VERDA SAKSOFONO - informa folio por Esperantoamikoj en Saksio kaj organo de Saksa Esperanto-Asocio
N-ro 31  (1/2012) Majo 2012

Abb. Curt Kessler - Kämpfer für Esperanto (S.2) (Wieso? Esperanto genügt doch)

Curt Kessler - Kämpfer für Esperanto
Mortis la Esperanta poetino Eli Urbanová (1922-2012)
Plej belaj poemoj de Eli Urbanová
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
Esperanto-elsendo el Erfurt
Vizitu
„Sprachpanscher“-Preis für die Evangelische Kirche Deutschlands
Zamenhof im Spiegelbild
Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
In eigener Sache
Adam Pleśnar – Kavaliro Esperantisto
Religia konvinko
Otto Dix
Der Sächsische Esperanto-Verband ruft ....
El leteroj al la redakcio
Aus Briefen von und an Hubertus Schweizer
Vizitu
Ni invitas al la 45-a IEF en Szczawno


Curt Kessler - Kämpfer für Esperanto
Curt Kessler wurde am 29.11.1900 geboren.
Nach dem Krieg schrieb Curt Kessler an ehemalige Esperantisten und sammelte so viele Adressen in der Sowjetischen Besatzungszone. In Dresden stellte er mit einigen Esperanto-Freunden auf der Ruine des ehemaligen Gebäudes des Esperantoheimes eine Esperantofahne und ein Informationsschild, mit Anlaufadressen auf. 1946 unterrichtete Curt Kessler in Dresden-Klotzsche an der Volkshochschule Esperanto.
Im Dezember hatte die Dresdner Ortsgruppe 120 Mitglieder (in 7 Stadtbezirksgruppen). 1949 hielt Curt Kessler in Klotzsche einen Werbevortrag mit Esperantoausstellung.
Bis 24.01.1949 wurden die Esperanto-Gruppen aufgelöst. Danach trafen sich aktive Esperantisten in Wohnungen oder in Gaststätten, als Briefzirkel. Kessler holte dafür Genehmigungen von der Polizei.
Curt Kessler gab ab September 1956 ein „Mitteilungsblatt” (Informilo n-ro 0 ) heraus. Es erschien in unregelmäßigen Abständen, zuerst als DIN A 4 Format (auf Schreibmaschine geschrieben) und ab 1958 in DIN A 6 Format (mit einem Tausendfachstempel vervielfältigt). Vom „Informilo” erschienen 22 (letztes 1965). Mit dem Tausendfachstempel stellte er auch Postkarten und Lesestoff her, z.B. 7 Humorpostkarten, Bestellkarten und Dresdner Heftchen.
Curt Kessler hatte viele Esperantisten des In- und Auslandes als Gäste, z.B. im Januar 1961 den Chef der Esperanto-Abteilung des Polnischen Rundfunks, Warschau. Am 16. Januar traf dieser sich mit Esperantisten von Dresden und Umgebung im „Luisenhof”, hier hatten die Esperantisten erstmalig Gelegenheit, einige Sendungen in Esperanto ohne Störungen anzuhören!
Er ließ Briefpapier und Postkarten mit einem Klischee bedrucken und bot diese den Esperantisten zum Verkauf an. Von führenden Funktionären wurde er dafür gerügt, da das Bild einen Esperantisten auf einem Wörterbuchstapel sitzend zeigte, der mit den Füßen auf dem Russischlehrbuch stand!!
Curt Kessler verstarb am 14.03.1972.
Klaus Urban (Dresden)
Werke von Curt Kessler:
-Kiel la stelaro estas farita (komika historieto, 1957)
-Rakontetoj kaj noveletoj (1958)
-Hadumoth, rakonto el mezepoko (1959)
-Spritaĵoj, humoraĵoj, enigmoj (1959)
-Timo (1970)
-Elementar-Wörterbuch Esperanto-Deutsch mit rd 1200 Stammwörtern (1959)
-Deutsche Redensarten und Redewendungen in Esperanto (1966)


Mortis la Esperanta poetino Eli Urbanová (1922-2012)
La 20-an de januaro 2012 forpasis Eli Urbanová en Armea Hospitalo en Prago, fama esperantlingva poetino, honora membrino de UEA kaj Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA), eksa akademianino.
Ŝi naskiĝis la 8-an de februaro 1922 en ĉeĥa urbo Čáslav kiel Eliška Vrzáková. Ŝi studis en pedagogia instituto kaj post abiturientiĝo en 1941 ŝi instruis muzikon en privata lernejo de Štefo Urban (pianon, violonon, violonĉelon). En 1942 ili geedziĝis, en 1955 divorcis kaj Eli transiris al popollernejo. En 1965 ŝi fariĝis edukistino de junularo. En 1975 ŝi eldonis ĉeĥlingvan pedagogian helpilon por edukistinoj.
En 1940 librovendisto Malý en Čáslav eldonis ŝian ĉeĥlingvan poemaron Zrcadlo (Spegulo) sub pseŭdonomo Eliška Doubravská. Ĝi estis ŝia unua poezia provo.
En 1942 Eli kaj Štefo akompanis muzike aktoron Karel Höger, kiu informis ilin pri Esperanto, ĉar li antaŭ la milito aktoris en Verda Stacio de Brno. Sed nur en 1948 ili ambaŭ esperantistiĝis, en 1949 aliĝis al EK Praha kaj en 1950 ekzameniĝis pri lingvo-scio. Tiam ili komencis verki esperantlingve.
Inter la jaroj 1952-1977 Eli Urbanová estis 10-foje premiita en diversaj belartaj konkursoj.
En 1956 Julio Baghy vizitis Pragon, ili interkonatiĝis kaj rezulto estis poemaro Nur tri kolorojn (1960) eldonita de Stafeto kun antaŭparolo de Baghy.
En 1969 ŝi instruis Esperanton en Barlastono kaj gvidis kurson por komencantoj en la gazeto Pionýrská štafeta (Pionira stafeto, gazeto por geknaboj).
Sekvis poemaroj El subaj fontoj (ĈEA, 1981), Verso kaj larmo (Iltis, 1986), Vino, viroj kaj kanto (Fonto, 1995), Peza vino / Těžké víno (KAVA-PECH, 1996, enĉeĥigis Josef Rumler), El mia buduaro (Fonto, 2001), Rapide pasis la temp’ (KAVA-PECH, 2003) kaj Prefere ne tro rigardi retro (KAVA-PECH, 2007). Ŝia sola romano Hetajro dancas (Fonto, 1995) estas aŭtobiografia kaj ricevis premion OSIEK en 2001.
En 2003 okazis en Prago Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK Intimaj temoj en Esperanto-beletro inspirita de ŝia verkaro kaj ankaŭ parte dediĉita al ŝiaj vivo kaj beletro. Aperis prelegaro samnoma (KAVA-PECH, 2005) kun ŝia detala biografio.
En la jaroj 1986-1995 ŝi estis membrino de Akademio de Esperanto. En 1990 ŝin akceptis ankaŭ ĉeĥa verkista asocio Obec spisovatelů. Honoran membrecon de ĈEA ŝi ricevis en 1982, de UEA en 1996.
Miroslav Malovec (Brno - Ĉeĥio)
(la artikolo aperis unue en STARTO - N-ro 1/2012, paĝe 29 - la organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio)


Plej belaj poemoj de Eli Urbanová

RENKONTIĜO (el Nur tri kolorojn)

Vaste vasta lag’. Sen konsola vorto
remas la barkist’ al alia bordo.
Diru al mi ja, ke li mem vin sendas,
ke li atendas!

Daŭras la ignor’, dume ond’ post ondo
apartigas nin de la brua mondo.
Unu vorton nur: Ĉu ni renkontiĝos?
Jesu! Sufiĉos!

Mi komprenas jam, kien trans ondaron
forkondukas min silentema Ĥaron.
Jen herbeja bord’, la mortint-azilo.
Stagnas remilo.

Kaj mi vidas nun ĉe la cel’ de l’ celoj:
Ombro levas sin inter asfodeloj
Per konata mov’, kun malpacienco...
Fino... Komenco?

FRIGIDA EDZINO (el Peza vino / Těžké víno)

Nenio lia ŝin ekscitas:
nek la okul’ trankvile blua,
nek buŝo, ĉiam predikpreta.
Kondut’ entute tro kvieta
ŝin laca lasas kaj enua.
Jen kion diri ŝi hezitas.

Malvarma kiel mem marmoro
glitadas ŝi el vestkiraso...
Nur kiam ŝi sur lito kuŝas
kaj suverene li ektuŝas
dum ama akto sen ekstazo,
en ŝi eksplodas muta ploro.

PROPRA BILDO (el Verso kaj larmo)

Vizaĝ’ de pupo, porcelane pala.
Do ne aparta, male: Tre banala.
Ĝi morta ŝajnus certe, se du astroj
(nigraj pupiloj, unu el kontrastoj)
ne brilus larĝe de sub okulbrovoj.
Kio alia? Jen fiaskas provoj
dum la serĉad’ pri ĉarmo speciala.
Vizaĝ’ de pupo, porcelane pala.

MI KREAS, DO EKZISTAS (el Rapide pasis la temp’)

Iam mi demandas:
kia mistera forto
min devigas verki?
Anstataŭ ĝoji el la vivo,
el beloj de l’ naturo,
mi restas hejme inter muroj
pesante ĉiun vorton...

Tie ĉi mi ree
retro rigardi riskas...
Tie ĉi priskribas
por formo simpla, konvencia
renkontojn kun la amo...
Memkompreneble laŭ la plano...
Mi kreas, do ekzistas...

Klare, ke en miaj
versoj en Esperanto
havas sian lokon
krom pura sento ankaŭ sekso.
Nur kiom da poemoj
estiĝis dank’ al superpremo
de ambaŭ komponantoj!

Evitu min, se vi ne volas,
ke tuta mondo sciu,
kiel vi amoras!


El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
De post oktobro 2011, la Saksa Esperanto-Biblioteko ricevis sume 5 librojn, nome donace:
2 libroj de Günter Dörr el Sankt Egidien
2 libroj de Adam Pleśnar el Wrocław (Pollando)
1 libro de Wolfgang Schwarz el Dresden
La Saksa Esperanto-Biblioteko nun ampleksas 4975 librojn. Tiuj libroj estas propraĵo de la Saksa Esperanto-Asocio.
Inf.: 0351-2682735 aŭ abu-sina@arcor.de


Esperanto-elsendo el Erfurt
Mi invitas vin elkore sekvi nian unuhoran elsendon en Esperanto sur la ondoj de la radiostacio Radio F.R.E.I. el Erfurt (Germanio). Ni disaŭdigas ĉiun unuan dimanĉon de monato je la horo 9-a vespere (laŭ centreŭropa somera tempo).
Jen la programo:
• Lokaj novaĵoj el la Erfurta regiono (kun mallonga resumo en la germana)
• Angulo beletra
• Leterkesto de la geaŭskultantoj (en Esperanto kaj en la germana)
• Rubriko “Thuringiensia” (pri regionaj vidindaĵoj, historio, gefamuloj, kutimoj kaj moroj)
• Lingvokurso por komencantoj
Nia programo rekte aŭskulteblas i.a. ankaŭ per interreto sub: www.radio-frei.de/player/flash/flplayer.html
Post la dissendado la elsendo deŝuteblos aŭde kaj tekste sur la hejmpaĝo.
Pliaj informoj pri la radiostacio disponeblas ĉe: eo.wikipedia.org/wiki/Radio_FREI
Bonvolu adresi viajn leterojn al la Esperanto-redakcio: Esperanto@radio-frei.de
Bernhard Schwaiger - respondanto de la Esperanto-elsendo (Erfurt)


Vizitu
www.esperanto-dresden.de esperanto-internetradiotemine
www.lernu.net www.eventoj.hu
www.edukado.net www.esperanto.net
www.podkasto.net www.uea.org
www.esperanto.de www.esperantoland.de
zamenhof beim esperanto-weltkongress in barcelona 1909:
http://youtu.be/ce8QJdzY5rc http://vimeo.com/19419743


„Sprachpanscher“-Preis für die Evangelische Kirche Deutschlands
Der „Verein Deutsche Sprache“ (VDS) hat dem Ratsvorsitzenden der Evangelischen Kirche Deutschlands, Nikolaus Schneider, neben anderen zum „Sprachpanscher“ des Jahres 2011 gekürt. Veranstaltungstitel der Evangelischen Kirche wie „LutherActivities“, „Wellness für die Männerseele“ oder „marriage weeks“ führten dazu, dass die Kirche in diesem Jahr auf Platz drei des Kritik-Preises landete. „In der Evangelischen Kirche gibt es ‚Church nights’ und ‚worship summer partys’“, sagte der Sprecher des Vereins, Holger Klatte. „Viele Christen haben sich beim Evangelischen Kirchentag in Dresden über ‚Speed Talking’ oder ein ‚Godly Play‚ mit Kindern’ gewundert.“ Die Mitglieder des 1997 gegründeten „Vereins Deutscher Sprache“ wollen das Deutsche als eigenständige Kultursprache erhalten und fördern. Daher üben sie Kritik, sobald in der Öffentlichkeit zu sehr Anglizismen verwendet werden. Der Verein zählt 34 000 Mitglieder.
Jörn Schumacher


Zamenhof im Spiegelbild
Jahrelang suchte ich nach "kinematografischen" Bewegtbildern von Zamenhof. Gab es zum Beispiel Aufnahmen vom 4. Weltkongreß in Dresden? Inzwischen ermöglichte das weltweite Netz eine gewisse Klärung. Mit zeitlichem Abstand konnte ich zwei Filmsequenzen vom Kongreß in Barcelona 1909 betrachten. Fragen bleiben. Gibt es ein vollständiges Original und wo ist das Archiv? Die Wand welches Saals ist zu sehen? Als ich die beiden Streifen verglich, meinte ich zuerst, die Kameraposition muß von links nach rechts verschoben worden sein. Dann bemerkte ich an der Hintergrundwand, daß diese Spiegelbildlich angeordnet ist. Also ist der Kamerastandort derselbe und eines der beiden Bilder gespiegelt. Absichtlich? Sollte Zamenhof das Buch in der rechten Hand halten oder sollte er sich anders vor dem Publikum verneigen? Oder ist die Spiegelung typisch für Youtube? Noch bleiben Fragen offen.
Steffen Eitner


Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
13.majo.2012, Pirna:
15:00 horo: kunveno de la Esperanto-Asocio „Saksa Svisio“
Inf.: nokosaksio@gmail.com
19.majo.2012, Schkeuditz:
Wanderung zur Domholzschänke Inf.: jgersonde@gmail.com
24.majo.2012, Dresden:
62. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im „Neustädter Diechl“
Inf.: abu-sina@arcor.de
10.junio.2012, Pirna:
13:00 horo: kunveno de la Esperanto-Asocio „Saksa Svisio“ restoracio „Ziegelscheune im Waldpark“ Ziegelstr. 4
Inf.: nokosaksio@gmail.com
16.junio.2012, Reinhardtsdorf-Schöna:
Lima Renkontiĝo (LiRe) Inf.: jgersonde@gmail.com
29.junio.2012, Dresden:
63. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im “Neustädter Diechl”
Inf.: abu-sina@arcor.de
15.julio.2012, Pirna:
13:00 horo: kunveno de la Esperanto-Asocio „Saksa Svisio“ restoracio „Ziegelscheune im Waldpark“ Ziegelstr. 4
Inf.: nokosaksio@gmail.com
29.julio-05.aŭgusto.2012, Zöblitz: 62-a K.E.L.I.-kongreso
Inf.: wolfram.rohloff@evlks.de
19.aŭgusto.2012, Pirna:
13:00 horo: kunveno de la Esperanto-Asocio „Saksa Svisio“ restoracio „Ziegelscheune im Waldpark“ Ziegelstr. 4
Inf.: nokosaksio@gmail.com
08.septembro.2012: REVO Inf.: jgersonde@gmail.com
09.septembro.2012, Pirna:
13:00 horo: kunveno de la Esperanto-Asocio „Saksa Svisio“ restoracio „Ziegelscheune im Waldpark“ Ziegelstr. 4
Inf.: nokosaksio@gmail.com
28.septembro.2012, Dresden:
64. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im „Neustädter Diechl“
Inf.: abu-sina@arcor.de
03.oktobro.2012, Bad Schandau: ĈESAT Inf.: nokosaksio@gmail.com
20.oktobro.2012, Halle: ANABEL Inf.: jgersonde@gmail.com
18.novembro.2012, Pirna:
13:00 horo: kunveno de la Esperanto-Asocio „Saksa Svisio“ restoracio „Ziegelscheune im Waldpark“ Ziegelstr. 4
Inf.: nokosaksio@gmail.com
23.novembro.2012, Dresden:
65. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) im „Neustädter Diechl“
Inf.: abu-sina@arcor.de
15.decembro.2012, Pirna:
14:00 horo: JAZAF kaj Adventoposttagmezo restoracio „Ziegelscheune im Waldpark“ Ziegelstr. 4
Inf.: nokosaksio@gmail.com
Dresden / Dresdeno:
Pri Saksa Esperanto-Arkivo kaj „Esperanto-Zentrum M. Hankel“ donas informojn Wolfgang Schwarz (ez_mh@web.de).
La Dresdena Esperanto-Grupo kunvenas en Gasthaus Reick, Hülßestr. 22, je la 18-a horo (dottodr@gmx.de aŭ 0351-2030815).
Leipzig / Lepsiko:
Pri „Esperanto-Gruppe Leipzig“ donas informojn Werner Geidel (0341-4118577).
Chemnitz / Kemnico:
Pri „Esperanto-Gruppe Chemnitz“ donas informojn Julia Hell (juliahell@hotmail.com).
Pirna / Pirnao:
Pri Esperanto-Asocio „Saksa Svisio“ donas informojn Norbert Karbe (nokosaksio@gmail.com).
24.oktobro.2011, Dresden:
Informationen zur internationalen Esperanto-Bewegung und vom Esperanto-Museum Wien, Dr. W. Schwarz. Vorbereitung Tag der offenen Tür EZMH. Inf.: EZ_MH@web.de


In eigener Sache
Aufgrund meiner Bewerbung für den Auslandsschuldienst kann ich zwischen dem 1.8.2012 und dem 31.7.2016 für drei Jahre auf eine Lehrerstelle an einer deutschen Schule im Ausland vermittelt werden. Ich wollte mich mit dieser Möglichkeit noch einmal einer besonderen Herausforderung stellen. Die hiesige Anstellung bleibt mir in der Zeit erhalten, doch kann es geschehen, dass ich Dresden innerhalb einer sehr kurzen Zeitspanne zu verlassen hätte - und dann nur zu Ferienzeiten hier bin. Deshalb werde ich bereits ab kommendem Sommer mein lokales Dresdner Engagement für Esperanto aufgeben und nur noch die Sächsische Esperanto-Bibliothek weiter betreuen. Ich denke aber, dass das Schicksal es mir erlaubt, dieses Jahr noch zwei Nummern von VERDA SAKSOFONO herauszugeben. Und ich hoffe sehr, dass dann ab 2013 andere Esperanto-Freunde die Redaktion unseres Informationsblattes übernehmen. Interessenten mögen sich bei mir melden!
Aufgrund dieser Umstände möchte ich Sie bitten, vorerst - d.h. vor Bekanntgabe einer neuen Redaktion - nur noch für das laufende Jahr 2012 zu abonnieren. Das Jahresabo (3 Nummern) kostet 7 Euro. Für das Jahr 2012 haben neu abonniert (Spenden und Aboschenker sind fett gedruckt und hiermit von der Redaktion besonders bedankt): Gersonde, Schiffer, Grimm, Schwarz, Haupt, Blanke, Dörr, Karbe, String, Hesse, Nimmrichter, Hoffmann, Lorenz, Bärenz, Rohloff, Schulz, Geidel, Riedel. Für Nicht-Deutsche und Jugendliche ist das Abo kostenlos. Beiträge sind bitte auf das folgende Konto zu überweisen: Benoît Philippe, Kto.: 4120780231, BLZ 850 503 00, Ostsächsische Sparkasse Dresden. Ältere Nummern von VERDA SAKSOFONO finden Sie im Internet unter esperanto-dresden.de. Mit herzlichen Grüßen und besten Wünschen: Benoît Philippe.
Nächster Redaktionsschluss: 1. August 2012
Redaktion: Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstr. 25, 01326 Dresden oder abu-sina@arcor.de


Adam Pleśnar – Kavaliro Esperantisto
La 3-an de oktobro 2011 en la Prezidenta Palaco en Varsovio Adam Pleśnar, nia Esperanta samideano, estis distingita per la Kavalira Ordenkruco de la Renaskiĝo de Pollando laŭ decido de la prezidento de la Pola Respubliko Bronisław Komorowski.
La altrangan ŝtatan distingon Adam Pleśnar ricevis kune kun 30 aliaj eksaj junuloj malliberigitaj dum la stalinisma epoko pro sia konspira politika aktivado kontraŭ ateismigado kaj sovjetismigado de la pola junularo, kiun la reĝimo realigis interalie per la likvido de la skolta movado kaj la devigo partopreni al organizoj kontrolataj de la komunista partio. Tiuj junaj homoj suferis la punon de mallibereco, foje multjaran, en tiel nomata Progresiva Karcero en Jaworzno. Pri la „javoĵanoj“, forgesitaj dum jardekoj, ĵus ekrememoris la prezidento de la Pola Respubliko.
Adam Pleśnar, lasita el la Javorzno-gulago, provis gajni sian ĉiutagan panon interalie kiel hejtisto en vaporlokomotivo en Rozwadów kaj konstrulaboristo en Krakovo. Malgraŭ pluraj obstakloj li sukcesis pri maturecek zameno en la Koresponda Liceo en Rzeszów kaj poste diplomiĝis pri juro kaj historio en la Jagelona Universitato.
Dum sia studenta tempo kaj poste li aktivis en la demokratia opozicio. Li estis membro de la antikomunista Asocio de Junaj Demokratoj ekde 1956 ĝis la momento de ĝia perforta malfondo en 1957. En la jaroj 1977-1981 li aktive partoprenis la faman Defendmovadon de la Rajtoj de Homo kaj Civitano (ROPCiO) kaj la Movadon de Liberaj Demokratoj (RWD), kiu ekzistas ĝis nun. Do Adam Pleśnar estis opoziciulo ekde 1949 ĝis 1989. Dum tiuj 40 jaroj li estis malliberigita ankoraŭ kelkfoje en 1958, 1964-65 kaj dum la milita stato en 1981.
Longa estas ankaŭ esperantista staĝo de Adam Pleśnar. Li konsideras sin “spirita filo” de Jakub Garbar, kiu saviĝinte de holokaŭsto organizis la movadon en Malsupra Silezio kaj sukcese defendis ĝin dum la stalinista epoko. Sub lia gvido Adam komencis en 1954 sian Esperantan agadon kiel estrarano de la Vroclava Filio de Pola Esperanto-Asocio. En 1963 li estis elektita prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, transpreninte la “sceptron” de Roman Dobrzyński. PEJ estis tiam tre forta elemento de la movado en Pollando. Ĝia sidejo estis translokigita el Varsovio al Vroclavo kune kun ĝiaj gravaj funkciuloj: Marek Pietrzak, Barbara Przybysz (poste Pietrzak) kaj Bogusław Włodarski. Kiel gvidanto de PEJ Adam aktivis unu jaron, ĉar en 1964 li estis malliberigita, la trian fojon.
En 1971 Adam Pleśnar ekprezidis Vroclavan Filion de PEA. Iom poste okazis tiel nomata “Dresdena libervolo”. La Vroclava Filio ligis senperajn kontaktojn kun esperantistoj en Dresdeno. Ambaŭ grupoj interkonsentis pri sia kunlaboro en la spirito de paco kaj amikeco. Oni prilaboris respektivan kontrakton kaj intencis ĝin solene subskribi. Tiam en Germana Demokratia Respubliko ĉiuj organizaĵoj inkluzive de la Esperantaj, estis subordigitaj al Kultur-Ligo, la centra organizaĵo kontrolata de ŝtatinstancoj. Samtempe en Pollando la gvidan rolon en la Esperanto-Movado plenumis Stanisław Świstak, kiel la ĉefa eksponito de la komunista reĝimo. Eksciinte pri la plano de la Vroclavaj kaj Dresdenaj esperantistoj, li flugis al Berlino. Rezulte la superaj instancoj de PEA kaj Kultur-Ligo malpermesis la “libervolon”. Baldaŭ venis al Vroclavo Świstak kun Staszczak, kiuj nome de la Ĉefa Estraro de PEA suspendis la Estraron de la Vroclava Filio kaj eksigis ĝian prezidanton de la membro de PEA. Nur post kelkaj jaroj Adam Pleśnar revenis al la Vroclava movado, kiu reorganiziĝis kiel Malsupra-Silezia Esperanto-Asocio. Li estis ĝia vicprezidanto (1995-2003) kaj prezidanto (2005-2010).
Al la ceremonio en la Prezidenta Palaco la novdistingita Kavaliro invitis siajn tri koramikojn: Marek Skorek, kunaktivulon el la skolta movado, Roman Dobrzyński el Pola Esperanto-Junularo kaj Stefan Sterc, entrepreniston, kiu protektis lin en la malfacila tempo de tiel nomata Pola Popola Respubliko.
La aŭtoro dankas al Edward Wojtakowski, la longjara aktivulo de la Esperanto-Movado en Malsupra Silezio pro informoj pri la Esperanta aktiveco de Adam Pleśnar.
Bogusław Roth (Wrocław – Pollando)
(la artikolo aperis unue en POLA ESPERANTISTO – 5/2011, paĝe 8-9 – la organo de Pola Esperanto-Asocio)


Religia konvinko
„Religia konvinko”, diris la majstro, „ne estas konstato pri la realo, sed nur aludo, atentigo pri io, kio estas mistero kaj kuŝas ekster la homa imagopovo.
Koncize dirite, religia konvinko estas nur fingro, kiu montras al la luno. Kelkaj homoj ne transiras studadon de la fingro. Aliaj homoj okupiĝas pri suĉado de la fingro. Ceteraj uzas la fingron por premfermi al si la okulojn. Tiaj estas la piaj zelotoj, kiujn religio blindigis. Efektive maloftas la homoj, kiuj tenas la fingron sufiĉe malproksima por vidi tion al kio ĝi montras – temas pri la homoj, kiujn oni akuzas pri blasfemo, ĉar ili transiris religiajn konvinkojn.” (traduko de Hubertus Schweizer)
Anthony de Mello (jezuita sacerdoto; 1931-1987)


Otto Dix
Wir ehren ihn zu seinem 120. Geburtstag. Wer war das eigentlich? Geboren am 5. Dezember 1891, gestorben 1969
Die meisten verbinden mit seiner Person einen Maler, mit zum Teil eigenartigen Grafiken und Gemälden. Nur wenige wissen mehr über seine Person, sein Leben und Schaffen. Er war ein Grafiker, Maler, Expressionist, dessen künstlerische Arbeiten oft erst auf den zweiten oder dritten Blick auf die Arbeit und deren Ausdruck und Darstellungen dem Betrachter verständlich werden. Er war darüber hinaus auch ein sehr scharfer Zeitkritiker im Realismus, gegen jegliche Art von Krieg. Eigenwillige Synthesen in seiner Darstellungsart der Grafiken und Gemälde sollten das auch immer widerspiegeln. Nach 1918 entwickelte er sich zu einem der schärfsten Kritiker der spätbürgerlichen Gesellschaft und des Militarismus, die sich in Deutschland nach dem ersten Weltkrieg erneut etablierte, - Großstadttriptychon, - Kriegstriptychon. Die neuen künstlerischen Auffassungen, die so genannte „Neue Sachlichkeit“ prägten Otto Dix mit, die bildlichen Darstellungen lassen das gut erkennen. Sein Studienaufenthalt in Dresden beeinflusste die spätere Lehrtätigkeit an der Kunstgewerbeschule, später an der Dresdner Kunstakademie mit, wodurch u.a. auch die Studenten Curt Querner, George Grosz, Otto Griebel oder Kurt Eichler mit in diese Richtungen geführt wurden. Der Kunststil dieser Personen dokumentiert das sichtbar. Als Professor an der Kunstakademie Dresden vermittelte er seinen Schülern seit 1927 diese neue Auffassung der Kunst in der Grafik und Malerei besonders prägend. Von den Machthabern des Faschismus wurde er und auch seine Studenten zunehmend verfolgt und in ihren künstlerischen Arbeiten zunehmend beschnitten. Nach 1945 etablierte er sich als einer der führenden Vertreter der humanistischen Kunst, gestaltete Grafiken und Gemälde, welche zum Teil in der Kunsthalle auf der Brühlschen Terrasse anschaubar sind. Mit einer Sonderbriefmarke, mit seinem Selbstportrait, wurde er 1991, zu seinem 100. Geburtstag von der Deutschen Post geehrt. Um nicht nur national, sondern auch international aktiv sein zu können, war er auch der Plansprache Esperanto zugetan und auch Mitglied der Esperanto-Gesellschaft von Dresden.
Klaus Dietze-Lehmann (Dresden)


Der Sächsische Esperanto-Verband ruft ....
Der Sächsische Esperanto-Verband ruft Esperanto-Freunde dazu auf, mit Spenden Esperanto-Projekten in Sachsen zu helfen. Die Kontonummer: Nr.: 1000736600 BLZ: 850 600 00 bei der Volksbank Pirna eG. Die Spenden werden exakt durch die Revisionskommission kontrolliert. Wir sind berechtigt, bei Bedarf Spendenbescheinigungen für die Steuern für das Finanzamt auszustellen.


El leteroj al la redakcio
Mi ĝojas pro la planata renkontiĝo en Gorlico (Görlitz-Zgorzelec) la 26-an de novembro 2011 kaj mi esperas partopreni en ĝi. Dum la pasintjara (en 2010) renkontiĝo (kun 25 partoprenantoj) plaĉis al mi la vizitado de la muzeo en Görlitz, sed mi hezitas pri tio – ĉu la divido je german-lingva kaj pol-lingva grupoj dum la vizitado de la muzeo estis ĝusta?
Tio estas cetere problemo de diversaj Esperanto-aranĝoj, ankaŭ de tiuj aranĝoj organizitaj ekzemple fare de Silezia Esperanto-Asocio. Pro manko de Esperanto-ĉiĉeronoj aŭ por eviti penigan kaj elĉerpan (por la tradukantoj aŭ foje ankaŭ por aŭskultantoj) interpretadon de la parolo de tiuj ekskurs-gvidantoj, oni uzas ĉiĉeronojn aŭ muzeo-gvidantojn – nacilingvajn. Mi ne dubas pri la kompetenteco kaj pri plena scio de tiuj nacilingvaj gvidantoj, sed mi opinias, ke dum Esperanto-aranĝoj la transdono de plena scio pri la vizitata tereno aŭ objekto ne estas plej grava. La akumuliĝo de diversaj informoj pri la vizitata objekto kaŭzas, ke post unu aŭ du tagoj oni memoras de tiu parolado 10 procentojn de la informoj kaj poste eĉ malpli. Ekzistas ankaŭ tiuj nacilingvaj ĉiĉeronoj, kiuj babiladas preskaŭ senĉese kaj tio ne permesas eĉ minimuman interpretadon de iliaj paroloj.
Por la esperantista etoso estas gravaj la integriĝo inter la ĉeestantoj kaj libervola interŝanĝo de opinioj, liberaj interparoloj, personaj atentigoj kiel ekzemple – „vidu tion aŭ alion“, sed ne taŭgas senĉesa babilado de eĉ plej bona nacilingva ĉiĉerono, kiu ofte deziras, ke oni admiru ŝin aŭ lin pro kono de la detaloj el historio kaj vivo de niaj antaŭuloj.
Bogdan Dembiec (Wrocław - Pollando)
El la VERDA SAKSOFONO mi ekhavis la ideon por jena artikoleto en SÜDKURIER (Nr. 283, Mittwoch, 7. Dezember 2011):
„ZUM WEITERSAGEN“
Wussten Sie eigentlich, dass...
● ... der Künstler Otto Dix, der am Bodensee wirkte und dessen Geburtstag sich am 2. Dezember zum 120. Mal jährte, in der Plansprache Esperanto korrespondierte?
● ... Dix 46 gezeichnete Feldpostkarten aus den Schützengräben im Ersten Weltkrieg an eine Freundin in seiner Heimat Dresden schrieb?
● ... Otto Dix und Helene Jakob sich aus gemeinsamen Jahren in der Dresdner Esperanto-Gesellschaft kannten und jahrelang in der internationalen Sprache korrespondierten?“
Irmtraud Bengsch (Konstanz)
La tre interesa revuo VERDA TRIANGULO (N-ro 7) ravis min. La kunigo de Bretonio kun Saksio estas vere unikaĵo kaj mi legis kun kreskanta intereso la informilon! Kial?
Ĉar Gaby Treanton estis unu el niaj volontulinoj, ĉar tiun bretonan antikvan preĝejon Kermaria, kie estas tiu “l’Ankou”, ni havis ŝancon viziti en 2010 kun Jean Claude Dubois, ĉar en Plouézec ni pasigis belegajn tagojn kun granda grupo de samideanoj kaj la verkistino Jeanne, ktp. ktp.
Tre ĉarme ke vi en Dresden amikumas kun la bretonoj. Cetere en Bretonio nuntempe lernas la francan lingvon junulo el Bona Espero, Igor, 17-jara, gastante ĉe esperantistaj familioj. Vivu nia bela lingvo de amikeco trans landlimoj! Korajn salutojn,
Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia (Bona Espero - Brazilo)


Aus Briefen von und an Hubertus Schweizer
„Ich komme mit meinem Esperanto nicht so richtig vorwärts. Eine Marie Hankel wird aus mir nicht mehr werden und auf die Chinesische Mauer werde ich es auch nicht schaffen. Sprachen haben mich immer interessiert, immer, wenn wir wieder neue ausländische Schulfreunde hatten, haben wir deren Sprache versucht zu lernen. Ich habe auch mal angefangen mit Griechisch, Spanisch, Polnisch; aber viel ist nicht geblieben.“
Anneliese Marini (Unterhaching/München)
(Frau Marini, langjährige Seminarteilnehmerin von Hubertus Schweizer, bezieht sich mit dem Hinweis auf die Chinesische Mauer letztlich auf ein Angebot, das Hubertus Schweizer einst einer seiner Patientinnen machte: wenn diese zwecks geistiger Fitness im Alter statt Kreuzworträtseln und Sudoku einen Esperantokurs von Dr. Philippe absolvierte, würde er sie auf den Esperanto-Weltkongress nach Peking mitnehmen, was dann so 1986 auch geschah.)
„Gerade wenn oder weil man schon diverse Fremdsprachen versucht hat, kommt Esperanto dann genau recht, weil es alles aufgreift und zu einem neuen und nunmehr erfolgreichen Ziel führt: eine zweite Sprache zu beherrschen, eine internationale Brücke zu Menschen und Kulturen, zu Themen und Texten aus und in aller Welt zu bekommen. Marie Hankel war eine erste und darum bekannt gewordene Esperantodichterin. Heute wäre sie nur eine unter vielen, leicht zu erreichen und sprachlich poetisch zu übertreffen. Wenn alle, die täglich ihr Sudoku oder ihr Kreuzworträtsel lösen stattdessen eine Viertelstunde Esperanto machten, hätten wir überall auf der Welt bequem eine Sprache. Das würde viele Mühen und Nöte und viel Geld sparen. Und das hindert uns ja nicht daran, mit unseren Nachbarn Badisch oder Hessisch oder Bayrisch zu reden, gesamtdeutsch Deutsch oder auch noch die eine oder andere Sprache mit Nichtdeutschen... Esperanto dürfte aber wohl die einzige Sprache sein, die wir nach dem 3., 7., 9., 12., 16., oder 18. Lebensjahr auch noch mit 80 fast so bequem und fast so perfekt wie unseren Hausdialekt hinkriegen. Und es ist das einzige Sprachmodell, das seit über 100 Jahren sich behaupten konnte. Volapük, Ido, Occidental, Interlingua: alles Schnee von gestern! Special English oder Basic English oder Globish: alles gut und schön, aber es hilft nur Englisch und reicht kaum hin. Früher war das alexandrinische Griechisch mal eine Weltsprache, dann war es das Latein – in 300 Jahren, spätestens, vielleicht schon sehr viel früher, ist Englisch längst passé, rein politisch. Den Ansatz zu einer weltweit benutzten Sprache hat das Englische nur durch Kolonialismus bekommen, sprachlich ist es als internationale Verständigungssprache denkbar ungeeignet. Da wäre Italienisch oder Spanisch weit besser. Genug! Esperanto ist mir die einzig bekannte nachhaltige internationale Sprache.“
Hubertus Schweizer (Dresden)


Vizitu
www.podkastaro.org www.liberafolio.org
www.esperanto-panorama.net www.eo.wikipedia.org


Ni invitas al la 45-a IEF en Szczawno
La 45-a Internacia Esperanto-Feriado kaj Esperanta Film-Festivalo okazos 10-17 de aŭgusto 2012 en Szczawno-Zdrój (Ŝĉavno-Zdruj). La Zamenhofa kuracejo situas en Pollando, 70 km sude de Vroclavo, de kiu oni povas atingi Ŝĉavnon facile per trajno direkten Jelenia Góra, Ĉefurbo de Malsupra Silezio estas atingebla facile de diversaj lokoj de Eŭropo aviadile, trajne kaj buse.
La centra loko de la feriado estos la ripozdomo „Magnolia“, kie ni povos ĝui semajnan restadon kun bongusta manĝaĵo, riĉa turisma kaj arta programoj kontraŭ 620-720 zlotoj (155 – 180 eŭroj) depende de kategorio de la ĉambro (loĝkondiĉoj) Proksime de „Magnolia“ troviĝas la Zamenhofa vilao (nun „Franciszek“ , en kiu eblas rezervi kelkajn ĉambrojn, Oni povas tie memstare prepari manĝaĵon aŭ profiti komunan manĝeblecon en „Magnolia“.
Ankoraŭ ne estas komplete fiksita la programo celebri la 100-an datrevenon de la kuracestado de Ludoviko Zamenhof en Ŝĉavno, sed oni preskaŭ certas pri ĝiaj jenaj elementoj.:
• Publika koncerto de Jean-Marc Leclerq, dum kiu estos inaŭgurita la 45-a Internacia Esperanto-Feriado en Szczawno-Zdrój. En la inaŭguro ni rememorigos la viziton de Ludoviko Zamenhof al la kuracejo, nomiĝanta tiam Bad Salzbrunn. Samtempe ni profitos la okazon por informi pri la 125-a naskiĝdatreveno de Esperanto. La tuta aranĝo entenos propagandan efikon, ĉar ĝi okazos en publika loko, do kun ĉeesto de multaj personoj, kuj venos sin kuraci, respektive ripozi en tiu belega montara urbeto.
• La pasintjara revuo de filmoj de Roman Dobrzyński estis akceptata kun vigla intereso de ĉiuj feriantoj. Dume ni legis en „La Ondo de Esperanto“ pri la sukcesa film-festivalo, okazigita dum la Tut-Amerika Esperanto-Kongreso en Sao Paulo. Tiu fakto inspiris nin fondi Esperantan Film-Festivalon, kies konstanta loko estus la Zamenhofa kuracejo. La urbestro de Ŝĉavno akceptis entuziasme la proponon kaj promesis disponigi salonon konforman al la kinoseancoj. Oni planas prezenti filmojn en Esperanto por esperantistoj kaj filmojn pri Esperanto en la pola lingvo por ĝenerala publiko.
La Zamenhofa Ŝĉavno funkcias dum la tuta jaro, sed somere ĝi fariĝas scenejo de multaj kulturaj kaj sportaj aranĝoj. Oni povas spekti prezentaĵojn en la belega teatro, aŭskulti koncertojn, ĝui mineralajn akvojn inter buntaj floroj. La programo de la 45-a Internacia Esperanto-Feriado estas tiel pripensita, ke oni havu eblecon libere elekti la manieron de sia partopreno.
Ĉiuj detalaĵoj pri la feriado troveblos sur la retpaĝo: http://vroclavo.republika.pl/
Silezia Esperanto-Asocio str. Dubois 3 /1, 50-208 Wrocław, Pollando invitas al la 45-a Internacia Esperanto-Feriado kaj Esperanta Film-Festivalo kiuj okazos de la 10-a ĝis la 17-a de aŭgusto 2012.
Jam kvinan fojon ni invitas vin al Szczawno Zdrój, unu el la plej malnovaj kuracurboj en Pollando, kiu ravis nin per sia ĉarmo, multaj eblecoj aktive pasigi la tempon kaj gastamo de ĝiaj loĝantoj, urbestraro kaj lokaj esperantistoj. Iama Bad Salzbrunn, kie antaŭ 100 jaroj ripozis Ludoviko Zamenhof estos por ni en la jubilea jaro 2012 loko, kie ni festos tiujn du gravajn jubileojn. Dum la restado ni ofertas:
• publikan koncerton de JoMo,
• atrakciajn turismajn ekskursojn,
• komunajn kantadon, dancadon kaj bivakfajrojn,
• lokajn atrakciojn, i.a. koncertojn, teatrajn spektaklojn,
• eblecon profiti la kuracprocedojn,
• filmojn kaj prelegojn de Roman Dobrzyński, partoprenon en Filma Festivalo
• sanktan meson en Esperanto.
Ni bonvenigas ĉiujn partoprenontojn kunkreadi programon de la feriado. Invitu viajn amikojn kaj konatulojn! Ili ĝuos ferii en Szczawno Zdrój. Kosto kaj loko de la feriado:
La sube menciitaj prezoj: 620 PLN (ĉ. 155 EUR) aŭ 720 PLN (ĉ. 180 EUR) depende de loĝkondiĉoj inkludas kostojn de la: programo (inkluzive de busa ekskurso), tuttaga nutrado, loĝado en ripozdomo “Magnolia” – la modesta sed tre gastama loko, kie oni rajtas kunhavi sian dombeston.
Ekzistas ankaŭ ebleco tranokti en la vilao "Franciszek" (iama "Waldfrieden"), kie antaŭ 100 jaroj loĝis L.L. Zamenhof. Oni povas tie memstare prepari manĝaĵon aŭ profiti komunan manĝeblecon en "Magnolia"
Kondiĉoj de la partopreno:
1. Plenigitan aliĝilon oni devas sendi ĝis la fino de marto je la adreso: Silezia Esperanto-Asocio, ul. Dubois 3/1, 50-208 Wrocław; aŭ rete: vroclavo@poczta.onet.pl aŭ pomer@wp.pl
2. Oni devas antaŭpagi 200 PLN (50 EUR) al la konto: 90 1940 1076 3026 8339 0000 0000 (eksterlandanoj povas pagi surloke). La antaŭpago ne povos esti redonita kaze de rezigno post la 1-a de julio.
3. Telefonan informon oni povas ricevi ĵaŭde en la horoj 17:30 - 20:00, tel. +(48) 71 3296954.
ALIĜILO al 45. Internacia Esperanto-Feriado (Esperanta Film-Festivalo) en Szczawno-Zdrój, kiu okazos de 10.08. ĝis 17.08.2012.
Antaŭnomo kaj nomo:
Adreso:
Ret-adreso:
Telefono:
Naskiĝdato:
Mi volas loĝi en "Magnolia" en:
2-3-persona ĉambro kun banejo – kontraŭ 720 zlotoj (180 eŭroj) por 1 persono
2-3-persona ĉambro kun lavujo – kontraŭ 620 zlotoj (155 eŭroj) por 1 persono
1-persona ĉambro kun banejo (ĉ. 245 EUR) – (nur post antaŭa interkonsento, ĉar en ripozdomo ne ekzistas 1-personaj ĉambroj)
Mi volas manĝi komune kun la grupo en "Magnolia" "Magnolia" kaj loĝi en "Franciszek" "Franciszek":
en 2-3-persona ĉambro kun banejo – 720 zlotojn (180 eŭrojn)
en 1, 2-persona ĉambro kun banejo surkoridore – 620 zlotojn (155 eŭrojn)
en 2-persona ĉambro kun banejo kaj kuirejo – 850 zlotojn (c .215 eŭrojn)
Mi volas loĝi en "Franciszek" alie (sen manĝo, nur kun tagmanĝo en Magnolia)
La servoj kaj la prezo konsentendas
Mi preferas manĝi vegetare: jes ne
Mi volas loĝi kun:
Mi intencas riĉigi programon per:
Dato: Subskribo