Sächsischer Esperanto-Verband in eigener Sache
Lingva kaj Turisma seminario en Studený (norda Bohemio)
Kial mi nun lernas Esperanton?
Dresdner Esperanto-Stammtisch crocodile friendly!
Vizitu
Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
Lima Renkontiĝo
Vidindaĵoj de Dresdeno (tria parto)
Vizitu
Information vom Freundeskreis an der TU Dresden
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
Lango-rompiloj
In eigener Sache
Sächsischer Esperanto-Verband in eigener Sache
Am 15.08.2010 fand erneut eine Vorstandssitzung im Seminarzimmer im
Hotel „Ausspann’“ in Heidenau statt. In der Sitzung wurde die Wahlversammlung des Sächsischen Esperanto-Verbandes am Sonntag, dem 14. November
2010, 10 Uhr, im Seminarzimmer im Hotel „Ausspann’“ in Heidenau vorbereitet.
Tagesordnung:
1. Begrüßung und Eröffnung des Vorsitzenden, Herrn Dr. B. Philippe
2. Wahl des Tagungsleiters VA: Geschäftsführer, Herr N. Karbe
3. Bericht der Arbeit des Sächsischen Esperanto-Verbandes in der
letzten Periode BE: Vorsitzender, Herr Dr. B. Philippe
4. Bericht des Vorsitzenden der Revisionskommission für die
Verwendung finanzieller Mittel Herr Dr. F. Nitzsche
5. Kandidatenvorschläge für den neuen Vorstand und die Revisionskommission
VA: Tagungsleiter
6. Wahl der Wahlkommission VA: Tagungsleiter
7. Wahl des Vorstandes und der Revisionskommission VA: Tagungsleiter
8. Pause und Konstituierung des Vorstandes und der Revisionskommission
9. Bekanntgabe der Wahlergebnisse VA: Tagungsleiter
10. Schlusswort des neuen Vorsitzenden
Alle Esperantofreunde sind dazu herzlich eingeladen.
Der Vorsitzende Dr. B. Philippe berichtete über den Treff mit den polnisch-schlesischen Esperantisten in Görlitz (24.04.2010), der eine gelungene Sache
wurde. Noch am 11. Dezember 2010 ist ein weiterer Treff mit den polnisch-schlesischen Freunden in Görlitz vorgesehen. Probleme bereiten dem Sächsischen Esperanto-Verband hierbei die finanziellen Mittel, welche nur im
geringen Maße zur Verfügung stehen. Alle Esperantofreunde sind deshalb
aufgerufen, mit Spenden diesem und weiteren Projekten im kommenden Jahr
zu helfen. Diese können auf das Konto des Sächsischen Esperanto-Vereins
Nr. 1000736600 BLZ: 560 600 00 bei der Volksbank Pirna überwiesen werden. Diese Spenden werden exakt durch die Revisionskommission kontrolliert.
Wir sind berechtigt, bei Bedarf Spendenbescheinigungen für die Steuern für
das Finanzamt auszustellen. Dies ist dem Vorstand dann mitzuteilen.
Herr Nimmrichter berichtete über die Sprach- und Touristiktage im Juni
2010 in Studeny (Tschechien), welche als erfolgreiche Veranstaltung eingeschätzt werden konnten. Anwesend waren 7 tschechische Freunde, eine Esperantistin aus Polen und 22 deutsche Esperantofreunde.
Karl Nimmrichter (Leisnig)
Lingva kaj Turisma seminario en Studený (norda Bohemio)
La Esperanto-Asocio “Saksa Svisio” laŭtradicie organizis inter
la 24-a kaj la 27-a de junio 2010 sian pint-aranĝon en la najbarlanda
pitoreska vilaĝo Studený (norde de la urbo Česká Kamenice).
Kvankam la vojo al la seminariejo estis mallonge antaŭe detruita pro
forta tempesto, la ĉeĥaj instancoj organizis provizoran transirejon
super la jam denove trankvila rivereto.
La seminarion partoprenis entute 31 esperantistoj, inter kiuj estis 7 ĉeĥoj.
“Kun granda bedaŭro”, diris la prezidanto de la klubo Norbert
Karbe, “ne eblis konvinki geamikojn de la Esperanto-klubo en Vroclavo veni al Studený”.
Kun lerteco kaj majstreco gvidis la Lingvan parton profesorino
Sabine Fiedler el Lepsiko kaj sinjorino Terese Nemere el la pola
urbo Toruno. Profesorino Fiedler alproksimigis nin al la vasta kampo
de la proverbaro en Esperanto kaj sinjorino Nemere prelegis pri
naciaj kutimoj en Pollando ekzemple de Torunaj spickukoj. Plaĉis al la
partoprenantoj la gustumeblecoj.
La Turisma parto irigis nin vendredon al vidindaĵoj de norda
Bohemio en la lokoj Talštejn kaj Varnsdorf. La kulmino de tiu tago
estis sendube la vizito de tombejo en la vilaĝo Horní Podluží, kie
troviĝas memorŝtono de la fama ĉeĥoslovakia germana esperantisto
Julius Patzelt (1857-1927). Profesie li estis horloĝisto kaj fortepiana
agordisto. Pioniro de Esperanto en norda Bohemio, li korespondis kun
Zamenhof, fondis multajn grupojn kaj konstante gvidis kursojn.
Ni dankas al la organizinto de la turisma parto, d-ro Heinz Hoffmann.
Ni estas same dankemaj al d-ro Frank Nitzsche, kiu pretis disponigi
privatajn teknikaĵojn por ebligi la lingvan parton. Grandaj meritoj
entute apartenas al nia kasisto Karl Nimmrichter, ĉar sen bone kalkulitaj
financoj la seminario ne havus tian sukceson.
Norbert Karbe (Pirna)
Kial mi nun lernas Esperanton?
Mi havas nun 78 jarojn kaj mi decidis lerni la lingvon Esperanto.
Kial? Dum 9 jaroj mi lernis la latinan en la gimnazio „Theodorianum“ en
la urbo Paderborn. La neregulajn verbojn mi ankoraŭ konas. Dum 7
jaroj mi lernis la malnovgrekan. Dum 3 jaroj mi lernis la anglan. La francan
mi lernis dum ferioj en Francio. En la jaro 1956 mi lernis dum unu
semestro la hebrean.
Nun do, mi lernis multe pri la Romia Imperio, pri ĝiaj ascendo kaj
descendo, pri ĝia kulturo, pri venkoj kaj malvenkoj de la romia armeo.
Mi lernis pri la helena filozofio, pri la filozofoj Sokrato kaj Platono, pri
la helena demokratio, kiu estis nur por la liberaj homoj. Ambaŭ lingvojn
mi povis uzi dum mia studado de filozofio kaj teologio. Nun do, tio
min helpis por mia vivo. Sed kiom malfacila estis la lernado!
Pri Esperanto mi aŭdis unuafoje en la jaro 1970. La patro de amiko
parolis kaj skribis en la lingvo Esperanto. Tiam sekvis longa paŭzo.
Nur antaŭ 2 jaroj – en 2008 – mi legis en Ipernity al mi nekonatan
lingvon. Temis pri Esperanto. Baldaŭ poste mi konatiĝis kun Manfred
Sieber kaj Norbert Karbe. Ambaŭ estis kaj estas konvinkitaj adeptoj
de la lingvo Esperanto.
En la kafejo „Canaletto“ – belega kafejo en la urbo Pirna – nun ofte ni
sidis kaj interparolis pri la tre agrabla lingvo Esperanto. Intertempe konas
min multaj homoj en Ipernity. Mi verkis malgrandajn rakontojn. Kial ne
traduki en Esperanton? Mi havis kaj havas la deziron prezenti al multaj
homoj miajn rakontojn senkoste.
La unuajn rakontojn tradukis Lars Sözüer. Tiam mi mem provis. Kaj
kia miraklo! Tio estis pli facila ol mi supozis. La avantaĝojn de Esperanto
ne necesas klarigi.
En Ipernity estas multe da esperantistoj. Ne ĉiuj parolas la
anglan, la francan, la germanan, la hispanan, la rusan, la polan,
la turkan, la ĉinan, la japanan.
Plenkonscie elektas tiuj homoj la lingvon Esperanto, ĉar nun ili povas
konatiĝi kun multe da homoj en la mondo. La reto estas hodiaŭ granda
helpilo por facila komunikado.
Estas ankoraŭ alia kialo: Ekde 1905 okazas ĉiujare universala
kongreso de Esperanto. La kvara universala kongreso okazis en
Dresden. La 20-an de aŭgusto 1908 Ludwig Zamenhof parolis eĉ de la
balkono de la urbodomo en la urbeto Wehlen (kiu estas nur 3 kilometrojn
for de mia domo) al partoprenantoj de tiu kongreso.
Tio estas por mi la kaŭzoj lerni Esperanton havante jam 78 jarojn.
Albert Jäger (Pirna)
Dresdner Esperanto-Stammtisch crocodile friendly!
In der Einladung zum 53. Dresdner Esperanto-Stammtisch am 24.
September 2010 war Folgendes zu lesen:
„Dieser Abend darf und soll in der bereits langen Reihe der Dresdner
Esperanto-Stammtische der erste offizielle „Krokodil-Stammtisch” für so
genannte „Krokodile” sein, also für „Esperanto-amikoj”, die am Stammtisch lieber in ihrer Muttersprache sprechen. Solche Stammtische werden künftig in ungeraden Monaten
stattfinden (also dieses Jahr noch im November). Damit wollen wir unseren unverzichtbaren und wertvollen „Krokodilen” einen offiziellen Rahmen geben, um eine ungeschriebene
hundertjährige Tradition der Dresdner Esperanto-Bewegung weiter zu
pflegen. An den „Krokodil-Stammtischen” sind alle Esperanto-amikoj
willkommen, die jeden ihrer Sätze mit einem Esperanto-Wort bespicken.
Nur in geraden Monaten sollen Esperanto-Stammtische ohne „Krokodile”
stattfinden.”
Darauf antwortete Roger Condon aus Sarrebourg / Saarburg (Frankreich):
„Ĉu vi povas diri al mi, ĉar mi ne bone komprenas, kial en esperantujo vi ĉiam krokodilas?
Kia utileco estas havi belan kaj agrablan lingvon Esperanton je nia
dispono kaj daŭre paroli la nacian lingvon? Nur naciparolantoj povas vin
kompreni kaj multaj el tiuj kiuj ricevas vian leteron kun granda bedaŭro
nenion komprenas... Laŭ mi, la unua afero en esperantujo estas paroli Esperanton... Se ne, kia utileco?“
Aus Dresden antwortete Erik Sinde:
„Sehr enttäuschend, dass es ironisch gemeint war. An sich finde ich die Idee gut, wenn Anfänger ihre Sätze in Deutsch und Esperanto ausführen dürfen. Und langsam über die
Treffen hin die deutschen Wörter immer mehr durch Esperanto-Wörter
ersetzen. Aber was nicht sein darf. Dieser Linguisten-Perfektionismus
wirkt halt nur irgendwie etwas abschreckend auf Neulinge und nicht
wie etwa beabsichtigt motivierend.“
Vizitu
www.lernu.net www.edukado.net
www.eventoj.hu www.esperanto.koszalin.pl
www.esperanto-dresden.de www.esperanto.net
www.podkastaro.org www.eventeo.net
www.liberafolio.org www.uea.org
www.eo.wikipedia.org www.esperanto-panorama.net
www.gxangalo.com www.esperantoland.de
www.esperanto.de www.internacia.tv
Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
14.novembro.2010, Heidenau:
Wahlversammlung des Sächsischen Esperanto-Verbandes im Hotel „Ausspann’“ (10 Uhr).
Alle Esperantofreunde sind dazu herzlich eingeladen!
Kunveno de la Esperanto-Asocio „Saksa Svisio“ en la hotelo „Ausspann“
(13-a horo).
Inf.: nokosalsio@googlemail.com
22.novembro.2010, Dresden:
Besuch der Stadtteil-Historiker Dresden im Esperanto-Zentrum
„Marie Hankel“, Münchner Platz 3. Thema: „Esperanto in Dresden und
Umgebung“ (Dr. W.M. Schwarz).
16 Uhr 30 im Café Möbius am Münchner Platz 1 (geschlossene Veranstaltung).
26.novembro.2010, Dresden:
55. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) „Neustädter Diechl“.
Crocodile friendly!
26.-28.novembro.2010, Berlin-Lichterfelde:
20. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V. (GIL).
Schwerpunktthema: Spracherfindung und ihre Ziele
Die Teilnahme an der Veranstaltung steht wie immer auch interessierten
Nichtmitgliedern offen.
Inf.: gil@blanke-info.de,
Homepage der GIL: www.interlinguistik-gil.de
29.novembro.2010, Dresden:
Besuch der Gräber von M. Hankel und H. Jakob (H. Gropp).
Treff: 15 Uhr am Friedhofseingang Tolkewitzer Friedhof / Urnenhain,
Wehlener Str.
11.decembro.2010, Görlitz:
2-a tut-taga kunveno (TuTaKu) de Saksa Esperanto-Asocio kaj de Silezia
Esperanto-Asocio, kun Esperanto-kurso kaj vizito al la silezia kristnaska
bazaro kaj al la Silezia Muzeo („Schlesisches Museum“).
Inf.: esperanto-
dresden.de aŭ abu-sina@arcor.de
12.decembro.2010, Heidenau:
kunveno de la Esperanto-Asocio „Saksa Svisio” en la hotelo „Ausspann’”
(13-a horo).
Inf.: nokosaksio@googlemail.com
15.decembro.2010, Rennes-Dresden-Wrocław:
apero de la unua numero de la trilanda ĉiujara bulteno VERDA
TRIANGULO precipe por esperantistoj en Bretonio, Saksio kaj Silezio.
Bonvolu sendi vian artikolon antau la 1-a de decembro al:
abu-sina@arcor.de aŭ Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstr. 25,
01326 Dresden
20.decembro.2010, Dresden:
Information über Esperanto-Literatur (Dr. Schwarz und D. Otto).
Treff: 18 Uhr im Gasthaus Reick.
27.decembro.2010-02.januaro.2011, Burg/Borkowy okcidente de
Cottbus/Chośebuz:
JES (Junulara Esperanto-Semajno). Informoj: Germana kaj Pola
Esperanto-Junularoj, www.esperanto.de, kunordigantoj: Łukasz
Źebrowski kaj Julia Hell el Kemnico (juliahell@hotmail.com).
09.januaro.2011, Heidenau:
kunveno de la Esperanto-Asocio „Saksa Svisio“ en la hotelo „Ausspann’“
(13-a horo) kun mojosa koncerto de Esperantaj kanzonoj
de Moissej Bronŝtejn el la Sankt-Peterburga regiono (Ruslando).
Bronŝtejn estas unu el la plej sukcesaj nuntempaj kanzonistoj
kaj verkistoj en Esperanto.
Inf.: nokosaksio@googlemail.com
28.januaro.2011, Dresden:
56. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) „Neustädter Diechl“.
25.marto.2011, Dresden:
57. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) „Neustädter Diechl“.
Crocodile friendly!
27.majo.2011, Dresden:
58. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) „Neustädter Diechl“.
Leipzig / Lepsiko:
Pri „Esperanto-Gruppe Leipzig“ donas informojn Werner Geidel
(0341-4118577).
Chemnitz / Kemnico:
Pri „Esperanto-Gruppe Chemnitz“ donas informojn Julia Hell
(juliahell@hotmail.com).
Görlitz / Gorlico:
Kontaktadreso: Petra Richter (0179-1677759 aŭ 03581-418141).
Pirna / Pirnao:
Pri Esperanto-Asocio „Saksa Svisio” donas informojn Norbert Karbe
(nokosaksio@googlemail.com).
Lima Renkontiĝo
La 12-an de junio 2010 okazis la kvara Lima Renkontiĝo (LiRe). Ĉeĥaj kaj
germanaj Esperanto-amikoj kunvenis ĉe la limo inter la urboj Bad Schandau kaj
Děčín por pikniki, promeni kaj babili. Partoprenis ĝin proksimume 15 personoj.
La Lima Renkontiĝo okazas ĉiujare, organizita de Esperanto-grupo Halle.
Vidindaĵoj de Dresdeno (tria parto)
La suda flanko de la Teatro-placo estas limita de la novrenesanca
fasado de la pinakoteko. Dekstre de ĝi monumento memorigas pri
la fama komponisto Carl Maria von Weber, kiu laboris de 1817 ĝis 1826
kiel Ĝenerala Muzikdirektoro en la Germana Operdomo de Dresden.
La meza trapasejo kondukas en la vastan internan korton. Escepte de
ĉi tiu pli malfrue starigita pinakoteko la ĝis tiam triala konstruaĵo estiĝis
en baroka stilo sub la regado de Aŭgusto la Forta dum la jaroj
1710-32. La nomo „Zwinger“ (= ĉirkaŭfermejo) devenas de ĝia situo
malantaŭ la urba fortikaĵo. Origine la reĝo mem, kiu en sia junaĝo
okupiĝis pri arkitekturo, skizis planon de oranĝerio. La provizora halo el
ligno staris jam en la jaro 1709. En 1710 Pöppelmann ricevis la komision
konstrui oranĝerion kaj komencis la nord-okcidentan parton de Zwinger
per du angul-pavilonoj duetaĝaj kaj per unuetaĝa arkada galerio,
kiu interligas ambaŭ konstruaĵojn.
La loko fariĝis festsalono sub libera ĉielo, scenejo por amuzaĵoj. En unika
maniero Pöppelmann kaj lia plej intima kunlaboranto, la skulptisto
Permoser, sukcesis realigi perfektan sintezon de arkitekturo kaj figura
ornamo, kio faris el Zwinger la ĉefan atrakcion de urbo ja certe ne malriĉa je vidindaĵoj.
Unu el la emblemoj estas la Krono-pordego, kies orumita simbolo de la
reĝa rango estas portata de kvar polaj agloj. En la niĉoj de la pordego
Permoser simbole figuris la sezonojn.
La longa galerio dekstre kondukas al la Matematika-Fizika Salono. En ĝi
troviĝas unu el la plej malnovaj kaj gravaj kolektoj de scienco-teknikaj
instrumentoj, kolekto de teraj kaj ĉielaj globusoj kaj kolekto de historie
interesaj horloĝoj. Harmonie kurba galerio interligas la konstruaĵon
kun la Remparo-pavilono, la plej impona parto de la komplekso laŭ
la arkitektura vidpunkto kaj laŭ la plastika ornamo: La portalo servas
nur kiel grandskala ŝtuparejo por atingi la galeriojn. La multnombraj
figuroj estas transprenitaj el la helena mito pri la oraj pomoj de
Hesperidinoj: Por ili Herkulo devas transpreni de Atlaso la terglobon, sed
sukcesas liberiĝi de ĝi per ruzaĵo. La kupolo estas kronita de fortika vireca
figuro, nome „Herkules Saxonius“ (Saksa Herkulo), kun kiu Aŭgusto la
Forta ŝatis esti identigata. Dekstren sekvas la Franca Pavilono. En la
konstruaĵo maldekstre de la Krono-pordego estas lokita la kolekto de
porcelanoj kun altvaloraj eksponaĵoj el Orient-Azio kaj el la porcelana
manufakturo de Meißen, unu el la plej ampleksaj kaj plej bonkvalitaj
kolektoj en la mondo. La famajn „dragono-vazojn“ Aŭgusto la Forta
pagis al la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la Unua per tio, ke li
cedis al tiu 600 el siaj dragonoj. La urboflanka eliro kondukas tra la
Kariljono-pavilono, tiel nomata pro la enmuntita kariljono el porcelano el Meißen.
La flanko al la Teatro-placo restis aperta ankoraŭ pli ol 100 jarojn post
la morto de la konstruiginto. Cetere la konstruaĵo estis parte detruata
dum la Sepjara Milito kaj ruiniĝis.
Nur Semper, de post 1834 profesoro ĉe la Akademio por plastikaj artoj,
ekzorgis pri Zwinger. Unue li volis plilongigi la konstruaĵon ĝis Elbo,
inkluzivante sian dramteatron, sed la plano fiaskis pro la financado. En la
jaro 1847 li komencis la konstruadon de la nuntempa pinakoteko, kiu
fermis la korton kaj la tutan komplekson sen domini trudiĝeme
la konstruaĵojn de Aŭgusto la Forta.
En la orienta alo troviĝas hodiaŭ la Kirasejo, en la okcidenta parto
la fama Galerio Fruaj Majstroj. Ĝi sola jam allogis multe da vizitantoj
al Dresden. Fakte kiu galerio ja posedas artoverkojn de unua rango
de Correggio, Tiziano (La Tributo), Giorgione (La dormanta Venero), Vermeer van Delft, Rembrandt, van Eyck, Lucas Cranach la Maljuna
kaj Albrecht Dürer, se ne paroli pri la mondfama “Siksta Madono” de
Raffaello, kiun reĝo Aŭgusto la Tria aĉetis kontraŭ la enorma sumo de 20000 dukatoj.
La Kirasejo posedas grandiozan kolekton de pompaj armiloj, kiuj
estis uzataj de la saksaj princoj por reprezentado dum turniroj kaj ĉasoj.
Aparte valoraj estas la unua princ-elektista glavo (1425), pompa kiraso
de la princ-elektisto Kristiano la Dua kaj la kronada ornato de Aŭgusto la Forta.
Per la ŝtuparo de la Remparo-pavilono oni alvenas sur la galerio, de
kie oni ĝuas grandiozan superrigardon de la tuta komplekso de Zwinger. Tiu
komplekso estas unika en la historio de la eŭropa arkitekturo. Malantaŭ
la Franca Pavilono – dekstre de la ŝtuparo – densiĝas la figura
ornamo de Permoser en unu el liaj ĉefverkoj, la Nimfo-bano, kiu situas
pli malsupre. Po ok imponaj virinaj estaĵoj en la ambaŭflankaj murniĉoj
rigardas al la artismaj fontanoj kaj mem estas kaŝobservataj de
satirusoj, demonoj kaj fiŝaspektaj monstroj. La vigla sceno ĉirkaŭ
la kaskado simbolas la sensajn plezurojn de la baroka epoko, kiujn
Permoser, la skulptisto de Aŭgusto la Forta, majstre eternigis.
Vizitu
www.plansprachen.ch Informationsplattform zum Thema Internationale
Plansprachen und globale Kommunikation
www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm Sammlung für Plansprachen und Esperantomuseum
www.esperanto.de/sachsen/ Esperanto-Jugend Sachsen
Information vom Freundeskreis an der TU Dresden
Esperanto-Zentrum „Marie Hankel” im DEB e.V.
Sächsisches Esperanto-Archiv
Münchner Platz 3, TU (Georg-Schumann-Bau)
Vor 7 Jahren (23. 8. 2003) wurde die Marie-Hankel-Straße in DD-Laubegast durch Dr. D. Ewers, Prof. Dr. V. Nollau und Stefan Kühn eingeweiht (s. PK10).
Neues Spenden-Konto:
Sozialbank Mainz, BLZ 550 205 00, Konto-Nr. 8603600 (Spende für: EZMH-DD)
(Der erste Spender ist Herr Kurt L. aus Dresden, besten Dank!)
Ergänzungen zu “Enciklopedio de Esperanto”
S. 22 Dr. Heinrich Arnhold geb. 22. 7. 1885 gest. 10.10. 1935 (Neuer Jüdischer Friedhof)
S. 434 Julius Patzelt geb. 9. 5. 1857 (Grabstein, Vikipedio)
S. 480 Reinhold Scheibler geb. 20. 7. 1888 gest. 8. 8. 1940 gest. 17.1. 1927 (Totenschein)
(Neue Informationen über den Scheibler-Schwiegersohn, Herrn Mühlberg-Wurgwitz).
James Aurich (PK14) geb. 21. 1. 1881 gest. 19.12.1930 (Quelle: Grabstein)
Mitglied der Dresdener Eo-Gruppe, Hoffotograf, Fotograf von Dr. L. L. Zamenhof 1908 (s. Nachlass aus Waldheim ).
Unser Unterstützer und Kameramann Manfred Lauffer verstarb unerwartet am 24. 5. 2010..
Seine Video-Aufzeichnung auf DVD von den Marie-Hankel-Kulturtagen 2009 in der Heinrich-Schütz-Residenz am Neumarkt kann gegen eine kleine Spende jeweils für zwei Wochen ausgeliehen werden.
Nach Konsultation im Esperanto-Zentrum erarbeitete bei Frau Dr. R. Bergmann (TU, Soziolinguistik) die italienische ERASMUS-Studentin Olga G. aus Turin den Beleg „Die Sprache Esperanto in Italien”. Mit weiteren drei Studentinnen wurde ein Seminarvortrag gehalten.
Wertvolle Sach- und/oder Geldspenden übergaben Ehepaar Blanke-Berlin, Herr R. Burmeister-Chemnitz, Frau M. Dörner-Coswig, Herr D. Huthmann-Wahrenbrück (PC), Frau Hähnel-Langebrück, Dr. U. Lins-Bonn, Frau Schmidt-Berlin (10 Esperanto-Tagebücher ihrer Mutter ab 1926), Frau Schwarz-Dresden (Regale, vermittelt aus Prohlis).
Überraschungsgäste (nach kurzfristiger telefonischer Anmeldung) waren das Berliner Ehepaar Blanke und das langjährige DEB-Leitungsmitglied aus Freiburg, Dr. Ursula Niesert.
Dr. W. M. Schwarz ( Tel./Fax (0351) 20 30 815 ) EZ_MH@web.de
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
De post junio 2010, la Saksa Esperanto-Biblioteko ricevis sume 11 librojn,
nome donace:
9 de anonimulo el Dresden
1 de Steffen Eitner el Dresden
1 de Inga Johansson el Göteborg (Svedio)
La Saksa Esperanto-Biblioteko nun ampleksas 4304 librojn. Danke al
Steffen Eitner, la alfabeta katalogo de la biblioteko estas nun legebla je
esperanto-dresden.de. Tiuj libroj estas propraĵo de la Saksa Esperanto-Asocio. La biblioteko oficiale remalfermiĝos nur post kelkaj monatoj. Ĝi
tamen estas jam vizitebla.
Inf.: 0351-2682735 aŭ abu-sina@arcor.de
Lango-rompiloj
En la 52-a Dresdena Esperanto-Konversacirondo (DEK) vendredon la 27-an de aŭgusto oni provis inventi kaj prezenti Esperantajn lango-rompilojn.
Jen ili:
- Senprokraste Bruno senbave provu brave sed prude prepari brilan
lango-rompilon!
- Ĉasistoj ne serĉu senŝance ĉamojn nek ŝancelu ĉastajn ĉarmulinojn!
- Saŝa ŝatas serĉi ŝercojn.
- Ne ploru plorulo pro propra plezuro!
In eigener Sache
Sie erhalten das Informationsblatt für alle Freunde einer diskriminationsfreien, internationalen sprachlichen Kommunikation zwischen Görlitz und Delitzsch, zwischen Oelsnitz und Schkeuditz. Es erscheint vier Mal jährlich und informiert über das Leben und die Kultur der internationalen Sprache Esperanto in Sachsen, soweit die Redaktion selber schriftlich informiert wurde. Jeder Artikel ist bei der Redaktion willkommen.
Das Jahresabo (4 Nummern) für 2011 kostet 7 Euro. Für das Jahr 2010 haben neu abonniert (Spender und Aboschenker werden fett gedruckt und hiermit von der Redaktion besonders bedankt): Nimmrichter, Gropp, Langer, Jäger, Dietze-Lehmann. Für Nicht-Deutsche und Jugendliche ist das Abo kostenlos. Abonnenten, Aboschenker und Spender helfen uns zum Weitermachen. Beiträge sind auf das folgende Konto zu überweisen: Benoît Philippe, Kto.: 4120780231, BLZ 850 503 00, Ostsächsische Sparkasse Dresden. Ältere
Nummern von VERDA SAKSOFONO finden Sie im Internet unter esperanto-dresden.de. Mit freundlichen Grüßen, Benoît Philippe und Steffen Eitner.
Nächster Redaktionsschluss: 1. Februar 2011
Redaktion: Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstr. 25,
01326 Dresden oder abu-sina@arcor.de