĉar tio estas nia specifa kampo. Laŭ miaj informoj, tiu agado rimarkeble komenciĝis kaj disvolviĝis ekde la jaro 1901. Per artikoloj kaj prelegoj Ostwald subtenis la ideon de internacia helplingvo. Ĝiajn avantaĝojn li vidis precipe por la sciencoj, do por la legado de artikoloj kaj laboroj de eksterlandaj kolegoj, por la korespondado kaj por konferencoj, kiuj estus multe faciligataj per komuna lingvo por la sciencoj. Li atentigis pri la fakto, ke la lingvaj malfacilaĵoj plu kreskus, se ankoraŭ pli multaj popoloj partoprenus en la sciencaj esploroj. Li skribis en 1906, ke la internacieco de la sciencoj postulas internacian lingvon. La neceso de komuna lingvo de la sciencoj trovis subtenantojn, sed la plimulto proponis modernan lingvon, precipe la anglan. Ostwald atentigis pri la faktoj, ke la vivaj lingvoj ne posedas la necesan internan logikon, kaj ke neniu nacio estus preta konsenti al alia nacio la grandan avantaĝon mondskale disvastigi ties lingvon. Pro tio li postulis helpan lingvon, kiu kontentigus la bezonojn de la ĉiutaga vivo kaj de la sciencoj kaj kiu estus facile lernebla. Kiel aliaj, Ostwald komence subtenis Esperanton. Tio estas dokumentita por la jaroj 1905 kaj 1906 (en alia literaturo mi legis 1903) kiam li agis kiel "interŝanĝo-profesoro" (germane "Austauschprofessor") en Usono. Jam dumvoje de Eŭropo al Ameriko li prelegis pri la mondlingvo. En sia libro "Lebenslinien" (en Esperanto "Vivlinioj") li skribis: "Mi tiam ankoraŭ konsideris la artefaritan lingvon Esperanto kiel la plej bonan ekzistantan solvon de la tasko. Pro tio mi priskribis en la prelego per plej vivaj koloroj la grandegajn progresojn, kiujn spertus la homaro per la enkonduko de tia helplingvo." En Usono li krome diskonigis Esperanton kaj per liaj instigoj fondiĝis pluraj Esperanto-kluboj. Laŭ Ostwald fondiĝis pli ol cent dum ses semajnoj.
La scienca-filozofia kadro por ĉiuj kultur- kaj scienc-politikaj aktivecoj de Ostwald estas devenigenda de lia filozofia teorio de la "ENERGETIKO", kiu devenigas de energio ĉiun fizikan kaj psikan procezojn. Laŭ li ĉio kio okazas estas transformiĝo de diversaj formoj de energio. La homo ne submetiĝu pasive al sorto, sed devas aktive agi. Lia agado en ĉiuj rilatoj kaj kampoj devas sekvi la "energetikan imperativon", laŭ la devizo "Ne disipu energion, utiligu ĝin!". Tiu devizo estis por li motivo por agadi.
Ostwald interesiĝis pri diversaj mondproblemoj, inter kiuj la mondlingvo estis nur unu. Tre grava por li estis la organizado de scienca laboro. En sia verko "La Energetika Imperativo" li skribis pri mondorganizaĵo de kemiistoj, pri la mondlingvo, tutmonda mono, plibonigo de la kalendaro ktp. Ĉi tie enviciĝas la problemo de mondlingvo. Ankaŭ ĝi interligiĝas kun la energetika imperativo. Ostwald opiniis, ke la diverseco de la lingvoj kaŭzas kolosan disipadon de energio. Li opiniis ke ĉiu unuopa kunlaboranto bezonas kreskantan parton de energio por majstri la lingvan diversecon.
Internacia lingvo reduktas la disipon de energio, kiu okazas per la lernado de pluraj fremdaj lingvoj. Li skribis ke la problemo de artefarita komuna lingvo ne estas kimero, sed male scienca-teknika tasko, kies solvo signifus neimageblan senigon de la laboranta homaro je neutilaj penoj.
Por kompreni la konceptojn de Ostwald pri internacia lingvo, lian komprenon pri konstruita lingvo internacia kaj pri ties atributoj, oni devas koni liajn konceptojn pri lingvo ĝenerale.
Por li la lingvo estis la centra nervosistemo de popolo kaj li formulis: "La socia nervosistemo, kiu ebligas kaj certigas la komunan laboron de popolo, estas la lingvo."
Li skribis ke lingvo estas nek kreskinta nek ekzistanta organismo por si mem, sed instrumento, kiun la homoj kreis por precizaj celoj kaj kiu dum pasado de longa tempo ankaŭ siaflanke ricevis diversajn ŝanĝojn pro ŝanĝado de tiuj celoj.
Ostwald atentigis pri la danĝero de dominado de iu nacia lingvo kiel "lingua franca", do kiel super-regiona lingvo. Lia averto nuntempe estus ekstreme aktuala pro la kreskanta rolo de la angla, kiu pro la domina rolo de Usono en la mondo nuntempe fakte ludas la rolon de mondlingvo, uzata en ekonomio, scienco, trafiko, interkomuniko, politiko ktp.
Jen la vortoj de Ostwald: "La popolo kies lingvo distingiĝis kiel mondlingvo, nur per ĉitiu cirkonstanco havus grandan teknikan avantaĝon kompare kun ĉiuj aliaj popoloj, pro tio ke ĝiaj libroj kaj ĵurnaloj legiĝus ĉie, ĝiaj komunikaĵoj, katalogoj , prezlistoj ĉiuspecaj kompreniĝus ĉie, tiel ke neniu alia popolo ... povus same procedi".
"Kun la lingvo ankaŭ la mondkoncepto, la belarta kaj scienca pensado transiras al la aliaj, kiuj uzas ĉi tiun lingvon. Anstataŭ protekti per la enkonduko de ĝenerala mondkomunikilo la propran patrinan lingvon kontraŭ influo kaj subpremo, oni baldaŭ per la akcepto de viva lingvo neglektus la propran lingvon kaj fine ĝi malaperus." Ĝuste nun por ni en Germanio, sed certe ankaŭ por aliaj landoj, ĉi tiuj vortoj estas ekstreme aktualaj, pro tio ke la germana parte jam usoniĝis.
Wilhelm Ostwald plu skribis pri ĉi tiu temo. "Kvankam mi multe inklinas alte estimi kontribuojn de la angle parolantaj kaj skribantaj popoloj al la tuta trezoro de la homa scio kaj de la beletro, mi tamen devas emfazi, ke la ekskluzive angla influo en scienco kaj arto ŝajnas al mi same kritikinda por la tuta rezulto de la homa evoluo, ĉar ja ekskluzive angla (en nia tempo: usona G.A.) politika aŭ komerca dominado super la tuta mondo." Sendube ĉi tiuj vortoj de Ostwald estas tre aktualaj ankoraŭ hodiaŭ.
Kia estis la intelekta koncepto de Ostwald pri lingvo ĝenerale kaj pri mondlingvo?
Laŭ sia filozofia koncepto Ostwald havis tre aktivan kaj kritikan opinion pri lingvo. Laŭ lia kompreno pri lingvo ĝi ne estas netuŝebla, sed ŝanĝenda kaj plibonigenda. Por li la celo kaj la karaktero de lingvo estas la ekzakta kunordigo de nocioj kaj lingvaj signoj. Ekzistas son-signoj kaj skribsignoj, ambaŭ devas esti ekzakte kunordigitaj laŭ la principo: unu nocio - unu signo, unu sono - unu signo. Sekve ĉiu nocio devus havi nur unu signon (vorton). Do li rifuzas sinonimojn.
Por li konstruita lingvo estas sole teknika helpilo, ĉaren la senco de lia "energetiko" ĝi estas taŭga instrumento por energi-ŝpara komunikado. Laŭ li la lingvo internacia antaŭ ĉio devas servi al la scienca-teknika komunikado kaj al la komercaj rilatoj. Li neglektis eventualan rolon de konstruita lingvo kiel lingvo ankaŭ por krei verkojn de beletro. Kelkaj kritikantoj de Ido vidas en ĉi tiu fakto kaŭzon de konstatebla manko de literatur-verkoj. Eĉ ne unu verko de granda mondliteraturo estas tradukita en Idon. Aliflanke mankas ankaŭ sciencaj teknikaj verkoj en Ido. Pri la tiel nomata "beletro" en konstruita lingvo la opinioj certe diversas. Sendube multaj preferas legi beletran verkon en la originala lingvo aŭ almenaŭ en la propra gepatra lingvo.
Ostwald postulis de la mondlingvo, ke ĝi estu politike neŭtrala, internacia, klara en la uzo de la nocioj kaj signoj kaj facile lernebla por ŝpari energion.
Mi jam menciis ke Ostwald komence agis por Esperanto, sed baldaŭ li perceptis difektojn kaj mankojn de Esperanto. Li kritikis antaŭ ĉio la supersignojn, sed ankaŭ neperfektaĵojn de la lingvo kaj li forte kritikis la netuŝeblecon de la "Fundamento". Granda manko estis por li la rifuzo de necesaj reformoj flanke de multaj esperantistoj. Krome la sciencisto Ostwald forte rifuzis la kvazaŭ religian adoron al la "majstro", la Zamenhof-kulton, kaj la fanatikecon kiu estas ligita kun ĝi.
Inter la esperantistoj estis ne malmultaj kritikantoj. Tial Zamenhof mem kreis reformvarianton de Esperanto, en kiu li konsideris la kritikojn. En la revuo LA ESPERANTISTO en 1894 li balotigis la tiamajn esperantistojn por aŭ kontraŭ la reformprojekto. La plimulto de la legantoj de tiu revuo rifuzis la projekton. Reformemuloj rezignis aŭ mem kreis projektojn de planlingvo.
Antaŭ tre multaj jaroj la tiam en Großbothen loĝanta idisto Thiel trovis la eblon pruntepreni (de la nepino de prof. Ostwald, se mi ne eraras) la volumon 3 de la viv-memoroj de prof. Ostwald, kiu eldoniĝis private sub la titolo "Lebenslinien" (en Esperanto "Viv-linioj"). Li ebligis ankaŭ al mi legi la tre interesan libron, ricevinte la permeson sendi ĝin al mi. En ĉi tiu libro prof. Ostwald skribis pri sia agado por la mondlingvo. Kvankam mi bedaŭrinde forgesis multon, kion mi tiam legis, mi memoras relative bone jenon: Tio okazis en la tempo, kiam la Delegacio prezentis la reformitan Esperanton kaj la demando estis, ĉu la esperantistoj akceptus ĝin. Je tiu tempo Ostwald estis invitita partopreni en kunveno de la Esperanto-grupo en Dresden kaj tie prelegi. Mi ne memoras, ĉu tio eventuale okazis eĉ okaze de la 4-a Esperanto-mondkongreso. Sed mi memoras, ke Ostwald parolis pri la neceso de reformoj de Esperanto kaj pri ilia urĝa realigo. Post la fino de la kunveno, tiel raportis Ostwald, sinjorino (mi ne memoras, ĉu la prezidantino) gvidis lin en najbaran ĉambron, kie sur malgranda tablo estis verda tablo tuko kaj sur ĝi portreto de Zamenhof kaj la "Fundamento". La tuto estis lumigata per du brulantaj kandeloj, kiuj staris dekstre kaj maldekstre de la enkadrigita portreto. Ŝi montris la portreton kaj demandis al la profesoro, laŭ la senco de la vortoj, kiel li povas pravigi siajn vortojn, kiuj tiel damaĝis la verkon de la "majstro". Ostwald menciis ke li estis surprizata kaj strange emociata per tia konduto kaj pro tia kulto.
Decida punkto en la historio de Ido estis la fondo de la Delegacio por alpreno de lingvo internacia, kiu komencis sian laboron en 1901. Kreiĝis komitato, kiu realigis la konkretajn laborojn por trovi aŭ krei taŭgan internacian helplingvon. Oni decidis, ke la internacia lingvo devas ne esti ia viva lingvo kaj ke oni ne garantias, ke la Delegacio adoptos unu el la jam ekzistantaj novaj aŭ jam konataj artefaritaj lingvoj, do ekzemple Esperanton. Dum jaroj la Delegacio realigis grandegan laboron. Wilhelm Ostwald tre aktive kunlaboris en ĝi, fariĝis prezidanto de la laboranta komitato kaj gvidis 19 kunsidojn, dum kiuj oni diskutis pri diversaj planlingvaj projektoj, pri Esperanto kaj pli malfrue pri la Ido-projekto. Dum la laborkunsidoj diversaj helplingvaj projektoj estis prezentataj, parte eĉ de siaj aŭtoroj persone. Mi legis ke ne estis facile gvidi la laborkunsidojn kaj ekzemple konvinki aŭtorojn, ke iliaj lingvoj ne aŭ ankoraŭ ne konformiĝas al la atendoj de la Delegacio. Pro tio estas granda merito de Wilhelm Ostwald ke ĉiuj laborkunsidoj okazis en bona atmosfero kaj sukcese finiĝis. Ostwald forlasis la Delegacion en 1908 pro sia Ido-koncepto kiu diferencas de tiu de Couturat - Ostwald estis kontraŭ tro forta romanigo - kaj pro la por li neakceptebla procedo-maniero de Couturat ĉe la realigo de ties intencoj. Profesoro Ostwald fariĝis honora prezidanto de la gvidantaro de la "Uniono di l'amiki di la linguo internaciona" kaj kunlaboris en la Ido-Akademio, kiun komence gvidis Otto Jespersen. La revuo PROGRESO komencis aperi laŭ propono de Ostwald en 1908. Li financis ĝin dum la komenca periodo kaj samtempe ankaŭ aliajn Idoaktivecojn (ekzemple per parto de sia Nobel-premio). Krome Ostwald kontribuis al aplikado de Ido por la kemia nomenklaturo kaj subtenis la eldonon de teknikaj vortaroj en Ido.
Unu el la lastaj grandaj klopodoj de Ostwald progresi pri la problemo de mondlingvo estis la fondo de asocio por krei Mondlingvo-Oficejon (germane "Weltspracheamt") en 1910.
Mi citas el la alvoko de la asocio por instalo de Mondlingvo-Oficejo. "La asocio por kreo de Mondlingvo-Oficejo estas internacia laborrondo. Ĝi aspiras al preparado kaj instigado de diplomatia agado por fondo de Mondlingva Societo inter pluraj ŝtatoj kaj por kreado de Mondlingvo-Oficejo, kies tasko estus, kiel organo de la Mondlingva Societo, agi por la enkonduko, evoluigado kaj praktikado de oficiale agnoskita internacia helplingvo." Oni deklaris kompletan neŭtralecon de la asocio rilate al jam ekzistantaj kaj pli malfrue aperontaj sistemoj de internaciaj helplingvoj kaj decidis sin deteni de ia propagando por unuopa planlingva sistemo. La fondo de la asocio, kiu okazis sub forta influo de la idistoj, vekis grandan malfidon ĉe esperantistoj. Oni timis novan Delegacion kaj tial okazis forta polemiko inter esperantistoj kaj idistoj.
La rifuzo de la esperantistoj superpezis, kaj post la unua mondmilito (1914-1918) la agado de la asocio estis forgesita.
Post la unua mondmilito Ostwald antaŭ ĉio sin okupis pri sia scienco pri koloroj kaj apenaŭ plu agis aktive por Ido. En (la Ido-revuo) PROGRESO nur malofte aperis artikoloj de li. Menciinda estas artikolo de li en PROGRESO VIII, n-ro 81, sub la titolo "Saluti ad PROGRESO" (en Esperanto "Salutoj al PROGRESO"), en kiu li akceptis la honoran prezidantecon por la Ido-Akademio kaj konstatis ke la mondlingvo estas necesaĵo.
Okaze de lia morto en 1932 idistoj per kelkaj honorigaj artikoloj memorigis pri la laŭdinda agado de prof. Wilhelm Ostwald por la enkonduko de internacia lingvo kaj aparte por Ido. Bedaŭrinde mi ne havis okazon persone legi tiujn artikolojn. Estas fakto ke Wilhelm Ostwald energie agis por la enkonduko de racia kaj taŭga lingvo internacia. Kiam la problemo dum la dudekaj jaroj (de la 20-a jarcento) diskutiĝis sen rezulto, Ostwald diris: "Tiel ni devas spekti la absurdan spektaklon, ke la trajno staras preta, la lokomotivo estas hejtita, la lokomotivestro estas preta, la pordoj de la vagonoj estas malfermitaj, kvazaŭ tiel ke nur estas necese ke la homoj eniru, por esti baldaŭ kondukotaj al la celo. Sed ili ne volas, ĉar la fervojo estas por ili tro nova."
Traktante ĉi tie la agadon de prof. Wilhelm Ostwald por internacia lingvo, mi ne rajtas forgesi iom strangan epizodon en liaj prilingvaj pensado kaj agado, temas pri la ideo de ia WELTDEUTSCH (Mondgermana). Okaze de la komenco de la unua mondmilito, kiel multaj aliaj, ankaŭ Ostwald lasis sin kapti de la germannaciisma ravo. Kun aliaj li subskribis "Alvokon al la kultur-mondo", en kiu oni subtenis la germanan militadon. Li mem projektis "Nov-ordon de la eŭropa kaj kolonia situacio". Certe lige kun tio kompreneblas ankaŭ lia ideo de tiel nomata WELTDEUTSCH. Cetere mi memoris ke en la interreta Ido-listo aperis tekstoj, kiuj demonstris la naciistan konduton de Ostwald en tiu historia situacio. En unu el tiuj tekstoj Ostwald skribis: "La sukceso de niaj unuigitaj armeoj... estas nur la milita preludo al paca avanco de Germanio al sudoriento, per kio la plej granda kohera komplekso da firma tero sur la tersurfaco, t.e. la eŭrop-azia teritorio eniros novan epokon de sia historio kaj tiel de la tuta mondhistorio."
Iom pli malfrue li skribis: "La plej malnova kultur-regiono de la homaro, la plej granda kohera teritorio sur la tuta tersurfaco, ekspektas novan tempon de florado, kaj kiel portantoj de tiu kulturlaboro, ni Germanoj kune kun la samgentaj popoloj estas plej kompetentaj."
Ostwald imagis la tiel nomatan WELTDEUTSCH kiel simpligitan germanan, sed ni apenaŭ scias, kia li imagis tiun lingvon. Por ni tiu afero ne gravas kaj tial mi ne volas disipi pli da vortoj pri ĝi. Por mi estas vere strange kaj nekompreneble, ke sciencisto kiel Wilhelm Ostwald, kiu havis vastajn internaciajn kontaktojn kaj kiu kunlaboris kun sciencistoj kaj studentoj de diversaj nacioj, povis havi tian naciistan fazon en siaj vivo kaj kreado.
Sekvas ankoraŭ kelkaj pliaj rimarkoj pri la planlingva kaj idista kreado de Wilhelm Ostwald. Li havis vastan korespondon kun sciencistoj kaj simpatiantoj al la mondlingva ideo. Mi jam menciis ke kiel sciencisto li sentis la neceson de komuna lingvo de scienco, sed la korespondo kun la franca filozofo kaj matematikisto Louis Couturat (1868-1914) impulsis lian sisteman okupiĝon pri planlingvaj problemoj. Tiu korespondo ekis la 26-an de oktobro 1901 per letero de Couturat al Ostwald. En tiu letero Couturat tre penis gajni Ostwald por la ideo de internacia lingvo, antaŭ ĉio por la interkomprenigo de sciencistoj. Li atentis pri la neŭtraleco de la Delegacio rilate al la selekto de internacia lingvo kaj atentigis Ostwald pri la signifo de Esperanto. Couturat sukcesis interesigi Ostwald pri la afero.
Je tiu tempo Ostwald jam estis profesoro en Leipzig de post 14 jaroj. En lia laboratorio komune laboris junaj homoj kiuj venis de diversaj landoj kaj nacioj, de Ameriko kaj Japanio, Anglio, Francio kaj Skandinavio, de Rusio, Italio kaj de Balkanio. Ĉiuj estis plenaj de la sama spirito kaj pace laboris unu apud alia. Ostwald komprenis kaj parolis diversajn naciajn lingvojn. Tio estis necesa por la laboro kun sciencistoj kaj studentoj kaj por la interŝanĝo de ideoj, por la partopreno en internaciaj kongresoj kaj por lia mondvasta korespondo. Liaj verkoj tradukiĝis diverslingve. Tio entute kontribuis al tio ke Ostwald forte interesiĝis pri la ideo de artefarita lingvo internacia kiel interkomprenilo de la internacia sciencistaro kaj fine kiel ĝenerala lingvo internacia. Tial la germana profesoro ne nur partoprenis en la laboro de la Delegacio, li energie antaŭenigis la laboron. Krome li provis interesigi kaj gajni aliajn sciencistojn por la afero kaj gajnis ekzemple la fiziko-kemiiston Richard Lorenz por Esperanto kaj fine por Ido. Mi jam menciis liajn prelegojn kaj lian fruktodonan agadon en Ameriko. Tre gravas lia konstato, ke bonaj ideoj malgraŭ sia ĝusteco tamen ne sukcesas per si mem. Oni devas realigi ilin per organiza laboro.
Do la ĉefa kampo por realigo de la ideo de internacia lingvo fariĝis por Ostwald la laboro en la Delegacio, kie li energie agis precipe en 1907. Tamen dum tiu agado iom post iom evidentiĝis diferencoj inter la konceptoj de Couturat kaj Ostwald rilate al la necesaj reformoj de Esperanto, kiun la Delegacio ja intencis akcepti, sed en formo reformita. Fakte la ago-manieroj de Couturat kaj Ostwald ĉiam pli diferencis. Por ekspliki la diferencojn inter la du eminentaj reprezentantoj de la Delegacio direndas koncize kaj iom simple ke Ostwald deziris ĉiukaze konservi la unuecon de la esperantistaro per komence minimumaj reformoj, kiujn oni povus laŭgrade plivastigi. Li esperis tiel povi gajni ne nur Zamenhof, sed ankaŭ la Lingvan Komitaton de Esperanto por la reformoj, ankaŭ tiujn kiuj dum la Esperanto-kongreso en Boulogne-sur-Mer en 1905 forte rifuzis reformojn. Tiel Ostwald proponis komence nur anstataŭigi la literojn kun supersignoj per la nunaj Ido-formoj, krome (laŭ li) tabelvortoj kaj la pluralo de la adjektivoj ktp. antaŭ substantivoj kaj la deviga akuzativo devus esti fakultativaj. Ostwald deziris konservi la pluralon per -oy. Li opiniis ke tiel li atingus la konsenton de la esperantistaro.
Couturat fakte volis ke oni akceptu la Ido-projekton kaj rifuzis progresivajn reformojn. Tiel li ekscitis fortan rifuzon de la Lingva Komitato kaj de multaj fidelaj simpatiantoj de la "majstro" (Zamenhof) kaj de lia verko. Ekis ne nur nekonkordaj diskutoj, sed eĉ malamikaj disputoj, kaj oni eĉ plurfoje perdis esperantistojn, kiuj komence estis por reformoj. Almenaŭ tion mi legis pri tio en literaturo, kiun mi disponas.
La malkonkordo inter Couturat kaj Ostwald evidente ne estis solvebla, tial la 9-an de februaro 1908 Ostwald informis Couturat pri la fakto, ke pro malkonkordo inter ili pri la karaktero de la reformo de Esperanto, kaj pro la politiko de Couturat pri la reformrealigo kaj pri la propagando de la Ido-projekto, li forlasas la Delegacion. Tiel eminenta batalanto por la celo de la Delegacio finis sian kunlaboron, kaj por ni eble restas la demando, kiu el la du eminentaj reprezentantoj de la ideo de internacia lingvo akceptebla por ĉiuj pravis.
Ĉu per la reformvojo de Ostwald oni estus konservinta la unuecon de la Esperanto-movado? Ĉu la reformproponoj de Ostwald sufiĉis por rezultigi la planlingvon modernan kaj akcepteblan ekzemple por la sciencistoj, por kiuj li komence sentis la neceson de taŭga komuna laborlingvo?
Se oni konsideras la fakton ke dum la jardekoj post la unua kaj la dua mondmilitoj multegaj idistoj forlasis la Ido-movadon kaj transiris al naturecaj (pli aposterioraj) planlingvoj, precipe al Interlingua (1951), ĉu eble la problemo de Ido estas, ke ĝi estas lingvo neakceptebla por la esperantistoj kaj tro forte ligita al la strukturo de Esperanto laŭ la opinio de planlingvistoj, kiuj postulas relative naturecan (pli aposterioran), simpligitan eŭropan lingvon? Dum jardekoj mi konstatis ke ĉiam denove kritikemuloj de Esperanto forlasis ties movadon kaj alvenis al Ido, sed ofte jam post eta tempo ili forlasis ankaŭ la Ido-movadon por fine trovi sian celon en Interlingua. Kio farendas, por ke Ido fariĝu sufiĉe atrakcia por trovi multe da fidelaj simpatiantoj kaj propagandemuloj, por ke ĝi fariĝu forta kaj ĉie aprezata lingvo, kiu eminente plenumas siajn taskojn de internacia lingvo?
Kiu pravis, Couturat aŭ Ostwald, aŭ ĉu ambaŭ eraris?
Ĉu ni ne devus serioze esplori, kiel konstruita lingvo internacia povas servi al la homaro en nia epoko de tutmondiĝo? Ĉu ni tro forte nin koncentras al la lingvo kaj tro malmulte al la mond-ekonomia kaj mond-politika situacio en la mondo, al la fakto ke la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko estas la nuna ekonomie, finance, milite kaj politike plej forta kaj tial dominanta ŝtato de la mondo? Nuntempe Usono disvastigas ian koncepton pri demokratio, sian pensadon kaj vivmanieron en la tuta mondo, kaj tio pere de la angla lingvo. Ni devas konsideri tiun gravan fakton en nia idista agado. Kion Ido povas oferti al la homoj, kion la angla ne povas? Ĉu ĝi povas utili al la homoj malgraŭ la dominanta rolo de la angla? Mi kredas, ke ni tro malmulte konsideras tiujn problemojn.
Kio fine direndas pri la meritoj de Wilhelm Ostwald pri interlingvistiko kaj precipe pri Ido?
Ostwald faris multe por la ideo pri konstruita lingvo internacia. Li ne nur argumentis, sed praktike partoprenis en la agado por realigi tiun ideon, komence ankoraŭ por Esperanto, sed baldaŭ por reformita Esperanto kaj fine por Ido. Gravas ĉi-rilate lia konvinko ke bona ideo ne venkas per si mem, sed ke oni devas agi por atingi ĝian venkon.
La principo de Wilhelm Ostwald "Ne disipu energion, utiligu ĝin!" estas valora argumento por regule konstruita lingvo internacia. La homaro povas ŝpari multege da tempo por lernado de fremdaj lingvoj kaj multe da mono por tradukado. Tamen la negativa opinio de Ostwald pri instruado pri fremdaj lingvoj ne pravigindas, ĉar eĉ se ekzistas ĝenerale uzata lingvo internacia, lernado de fremdaj lingvoj posedas specife kulturan kaj sciencan valorojn.
Tute prave Ostwald priskribis la danĝerojn kiuj rezultas el la dominado de unu lingvo nacia kiel mondvasta pontlingvo por la lingvoj kaj la kulturo de aliaj nacioj.
Lia kritiko de la lingvo kiel organismo, kiu esprimas la spiriton de iu popolo, tute pravas. Laŭ Ostwald lingvo estis kaj estas komunika rimedo.
Li prave konstatis ke sciado de lingvo internacia subtenas kaj faciligas lernadon de etnaj lingvoj.
Evidente Wilhelm Ostwald tro forte konsideris la internacian lingvon kiel teknikan rimedon kaj apenaŭ kiel rimedon por kreado de literaturaj verkoj.
Lia demisiono kiel gvidanta membro de la Delegacio tamen ne signifas la finon de lia agado por Ido. Lia nomo estas ligita kun la revuo PROGRESO, kun la fondo de la "Uniono di l'amiki di la linguo internaciona", kies honora prezidanto li fariĝis, kaj kun la Akademio de Ido, kies honora prezidanto li ankaŭ estis. Li estis unu el la plej eminentaj idistoj kaj en tiu senco ni honoras lin.
Günter Anton (Köthen, Saksio-Anhalto)
el Ido tradukita de
Benoît Philippe (Dresden), aprobita de Günter Anton

Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
14.januaro.07, Pirna:
(13-a horo) temo: raporto pri vizito de Internacia Festivalo en Saarbrücken (Karbe). Inf.: nokosaksio@tiscali.de
26.januaro.07, Dresden:
Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 22. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Café aha, Kreuzstr. 7. Inf.: esperanto-dresden.de
11.februaro.07, Pirna:
(13-a horo) temo: "kafejo Esperanto" (Eitner). Inf.: nokosaksio@tiscali.de
16.februaro.07, Leipzig:
(19-horo) babilado en la kafejo "Grüne Tomate", Härtelstr. 27. Inf.: kaplida@hotmail.com
11.marto.07, Pirna:
(13-a horo) temo: jarĉefkunveno de Esperanto-Asocio "Svisa Saksio". Inf.: nokosaksio@tiscali.de
23.marto.07, Dresden:
Vorstandssitzung des Sächsischen Esperanto-Verbandes in der Sächsischen Esperanto-Bibliothek. Inf.: glizje@aol.com
30.marto.07, Dresden:
Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 23. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Café aha, Kreuzstr. 7. Inf.: esperanto-dresden.de
02.-09.aprilo.07, Bonn:
23-a PSI (Printempa Semajno Internacia), la paska renkontiĝo por la tuta familio. www.esperanto.de/psi
15.aprilo.07, Pirna:
(13-a horo) temo: prelego pri fungoj. Inf.: nokosaksio@tiscali.de
20.aprilo.07, Leipzig:
(19-horo) babilado en la kafejo "Grüne Tomate", Härtelstr. 27. Inf.: kaplida@hotmail.com
27.aprilo.07, Dresden:
Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 24. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Café aha, Kreuzstr. 7. Inf.: esperanto-dresden.de
13.majo.07, Pirna:
(13-a horo) temo: lingva ekzerco "mia loĝloko". Inf.: nokosaksio@tiscali.de
16.-20.majo.07, Bad Münder:
Berlina Arbara Renkontiĝo inter Hannover kaj Hameln. Por homoj kiuj estas aŭ sentas sin junaj. En la arbaro, tial ideala por familioj kun etaj infanoj. DL8oap@gmx.net
25.majo.07, Dresden:
Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 25. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Café aha, Kreuzstr. 7. Inf.: esperanto-dresden.de
25.-28.majo.07, Hamburg:
84-a Germana Esperanto-Kongreso. www.hamburg2007.de
8.-10.junio.07, Bahratal inter Pirna kaj Ustí nad Labem:
Lingva kaj Turistika Seminario kun lingvokursoj, prelegoj, turisma Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime programo kaj surprizoj. Inf.: nokosaksio@tiscali.de
15.junio.07, Leipzig:
(19-horo) babilado en la kafejo "Grüne Tomate", Härtelstr. 27. Inf.: kaplida@hotmail.com
29.junio.07, Dresden:
Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 26. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Café aha, Kreuzstr. 7. Inf.: esperanto-dresden.de
Pri Esperanto-Asocio "Saksa Svisio" donas informojn N. Karbe (nokosaksio@tiscali.de).
Pri Esperanto-Grupo Dresden donas informojn K. Urban (esperurban@aol.com).
Pri "Esperanto-Gruppe Leipzig" donas informojn W. Geidel (tel. 0341-4118577).
"Esperanto-Gruppe Leipzig" normale kunvenas ĉiun unuan merkredon de la monato je la 18-a horo en la lokalo "Waldbaurklause" (Leipzig-Schönefeld).
Pri junaj Esperantoamikoj en Leipzig donas informojn A. Kaplick (kaplida@hotmail.com).
Pri internaciaj Esperanto-eventoj donas informojn www.eventoj.hu
Pri Saksa Esperanto-Arkivo kaj "Esperanto-Zentrum M. Hankel" en Dresden donas informojn W.M. Schwarz (ez_mh@web.de).

Ni funebras pri Erich Seidemann (1908-2006)
La 19-an de oktobro 2006 forpasis Erich Seidemann, la honora prezidanto de la Esperanto-Grupo Dresden, en la aĝo de 98 jaroj. Inter la du mondmilitoj, li kiel instruisto instruis Esperanton al infanoj. Li verkis por ili teatraĵon laŭ la libro de Jules Verne "En 80 tagoj ĉirkaŭ la mondo". La infanoj prezentis ĝin en la kostumoj de la vizitataj landoj. Ĝis granda aĝo li verkis artikolojn kaj pupteatraĵojn en Esperanto kaj restis tre aktiva.
Klaus Urban (Dresden)

Atentu kaj apogu!
La tria numero de la saksa-bretona kultura bulteno VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO, kiu aperos en majo 2007 je 1000 ekzempleroj, prios la temon "Kulinara arto". Bonvolu sendi antaŭ aprilo 2007 vian kontribuon en Esperanto al la redakcio: glizje@aol.com aŭ Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstr. 25, 01326 Dresden.

Vizitu
www.lernu.net
www.edukado.net
www.eventoj.hu
www.esperanto.koszalin.pl
www.esperanto-dresden.de
www.esperanto.net
www.liberafolio.org
www.uea.org
www.eo.wikipedia.org
www.esperanto-panorama.net
www.gxangalo.com
www.esperantoland.de
www.esperanto.de
www.internacia.tv
www.bebe-dresden.de (unter der Rubrik: "AGs" auf der linken Leiste)

Omaĝe al la Esperanta poeto William Auld (1924-2006)

BONVOLO SUFIĈAS?

Ŝi venis verŝi mian viskion.
Dum dudek minutoj ni konversaciis,
ŝi japane, mi angle.
La japanan mi ne komprenas,
ŝi la anglan ne komprenas.
Ni multe spritis, ridis,
kubutis familiare unu la alian.
Sed kompreneble
ni tediĝis fine
pri l' vojo kondukanta nenien.
Mi ofte scivolas:
kion ŝi efektive diris al mi?

RIMLETERO 77

Sur la infanajn cerbojn presas
mispensojn la eduksistemo,
kaj tiu infanaĝa premo
por naciismo ilin dresas.
La fieduko tre sukcesas -
ĝangale kreskas tiu semo;
sur la infanajn cerbojn presas
mispensojn la eduksistemo.
La diferencojn oni jesas,
silentas pri l' similoj - emo,
en kiu fontas la problemo;
kaj mison, kies fort' ne ĉesas,
sur la infanajn cerbojn presas.



Pri la 28-a Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno (Pollando)
Ĝis la tagmanĝo je la 14-a kaj 30 mi havas tempon. Kiam mi hejme havas liberan tempon dum tuta longa mateno? Ni promenis kaj nun mi sidas ĉe la maro - la piedojn en akvo, en la oreloj murmuron de mar-ondoj. La suno jam brilas, la aero varmiĝas. Estiĝas bela suna tago. Estas mia lasta tago en Mielno. Morgaŭ ĉiuj hejmen veturos. Mi veturos de Koŝalino 7 horojn per trajno ĝis Vroclavo - kontraŭ 48 zlotoj. Veturplanon mi serĉis sub la ret-adreso www.rozklad.pkp.pl . Ĝi estas legebla ankaŭ en la germana lingvo. De Vroclavo ĉiutage je la 18-a kaj 30 veturas aŭtobuso al Dresdeno (19 eŭroj). Morgaŭ noktomeze mi alvenos hejme. Kion mi rakontu hejme? Kiel mi travivis en la trajno kaj en la buso la sunriĉan tagon? Tion mi tuj forgesos, kiam mi estos hejme kaj plena poŝtkesto atendos min.
Gravas, ke estis belegaj tagoj. Preskaŭ 60 homoj el 8 landoj venis al Mielno partopreni la 28-an Ĉebaltan Esperantistan Printempon de la 13-a ĝis la 21-a de junio; inter ili 9 el Germanio, 2 el Ĉeĥio, 2 el Hungario kaj po unu el Belgio, Belorusio, Britio, Nederlando, Svedio kaj Usono. Kelkajn mi konas de renkontiĝoj en Kudova Zdrój. Mia ĉambronajbarino Jadviga el Svedio estas nova en la rondo. Ŝi kiel mi unuafoje partoprenas en la aranĝo. Ankaŭ ŝi alvenis kun la intenco perfektigi sian lingvokonon. Sed la unua tago estis plena de "solena malfermo" kaj "interkona vespero". La duan tagon la progresintoj kaj flue parolantoj havis multe da eblecoj paroli dum la libera antaŭtagmezo. Posttagmeze mi aŭskultis prelegojn pri sano (Baranovski), aloo (Mandrak) kaj Yumeiho-terapio (Potreuha). Je la tria tago estis katolika festo - ankoraŭ ne komenciĝis la lecionoj. Sed la ĉiutaga komuna kantado kun Urszula kaj ŝia akordiono rapide varmigis la etoson. Du busekskursoj okazis: al Darlovo/Darlovko kaj al Koŝalino. Kiu volis, povis sola aŭ en grupo uzi la buson inter Uniescie kaj Koŝalino aŭ la minibuson. Tiel mi povis viziti la muzeon en Koŝalino pri la nova historio de la regiono.
Ĉiuvespere oni povis aŭskulti prelegojn, ekzemple de Werner Pfennig pri libro skribita post intervjuo kun la papo Benedikto la Deksesa, de Filipova, Mandrak kaj Pfennig pri la aktuala situacio en la Esperanto-movado, kaj de Eniko Zenko pri Hungario. La kulmino estis la bildprelego de Gunter Ebert pri vojaĝo tra Pollando al Vilno.
La longaj vesperaj promenadoj laŭlonge de la strando, kelkfoje finiĝantaj en restoracio ĉe biero, ebligis longajn paroladojn. Tio al mi kaŭzis grandan penon. Mi tro longe devis serĉi vortojn, kiujn mi jam lernis sed denove forgesis. Jes, helpas nur trejniĝo, uzado de la lingvo.
Hodiaŭ je la 18-a horo okazis la 4-a kaj lasta leciono por perfektigado en formo de malgranda ekzameno. Mi partoprenis la rondon por progresintoj instruitan de Czeslau Baranovski. Mi lernis kelkajn nuancojn kaj subtilaĵojn de la gramatiko pri uzado de prepozicioj (priaj taskoj en la interreto troveblas sub www.edukado.net). Sed bedaŭrinde por mi estis tro malmulte da instruado dum tiu ĉi feriado. Hodiaŭ vespere post la bivakfajro kun kolbasetrostado ni longe kune sidos, kantos kaj babilados. Dancadon ne forgesu! La tekstojn de la kantoj kolektis Gunter Ebert el Stralsundo. Li kompilis ilin sub la titolo "Mia kantaro". La datojn de la venonta Ĉebalta Esperantista Printempo vi trovos sub la adreso www.eventoj.hu aŭ www.esperanto.koszalin.pl. Tion hejmenreveninte mi volas rakonti. Mevoj sidas kaj statuas kalkoblanke. Morgaŭ denove estos belega vetero - la lasta tago de printempo.
Helga Lorenz (Dresden)

Koncize
+++ Bad Lausick.
La 2-an de julio Wolfram Rohloff kaj Alida Kaplick organizis por Esperantoamikoj kradrostadon kaj kafumadon en Bad Lausick. Entute kunvenis preskaŭ 20 personoj, inter alie lernantoj el la Esperantokurso, kiun Alida Kaplick gvidas en la popolaltlernejo de Lepsiko.
+++ Dresdeno.
La 28-an de septembro ekis nova Esperanto-kurso en la Bertolt-Brechtgimnazio. En tiu libervola kurso 7 gimnazianoj lernas Esperanton per la lerniloj "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer, "Tendaraj tagoj" de Stefan MacGill kaj "Ekzercoj en la internacia lingvo Esperanto" de Lars Forsman. (www.bebe-dresden.de, rubriko: "AGs")
+++ Dresdeno.
La 29-an de septembro 15 Esperantoamikoj kunvenis je la monata Dresdena Esperanto-Konversrondo en la kafejo "aha". Fondiĝis komisiono "Esperanto por turismo en Dresden", kiu debute preparas informilojn pri famaj preĝejoj de la urbo.
+++ Dresdeno.
Kadre de sia kvalifikiĝo kiel fremdlingva korespondistino Susann Schümann preparas en Dresdeno disertacion pri la temo "Esperanto - die weitverbreitetste Welthilfssprache" (Esperanto - la plej disvastigita internacia helplingvo). Ekzempleron de ŝia disertacio ricevos la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB).

Anoncetoj (anoncetoj kaj anoncoj en VERDA SAKSOFONO estas senpagaj)
Boleslava Esperanto-Klubo kunlabore kun Asocio de Handikapitaj Esperantistoj anoncas, ke ĝi aranĝos lingvajn seminariojn en la vilaĝeto Skokovy de la 16-a ĝis la 22-a de aprilo 2007 kaj de la 15-a ĝis la 21-a de oktobro 2007. Informojn vi trovos je: www.mlboleslav.cz/esperanto aŭ je: drahotovaesperanto@seznam.cz
Im 1. Quartal 2007 erscheint das neue Große Wörterbuch Deutsch-Esperanto (ca. 1650 Seiten) von Erich-Dieter Krause. Der Preis beträgt 98 Euro. Der Verlag möchte ihn ab Juli 2007 auf 128 Euro erhöhen. Das Wörterbuch eignet sich für Anfänger, fortgeschrittene Lernende und Linguisten. Das mit rund 160.000 Stichwörtern und Wendungen weltweit umfangreichste zweisprachige Esperanto-Wörterbuch beinhaltet den gesamten Wortschatz der Alltagssprache mit zahlreichen Wortverbindungen und Anwendungsbeispielen und darüber hinaus fachsprachliche Grundbegriffe aus allen Bereichen. In den Wissensgebieten Botanik, Zoologie und Medizin werden zudem die lateinischen Termini angegeben. Der Sprachgebrauch in Österreich und der Schweiz sowie Regionalismen sind ebenfalls berücksichtigt. Geographische Namen, Eigennamen und Abkürzungen sind alphabetisch eingeordnet. Das Wörterbuch kann schon jetzt bestellt werden (Portokosten innerhalb Deutschlands werden erlassen):
Esperanto-Buchversand, Libroservo de Germana Esperanto-Asocio
Dr. Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Str. 9, 55129 Mainz (Tel.: 06136-46232)
wolfgang.schwanzer@esperanto.de
www.esperanto-buchversand.de

El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
De post septembro 2006, la Saksa Esperanto-Biblioteko ricevis sume 31 librojn, nome donace
- 31 de mortinta sinjorino Pfeiffer el Schwarzenberg
La Saksa Esperanto-Biblioteko nun ampleksas 3807 librojn. Vizithoroj de la biblioteko okazas laŭ telefona aŭ reta interkonsento: 0351-2682735 aŭ glizje@aol.com

El leteroj al la redakcio
Mi tre dankas por la alsendo de VERDA SAKSOFONO, kiun mi ĉiam kun intereso legas. En ĉiu numero troviĝas iuj novaj historioj, lastfoje tiu pri la naturparko en Ukrainio fondita de germanoj.
Irmtraud Bengsch (Konstanz, Baden-Virtembergo)
Dankeme mi ricevadas la bultenon VERDA SAKSOFONO. Mi ĉiam scivoleme trafoliumas kaj laŭpove tralegas la bultenon. Mi konsideras ĝin entute interesa, varia. Sukceson al via redaktado, prosperon al nia bulteno VERDA SAKSOFONO!
Jiří Rada (Most, Ĉeĥio)
La revueto VERDA SAKSOFONO estas interesa por legi.
Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvin, Rusio)
La enhavo de la publikaĵo VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO komuna al la du Esperanto-asocioj de Saksio kaj Bretonio atingas sian celon de kultura bulteno, kaj bone ilustras la kapablon de Esperanto garantii unuecon en esprimado kaj samtempe gardi diversecon. (el la franca tradukita)
Claude Bensimon, prezidanto de "Fédération Espéranto Bretagne" (Lanester/Lannarstêr, Bretonio)

In eigener Sache
Sie erhalten das Informationsblatt für alle Esperanto-Freunde und Esperanto-Interessierte in Sachsen, VERDA SAKSOFONO. Es erscheint vier Mal jährlich und informiert über das Leben und die Kultur der internationalen Sprache Esperanto in Sachsen, soweit die Redaktion selber schriftlich informiert wurde. Jeder Beitrag ist bei der Redaktion willkommen: Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstr. 25, 01326 Dresden oder glizje@aol.com. Das Jahresabo für 4 Nummern zu mindestens 12 Seiten kostet 6 Euro. Für Nicht-Deutsche und Jugendliche ist das Abo (allerdings ohne die einsprachige sächsisch-bretonische Nummer VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO) kostenlos. Abonnenten, Aboschenker und Spender helfen uns zum Weitermachen. Beiträge sind auf das folgende Konto zu überweisen: Benoît Philippe, Kto.: 4120780231, BLZ 850 503 00, Ostsächsische Sparkasse Dresden. Ältere Nummern von VERDA SAKSOFONO finden Sie im Internet unter esperanto-dresden.de. Mit freundlichen Grüßen, Benoît Philippe und Steffen Eitner.
Nächster Redaktionsschluss: 01.04.2007

Aa Bb Cc Ĉĉ Dd Ee Ff Gg Ĝĝ Hh Ĥĥ Ii Jj Ĵĵ Kk Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Ŝŝ Tt Uu Ŭŭ Vv Zz