Vizito en Ekvadoro
Libro pri lingvo-politiko kaj lingvo-kulturo kun Esperanto
Poezio
Ino Kolbe rememoras - Artikolego kaj la sekvo
Ni ĝojas pri Sophie Kaplick
Ni funebras pri Manfred Gränitz (1932-06.11.2007)
Lingvoklapo de VERDA SAKSOFONO
Esperanto-eventoj en Saksio a proksime
Koncize
Ukraino el la Habsburga dinastio
Antaŭ 70 jaroj: malpermeso de soraba gazeto
Dresden braucht ein ESPERANTO-CAFE
En aŭtuna naturo
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
In eigener Sache
Vizito en Ekvadoro
De eksterordinaraj ferioj kaj de honorofica laboro en Ekvadoro revenis dresdena esperantisto Hubert M. Schweizer, naturkuracisto kaj pastro de la ordeno de Port Royal (prononcu: porojal). Laŭ invito de d-ino Maritza del Consuelo Leiva de Garcia, kuracistino pri kirurgio kaj pediatrio en la ekvadora ĉefurbo Kito, li gvidis en helpa projekto por indianaj infanoj plurajn diplomigajn kursojn de reflekszona masaĝo samkiel de kuracado de la vertebrara kolumno kaj de la artikoj. Danke al spontaneaj mondonacoj de liaj kapel-parokanoj en Dresdeno tiu helpa projekto estas sen financaj zorgoj por la resto de la jaro. Ankaŭ aventurojn li travivis: dum vojaĝoj inter marbordo, montaro kaj Amazonio foje ekbrulis buso, alifoje eklavangis montdeklivo. Pastro Schweizer estis invitita ankaŭ de Salesianoj, misiistoj kun kiuj li flegas kontakton de post sia dujara engaĝo tie kiel misiisto katolika. Je la festo de la Ĉieliro de Maria (15-an de aŭgusto), kiun la indianoj festas de post jarcentoj kiel tagon de la Granda Patrino, li havis la honoron celebri meson en sankta loko de la inkaoj en altitudo de 3000 metroj.
80 procentoj el la ekvadoranoj vivas sub la ekzistominimumo, 50 procentoj el la infanoj suferas je kronikaj simptomoj de mankomalsano. 60 procentoj el la ekvadoranoj ne havas kranakvon, 20 procentoj ne havas kurenton. En iuj regionoj de la lando 85 procentoj el la plenkreskuloj scias legi kaj skribi, en aliaj 95 procentoj estas analfabetoj.
Aktuala modo inter ekvadoraj gejunuloj estas rozarioj kiel ĉirkaŭkola ornamaĵo. Karakteriza por la sinteno de ekvadoranoj estas ŝerca veziko de bildstrio: pentraĵo de Adamo kaj Eva en la Paradizo instigas ekvadoranon konstati: "Ili havas nek vestojn nek ŝuojn kaj neniun tegmenton superkape, havas nur unu pomon - kaj tamen kredas, ke ili estas en paradizo. Ĉi frenezuloj povas esti nur ekvadoranoj." Tio pensigas pri la vortoj de Alexander von Humboldt (1769-1859): "La ekvadoranoj estas strangaj homoj: ili dormas tute trankvile apud kraketantaj vulkanoj, vivas malriĉe meze de riĉaĵoj kaj ĝojas pro trista muziko." (tradukita el "Christen heute", November 2007, p. 256)
Ekvadoro - malgraŭ siaj 15 milionoj da loĝantoj - estas lando tute sen Esperanto-movado.
Libro pri lingvo-politiko kaj lingvo-kulturo kun Esperanto
Dum aŭgusto 2007 en prestia eldonejo aperis jena verko:
Detlev Blanke/Jürgen Scharnhorst (Eld.): Sprachenpolitik und Sprachkultur. Frankfurt/Main - Berlin - Bern - Bruxelles - New York - Oxford - Wien: Peter Lang. Internationaler Verlag der Wissenschaften, 280 p. (kun tabeloj, grafikaĵoj kaj unu lingva mapo), ISBN 978-3-631-55592-7
La libro pritraktas lingvo-politikajn problemojn de jenaj lingvoj: franca, hispana, itala (ĉiujn tri traktas prof. Johannes Klare), nederlanda (Wim Jansen), ĉeĥa (d-ro Vit Dovalil), la angla en Germanio (d-ro Rudolf-Josef Fischer), la angla kompare al Esperanto (d-ino Sabine Fiedler) kaj Esperanto (d-ro Detlev Blanke). Krome enestas kontribuoj de prof. Gerhard Stickel (iama prezidanto de la Instituto por Germana Lingvo, Mannheim) pri eŭropa lingvopolitiko kaj de d-ro Jürgen Scharnhorst pri lingvo-kulturo.
Pri Esperanto temas jenaj du ĉapitroj:
Sabine Fiedler: Lingua-franca-Kommunikation: Eine vergleichende Studie Englisch-Esperanto.
Detlev Blanke: Sprachenpolitische Aspekte internationaler Plansprachen - Unter besonderer Berücksichtigung des Esperanto (kun jenaj aldonaĵoj: UNESCO-Rezolucio pri Esperanto de 1985 (Sofio), Konkluda Dokumento de la IV-a Nitobe-Simpozio en Vilno 2005 en la germana kun paralela teksto en Esperanto).
Krom la du menciitaj aŭtoroj ankaŭ Rudolf Fischer kaj Wim Jansen estas esperantistoj; Jürgen Scharnhorst, konata lingvisto, estas simpatianto de Esperanto.
La libro estas mendebla en ĉiu librovendejo. La konata eldonejo jam publikigis kelkajn librojn pri interlingvistikaj temoj kaj Esperanto (Vidu www.peterlang.de kaj serĉu 'Interlinguistik', 'Esperanto').
Al interesatoj mi pretas sendi la du artikolojn pri Esperanto (dblanke.gil@snafu.de).
Detlev Blanke (Berlin)
Poezio
La Esperanto-Literatura Salono (ELiSa) de Dresdeno, kiu okazis la 28-an de septembro, temis pri la japana fiksforma poemeto "hajko" el tri versoj de 5, 7, 5 silaboj. Post legado kaj interpretado de hajkoj de Matuo Basyo (1644-1694), la partoprenantoj mem provis verki hajkon.
Jen kelkaj rezultoj:
La kapo ardas,
verk-volas belan hajkon -
mi bone fartas.
(Helga Lorenz)
Pluv' sur lim-ŝtonoj -
mi promenas senpense
en voj' korvplena.
(Markus Hesse)
Dum pluvega lul'
ni ŝercas Esperante -
grimacas fremdul'.
(Benoit Philippe)
Ino Kolbe rememoras - Artikolego kaj la sekvo
Ino Kolbe (*1914) el Leipzig, la filino de Reinhold Voigt (1885-1969), kiu en 1911 fondis la Germanan Laboristan Esperanto-Asocion (GLEA) en Leipzig, estas verŝajne la sola ankoraŭ vivanta veteranino de GLEA. En 1996 ŝi publikigis en la germana libron pri GLEA kaj poste manuskripte sian biografion. Ekde tiam ŝi kelkfoje aperis en regionaj gazetoj, estis intervjuita de lokaj radio-stacioj kaj de la saksa kaj tutgermana televidstacioj. Ŝia vivo kaj elementoj de la historio de Esperanto (aparte GLEA) estis temo de simpatia grandformata ilustrita artikolego, kiu aperis en "Der Tagesspiegel" (29.07.2007, p. 7) kaj kiu rezultigis inviton de ŝi al "Kreativhaus", multkultura centro en la mezo de Berlin, (regiono Fischer-Insel). La aranĝo okazis posttagmeze, la 22-an de septembro 2007. Laŭ la demandoj kaj instigo de la diskutgvidanto, s-ro Klappoth, Ino Kolbe suverene kaj vigle respondis demandojn, rememoris pri historiaj epizodoj, ne forgesis la precizajn datojn, kaj prezentis al la pli ol 20 ĉeestantoj, kiom Esperanto kaj ia multflanka agado (83-jara ŝi vizitis komputilan kurson... kaj iras - aktuale - al "fitness-center" t.e. korpofortigejo) tenas vigla la spiriton. La iama profesia korektistino de Brockhaus-eldonejo Leipzig korektis pli ol 40 Esperantajn kaj germanajn publicaĵojn. La diskutgvidanto kaj la ĉeestantoj zorgis pri tio, ke ankaŭ la nuntempo kaj estonteco de Espeanto estis temo. Ekspozicio, parte historimateriala, parte nuntempa, ilustris la impresan posttagmezon. La libro de Ino Kolbe ("Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen)", Leipzig 1996, 64+135 p. + fotoj kaj dokumentoj) ankoraŭ haveblas kontraŭ 5 EUR ĉe Detlev Blanke (dblanke.gil@snafu.de).
Detlev Blanke (Berlin)
Ni ĝojas pri Sophie Kaplick
En Lepsiko la 14-an de julio 2007 naskiĝis al geedzoj Kaplick bela, sana kaj... babilema filineto, Sophie. Ja ŝi, nur unusemajna, jam retmesaĝis al la tuta mondo pri sia alveno, pri sia pezo je naskiĝo (3,740 gr), pri sia jam rimarkinda alteco (53 cm!) pri la kutimoj siaj kaj de la feliĉaj gepatroj. Vere fierinda bebo, nova denaska esperantistino!
(el "Heroldo de Esperanto", n-ro 2111, p. 2)
Ni funebras pri Manfred Gränitz (1932-06.11.2007)
Je la 6-a de novembro 2007 mortis en kliniko de Chemnitz (Kemnico) Manfred Gränitz 75-jaraĝa, pro sekvoj de rena kancero. Li estis longjara aktiva membro de la loka Esperanto-grupo. Manfred esperantistiĝis en la 60-aj jaroj, dum la 90-aj jaroj li partoprenis en multaj Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj kunorganizis la du en sia urbo okazintajn saksajn Esperanto-renkontiĝojn JAZAF. Manfred naskiĝis en Hohenstein-Ernstthal kaj tie unue laboris en la privata bakejo de sia patro, poste kiel kuiristo en grandkuirejoj de uzinoj en Karl-Marx-Stadt (Kemnico). Ni volonte rememoras pri li, kiu ĉiam estis helpema kaj modesta kaj flegis mondvastan korespondadon.
Manfred Gränitz estis membro unue de GDREA kaj ekde 1992 de Germana Esperanto-Asocio (GEA), krome ekde 1982 de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG).
Frank Nitzsche (Dresden)
La entombiga ceremonio okazis la 30-an de novembro en "St.Matthäus"-tombejo (Zinzendorfstraße) en Kemnico.
Lingvoklapo de VERDA SAKSOFONO
En la kampo de leksikaj figuroj, multaj parolturnoj rilatas al bestoj, ĉar la homa psiko emas al identigo kun simplaj karakteroj, kiujn oni rekonas ĝuste en bestoj. La projekcio de homaj karakterizoj al bestoj nomiĝas antropomorfismo. Dum la lastaj jaroj mi renkontis en miaj Esperantaj legaĵoj jenajn antropomorfismajn parolturnojn laŭ la skemo ADJEKTIVO + kiel + BESTONOMO:
diligenta kiel abelo
aminda kiel ĉamino
(mal)delikata kiel elefanto
bela kiel fazanino
rapidpieda kiel gazelo
senkompata kiel hieno
obstina kiel kapro
nigra kiel korvo
plorema kiel krokodilo
kruela kiel leono
malsata kiel lupo
insida kiel serpento
Ĉu vi konas aliajn antropomorfismajn parolturnojn uzatajn en Esperanto?
Esperanto-eventoj en Saksio a proksime
25.januaro.08, Dresden: Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 31. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) "Neustädter Diechl", Rothenburger Str. 38 HH Inf.: esperanto-dresden.de aŭ 0351-2682735
31.januaro.08, Dresden: Dresdena Esperanto-Grupo (Universalaj Kongresoj 1908, 2008 kaj 2009)
28.februaro.08, Dresden: Dresdena Esperanto-Grupo (Sergius Winkelmann - Pentristo kaj Esperantisto)
29.februaro.08, Dresden: Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 32. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) "Cafe Müllers" Bergstr. 78 / Ecke Zeunerstr. Inf.: esperanto-dresden.de aŭ 0351-2682735
27.marto.08, Dresden: Dresdena Esperanto-Grupo (Tradukoj de Zamenhofa letero kaj de aliaj tekstoj)
24.aprilo.08, Dresden: Dresdena Esperanto-Grupo (Novaĵoj pri "esperanto kaj filatelio")
25.aprilo.08, Dresden: Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 33. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) in einem noch unbekannten Lokal. Inf.: esperanto-dresden.de aŭ 0351-2682735
15.-18.majo.08, Bad Münder (inter Hannover kaj Hameln): Berlina Arbara Renkontiĝo, Printempa BARo 2008. En la arbaro, tial ideala por familioj kun etaj infanoj. Inf.: www.krokodilo.de/baro/baro.php a DL80ap@gmx.net
29.majo.08, Dresden: Dresdena Esperanto-Grupo (Tradukoj el la novaj "Verda Saksofono")
30.majo.08, Dresden: Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 34. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) in einem noch unbekannten Lokal. Inf.: esperanto-dresden.de aŭ 0351-2682735
26.junio.08, Dresden: Dresdena Esperanto-Grupo (Tradukoj de korespondaĵoj)
27.junio.08, Dresden: Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr) + 35. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) in einem noch unbekannten Lokal. Inf.: esperanto-dresden.de aŭ 0351-2682735
23.-30.aŭgusto.08, Dobrichovice (Ĉeĥio):EKOTUR 08: Ekoturisma renkontiĝo por piedturistoj kaj biciklantoj apud Karlstejn (proksime de Prago). Dumtagaj ekskursoj piede kaj surbicikle, tra Bohemia Karsto kaj montetaro Brdy, vesperaj programoj. Inf.: http://www.kava-pech.cz/trip-paroligo2007e-esperanto.html aŭ chrdle@kava-pech.cz
04.-07.septembro.08, Bad Münder (inter Hannover kaj Hameln): Berlina Arbara Renkontiĝo, Aŭtuna BARo 2008. En la arbaro, tial ideala por familioj kun etaj infanoj. Inf.: vidu 15.-18.majo.08
Dresden / Dresdeno: Pri Saksa Esperanto-Arkivo kaj "Esperanto-Zentrum M. Hankel" donas informojn Wolfgang Schwarz (ez_mh@web.de). Kie la Dresdena Esperanto-Grupo renkontos 2008 ni ankoraŭ fiksos. La ejoj oni povos demandi per telefono ĉe familio Schwarz (0351/2030815) aŭ ĉe Dietmar Otto (0351/2752443)
Leipzig / Lepsiko: Ĉiun duan (paran) monaton la trian vendredon post la 19-a horo okazas Esperanto-renkontiĝo por junaj homoj kaj tiuj, kiuj ankoraŭ sentas sin junaj, en la lokalo "Grüne Tomate" (Härtelstraße 27). Pri la aranoĝj donas informojn Alida Kaplick (kaplida@hotmail.com aŭ 0341-2315645 aŭ 0178-5458829). Pri "Esperanto-Gruppe Leipzig" donas informojn Werner Geidel (0341-4118577).
Chemnitz / Kemnico: Pri Esperanto-grupo en Chemnitz donas informojn Julia Hell (juliahell@hotmail.com).
Pirna / Pirno: Pri Esperanto-Asocio "Saksa Svisio" donas informojn Norbert Karbe (nokosaksio@tiscali.de).
Pri internaciaj Esperanto-eventoj donas informojn www.eventoj.hu/kalendar
Mapo de Esperanto-aranoĝj trovias ĉe: www.Esperantoland.org
Koncize
+++ Chemnitz / Kemnico.
La lokalo "Esperanto" (Zwickauer Straße 142) havas novan hejmpaĝon kun leginda mencio pri la internacia lingvo: www.esperanto-network.de
+++ Dresden / Dresdeno.
En sia septembra kunsido la estraro de Saksa Esperanto-Asocio elektis por la kvara numero de VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO aperonta en junio 2008 jenan temon:
"Esperanto en la servo de mia hobio"
Legantoj de VERDA SAKSOFONO, bonvolu sendi viajn kontribuaĵojn pri ĉi tiu temo al la retadreso: glizje@aol.com, aŭ, se ne eblas, per poŝto al: Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstr. 25, 01326 Dresden.
+++ Leipzig / Lepsiko.
Meze de oktobro Alida Kaplick komencis gvidi Esperanto-kurson en la universitato por studentoj de la fako interlingvistiko. La kurso daŭros unu semestron.
+++ Krakow / Krakovo (Pollando).
En Jagelona Universitato en Krakovo (Pollando) komenciĝis en novembro 2007 2-semestra, 90-hora supera kurso de Esperanto. La universitato povas akcepti personojn el aliaj urboj aŭ landoj por grandparte perreta studado. Instruas Maria Majerczak. Post la kurso oni ricevas atestilon pri Esperanto-lernado liveritan de la universitato. Pri sekvonta supera kurso eblas informiĝi ĉe esperanto.instruado.jag.univ.pl@gmail.com aŭ mmajerczak@gmail.com
Beletra Almanako (BA) Nova literatura magazino, redaktata de Jorge Camacho, Probal Dasgupto kaj Istvan Ertl. BA1 aperis en septembro 2007, kun proksimume 140 p. Mendoj, kontribuoj ktp.: www.librejo.com
Ukraino el la Habsburga dinastio
Antaŭ la unua mondmilito Ukrainio estis dividita je du partoj. La pli granda parto kun la urbo Kievo (orienta) apartenis al Rusio, la pli malgranda kun la urbo Lvivo (okcidenta) al la reĝolando Galicio kaj Lodomerio, kiu mem apartenis al Aŭstrio-Hungario. Ambaŭ partoj ne havis ununuran linion pri sia estonteco. Politikaj gvidantoj de orienta Ukrainio esperis, ke post sukcesa fino de la milito Rusio donos al Ukrainio aŭtonomion. Tial ili alvokis subteni Rusion en la milito kontraŭ Germanio kaj Aŭstrio-Hungario. Ĉefaj politikaj gvidantoj de okcidenta Ukrainio revis pri sendependa unuiĝinta Ukrainio kaj havis simpation por Aŭstrio.
La 6-an de aŭgusto 1914 la ĵus fondita Ĉefa Ukraina Konsilio en Lvivo (germane: Lemberg) kreis militistan organizaĵon - legionon de ukrainaj Siĉ-pafistoj (USP), kiu estis konsiderata kiel ĝermo de la estonta nacia armeo. La nombro de la dezirantoj aliĝi al tiu legiono dum la du unuaj semajnoj superis 30 000 homojn. Tio timigis la aŭstran registaron (ĝi ne volis perdi grandan parton de la regno, se Ukrainio iĝus suverena), kiu pro tio permesis armi nur 5 000 homojn.
Tamen ne ĉiuj aŭstroj pensis same. Unu el ili, arkiduko Wilhelm Habsburg, komencis malkaŝe subteni ukrainajn naciajn interesojn. Atinginte la aĝon de 21 jaroj, li aŭtomate eniris la senaton. Tie li konatiĝis kun ukrainaj senatanoj kaj parlamentanoj.
Aŭtune de 1917 Wilhelm Habsburg konatiĝis pli proksime kun galiciaj okcidentukrainaj politikagantoj, kiam li venis por saluti je la nomo de la imperiestro Karl Habsburg la metropoliton de la Ukraina Grek-katolika eklezio, ĵus revenintan el la cara ekzilo. De tiam la kronprinco fariĝis dezirata en la galiciaj okcidentukrainaj politikaj rondoj.
La 20-an de novembro 1917 en Kievo estis proklamita Ukraina Popola Respubliko, kiun Francio kaj Britio rekonis en januaro 1918. Ukrainaj problemoj pliaktualiĝis, komencis disvastiĝi onidiroj, ke Aŭstrio volas uzi la kronprincon en siaj politikaj aferoj kaj meti lin ĉefrunte de la ukraina regno, sed fakte ĉi onidiroj estis tute senbazaj. En aprilo 1918 la arkiduko ekestris la militistan grupon de la aŭstra armeo, en kiu estis la legiono USP patronata de li.
En majo 1918 inter ukrainaj socialistoj de la urbo Odeso aperis la ideo organizi ribelon kontraŭ la reĝimo de la ĵus puĉe surtronigita hetmano (regnestro) Paŭlo Skoropadskij kaj proklami la arkidukon Wilhelm Habsburg nova hetmano. Sed tiu ideo estis priparolenda sur tutukrainia nivelo. Antaŭ tio necesis ricevi la konsenton de Wilhelm Habsburg mem. La unu el la taĉmentestroj de USP la respondo de Wilhelm Habsburg estis proksimume jena: "Vi scias, sinjoroj, ke mi sincere ekamis la ukrainan popolon kaj mem sentas min ukraino. Sed mi neniam pensis pri iu kariero en Ukrainio. Tamen se la tuta ukraina popolo bonvolos, ke mi estru la ukrainan regnon, mi ne rezignos tion".
La simpatio de Vilhelmo por Ukrainio kolerigis la imperiestron Francisko Jozefo la Unua, kiu promesis Galicion al poloj. Vilhelmo estis elvokita al Berlino kaj Vieno, por doni klarigojn. Estis provo likvidi la legionon USP. La arkiduko ekuzis iujn eblajn rimedojn por savi ĝin.
La legiono USP elektis Vilhelmon sia centestro kaj li ricevis ukrainan nomon: Vasil (Bazilo) Viŝivanij (Brodita). En septembro 1919 li estis promociita al kolonelo de la armeo de Ukraina Popola Respubliko.
La historiaj eventoj en Ukrainio en tiuj tempoj ŝanĝiĝis fulmrapide. Rusio ne volis perdi Ukrainion. Ĝin tiris reen de unu flanko bolŝevistoj, kiuj la 27-an de decembro 1917 proklamis en Ĥarkivo aŭtonoman Ukrainan Sovetan Respublikon ene de RSFSR, de la dua flanko "blankgvardianoj", kiuj volis faligi bolĉevistojn kaj rekrei en iamaj limoj rusan imperion. Dum pactraktado en la urbo Brest-Litovsk en decembro 1917 Ukraina Popola Respubliko estis agnoskita fare de Aŭstrio-Hungario kaj ĝiaj unianoj kiel memstara ŝtato. La 9-an de februaro 1918 inter Ukraina Popola Respubliko, Germanio kaj Aŭstrio estis subskribita packontrakto. La 3-an de marto estis subskribita packontrakto inter Germanio, Aŭstrio kaj Rusio. Unu el ğiaj punktoj tekstis: "Rusio senprokraste devas subskribi la packontrakton kun Ukraina Popola Respubliko. Ukrainio kaj Finlando estu senprokraste forlasitaj de rusa militistaro kaj Ruğa gvardio". Unu tagon pli frue (02.03.1918) Kievon eniris germania kaj aŭstria militistaro responde al peto de Ukraina Popola Respubliko. La 7-an de marto en la ĉefurbon revenis legitima ukraina registaro. Tamen RSFSR spite la kontrakton de la 3-a de marto ne esis helpi al bolŝevistoj en Ukrainio. Post du semajnoj ili anoncis sian marionetan Ukrainan Sovetan Respublikon memstara soveta respubliko.
En novembro 1918 en Germanio okazis revolucio. RSFSR nuligis la packontrakton de Brest-Litovsk kaj komencis novan ofensivon kontraŭ Ukrainio. Preni kontrolon sur la teritorioj de siaj iamaj malamikoj provis Entento, kiu en novembro 1918 komencis sian ofensivon sude kaj sudokcidente. Ĝia subteno de "blankgvardianoj" malplaĉis al la loğantaro. En la sudo de Ukrainio estiĉis anarkio.
En tiaj kondiĉoj la ukraina armeo evidentiğis tre malforta. Ĉiuj tri registaroj de Ukraina Popola Respubliko - Centra Konsilio, Hetmanreĝimo kaj Direktorio, en kiuj multis socialistoj - neis la bezonon havi fortan armeon. Tial malgranda soldataro, malbona ekipo, parta demoraliziĝo de armeanoj kaj tifo, kiu paralizis duonon de la armeo - ĉio ĉi fiaskigis ĝin. Ankaŭ Vasil Viŝivanij malsaniĝis je tifo kaj forlasis Ukrainion. Li iris komence Ĉeĥoslovakion kaj post resaniĝo (en marto 1920) Vienon.
Li ofte vizitis kunvenojn de ukrainaj elmigrintoj. En la komenco de 1921 la pola gazetaro publikigis leteron de lia patro Karlo Stefano, malnova Pollando-simpatianto, en kiu li fakte abdikigis sian filon pro lia simpatio por Ukrainio.
En ukraina medio Vasil Viŝivanij estis konata ankaŭ kiel ukrainlingva poeto. Dum kelka tempo li eldonadis la gazeton "Unuiĝinta Ukrainio". En 1921 aperis lia ukrainlingva poemaro "Forpasas tagoj" kun dediĉo "Al batalantoj, falintaj por libero de Ukrainio". Li komponis melodion por unu kanto, kiu estis tre populara inter la legionanoj de USP. Poiome Vasil Viŝivanij deiris de aktiva agado inter la ukraina elmigrintaro, sed plue interesiĝis pri ukrainaj aferoj.
La 22-an de septembro 1947 en Vieno Wilhelm Habsburg t.e. Vasil Viŝivanij estis arestita fare de sovetia spionaro kaj akuzita pri ligoj kun Organizo de Ukrainaj Naciistoj kaj pri kunlaboro kun brita kaj franca spionaroj. Pro tio oni kondamnis lin al 25-jara malliberigo. Sed la 18-an de aŭgusto 1948 li mortis pro tuberkulozo en Lukjanivka-malliberejo en Kievo. Pereis ankoraŭ unu "ukraina burĝa naciisto". Tiel en Sovetio oni nomis ĉiun, kiu volis por Ukrainio liberon kaj prosperon.
Volodimir Pacjurko (Pustomiti apud Lvivo, Ukrainio)
Antaŭ 70 jaroj: malpermeso de soraba gazeto
Unu el la plej nigraj eventoj en la germana-soraba historio estas la violenta likvido de la soraba eldonejo en la jaro 1937 en Budiso (Bautzen/Budysin). Lige kun tio la naziisma Germanio kun siaj diktatoraj kaj rasismaj politikaj institucioj zorgis pri tio, ke ekde la 24-a de aŭgusto 1937 la tradici-riĉa ĉiutaga gazeto "Serbske Nowiny" (= sorabaj novaĵoj) ne plu rajtis aperi. Pri la historia fono de tiu malpermeso parolis Walter J. Rauch en sia studao "Presse und Volkstum der Lausitzer Sorben" (= gazetaro kaj nacia karaktero de la luzaciaj soraboj) - aperinta en 1959 en la eldonejo Holzner-Verlag Würzburg):
Komence de la jaro 1936 oni postulis de la tegmenta asocio de sorabaj societoj "Domowina", ke ĝi senkondiĉe akceptu asocian statuton, kiun la ŝtata kancelario de Saksio ellaboris. Samtempe oni informis la gvidantojn de la soraba kulturvivo, ke rifuzo kondukus al tuja likvido de ĉiuj sorabaj organizaĵoj. Laŭ tiu altrudata asocia regularo, la tegmenta asocio "Domowina" devis ŝanĝi sian nomon al "Ligo de sorabe parolantaj germanoj" kaj en sia agado limiĝi je konservado de memstaraj moroj kaj kutimoj. Krome en referaĵoj farataj en kunvenoj de "Domowina" ĉia kritiko kontraŭ agado de la "Bund deutscher Osten" (= ligo de la germana oriento) devis estonte ĉesi. La sorabaj gimnastik- kaj kantkluboj devis aniĝi al naziismaj organizaĵoj. Krom tio oni malpermesis al la soraba gazeto "Serbske Nowiny" ĉian emfazon de diferenco inter la soraba kaj la germana popolaneco.
La batalo pro la statuto de "Domowina" daŭradis ĝis la jaro 1937 kaj alprenis ĉiam pli akrajn formojn. Responde al la soraba protesto oni arestis gvidantojn de la soraba kulturvivo kaj translokis instruistojn en tute germanlingvajn regionojn; malhelpado al kunvenoj, malpermesoj de sciencaj publikaĵoj kaj loĝejaj traserĉoj regule alternis. Interalie la administracio de la lernejoj sendis al ĉiuj sorabaj instruistoj, kiuj ankoraŭ restis en Luzacio, demandilon kun la alternativaj formuloj: "Mi deklaras, ke mi estas germano. - Mi asertas esti sorabo." Tiu konflikto atingis sian kulminon, kiam la Budisa subdistrikta estraro de la nacisocialisma partio en la printempo de 1937 postulis de ĉiuj membroj de S.A. ("Sturmabteilung" = sturma taĉmento) kaj de S.S. ("Schutzstaffel" = ŝirma skadro) en konfidenca cirkulero, ke ili estu gardemaj, ĉar Ĉeĥoslovakio celas al secesio de Luzacio disde la Germana Regno. La 18-an de aprilo, pro ĝia rifuzo de la submetita statuto nazioj definitive likvidis la asocion "Domowina" kaj kune kun ĝi ankaŭ ĉiujn gvidajn sorabajn organizaĵojn, ekokupis la "Sorbische Zentralhaus" (= soraba centra domo) kaj konfiskis la bibliotekon kaj la membrokartaron.
Kiam en aŭgusto 1937 oni arestis la posedanton de la malnova Smoler-eldonejo, d-ron Cy, kaj sigelfermis liajn librovendejon kaj presejon, ekis ankaŭ la morto de la soraba gazetaro. Post 95-jara seninterrompa aperado eldoniĝis la lasta numero de "Serbske Nowiny" la 24-an de aŭgusto 1937. Kun tio ĉesis aperi ankaŭ iuj suplementoj de tiu ĉi gazeto, la periodaĵo "Serbski Hospodaŕ" (= soraba mastrumisto), la evangelia "Pomhaj Bóh" (= dio helpu), la monata "Missionski Posoł" (= misia mesaĝisto) kaj kun sia 170-a kajero ankaŭ la honorinda "Časopis Maćicy Serbskeje" (= revuo de la soraba scienca societo). Sole la periodaĵo "Katolski Posoł" (= katolika mesaĝisto) modeste plu ekzistis ĝis la eksplodo de la dua mondmilito.
Walter J. Rauch
el "Presse und Volkstum der Lausitzer Sorben" (= gazetaro kaj nacia karaktero de la luzaciaj soraboj)
(tradukita el "Serbske Nowiny" (www.serbske-nowiny.de) germana eldono 9/2007)
Dresden braucht ein ESPERANTO-CAFE
Unter diesem Motto nahm das Projekt auch 2007 wieder am Wettbewerb der Lokalen Agenda 21 teil. Auch wenn noch kein Preis mit dem Projekt zu gewinnen war, es bestand die Möglichkeit, nach der Preisverleihung am 6. November 18:00 im Dresdner Kulturrathaus den kleinen Projektemarkt (19:15) zu besuchen und sich zum Kafejoprojekt zu informieren. Wenn auch in der Ecke gelegen, die Kommunikation war gut. Der Projektemarkt wurde mehr als im letzten Jahr genutzt, um Ideen vorzustellen und ins Gespräch zu kommen. Denn es geht nicht vorrangig um Konkurrenz unter den Teilnehmern, sondern um eine bestimmte Denkweise. Etwas tun, damit etwas auf den Weg kommt.
St. Eitner
En aŭtuna naturo
En aŭtuna naturo okazis la 25-a lingva seminario en Skokovy (Ĉeĥio), en intima, familia etoso kun riĉa programo. Precipe la diskutoj estis vivaj, partoprenantoj laboremaj, vetero sufiĉe agrabla. La vicurbestro de Mnichovo Hraditě mem invitis grupon por interparolo. La gazeto Mladá Fronta dnes ustatempe informis pri nia arano. En la seminario okazis vizito de mezepoka teatro en kastelo Mnichovo Hraditě, ekskurso al laborejoj kaj muzeo de KODA-AUTO, kie ĉiu ricevis flugfolion en Esperanto presitan de la entrepreno mem. En la urba biblioteko en Mladá Boleslav libro estis solene baptita - traduko el Esperanto al la ĉeĥa lingvo fare de Jindřika Drahotová - "Člověk proti babylonu" (La homo kiu defiis Babelon - de René Centassi kaj Henri Masson). En stelobservejo akceptis nin Pavel Brom; ni povis rigardi Lunon kaj stelojn kaj ĉiu ricevis skriban prelegon pri "Horologium Pragense". Geedzoj Dvořákovi el Moravské Budějovice kaj Margit Turková raportis pri karavano al Japanio, Míra Vaněk pri laboro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (EA), ni kantis kun Miroslav Smyčka. La lingvon oni instruis en tri grupoj. Kiu volis, povis krei memoraĵon, kiu povus taŭgi kiel leteraĵo al amikoj. Eble plej impresis kaj certe plej firme restos en nia memoro malkaŝo el la trezorejo, kiun klopodas, el arkivo de klubo en Ostrava, savi Jan Werner. Partoprenis entute 28 esperantistoj, inkluzive 2 komencintojn. La venonta seminario okazos de la 14-a iĝs la 20-a de aprilo 2008. Ni invitas vin!
Jindřika Drahotová (Mladá Boleslav)
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
De post oktobro 2007, la Saksa Esperanto-Biblioteko ricevis sume 3 librojn, nome donace:
- 1 de Günter Dörr el Sankt Egidien
- 1 de Norbert Karbe el Pirna
- 1 de Wolfgang Schwarz el Dresden
La Saksa Esperanto-Biblioteko nun ampleksas 3879 librojn. Vizithoroj de la biblioteko okazas la telefona aŭ reta interkonsento: 0351-2682735 a glizje@aol.com
In eigener Sache
Sie erhalten das Informationsblatt für alle Esperanto-Freunde und Esperanto-Interessierte in Sachsen, VERDA SAKSOFONO. Es erscheint vier Mal jährlich und informiert über das Leben und die Kultur der internationalen Sprache Esperanto in Sachsen, soweit die Redaktion selber schriftlich informiert wurde. Jeder Beitrag ist bei der Redaktion willkommen: Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstr. 25, 01326 Dresden oder glizje@aol.com. Das Jahresabo (4 Nummern zu mindestens 12 Seiten) für 2008 kostet 6 Euro. Für das Jahr 2008 haben abonniert (Spender und Aboschenker werden fett gedruckt und hiermit von der Redaktion besonders bedankt): Schiffer, Grimm, Rohloff, Dietze-Lehmann, Haupt, Schweizer. Für Nicht-Deutsche und Jugendliche ist das Abo (allerdings ohne die einsprachige sächsisch-bretonische Nummer VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO) kostenlos. Abonnenten, Aboschenker und Spender helfen uns zum Weitermachen. Beiträge sind auf das folgende Konto zu überweisen: Benoît Philippe, Kto.: 4120780231, BLZ 850 503 00, Ostsächsische Sparkasse Dresden. Ältere Nummern von VERDA SAKSOFONO finden Sie im Internet unter esperanto-dresden.de. Mit freundlichen Grüßen, Benoît Philippe und Steffen Eitner.
Nächster Redaktionsschluss: 01.02.2008
Kontemplan kristnaskon kaj serenan kaj prosperan komencon de la nova jaro 2008 al vi! Bonvolu ne forgesi reaboni vian informilon VERDA SAKSOFONO!
Aa Bb Cc Ĉĉ Dd Ee Ff Gg Ĝĝ Hh Ĥĥ Ii Jj Ĵĵ Kk Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Ŝŝ Tt Uu Ŭŭ Vv Zz