N-ro 17 (1/2007) Majo 2007
120 Jahre Esperanto - 120 Jahre Geduld und Hingabe
120 Jahre Geduld und Hingabe
120 Jahre Esperanto
Germanaj kolonioj ĉirkaŭ mia hejmo
Vizitu
Kiel mi venis al la Dresdena esperantistaro?
Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
Anoncetoj (anoncetoj kaj anoncoj en VERDA SAKSOFONO estas senpagaj)
Orientulo
Mia interesa travivaĵo en somero
Koncize
El leteroj al la redakcio
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
In eigener Sache
Informilo
120 Jahre Esperanto - 120 Jahre Geduld und Hingabe
120 Jahre Geduld und Hingabe
Die Hegemonie der Sprache und der Kultur einer Weltmacht erscheint den meisten Menschen des 21. Jahrhunderts so selbstverständlich wie die Sklaverei in der altgriechischen Hochkultur. An der Unterwürfigkeit der Mehrheit lässt sich innerhalb von wenigen Jahrzehnten nichts ändern. Deshalb muss sich die kleine Minderheit, die wir bilden, in Geduld fassen. Die Entwicklung der Menschheit hat immer ein anderes Tempo als die Entwicklung des Geistes und der Vernunft gehabt. Kein neues Plansprachenprojekt, keine neue Strategie brauchen wir. Wir brauchen nur Geduld - wie eine Mutter für ihr 120 Tage altes Kind -, weil unser "Kind" unsere Geduld und unsere Hingabe braucht.
Benoît Philippe (Dresden)
120 Jahre Esperanto
Dr. Ludwig L. Zamenhof (1859-1917), Augenarzt aus Bialystok, entwickelte in mehrjähriger wissenschaftlicher Arbeit, aus vorwiegend "internationalen" Wortstämmen und mittels einer leicht anwendbaren, verständlichen Grammatik, die Grundlage der Plansprache Esperanto. Am 26. Juli 1887 veröffentlichte er dazu erstmals in einer 40-seitigen Broschüre seine Vorstellungen. 120 Jahre sind seither vergangen; die Idee einer neutralen Weltsprache hat sich um den Erdball verbreitet. Esperanto wird gelehrt, gelernt und verstanden. Ein besonders wichtiger Grund, Esperanto zu lernen: Wer Esperanto gelernt hat, lernt viel leichter andere Sprachen. Esperanto ist die beste Lernhilfe, besser als viele Nachhilfestunden und man bekommt mit dem leicht zu lernenden Esperanto ein Sprachgefühl, das einen auch in anderen Sprachen weiter hilft.
Grenzen für Anwendungsgebiete gibt es nicht. Nationale und internationale Organisationsformen geben den vielfältigsten Gruppierungen, Sprach- und Arbeitsgemeinschaften den nötigen Rückhalt.
Verbreitet anfangs über Lehr- und Wörterbücher, Werbeliteratur und Sprachgemeinschaften, sind heute u.a. das Internet, umfangreiche weltweite Literatur, Tonträger, Rundfunk- und Fernsehbeiträge Tribünen für Esperanto. Zusammenkünfte in Gruppen, vielgestaltigsten Sektionen bis hin zu großen Weltkongressen sind die Lebensinhalte vieler Esperantosprecher. Dem Tourismus stehen
rund um den Globus die Türen offen. Die Plansprache Esperanto bietet vielgestaltige Betätigungsfelder für Frieden und Völkerverständigung ohne Heimvorteil, für Naturschutz und Wirtschaftskontakte, und besonders auch für Sammler.
Die Philatelie mit ihren Sondermarken, Karten und Briefen zu allerlei Treffen und Gedanken samt den zugehörigen Sonderstempeln ist seit vielen Jahren mein spezielles Sammelgebiet. Sogar individuelle Marken zu und mit Esperanto sind längst in der Sammlerwelt angekommen. Kaum zu bewältigen, alles zu erhalten. Die Vielfalt ist jedenfalls erfreulich: Varietas delectat.
Die Sondermarke zum 120. Jahresjubiläum von Esperanto, auf einem Sonderbriefumschlag von Israel, wird meine Sammlung bereichern.
Klaus Dietze-Lehmann (Dresden)
Germanaj kolonioj ĉirkaŭ mia hejmo
Mi naskiĝis en la dua mondmilito (en 1943), tial mi ne memoras germanajn koloniojn, kiuj abundis en la provinco de Lvivo (germane: Lemberg; pole: Lwów). Sed iliaj spuroj en diversaj formoj - de bone konserviĝintaj loĝdomoj, mastrumaj konstruaĵoj, monumentoj sur la forlasitaj tombejoj ĝis la loknomoj - restis kiel mutaj atestantoj de
pasinteco.
Mi ne parolos pri ĉiuj kolonioj sur la iama teritorio de la provinco de Lvivo (mi supozas, ke ili nombris ĉ. 150), nur pri tiuj, kiuj situis proksime de mia hejmo (mia urbeto Pustomiti kuŝas 15 km sude de Lvivo) en distanco 10-15 km.
La plej granda inter ili estis Dornfeld, kiu estis centro de 7 kolonioj formantaj unu evangelian komunumon. Ĉi vilaĝon fondis elmigrintoj el Rejnlando-Palatinato en la jaro 1780. En Dornfeld estis lernejo ("Heim-Volksschule"), kirko, ŝparkaso, muelejo, eta laktaĵfabriko kaj eĉ propra gazeto ("Dornfelder Blätter"). La 20-an de julio 1876 Dornfeldon vizitis la aŭstria imperiestro Jozefo la Dua. En sia parolo antaŭ la vilaĝanoj li substrekis la belon de ĉi kolonio, ĝian bonan situon for de Lvivo kaj prosperan mastrumadon kaj nomis la vilaĝon valora ŝtono inter ĉiuj germanaj kolonioj en Galicio kaj modelo por ili.
Aliaj proksimaj kolonioj estis Einsiedel, Lindenfeld, Reichenbach, Falkenstein, Neu-Chrusno kaj Rosenberg. Ĉiu vilaĝo havis sian sigelon. Tieaj loĝantoj estis bonaj mastroj, kiuj famis en ĉirkaŭaj vilaĝoj ankaŭ kiel bonkondutaj kristanoj. Ekzemple, en Dornfeld estis malpermesite ludi kartojn dimanĉe ĉu hejme, ĉu surstrate. Fumado estis permesita ekde 18 jaroj (en Einsiedel - ekde 20). Post la deka vespere estis malpermesite laŭte kanti.
En septembro 1939 la provinco de Lvivo, kiu tiam de post 1919 apartenis al Pollando, estis aneksita al Sovetunio. Ĉiuj germanaj loĝantoj de la menciitaj kolonioj dum la severa vintro de 1939-1940, kiam frostoj atingis ĉirkaŭ 40 gradojn, estis deportitaj de sur la tero, kiu fariĝis por ili jam hejma, komence en Lodzon kaj poste en "Wartheland" (t.e. la regionoj de Posen/Poznan, Hohensalza/Inowroclaw, Kalisch/Kalisz kaj Lodz/Lódz). El la Lviva distrikto ilia nombro estis 21518 personoj. En "Wartheland" ili devis
rekomenci novan vivon... por furi denove post la milito.
La germanaj nomoj de iamaj kolonioj estas konataj nun plejparte nur de maljunaj homoj. Nur en la urbeto Ŝĉirec, kiu najbaras al Rosenberg kaj "englutis" ĝin, oni
ofte, sen aĝa diferenco, ankoraŭ hodiaŭ diras "mi loĝas en Rosenberg" aŭ "mi loĝas en la kolonio".
De tempo al tempo venas al nia distrikto eksterlandanoj, kiuj deziras trovi spurojn de siaj praŭloj. Kelkaj el ili sukcesas en tio, kaj tiam ĝojo miksiĝas kun amaraj larmoj.
Volodimir Pacjurko (Pustomiti apud Lvivo, Ukrainio)
Vizitu
www.lernu.net
www.edukado.net
www.eventoj.hu
www.esperanto.koszalin.pl
www.esperanto-dresden.de
www.esperanto.net
www.esperanto.de
www.esperanto-panorama.net
www.bebe-dresden.de (unter der Rubrik: "AGs" auf der linken Leiste)
e-planedo.kerno.org
www.viavento.org
bertilow.com/blogo/
www.serbske-nowiny.de
skribitaj-pensoj.blogspot.com
www.uea.org
www.liberafolio.org
www.everk.org
www.kafejo.de (RUBRIK RADIO) WOCHEN-HÖRFAHRPLAN FÜR ESPERANTO-INTERNET-RADIO
Kiel mi venis al la Dresdena esperantistaro?
Andres Salazar respondas:
La komenco de mia aventuro ekas en la jaro 1987 sur la altaĵoj de la Andoj, en urbo fondita de judoj post kiam la indianoj estis forlasintaj la altebenaĵon. Sed la epoko, en kiu mi naskiĝis, estis tumulta periodo en la urbo Medellín fama pro fiaj komercoj - kaj en la lando Kolombio kun armita konflikto kaj krizo socia kaj politika daŭrantaj jam jardekojn, en lando, kiu apartenas al la regionoj, en kiujn Usono konsiderinde
intervenas. Sed tiam mi perceptis tiun urbon sole kiel mian infanaĝan mondon de ludado kaj fascino, kaj mi vivis en iu eterna printempo, kiun oni tutmonde aludas pri Medellín pro
ĝia konstante milda temperaturo.
Ankoraŭ tre malfrue en mia infanaĝo miaj geografiaj konoj limiĝis je kelkcent-kilometra ĉirkaŭaĵo. Tamen, dum mia tuta infanaĝo mi tre ofte transloĝiĝis en
Medellín kaj unu fojon mi loĝis en la kamparo en la periferio de la urbo. Tio kaŭzis, ke mi ekkonis malsamajn sistemojn de edukado en diversaj tipoj de lernejo: Mi komencis per etulvartejo kaj poste iris al lernejoj privataj, ŝtataj, popularaj de subfosa influo (kun karambolo kun la polico), al lernejoj ekleziaj, en la kamparo, kun monaĥinoj, al sveda lernejo integrisma, al tradiciaj lernejoj kaj multaj aliaj. Krome mi praktikis batalsportojn, naĝadon, ŝakludon, skoltadon, plejparte en kluboj de grava universitato, kies politikan scenejon mi ankaŭ frekventis en arbareca atmosfero. Miaj geografiaj konoj estis plivastigitaj per prezentadoj de batalsportoj en vilaĝoj, per skoltado, precipe per
ekskursoj en la arbaro, per familiaj ferioj en bienoj en lokoj pli mildaj (unufoje en neĝokovrita pejzaĝo) ol en la urbo kaj ankaŭ per miaj preskaŭ ĉiujaraj vojaĝoj al la maro aŭ al la marborda arbaro, kaj unufoje al zoologia insuleto en la Kariba Maro.
Tiam mi konsciiĝis pri la kialo de mia nomadismo interne de la urbo. Pro la politika engaĝiĝo de miaj gepatroj, la sekureco devigis tiujn transloĝiĝojn, kiuj konsiderinde influis la evoluon de mia personeco. Dum la lastaj jaroj de mia restado en Kolombio mi devis iri loĝi ĉe iuj kuzoj, kiujn mi multe ŝatis, kion mi rigardis tre pozitiva sen konsciiĝi pri la situacio, kiu kondukis al tio. Mia patro foriris daŭrigi sian laboron en
Venezuelo, kie li povis restadi en pli granda sekureco, mia pli juna frato loĝis en la kamparo kune kun fratino de mia patrino kaj kuzeto de sia aĝo. Mia patrino tiutempe sola travivis periodon tre malfacilan sed ŝi ne havis tempon plendi. Ŝi vivis en daŭra streĉa streso, al kiu ŝi ŝajne alkutimiĝis. Dum senfina striko, kiu plilongigis miajn lernejajn feriojn, mi iris kun mia patro al tri urboj en Venezuelo, sed ĉefe al la ĉefurbo Caracas. Tio estis la unua fojo, ke mi malkovris la ekziston de aliaj landoj. Tiu plivastiĝo de mia panoramo al la mondo estis nur lando, kiu antaŭ du jarcentoj unuiĝis kun Kolombio por formi dum mallonga tempo ununuran ŝtaton. Post preskaŭ kvar monatoj de restado en eksterlando mi reiris al Kolombio, kaj mi pasigis Kristnaskon ĉe la marbordo kune kun mia frato kaj miaj parencoj. Tio estis mia adiaŭo al Kolombio.
El la ĉefurbo Bogotá, kie mia patro sin kaŝis, alvenis la sciigo, ke ni foriros vivi en Svisio, lando pri kiu mi antaŭe neniam aŭdis. En januaro 2001 mi alvenis kun mia familio en lando polvumita de neĝo, kiu salutis min per sia altrudiĝema malvarmo. Tute hazarde ni alvenis en la francparolanta parto de Svisio kaj ni tie ekloĝis. Mi vivis
en konstruaĵo kune kun grandega diverseco de personoj, kiuj devenis el ĉiuj kontinentoj kaj el ĉiuj imageblaj anguloj. Sen scipovi la francan, mi evoluigis aliajn rimedojn de komunikado kaj malkovris en babela universo haŭtkolorajn eksterteranojn. Mi komencis lerni
lingvojn pro devigo kaj sciavido.
Esperanton mi remalkovris en la urbo Agen en sud-okcidenta Francio ĉe socialistaj esperantistoj en internacia tendaro por junuloj. Mi memoris, ke kuzo en Kolombio rakontis al mi pri tiu lingvo. Poste mi ekhavis la eblecon iri al Germanio por lerni en gimnazio kaj mi volis profiti de la okazo kun la defio lerni la germanan lingvon, kiu unuavide ŝajnis por mi nelernebla, iu lingvo de filozofio, de sciencoj, de ideologioj komplikaj, sed ankaŭ iu lingvo kun sennombraj dialektoj, ĉiuj pli ekstravagancaj ol la aliaj, kaj antaŭ ĉio la lingvo de aparte valoraj amikoj. Mi tiam volis povi penetri en tiun mondon. Hazarde la interŝanĝo kun germana lernanto ekrealiĝis en Radebeul. Tiu regiono donas al mi grandan esperon malgraŭ kelkaj rasistaj idiotoj, malgraŭ la senlaboreco kaj ia certa politiko. Aparte en Dresden mi sentas kvazaŭ Fenikson kaj mi malkovris angulojn da ĝojo sub ĝiaj flugiloj. Mi ankoraŭ multe pripensas pri mia estonteco, sed ĉiukaze mi utiligos tiujn novajn
flugilojn de tiu sperto de persona prosperado, por profiti de iu vento en malkovrado de la mondo - kun la intenco estigi pozitivajn brizojn en mia ĉirkaŭaĵo.
Andrés Salazar (Radebeul)
Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
13.majo.07, Pirna:
(13-a horo) temo: lingva ekzerco "mia loĝloko". Inf.: nokosaksio@tiscali.de
16.-20.majo.07, Bad Münder:
Berlina Arbara Renkontiĝo (BARO) inter Hannover kaj Hameln. Por homoj kiuj estas aŭ sentas sin junaj. En la arbaro, tial ideala por familioj kun etaj infanoj. Inf.: DL8oap@gmx.net
25.majo.07, Dresden:
Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 26. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Cafe aha, Kreuzstr. 7. Inf.: esperanto-dresden.de
25.-28.majo.07, Hamburg:
84-a Germana Esperanto-Kongreso. Inf.: www.hamburg2007.de aŭ info@hamburg2007.de
8.-10.junio.07, Bahratal inter Pirna kaj Ustí nad Labem:
Turisma kaj lingva seminario kun lingvokursoj, prelegoj, turisma programo kaj surprizoj. Inf.: nokosaksio@tiscali.de
12.-20.junio.07, Mielno:
29-a Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno apud Koszalin. Inf.: www.esperanto-koszalin.pl
15.junio.07, Leipzig:
(19-a horo) babilado en la kafejo "Grüne Tomate", Härtelstr. 27. Inf.: kaplida@hotmail.com
29.junio.07, Dresden:
Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 27. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Cafe aha, Kreuzstr. 7. Inf.: esperanto-dresden.de
21.-28.julio.07, Thomsdorf:
30-a Somera Esperanto-Familia Tendaro (SEFT) en la tendejo "Campingplatz am Dreetzsee" apud la vilaĝo Thomsdorf. Inf.: info@esperanto-nb.de
21.septembro.07, Dresden:
Vorstandssitzung des Sächsischen Esperanto-Verbandes (15 Uhr). Inf.: glizje@aol.com
28.septembro.07, Dresden:
Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 28. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Cafe aha, Kreuzstr. 7. Inf.: esperanto-dresden.de
26.oktobro.07, Dresden:
Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 29. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Cafe aha, Kreuzstr. 7. Inf.: esperanto-dresden.de
23.-25.novembro.07, Berlin:
17. Jahrestagung der "Gesellschaft für Interlinguistik e.V." im Karl Renner Haus der Naturfreunde Deutschlands LV Berlin e.V., 12205 Berlin, Ringstr. 76. Die Teilnahme an der Veranstaltung steht auch interessierten Nichtmitgliedern offen. Schwerpunktthema: "Plansprachliche Bibliotheken und Archive". Inf.: dblanke.gil@snafu.de. Homepage der "Gesellschaft für Interlinguistik e.V.": www.interlinguistik-gil.de
30.novembro.07, Dresden:
Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 30. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im Cafe aha, Kreuzstr. 7. Inf.: esperanto-dresden.de
27.decembro.07-03.januaro.08, Mainz:
24-a Internacia Festivalo (IF). Inf.: www.internacia-festivalo.de
27.decembro.07-03.januaro.08, Föckinghausen:
6-a Novjara Renkontiĝo (NR). Inf.: www.esperantoland.org
Pri Esperanto-Asocio "Saksa Svisio" donas informojn N. Karbe (nokosaksio@tiscali.de).
Pri Esperanto-Grupo Dresden donas informojn K. Urban (esperurban@aol.com).
Pri "Esperanto-Gruppe Leipzig" donas informojn W. Geidel (tel. 0341-4118577).
Pri ĉiumonataj aranĝoj por junaj Esperanto-amikoj en Leipzig kaj Halle donas informojn A. Kaplick (kaplida@hotmail.com aŭ 0341-2315645 aŭ 0178-5458829).
Pri internaciaj Esperanto-eventoj donas informojn www.eventoj.hu
Pri Saksa Esperanto-Arkivo kaj "Esperanto-Zentrum M. Hankel" en Dresden donas informojn W.M. Schwarz (ez_mh@web.de)
Anoncetoj (anoncetoj kaj anoncoj en VERDA SAKSOFONO estas senpagaj)
BELETRA ALMANAKO (BA), nova literatura periodaĵo, redaktata de Jorge Camacho (ĉefred.), Probal Daŝgupto kaj István Ertl, ekaperos septembre 2007, kun proks. 140 paĝoj, kun kontribuoj de i.a. Mao Zifu, Baldur Ragnarsson, Trevor Steele, Edwin de Kock kaj la premiitaĵoj de la Belartaj Konkursoj de Univer sala Esperanto-A socio (UEA). Mendoj, kontribuoj ktp: www.librejo.com
MAGDEBURGA FOLIO estas la plej vaste legata informilo el orienta Germanio. Ĝi aparte taŭgas por informiĝemuloj kaj informemuloj. Ĝi estas interesa, varia, distra kaj amuza forumo por opiniinterŝanĝo. Ĝi aperas 6-foje kaj kostas 6,- eŭrojn jare. Abonu ĉe la redaktoro: Dieter Dungert, Olvenstedter
Grund 25, DE-39130 Magdeburg. Telefono: 0391-7217561. E-poŝto: DDungert@t-online.de aŭ Dieter.Dungert@esperantoland.de
Orientulo
Mi sidas en trajno. Ĝis Dresdeno mi nun ankoraŭ veturos malpli ol kvar horojn. Mi pripensas la semajnon en Treviro (Trier). Partopreninte la Novjaran Renkontiĝon (NR) mi pripensas, ĉu mi en estonteco denove vizitos la NR aŭ ĉu mi vizitos aliajn renkontiĝojn, ekzemple en Pollando, en Ĉeĥio aŭ en Hungario. Estis belega programo. Kristof kaj Ines Frank kun Belo kaj la rato rapide konkeris la korojn de ĉiuj partoprenantoj. La koruson AKORDO mi ne povas sufiĉe laŭdi. Sed ankaŭ la teatraĵon! Kia ĝojo! Tiun aranĝon partoprenis entute ĉirkaŭ 160 Esperanto-amikoj. Ne mi forgesos la urbon kaj ĝian belegan
ĉirkaŭaĵon. Unuflanke mi volas denove renkonti la amikojn de NR. Aliaflanke mi volas ekkoni novajn amikojn kaj eble ankaŭ renkonti konatojn el Pollando kaj el Ĉeĥio de iamaj renkontiĝoj. Denove mi volas vespere kunsidi kaj kanti, malgraŭ ke mi ne bone povas kanti. Gravas ankaŭ la kostoj. Vere, la prezoj en Germanio por mi estas altaj. Kaj la kvalito? Eble ĝi estas alia, sed ne pli malbona ol en Pollando aŭ en Ĉeĥio. Avantaĝo estas, ke en eksterlando mi ne povas krokodili.
Dum mia pripenso eksonas voĉo el la laŭtparolilo de la trajno: "Ankoraŭ kvin minutojn ĝis Eisenach. Ni adiaŭas la veturgastojn, kiuj tie ĉi eltrajniĝos." "Eisenach! - Hejme!" mi pensas, kaj ĝojas. Baldaŭ mi estos hejme.
Mi ne bezonas egan abundon da manĝaĵo. Banĉambro ĉe ĉiu ĉambro tre agrablas, sed ne necesas. Gravas, ke la prezo estu pagebla ankaŭ de homoj el la orientaj landoj. Ĉi tie en Treviro mi renkontis multe da malproksime vojaĝintaj homoj. Sed la ĈEP (Ĉebalta Esperantista Printempo) en Mielno ĉe la Balta Maro kaj la IEF (Internacia Esperanto-Feriado) en Kudowa Zdroj, sudokcidente de Pollando, oni ne konas. Ĉu ekzistas ankoraŭ la limo? Ĉu oni vere tion ne scias? Tiuj du aranĝoj estas ja troveblaj en la interreto. Baldaŭ sub www.eventoj.hu aperos la nova kalendaro por la jaro 2007. Mi jam nun anticipe ĝojas. Estos enhavoriĉa programo - pli ol eblas partopreni.
Helga Lorenz (Dresden)
Mia interesa travivaĵo en somero
Partoprenante la 90-an Universalan Kongreson de Esperanto en la litovia ĉefurbo Vilno (en 2005), mi ĉeestis ankaŭ tiean aŭkcion. Tiu programero kutime estas tre amuza, sprite gvidata de Humphrey Tonkin. Tiam unu el la aŭkciaĵoj estis la libro "Plena Analiza Gramatiko de Esperanto" de Kaloĉajo kaj Varingjeno. Mi jam de longa tempo sopiras akiri tiun libron - sed vane. Jam longan tempon ĝi estas tute disvendita kaj malaperinta el la
libromerkato. Mi ja posedas similan Mia interesa travivaĵo en somero libron de la samaj aŭtoroj, nome la "Plenan Gramatikon de Esperanto" - do, sen la epiteto "analiza" en la
titolo - sed mi tre deziras havi ankaŭ tiun "analizan". Samideano Tonkin la ekzempleron tenis, diversmaniere ĝin turnis, sugestie montrante ĝin al ni. Mi havis kvazaŭ emon salti al liaj manoj, kiel hundo... Sed mi ne povis la objekton aĉeti, ĉar ĝi estis tro multekosta por mi. Tiam mi bedaŭris, ke anstataŭ aŭkcie, mi ne troviĝas en iu bazaro aŭ libra brokantejo.
Jiri Rada (Most, Ĉeĥio)
Koncize
+++ Dresdeno.
En marto 2007 Hanna Szuszakiewicz (naskita en 1959 en Vroclavo) pentris en Dresdeno portreton de Ludoviko kaj Klara Zamenhof.
+++ Dresdeno.
La dua volumo de la alfabeta katalogo de la Saksa Esperanto-Biblioteko aperos en majo 2007 je 50 ekzempleroj.
+++ Helsinko.
Ĉiusemajna trarigardo de EU-novaĵoj estas havebla ankaŭ en Esperanto. La bultenoj aperas en la reto ĉe: conspectus.wordpress.com
+++ Dresdeno.
En februaro 2007 Claudia Heinze produktis kadre de sia studado pri informil-dezajno kelkminutan prezentaĵon por la radio pri "Esperanto in Dresden".
+++ Dresdeno.
La nuna kvarvira estraro de Saksa Esperanto-Asocio (Eitner, Karbe, Nitzsche, Philippe) petas proponojn de kandidatoj loĝantaj en Saksio, kiuj ŝatus aliĝi al la estraro kaj kunlabori dum la venontaj du jaroj 2007-2009. Bonvolu respondi antaŭ la 1-a de julio 2007 al glizje@aol.com aŭ al 0351-2682735.
El leteroj al la redakcio
Elkoran dankon pro la ĉiam interesa SAKSOFONO.
Irmgard Bärenz (Senftenberg, Brandenburgio)
Mi multe laboris, pro tio mi ne povis ĝustatempe kontribui la revueton VERDA SAKSOFONO (cetere, ĝi iĝas ĉiam pli kaj pli interesa).
Volodimir Pacjurko (Pustomiti apud Lvivo, Ukrainio)
VERDA SAKSOFONO ĉiam estas interesa legaĵo. Ĉi-foje mi kun plezuro eksciis novaĵojn pri Wilhelm Ostwald kaj la cirkonstancoj, el kiuj ekestis Ido. Dum enkonduko al malgranda Volapük-ekspozicio en Litzelstetten (Konstanz) oni akcentis, ke inter 1850 kaj 1900 la ideoj de internaciaj planlingvoj rezultis el la tiama teknika evoluo (fervojo, ŝipo,
telegrafo ktp.). Ni esperantistoj emfazis ĉiam la ne-volan migradon de judoj el Ruslando, kiu kreis internaciecon. Do verŝajne estas multaj influoj, kiuj kontribuis al tia evoluo. Hodiaŭ tiu ideo estus plej urĝa en Eŭropo.
Irmtraud Bengsch (Konstanz, Baden-Virtembergo)
Ich habe VERDA SAKSOFONO mit großem Interesse gelesen (auch meinen Aufsatz über Ostwald in Esperanto nochmals). Die Schrift ist recht interessant gemacht. Gratulation! Eins der Exemplare habe ich heute an einen polnischen Esperanto-Freund geschickt.
Günter Anton (Köthen, Sachsen-Anhalt)
Ich habe mir inzwischen VERDA SAKSOFONO 16 etwas genauer ansehen können und freue mich über Ihr Bemühen, auch fachliche Dinge zu veröffentlichen. Der Vortrag von Herrn Anton über Wilhelm Ostwald ist sicherlich sehr willkommen. Wenn ich mir aber eine kleine Bemerkung erlauben dürfte: Ich hätte mir eine genaue Quellenangabe und einen Hinweis auf unser Ostwald-Beiheft gewünscht. Denn daher hat Herr Anton die meisten
Informationen... (Siehe Homepage der Gesellschaft für Interlinguistik: www.interlinguistik-gil.de)
Detlev Blanke (Berlin)
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
De post decembro 2006, la Saksa Esperanto-Biblioteko ricevis sume 30 librojn, nome donace
-16 de d-ro Günter Dörr el Sankt Egidien
-14 de mortinta sinjorino Pfeiffer el Schwarzenberg
La Saksa Esperanto-Biblioteko nun ampleksas 3837 librojn. Vizithoroj de la biblioteko
okazas laŭ telefona aŭ reta interkonsento: 0351-2682735 aŭ glizje@aol.com
In eigener Sache
Sie erhalten das Informationsblatt für alle Esperanto-Freunde und Esperanto-Interessierte in Sachsen, VERDA SAKSOFONO. Es erscheint vier Mal jährlich und informiert über das Leben und die Kultur der internationalen Sprache Esperanto in Sachsen, soweit die Redaktion selber schriftlich informiert wurde. Jeder Beitrag ist bei der Redaktion willkommen: Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstr. 25, 01326 Dresden oder glizje@aol.com. Das Jahresabo für 4 Nummern zu mindestens 12 Seiten kostet 6 Euro. Für das Jahr 2007 haben abonniert: Schiffer, Haumer, Rudolf, Dietze-Lehmann, Schulz, String, Schwarz, Deke, Nitzsche, Hesse, Hoffmann, Werner, Bärenz, Dörr, Rohloff, Nimmrichter, Karbe, Bengsch, Lorenz, Gränitz, Kolbe, Dörner, Blanke, Huthmann, Matviichyne, Gropp, Schweizer. Für Nicht-Deutsche und Jugendliche ist das Abo (allerdings ohne die einsprachige sächsisch-bretonische Nummer VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO) kostenlos. Abonnenten, Aboschenker und Spender helfen uns zum Weitermachen. Beiträge sind auf das folgende Konto zu überweisen: Benoît Philippe, Kto.: 4120780231, BLZ 850 503 00, Ostsächsische Sparkasse Dresden. Ältere Nummern von VERDA SAKSOFONO finden Sie im Internet unter esperanto-dresden.de. Mit freundlichen Grüßen, Benoît Philippe und Steffen Eitner.
Nächster Redaktionsschluss: 15.08.2007
Informilo
pri turisma kaj lingva seminario en Bahratal (orienta saksa ercmontaro)
de la 8-a ĝis la 11-a de Junio 2007
Organizanto: Esperanto-Asocio Saksa Svisio r. a.
Kontaktoj: Norbert Karbe, Dr.-Otto-Nuschke-Str. 12, 01796 Pirna nokosaksio@tiscali.de, Tel. 03501 773232
Dr. Frank Nitzsche, Dresdner Str. 115, 01326 Dresden, frank.nicxe@t-online.de, Tel. 0351 4109933
Bahratal situas apud la ĉeĥa limurbeto Petrovice meze inter Pirna kaj Usti kaj estas rapidege atingebla tra la tute nova aŭtostrato A17 (en Ĉeĥio D8) elirejo Bad Gottleuba (kuracloko en arbaroriĉa mezmontara regiono). Atentu ke iomete pli norde situas alia nove kunmetita urbeto Bahretal, kiu havas propran elirejon el la aŭtostrato A17.
Al la haltejo "Bahratal Dorfplatz" (iam Hellendorf) veturas 3 buslinioj el Pirna (tie la busa stacidomo troviĝas apud la trajna stacidomo, buslinioj: 216, 218, 219; www.vvoonline.
de) kaj al la limo (distanco ĉirkaŭ 2 km) veturas 2 ĉeĥaj buslinioj (590050, 590060 - el Libouchec / trajnhaltejo: www.idos.cz).
La seminariejo troviĝas en iama uzina feriejo "Buschbachbaude" en iama vilaĝo Kleppisch (1 km distanco al la haltejo "Dorfplatz). Apude ni mendis kelkajn modestajn finnstilajn kabanojn por po 5 personoj kun restadĉambro + fridujo + necesejo + duŝejo en la teretaĝo kaj 2 dormĉambroj (2 resp. 3 personoj) en la supra etaĝo. Eblas ankaŭ tranokti en la Gastejo "Zur Linde" en 2-kilometra distanco en la urbeta parto Markersbach (bonvolu mem mendi: www.gasthaus-zur-linde-bahratal.de, Talstr. 30, 01816 Bahratal, Tel. 035023-62841). En tiu regiono ni volas migri tra arbaroj al montoj altaj ĝis 650 m super la marnivelo kun bela elrigardo al la montoj de la Bohemia Mezmontaro kaj al la sabloŝtonaj montoj de la saksa svisio kaj vi povos admiri la imponajn konstruaĵojn (pontojn kaj tunelojn) de la nova aŭtostrato A17/D8.
La nombro de la sidlokoj en la prelegejo estas limigata, tial baldaŭ aliĝu kaj pagu al la konto de la Esperanto-asocio Saksa Svisio (n-r o 1000736600/banka kodo85060000 =Volksbank Pirna e.G.) ĝis la 30-a de aprilo 2007. Eksterlandanoj pagu surloke.
Ni migros en limregiono - ne forgesu vian pasporton!
vendrede, la 8-an -15.00 h akceptejo malfermos
-18.00 h vespermanĝo, poste interkona vespero
sabate, la 9-an
-8.00 h matenmanĝo
-9.00 h paroligaj kursoj (Philippe/Malovec)
-10.30 h kafopaŭzo
-10.45 h prelego pri Berta von Suttner (Křiž)
-11.30 h prelego pri per-pensa sanigado (Schweizer)
-12.30 h tagmanĝo
-13.30 h turisma programo
-18.00 h vespermanĝo
-19.00 h biera seminario (Schicke)
dimanĉe, la 10-an
-8.00 h mantenmanĝo
-9.00 h paroligaj kursoj (Philippe/Malovec)
-10.30 h kafopaŭzo
-10.45 h omaĝo al la centjariĝo de la E-grupo Pirna
-11.00 h rekultivado de iamaj brunkarbaj fosejoj en la Luzacio (Bärenz)
-11.45 h rekultivado de iamaj brunkarbaj fosejoj en norda Bohemio (Křiž)
-12.30 h tagmanĝo
-13.30 h turisma programo
-18.00 h vespermanĝo
-19.00 h kuracado per ginsengo (Schicke)
-20.00 h Kontribuo pri la korea kulturo (Jeong-Ok-Song)
lunde, la 11-an
-8.00 h Matenmanĝo
-9.00 h Lasta migradebleco, poste forveturo laŭ individuaj bezonoj
Aliĝilo por la turisma kaj lingva seminario en Bahratal (08-a ĝis 11-a de junio 2007)
-familia nomo: -antaŭnomo: -naskiĝdato aŭ aĝo:
-adreso: str.: -poŝtkodo: -urbo:
-telefon-n-ro: -retadreso:
bonvolu krucsigni viajn dezirojn! partoprenkotizo Sumo en la linio 25,- Euro / membroj de la E-Asocio Saksa Svisio: 20,- Euro
Tranokto en finnstila kabano kun vespermanĝo kaj matenmanĝo -en trilita ĉambro po 23,-Euro
-en dulita ĉambro po 25,-Euro
-sole en ĉambro po 36,-Euro
08./09.junio
-09./10.junio
-10./11.junio
Litotukoj (unufoje 3,- Euro) Mi volas loĝi pli komforte aliloke laŭ propra mendo kaj nur vespermanĝi kun la aliaj je la sekvaj tagoj (po 6,- Euro):
-sumo en la kolumno
-Mi volas loĝi en sama ĉambro kun:
-Mi pagis je tiu dato:
Tagmanĝon kaj trinkaĵojn ĉiu mem devas pagi
-en... dato:... subskribo: ...
Sendu la aliĝilon ĝis la 30-a de aprilo al: Norbert Karbe Dr. Otto-Nuschke-Str. 12 DE 01796 Pirna Tel./Fax: +49 3501 773232 reto: nokosaksio@tiscali.de
Aŭ Dr. Frank Nitzsche Dresdner Str. 115 DE 01326 Dresden Tel.: +49 351 4109933 reto: frank.nicxe@t-online.de
Ni povas garantii vian partoprenon nur post ĝustatempa pago ĝis la 30-a de aprilo 2007 al konto de la Esperanto-Asocio Saksa Svisio r. a. N-ro.: 1000736600 banka kodo 85060000
(Volksbank Pirna e.G.). Eksterlandanoj rajtas pagi surloke.
Aa Bb Cc Ĉĉ
Dd Ee Ff Gg Ĝĝ Hh
Ĥĥ
Ii Jj Ĵĵ Kk
Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Ŝŝ
Tt Uu Ŭŭ Vv
Zz