VERDA SAKSOFONO - informa folio por Esperantoamikoj en Saksio kaj organo de Saksa Esperanto-Asocio
N-ro 29  (1/2011) Majo 2011

INVITO AL ĈEĤA-SAKSA TAGO 2011 (04. junio 2011)
Mit Speck fängt man Mäuse? ....
INVITO AL LA 44-A INTERNACIA ESPERANTO-FERIADO
WIKIPEDIA-Artikel noch 2011?
Koncize +++
Plurlingveco dezirata
Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
En la naskiĝurbo de Masoch
Vidindaĵoj de Dresdeno (kvara parto)
Alojs Andritzki estos beatigata la pentekostan lundon, ....
Vizitu
El leteroj al la redakcio
Lingvoklapo de VERDA SAKSOFONO (2)
Vizitu
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
In eigener Sache
www.rettet-unsere-radios.de


INVITO AL ĈEĤA-SAKSA TAGO 2011 (04. junio 2011)
Esperanto-Asocio „Saksa Svisio“ afable invitas al Ĉeĥa-Saksa Tago sabaton, la 4-an de junio 2011, en la vilaĝo Lohmen, proksime al Pirnao.
La programo enhavas informojn pri historio de Lohmen kaj la renovigita kastelkorto, gvidon tra iama akvoturbina muelejo en pitoreska ravino de rivero Wesenitz, fare de eksa muelisto, komunan tagmanĝon kaj kiel kulminon: gvidon tra muzeo pri leĝera kampofervojo (polní dráha / Feldbahn), inkluzive de kunveturo. Bonvolu aliĝi laŭeble frue ĝis la 15-a de majo 2011 ĉe Norbert Karbe, Dr.-Otto-Nuschke-Straße 12, DE-01796 Pirna, nokosaksio@gmail.com
Ni renkontiĝos je la 9:35 h sur la parkadejo ĉe la fervoja stacio Pirna. Kiuj volas veturi per propra aŭto, estas petataj tiutempe kaj tiuloke alveni por ebligi kunveturon de aliaj partoprenantoj. Sabata maldensa publika trafiko al Lohmen kaj fora situo de la tramvoja muzeo ne ebligus realigi la programon sen uzo de individuaj aŭtoj.
Jen la fervoja horaro por partoprenantoj el Ĉeĥio :
- ekveturo en Děčín hl. n. 8:40 h per trajno Os 5262
- trajnŝanĝo en Bad Schandau 9:08 / 9:15 h
- alveno en Pirna 9.35 h
La reenveturon per individuaj aŭtoj ni aranĝos tiel, ke en Pirna eblos atingi taŭgan trajnon:
- ekveturo en Pirna 16:22 h per trajno S 37747
- trajnŝanĝo en Bad Schandau 16:43 / 16:50 h
- alveno en Děčín hl. n. 17:17 h
Eniro en la muzeon kostas po 3 EŬR persone. Aliĝintojn ni informos pri tagmanĝa menuo kaj ties prezoj, por antaŭa elekto. Ni antaŭmendos la elektitajn manĝaĵojn, ĉar nia restoracia tempo estos malmulta.
Antaŭĝojas pri via partopreno la estraro de Esperanto-Asocio “Saksa Svisio”.


Mit Speck fängt man Mäuse? Beispiel einer “niveauvollen” Internetwerbung.
(GROSSE LIEBE FINDEN - GUTE VORSÄTZE? - MIT ENGLISCH WERDEN TRÄUME WAHR)


INVITO AL LA 44-A INTERNACIA ESPERANTO-FERIADO
(06.-14.aŭgusto.2011)

Jam la sekvan fojon Silezia Esperanto-Asocio invitas vin al Szczawno Zdrój – unu el la plej malnovaj kuracurboj en Pollando, kiu ravas per sia ĉarmo, multaj eblecoj aktive pasigi la tempon kaj gastamo de siaj loĝantoj, urbestraro kaj lokaj esperantistoj.
Ni proponas ripozi en la loko, kie en 1912 kuracis sin L. L. Zamenhof. Ni jam trovis kelkajn liajn spurojn, helpu trovi la aliajn. Ni bonvenigas ĉiujn partoprenontojn kunkreadi programon de la feriado. Invitu viajn amikojn kaj konatojn! Ili ĝuos ferii en Szczawno Zdrój.
Dum la restado ni ofertas:
- lingvokursojn por komencantoj kaj progresantoj,
- atrakciajn turismajn ekskursojn,
- komunajn kantadon, dancadon kaj bivakfajrojn,
- lokajn atrakciojn, i.a. koncertojn en kuracdomo, dancadojn en kafejoj,
- eblecon profiti la kuracprocedojn,
- filmojn kaj prelegojn de Roman Dobrzyński,
- sanktan meson en Esperanto.
Kosto kaj loko de la Feriado:
La prezo 650 PLN (ĉ. 170 EŬR) por 2-3 persona ĉambro kun lavujo, aŭ 750 PLN (ĉ. 195 EŬR) por 2-3-persona ĉambro kun banejo, ampleksas kostojn de la:
programo, tuttaga nutrado, loĝado en ripozdomo “Magnolia” – la modesta sed tre gastama loko, kie oni rajtas kunhavi sian dombeston.
Inf.: vroclavo@poczta.onet.pl aŭ pomer@wp.pl
Eksterlandanoj povas pagi surloke.


WIKIPEDIA-Artikel noch 2011?
Vor 100 Jahren fand in Dresden die Internationale Hygieneausstellung statt. Bei Wikipedia trifft man auf den deutschsprachigen Artikel. Zu sehen ist dort auch die Abbildung des Plakates von Stuck. Selbst das Hygienemuseum nimmt die Information über die Esperantoversion dieses Plakates gelassen. Die Esperanto-Ebene fehlt also noch sowohl unmittelbar sprachlich als auch die Informationen zu den Esperantoaktivitäten anläßlich der Ausstellung im Jahr 1911. Wer möchte den Esperanto-Artikel für wikipedio erstellen?
St.Eitner
http://eo.wikipedia.org/wiki
http://de.wikipedia.org/wiki/Internationale_Hygiene-Ausstellung_Dresden_1911


Koncize +++
+++ Dresden / Dresdeno.
Vor 100 Jahren bildeten sich in der sächsischen Hauptstadt viele Esperanto-Vereine und Esperanto-Gruppen. Am 2. April 1911 wurden erstmalig Schulkinder in Esperanto geprüft. Im gleichen Monat bildete sich die erste Esperanto-Jugendgruppe. Der Verband Deutscher Esperantisten sammelte Unterschriften für eine Petition an den Reichstag für die Einführung des Esperanto-Unterrichts in allen deutschen Schulen.
Von Mai bis Oktober 1911 fand in Dresden die Internationale Hygiene Ausstellung statt. Aus diesem Anlass gab Dr. Albert Schramm (1880-1937) eine Broschüre in Esperanto mit Beiträgen von R. Maske und Dr. Heinrich Arnhold (1885-1935) heraus. Auch viele Dresdner und internationale Firmen, die hier ausstellten, gaben Esperanto-Prospekte heraus. Der Esperanto-Verband beteiligte sich mit einem Informationsstand. Aufsichtspersonal, Post- und Bankangestellte in der Ausstellung beherrschten Esperanto. Vom 16. bis 18. August 1911 fand in Dresden der Internationale Esperanto-Vorkongress des VII. Welt-Kongresses (Antwerpen) mit 500 Teilnehmern in der „Internationalen Hygiene Ausstellung“ statt. 1913 wurden in sieben Dresdner Schulen Kinder in Esperanto unterrichtet.
Vor 30 Jahren erschien die erste Nummer des Bulletins DRESDENA ESPERANTO-INFORMILO als „Mitteilungen des Bezirksarbeitskreises Esperanto Dresden im Kulturbund der Deutschen Demokratischen Republik“. Die Nummer umfasste 8 Seiten: 6 Seiten auf Deutsch, 2 Seiten auf Esperanto. Im Vorstand des Bezirksarbeitskreises Esperanto Dresden waren Dr. Günter Minkwitz (Vorsitzender), Erich Seidemann (Stellvertreter), Klaus Urban (Sekretär), Jürgen Berndt (Sprachausbildung), Marita Dörner (Jugendarbeit), Werner Gafke (Internationale Verbindungen), Walter Röhner (Ehrenvorsitzender). Kreisarbeitsgruppen des Bezirksarbeitskreises Esperanto Dresden gab es damals in Dresden (Vorsitzende: Evelin Berndt), in Görlitz (Vorsitzender: Joachim Hoffarth), in Meißen, in Pirna (Vorsitzender: Norbert Karbe), in Riesa (Vorsitzende: Margot Seeger) und in Zittau (Vorsitzender: Oskar Walter). Die 17 Nummern von DRESDENA ESPERANTO-INFORMILO mit insgesamt 168 Seiten, die zwischen 1981 und 1989 erschienen sind, kann man heute in der Sächsischen Esperanto-Bibliothek ansehen. Dort sind auch die 27 Nummern von SAKSA KURIERO (das Informationsblatt des Deutschen Esperanto-Bundes – Landesverband Sachsen), die zwischen 1993 und 1999 erschienen sind.
+++ Melbourne / Melburno.
La 21-an de februaro 2011 Franciska Toubale radie laŭtlegis en Melburno (Aŭstralio) la Esperantan tradukon “Mia unua amo” de Petra Hesse aperintan en VERDA TRIANGULO (Januaro 2011, n-ro 6, p. 20-23).
+++ Pirna / Pirnao.
En la lasta renkontiĝo de Esperanto-Asocio “Saksa Svisio” r.a. okazis elekto de la estraro kaj de la revizia komisiono. La estraro konsistas el jenaj personoj: la prezidanto Norbert Karbe, la vicprezidantoj d-ro Frank Nitzsche kaj d-ro Heinz Hoffmann, la kasisto Karl Nimmrichter kaj la membro Hannelore Bünger. La revizia komisiono konsistas el jenaj personoj: la prezidanto Rolf Köhler kaj la membro Erika Nimmrichter. Tuj post la elekto, ĉe hejmeca kunestado, la membroj kantis Esperantajn kantojn kun gitara akompanado de Albert Jäger.
+++ Dresden / Dresdeno.
En la februara numero de la gazeto ELBHANGKURIER aperis artikolo pri Hermann Behrmann kun la titolo „Graecum mit 75“ (diplomo pri la helena kun 75 jaroj). Jen traduko:
„La pensiita instruisto Hermann Behrmann (75-jara), de post kelkaj jaroj hejmiĝinta en Schevenstraße, antaŭ nelonge trapasis kun kontentiga rezulto ekzamenon pri la helena lingvo ĉe la teologia fakultato de la universitato de Lepsiko kune kun 15 (junaj) studentoj de teologio. La necesajn konojn la lingvema instruisto, kiu parolas ankaŭ aliajn rarajn lingvojn, akiris aŭtodidakte. Al lernemaj imitantoj li rekomendas okupiĝi unue pri Esperanto eventuale uzante la Esperanto-Bibliotekon en Pillnitzer Landstraße 25. En sia aktiva vivofazo Hermann Behrmann laboris kiel instruisto en Paderborno”.
+++ Dresden / Dresdeno.
La 143-paĝa germana libro „Die Dresdner Frauenkirche – Eine Chronik von 1000 bis heute“ de Jürgen Helfricht aperos en Esperanta traduko probable jam en la venonta jaro 2012 - kun la titolo „La Dresdena Virino-preĝejo – Kroniko de la jaro 1000 ĝis hodiaŭ“.
+++ Dresden / Dresdeno.
La 2-an de februaro 2011 aperis en la gazeto SÄCHSISCHER BOTE artikolo de Kurt Langer kun la titolo „Marie-Hankel-Zentrum“ des Esperanto-Verbandes – Dresdnerin gab ihren Namen. Jen traduko: «La je muzeoj vere ne malriĉa urbo nun havas novan, malgrandan muzeon pli ! La «Marie-Hankel-Zentrum» de la Germana Esperanto-Asocio en la konstruaĵo de la Teknika Universitato ĉe Münchner Platz, teretaĝe, ĉambre 5 (Georg-Schumann-Bau), estas aranĝata kaj honorofice direktata kun multe da laboro kaj amo de d-ro W. M. Schwarz. Ĝi nun estas malferma ĉiun duan kaj kvaran merkredon de la 11-a ĝis la 13-a horo por ĉiuj, precipe por interesiĝantoj pri lingvoj. Danke al la subteno de la Teknika Universitato de Dresdeno la Marie-Hankel-Centro post kelkaj provizoraj ejoj finfine trovis konstantan hejmon. Ĝi nun estas vera trezorejo por lingvemuloj kaj historiistoj, por literaturamantoj kaj por studado de la historio de la internacia lingvo Esperanto. Tie estas lernolibroj, legolibroj, vortaroj en Esperanto same kiel multaj tradukoj de klasikuloj, de romanoj, sed ankaŭ originalaj verkoj en Esperanto. Krome enestas ankaŭ multnombraj dokumentoj pri la 123-jara evoluo de la internacia lingvo. Portretoj kaj fotoj de gravaj personoj de la historio de Esperanto kaj de ties mecenatoj: memkompreneble ankaŭ de la Esperanto-poetino Marie Hankel, kiu vivis en Dresdeno (....) Valoras la penon viziti tiun malgrandan muzeon kaj vidi kio kolektiĝis pri lingvo ja nekonata de la plej multaj homoj. Pliaj informoj pri tiu temo vi trovas je la interreta adreso: esperanto-dresden.de”


Plurlingveco dezirata
Fine de majo oni oficiale inaŭguros la unuan Witaj-grupon en Dresden-Neustadt. Proksime al la naĝejo Nordbad, Tobias Bulang malfermos la unuan sorab-lingvan etulvartejon en la saksa ĉefurbo. Li estas kvalifikita etulvartisto. Kiel denaska parolanto de la soraba estas tre grave por li kaj por lia edzino Isabell, ke ankaŭ ilia filino lernu la soraban lingvon kaj ne nur hejme en la familia rondo. „En Dresdeno vivantaj sorab-lingvaj gepatroj kaj iliaj parte german-lingvaj partneroj fondis la asocion Stup dale por fondi sorab-lingvan etulvartejon aŭ etulgrupon en la saksa ĉefurbo,“ diras Tobias Bulang. Pri infanĝardeno ni ĝis nun ne sukcesis. Kelkaj petitaj sponsoroj volas unue sperti la plurlingvigan koncepton Witaj kaj ĝiajn rezultojn. Tial la asocio Stup dale unue serĉis sponsoron por la projekto kaj trovis tian en la juna Dresdena farmacia entrepreno ABXCRO kun ties direktoro Andreas Kluge. Tiu entrepreno zorgis pri loĝejo, kie la infanoj estos vartataj, petis sponsoran parton ĉe la urba administracio, ankaŭ pagos la etulvartiston kaj transprenos kromajn kostojn. Ĉe Tobias Bulang la konfiditaj infanoj parolos sorabe, tute laŭ la intenco de la Witaj-projekto. La projekto efikas per jena metodo: edukisto parolas kun la infanoj en ununura lingvo. Du infanoj jam estas anoncitaj por la grupo. Entute Tobias Bulang rajtas kaj volas varti kvin infanojn en aĝo de 0 ĝis 3 jaroj. Venontan jaron, laŭ lia espero, ne plu estos vakaj lokoj. Ĝis la oficiala inaŭguro de la grupo, la gepatroj kaj iliaj infanoj plu renkontiĝas regule ĉiun ĵaŭdon en la hejmo de Bulang. Pliaj interesiĝantoj estas bonvenaj, ankaŭ german- aŭ alilingvaj gepatroj, kiuj deziras, ke iliaj infanoj kresku plurlingve. Dum la lastaj semajnoj la gepatroj eltiris diversajn muntaĵojn kaj la malnovan plankon el la loĝejo en la Böhmische Straße 27 en Dresdeno. Nova kuirejo kaj konvenaj sanitaraj instalaĵoj kontribuos al plia bonfarto. Tio kio ankoraŭ mankas al la iniciatoroj estas ludiloj.
El la germana eldono de la gazeto SERBSKE NOWINY (Marto 2011)
esperantigis Benoît Philippe


Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
21.majo.2011, Domholzschänke:
Wanderung zur Domholzschänke. Inf.: jgersonde@googlemail.com
22.majo.2011, Pirna:
11:30 horo: estrarkunsido de Saksa Esperanto-Asocio (SEA)
13:00 horo: prelego de Hermann Behrmann (picogastejo, Rudolf-Renner-Str. 50 a).
Inf.: nokosaksio@gmail.com
27.majo.2011, Dresden:
58. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) „Neustädter Diechl“.
30.majo.2011, Dresden:
Esperanto-Gruppe Dresden: Übersetzung von ausländischer Korrespondenz (K. Dietze-Lehmann, D. Otto); Gasthaus Reick, Hülßestr. 22
04.junio.2011, Lohmen:
Ĉeĥa-Saksa Tago (ĈESAT) en la vilaĝo Lohmen (10:20 horo), proksime al Pirnao. Bonvolu aliĝi laŭeble frue ĝis la 15-a de majo 2011 ĉe Norbert Karbe, Dr.-Otto-Nuschke-Straße 12, DE-01796 Pirna, nokosaksio@gmail.com
10.-13.junio.2011, Münster:
Germana Esperanto-Kongreso en Münster
18.junio.2011, Bad Schandau / Děčín (Ĉeĥio):
5-a Lima Renkontiĝo (LiRe): ĉeĥaj kaj germanaj Esperanto-amikoj kunvenas ĉe la limo inter la urboj Bad Schandau kaj Děčín por pikniki, promeni kaj babili. Inf.: jgersonde@googlemail.com
27.junio.2011, Dresden:
Esperanto-Gruppe Dresden: Esperanto-Kongresse in Dokumenten (D. Otto, W.M. Schwarz); Gasthaus Reick, Hülßestr. 22
09.julio.2011, Dresden:
festo de la 10-jara jubileo de la inaŭguro de la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB) en Dresden-Loschwitz (Pillnitzer Landstraße 25) kun ĉampano, kafo kaj kuko. Ĉia Esperantoamiko (eĉ dumvive nebonigebla krokodilo) estas bonvena ekde la 16-a horo. Inf.: abu-sina@arcor.de
23.-30.julio.2011, København (Danio):
Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago
06.aŭgusto.2011, Pirna:
13:00 horo: raporto pri la IFEF-kongreso en Liberec (Ĉeĥio) de Heinz Hoffmann (picogastejo, Rudolf-Renner-Str. 50 a).
Inf.: nokosaksio@gmail.com
06.-14.aŭgusto.2011, Szczawno Zdrój (Silezio):
Homojn, kiuj ŝatas montojn kaj belegajn montarajn pejzaĝojn, Silezia Esperanto-Asocio invitas al la 44-a Internacia Esperanto-Feriado kaj al la samtempa Filma Esperantista Feriado en la belega kuracloko Szczawno Zdrój, nord-okcidente de la urbo Wałbrzych. La Feriado donas eblecon restadi en belega ĉirkaŭaĵo kaj ankaŭ lerni kaj praktike uzi la internacian lingvon Esperanto. Post unu jaro estos la granda jubileo – centjariĝo de la restado de Zamenhof en Szczawno Zdrój (tiam: Obersalzbrunn). Ni deziras prepari nin al ĝi. Kiel? Tio estos granda kaj agrabla surprizo.
Venu kaj vidu mem! Inf.: pomer@wp.pl
10.septembro.2011, Pirna:
13:00 horo: raporto pri la Germana Esperanto-Kongreso en Münster de Norbert Karbe (picogastejo, Rudolf-Renner-Str. 50 a).
Inf.: nokosaksio@gmail.com
10.septembro.2011, Dessau-Mosigkau:
REVO in Dessau-Mosigkau. Inf.: jgersonde@googlemail.com
30.septembro.2011, Dresden:
59. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) „Neustädter Diechl“.
08.oktobro.2011, Pirna:
13:00 horo: regula kunveno (picogastejo, Rudolf-Renner-Str. 50 a).
Inf. nokosaksio@gmail.com
22.oktobro.2011, Halle:
ANABEL in Halle. Inf.: jgersonde@googlemail.com
13.novembro.2011, Pirna:
13:00 horo: regula kunveno (picogastejo, Rudolf-Renner-Str. 50 a).
Inf.: nokosaksio@gmail.com
25.novembro.2011, Dresden:
60. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) „Neustädter Diechl“.
11.decembro.2011, Pirna:
13:00 horo: adventa posttagmezo (picogastejo, Rudolf-Renner-Str. 50 a).
Inf.: nokosaksio@gmail.com
Dresden / Dresdeno:
Pri Saksa Esperanto-Arkivo kaj „Esperanto-Zentrum M. Hankel“ donas informojn Wolfgang Schwarz (ez_mh@web.de).
Kie kaj kiam la Dresdena Esperanto-Grupo kunvenos, oni povas demandi per telefono ĉe familio Schwarz (0351-2030815).
Leipzig / Lepsiko:
Pri „Esperanto-Gruppe Leipzig“ donas informojn Werner Geidel (0341-4118577).
Chemnitz / Kemnico:
Pri „Esperanto-Gruppe Chemnitz“ donas informojn Julia Hell (juliahell@hotmail.com).
Pirna / Pirnao:
Pri Esperanto-Asocio „Saksa Svisio“ donas informojn Norbert Karbe (nokosaksio@gmail.com).


En la naskiĝurbo de Masoch
Antaŭ 175 jaroj en Lvivo (tiam Lemberg en Aŭstrio-Hungario, nun en Ukrainio) naskiĝis Leopold Ritter von Sacher-Masoch, konata germanlingva verkisto. En lia naskiĝurbo ekde la jaro 2008 funkcias populara kafejo “Masoĥ” kun konformaj interno kaj menuo. Kelnerinoj en ledvestoj aspektas vere masoĥiste. Por sin distri vizitantoj povas uzi ĉenojn, vipojn kaj aliajn atributojn. Kalkulon oni donas en dama ŝueto. Antaŭ la kafejenirejo staras monumento al la verkisto (verŝajne la ununura en la mondo?). Preterirantoj povas ŝovi manon en la poŝon de Masoch kaj palpi liajn seksorganojn.
Volodymyr Patsurko
(Pustomiti, Ukrainio)


Vidindaĵoj de Dresdeno (kvara parto)
La Taschenberg-palaco kaj la Ĥolero-fontano

Ni forlasas la internan korton de Zwinger tra la Kariljono-pavilono kaj troviĝas vidalvide al la Taschenberg-palaco, hodiaŭ ekskluziva hotelo kun volba kelo sukcese transformita en mezepokecan Lukulan restoracion. Aŭgusto la Forta konstruigis la palacon en la jaro 1706 por sia plej fama amatino, la grafino Cosel. Kiel oni scias, la suvereno sentis grandan simpation por belaj virinoj. Tio speguliĝas ankaŭ en la famo pri lia mirinde granda idaro. Tamen tiu onidiro ne estas atestita. La ambicia grafino atingis eĉ lian promeson de geedziĝo. Ŝi akiris influon sur la politiko de la kortego, kio laŭnature havigis al ŝi ankaŭ malamikojn. En la jaro 1716 ŝi falis en malfavoron kaj devis fuĝi. Poste ŝi estis ekstradiciata kaj inter ŝanĝata kontraŭ prusiaj dizertintoj. La reston de sia vivo – nu ja 49 jarojn – ŝi pasigis kaptita en turo de la princ-elektista burgo de Stolpen. Pli malfrue la palaco fariĝis rezidejo de la princ-elektista familio. Ĝi estis plurfoje transformata kaj pligrandigata. Poste ĝis 1945 ĝi servis precipe kiel oficeja konstruaĵo. Detruita en la milito, la ruino postrestis dum preskaŭ 50 jaroj, ĝis ĝi estis rekonstruita kiel hotelo laŭ historiaj direktivoj. Krom la fasado kun sia reliefa ornamaĵo ĉe la enirejo ankaŭ la ŝtuparejo kaj kelkaj ĉambroj estis rekonstruataj konforme al la originalo. Post la operdomo kaj la galerio de Zwinger, Semper projektis ankoraŭ alian arkitekturaĵon por Dresden, nome la Ĥolero-fontanon antaŭ la Taschenberg-palaco. Kontraste kun la pli famaj konstruaĵoj en la renesanca stilo li ĉi-fontane laboris kun sukceso pri gotikaj formoj. La 18 m alta konstruo similas al la pinto de preĝeja turo. La fontano memorigas pri ĥolera epidemio de la jaroj 1840/41, kiu feliĉe ne trafis Dresdenon.
El la germana lingvo esperantigis
Benoît Philippe (Dresden)


Alojs Andritzki estos beatigata la pentekostan lundon,
la 13-an de junio 2011

Alojs Andritzki estis sportema: kunmalliberuloj el Dachau rakontis, ke li komence de sia aresto en la koncentrejo ankoraŭ iris per la manoj surtable. Li naskiĝis la 2-an de julio 1914 en la soraba vilaĝo Radwor (germana nomo: Radibor). Same kiel siaj tri fratoj, li studis katolikan teologion. Escepte de unu, kiu falis pro la milito, ĉiuj fariĝis pastroj. Jam dum sia studado en Paderborno Alojs Andritzki fariĝis redaktoro de la soraba studenta gazeto „Serbski student “ kaj reprezentanto de la soraba studentaro. Li ricevis sian ordinadon la 30-an de julio 1939 en Budiso (sorabe: Budyšin; germane: Bautzen). Li publike malkaŝis sian soraban devenon, kvankam la germana ŝtato opresis la sorabojn. Li ekzemple presigis sian primic-bildon en la soraba lingvo, kvankam tio estis malpermesita. Sian unuan kaj ununuran laboron li akceptis kiel vikario de la Kortego-preĝejo (Hofkirche) en Dresdeno. Tie li fariĝis gvidanto de la Dresdena knabokoruso kaj prezidanto de la Dresdena Kolping-familio. Komence de la jaro 1941 oni arestis lin kaj ĝis sia vivofino li ne plu liberiĝis. La poste skribita akuzakto kulpigis lin pro „perfidaj atakoj kontraŭ la ŝtato kaj la partio“. En oktobro 1941 oni irigis lin en la koncentrejon de Dachau. Post Kristnasko 1942 Alojs Andritzki malsaniĝis je tifo. La 3-an de februaro 1943 oni murdis lin per venena injekto. Li estis petinta komunion, sed la gardisto repondis: „Kriston li volas, injekton li ricevos.“
El la germana gazeto KONRADSBLATT (27.03.2011)
esperantigis Benoît Philippe


Vizitu
www.thschuetz.de www.reta-vortaro.de
www.onb.ac.at/esperantomuseum.htm
www.kurso.com.br http://vortaro.timo-horstschaefer.de


El leteroj al la redakcio
Ĉiam kun plezuro mi legas la Esperantan parton de la VERDA SAKSOFONO – ja la germanan ne vere mi komprenas :-) Kaj dankon pro la informoj! Bonega laboro! Fakte neniam mi reagis, ĉar svarmas la esperantistaj devoj en mia libera tempo. Ja la klubo, la agado, organizado de la eventoj kiel JES, la redakcia laboro en nia libera reta radio-elsendejo www.podkasto.net. Al tio ĉio aldoniĝas ankaŭ la normala vivo :-) Do... Nun mi reagas. Kaj dankas!
Irek Bobrzak (Warszawa)
Unue mi volas danki por la novembra eldono (3/2010) de VERDA SAKSOFONO, kiun mi hodiaŭ ricevis. Ĝi estas sufiĉe interesa.
Kvankam mi estas, bedaŭrinde, nur malofta gasto de la Dresdena Esperanto-Konversacirondo, mi volas sciigi mian opinion pri la decido okazigi apartan konversacirondon por „krokodilemuloj“. Mi opinias tiun ideon malbona, ĉar la ĉefa celo de esperantistoj estu la disvastigo de Esperanto. Mi kredas, ke interesatoj pri Esperanto kaj ĝia movado devas sperti Esperanton en funkcio. Ankaŭ dum normala konversacirondo estas eble paroli en etna lingvo, esperantistoj ankaŭ estas toleremaj kaj akceptas tion, precipe se temas pri komencantoj. Interesatoj bezonas instigon responde stimulon, malfortan premon, por eklerni Esperanton.
En konversacirondoj por „krokodilantoj“ tio restas teorio. Mi timas, ke tie oni certe parolos, en la plej bona okazo, nur pri Esperanto kaj ĝia movado, sed interesatoj ne havos kontakton kun la lingvo mem. Estos danĝero, ke oni parolos germane pri temoj, kiuj tute ne havas iun rilaton al Esperanto kaj ĝia movado. En tia momento tia konversacirondo ĉesas esti Esperanta konversacirondo.
La opinio de Erik Sinde pri iu “Linguisten-Perfektionismus” mi opinias iomete troigita, mi ne scias, kion ekzakte li opinias, sed mi supozas, ke li pensis pri la diskutado de tradukproponoj por certaj vortoj. Sed konversacirondo ne estas iu membrokunveno, kiu okazas laŭ pli-malpli strikta tagordo, ĉiu povas konversacii kun kiu kaj pri kio li volas. Kaj tiel mi ankaŭ spertis la konversacirondojn, kiujn mi partoprenis ĝis nun.
Finfine, estos eble la danĝero, ke la intereso pri la konversacirondoj (kaj la esperantista kaj la krokodila) malkreskos pro la dumonata ritmo. Do, tio estu ĉio de mi pri tiu temo.
Michael Wolf (Neustadt)
Mi tre kore dankas pro la VERDA TRIANGULO, kaj pdf-formate kaj paperformate. Ĝi vere estas riĉigo de la Esperanto-lingva gazetmerkato. Ĝi estas tre plaĉaspekta, interesa, zorge redaktita (kiel ĉiam!) kaj entute profesie farita. Gratulon! Aparte interesis min la artikolo pri Kubo. Do, multajn sukcesojn en via laborado por kaj per Esperanto.
Dieter Dungert (Magdeburg)
La VERDA TRIANGULO 6 enhavas rimarkindajn kontribuojn. Ĵus mi legis la tradukon „Mia unua amo” de Petra Hesse (kun la bela lignogravuraĵo). La poemo „Dresdeno“ de Benoît Philippe montris al mi, ke mia Esperanto-vorto-trezoro estas ĉiam ankoraŭ sufiĉe magra. Kun helpo de mia vortaro mi tial lernis almenaŭ dek novajn vortojn – kaj poste povis memore promeni tra Dresdeno iomete revema pri tie pasintaj tagoj antaŭ multaj jaroj. Precipe mi ŝatis la historion de Vroclavo kaj ties koboldoj. Kaj mi gratulas al la uniigo de la tri regionoj [Bretonio, Saksio kaj Silezio] – tamen eŭropaj.
Irmtraud Bengsch (Konstanz)


Lingvoklapo de VERDA SAKSOFONO (2)
La 19-an de marto 2011 mi sendis al prof. d-ro Erich-Dieter Krause en Lepsiko liston de la vortoj, je kiuj mi lastatempe stumblis. Jam la saman tagon li respondis: “Iom mi povas jam tuje helpi al vi koncerne viajn tradukajn problemojn (vidu sube). Aliaj leksemoj estas iom malfacile esperantigeblaj, ekzemple Piercing (por kiu eble nur enkonduko de neologismo helpos)”.
_1. Absicherung (je nach Kontext) sekurigo; garanti[ad]o; apog[ad]o
_2. in Anlehnung an (je nach Kontext) sekvante mit Akk; bazante sur; simile al
_3. anrücken [al]proksimiĝi; almarŝi; vorrücken (auch Mil) avanci
_4. Bauhütte konstrulaborista kabano (= Baubude)
_5. Beigabe aldon[aĵ]o
_6. Blutgericht eŝafodo
_7. Brückenkran ponta gruo // Turmkran = turgruo //
_8. Daumenregister poleksa indekso
_9. Denkmalpflege monumentokonservado od konservado de monumentoj
10. Denkmalschützer protektanto de monumentoj
11. desolat mizera; aĉe trista; Zustand, wirtschaftliche Lage malesperiga
12. Duckmäuser Feigling malkuraĝulo; Heuchler hipokritulo; Verängstigter timemulo od auch aĉe timida persono; untertäniger Kerl aĉe servila homo
13. einfühlsam sensiva; verständnisvoll komprenema
14. Glühwein varmvino [kun spicoj]
15. Kreuzgang klostro
16. Kulturwelterbe monda kulturheredaĵo
17. Sprechblase parolveziko
18. Stahlträger ŝtala trabo
19. Umfeld ĉirkaŭ[ant]a medio
20. vergraulen fortimigi
21. Volkstum (je nach Kontext) naciaj tradicioj; folkloro


Vizitu
www.lernu.net www.edukado.net
www.eventoj.hu www.esperanto.koszalin.pl
www.esperanto-dresden.de www.esperanto.net
www.podkastaro.org www.podkasto.net
www.liberafolio.org www.uea.org
www.esperanto-panorama.net www.esperanto.de
www.eo.wikipedia.org www.esperantoland.de


El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
De post novembro 2010, la Saksa Esperanto-Biblioteko ricevis sume 522 librojn, nome donace:
517 de anonimulo el Dresden
3 de Rosa Werner el Sallgast (Brandenburgio)
1 de Irmtraud Bengsch el Konstanz (Badenio-Virtembergo)
1 de Andrzej Kraszewski el Wrocław (Pollando)
La Saksa Esperanto-Biblioteko nun ampleksas 4826 librojn. Tiuj libroj estas propraĵo de la Saksa Esperanto-Asocio.
Inf.: 0351-2682735 aŭ abu-sina@arcor.de


In eigener Sache
Sie erhalten das Informationsblatt für alle Freunde einer diskriminationsfreien, internationalen sprachlichen Kommunikation zwischen Görlitz und Delitzsch, zwischen Oelsnitz und Schkeuditz. Es erscheint drei Mal jährlich und informiert über das Leben und die Kultur der internationalen Sprache Esperanto in Sachsen, soweit die Redaktion selber schriftlich informiert wurde. Jeder Artikel ist bei der Redaktion willkommen.
Das Jahresabo (3 Nummern) für 2011 kostet 7 Euro. Für das Jahr 2011 haben neu abonniert (Spender und Aboschenker werden fett gedruckt und hiermit von der Redaktion besonders bedankt): Gersonde, Schiffer, Nimmrichter, Otto, Haupt, Lorenz, Hesse, Hoffmann, String, Schwarz, Bolle, Riedel, Bärenz, Nitzsche, Deke, Schulz, Geidel, Dörner, Bengsch, Grimm. Für Nicht-Deutsche und Jugendliche ist das Abo kostenlos. Abonnenten, Aboschenker und Spender helfen uns zum Weitermachen. Beiträge sind auf das folgende Konto zu überweisen: Benoît Philippe, Kto.: 4120780231, BLZ 850 503 00, Ostsächsische Sparkasse Dresden. Ältere Nummern von VERDA SAKSOFONO finden Sie im Internet unter esperanto-dresden.de. Mit freundlichen Grüßen, Benoît Philippe und Steffen Eitner.
Nächster Redaktionsschluss: 1. August 2011
Redaktion: Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstr. 25, 01326 Dresden oder abu-sina@arcor.de


www.rettet-unsere-radios.de
Am 01. August 2011 beginnt offiziell ein neues Radiozeitalter! Mit neuen Radios, die mit dem System DAB+ ausgestattet sind, können eine Reihe bundesdeutscher sowie regionaler Programme (etwa 20) in guter Qualität empfangen werden. Nachteil ist der politische Wunsch der Abschaltung aller Analogprogramme LW bis UKW bis 2015. Damit sind alle verbreiteten Radios nutzlos geworden! Bis zum 14.06.2011 kann eine Petition im Internet mitgezeichnet werden. Petition: Funkdienst - Erhalt der analogen Hörfunkübertragung.... Mitzeichnen unter: https://epetitionen.bundestag.de
Unter www.kafejo.de ist eine Übersicht der terrestrisch empfangbaren Programme für Dresden (informservo-Seite dresdeno) zu finden.